Aŭtuna foliaro

Julio Baghy

 

 

  ENHAVO

 

Aŭtuna foliaro

Al la verda popolo

Konfeso

Blinda forĝisto

La tempo pasas

En memorlibreto

Danuba voĉo

ĉe fenestro de vagonaro

Alarmo en 1945

Protesto

Riproĉo

Funebra kanto

Amebrio

Bondeziroj de naiva koro

Bonvola averto

Sub lunlumo

Kanto de militkaptito

Kanto de revoluciano

Dediĉo en poemaro

Al nia lingvo

Pravigita superstiĉo

Al malsana amikino

Aŭtuna grimaco

Nuda realeco

ĉina melodio

Maja ĝojo

Al Eli Urbanova

Piramidoj kaj kanaloj

Homo ĉe la reloj

Je mia 63-a naskiĝtago

Akcentregulo

Eterna-kaŝludo

Tragikomedio

Nederlanda rememoraĵo

Dubo

Kaj poste?

Printempa saltomarŝo

Al eterna komencanto

Sensenca lingva ludo

Ho, lasu min trankvile revi!

Por Pasko al amikinetoj en Vasarhely

Papilioj

Al nia turista kabano

Fabeleto

Memore pri amiko fidela

Letero al ĉarma kolegino

Tri kantoj el la vodevilo "Holanda pupo"

Ne plu militon!

Dum sunsubiro

Letero al Eva Suchardova

Surdorse de du fotoj

Astridina

Al kara astrologo-amiko

Lamento en tombo ombra

Kurso por urso

Vivi neeble!

Pilgrimo kun flagra koro

Vintra letero

Al Dzitka

Aŭtuna modesto

En memorlibreto

ŝtatano kaj kamparano

Sopiro

Cirka ĉevalo

Pasera "Kvit kvivit"

Norda letero

Aŭtuna medito

Al Ferenc Szilagyi

Kronoj kaj kateno

Jen nia voĉo

Amara konsolo

Aventuro en Svedujo

Plendo de ADAMO

Sklavokanto

Konstato

Proverba pravo

Malĝentile

La kvar sezonoj

Bondeziro al knabino

Incendio

Grizo

Respondo al kara ermito

Averto

Saluto

Al amiko Paŭlo Thorsen

Kongresa saluto

La rusa samovaro

Letero al Kolomano Kalocsay

Aserto kaj refuto

ĉiam iu nin atendas

Letero al Udmurtio

Saĉiko

Tosto

 

 

  Aŭtuna foliaro

 

Foliaro, flirte danca,

en koloroj centnuanca,

prujnmordite ventpelate

ŝvebas ĉie: kampe, strate;

jen kuniĝas, jen dissaltas,

tie sinkas, tie haltas

por susuri, sible plendi,

jen funebre por silenti,

poste supren, ek pro blovo,

sed sencele kaj sen povo

ĝis ĝi ĉesas kirle krozi

kaj ariĝas por ripozi,

kuŝi kiel morta garbo

sub soleca seka arbo.

 

 

  Al la verda popolo

 

Ho, verda popolo de lando senlima,

en kiu la sun’ ne subiras,

vin penso tutmonda, fratecon esprima,

al sankta obstino inspiras.

Ho, bravaj formikoj de l’ mondhistorio,

en rev’ civitanoj de lingva patrio,

en vi kreoforto de l’ homa bonvolo

potencas per pov’ de l’ parolo.

 

Ideo, jam tempomordita kaj ranca,

al marĉo de l’ stagno nur gvidas;

kontento pri l’ nuno ja restas senŝanca,

eĉ tie - pereo insidas;

sed vi, por Progreso, kun nobla konscio

batalos ĝis venko de l’ homokratio.

Al rasoj kaj gentoj radia simbolo

vi estas nun, verda popolo.

 

Ke frata egalo, tutmonda libero

intrigan abismon transportu,

ke ĉiu homfrato kaj ĉie sur tero

en homo nur homon renkontu,

ke lingvo gepatra, kulturo nacia

plu vivu kaj floru, la internacia

moralo necesas kaj sen monopolo

la lingvo de l’ verda popolo.

 

La tur’ de Babelo pro lingva diverso

ne estis farita: disfalis,

ĉar tiam demon’ de malica renverso

konfuzon kirlante skandalis.

Nun kuna celado per peno senhalta

en verko komuna, ol turo pli alta,

jam kreas moralon sen falsa idolo

per lingvo de l’ verda popolo.

 

En lingvo la ritmo de l’ Vivo muzikas

kun tono de molo kaj duro;

la lingvon centmiloj da revoj vivigas,

kreiĝas jen - Nova Kulturo.

ĉi turo giganta, el libroj farita,

vin vokis al vivo per forto spirita

kaj tenas triumfe senmorta en gloro

animon de l’ verda popolo.

 

Ho, verda popolo de lando revata,

centrasa, milgenta frataro,

jen NOVA EPOKO kaj PACO beata

jam nestas en via centjaro.

Kulturu la lingvon vartante la senton

por venki perfidon, rezisti torenton,

plenumi destinon sen trudo de volo

kun koro de l’ verda popolo!

 

 

  Konfeso

 

HOMO, ci nana giganto de l’ Tero,

tiras giganta naneco sin suben!

Vanas la strebo al kosma etero;

peko Kain-a faligas cin ruben.

 

Jen ci predikas pri l’ AMO mil jarojn,

tamen sur voj’ de l’ MALAMO ci iras;

celas ci NOVON, konservas mil barojn

kaj militante pri PACO sopiras.

 

Strangaj ĝemeloj - GENIO, FRENEZO

cin per incenso solene celebras;

dum honorado cin premas krucpezo,

larmo jen ridas, jen rido funebras.

 

Vivi por MORTO, morti por VIVO;

inter ĉi limoj ekzisto forfluas.

ĉiam troviĝas belvorta motivo,

kiu cin gluas al kot’ aŭ detruas.

 

En ĉi kontrastoj alterne ja nestas:

SAĝO kaj STULTO, neĝpuro, makulo.

Kiel bonŝance por KOSMO, ke restas

ci sur terbulo - nur vermo kaj nulo.

 

En la infero de l’ ETO kaj GRANDO

ĉirkaŭ mi vanto kaj vano nun flamas.

HOMO, Homaĉo, ci nana giganto,

spite al ĉio cin pie mi amas.

 

 

  Blinda forĝisto

 

La vivo, ĉi forĝisto blinda, senindulga,

nin marteladas sur ambos’ de l’ Histori’;

sub ĉiu sortobat’ forfalas la skori’:

SOPIR’ kaj CEL’. Sufokas volon feĉo fulga.

 

Frakase peze forĝe falas ĉiu bato

ĝis ili formas nin - obea materi’

kaj vanas spito, ve’, ribelo, helpokri’;

el ni kreiĝas sklava ĉen’ por homa frato.

 

Jes, ĉi forĝisto blinda sin maŝine movas,

fabrikas nur ĉeneron plian post ĉener’…

Hometo, kial do mensogi pri l’ Liber’,

se mem la VIV’ produkti nur katenojn povas?!

 

 

  La tempo pasas

 

  I. Ni, deksepjaraj

Mi plektus nun deksep narcisojn

je krono por via harar’

kaj spirus sur vin deksep kisojn,

ke unu havu ĉiu jar’!

Al vi mi flustrus deksepfoje:

"Mi vin admiras, belulin’!"

se vi reflustrus deksepfoje:

"Mi ŝatas, knabo, ankaŭ vin!"

 

Nur ŝatas? Pro deksep diabloj!

Aspiras mi je multe pli!

Pri deksepoblo da afabloj

mi revas hejme sub tili’.

Vi, deksepjara junulino,

senlerne lertas en koket’,

sed same lertas en intimo

mi - deksepjara junulet’.

 

Printempoj deksep vin ornamas,

pro vi al Dio psalmas kant’;

en vi fandite virtoj flamas:

deksepfaceta briliant’.

Deksepkolore vivo pompas,

se vi promenas sur la strat’,

junulajn korojn deksep rompas

rideto via. Jen la fat’!

 

Nun deksepope sekvas dandoj

paŝetojn viajn sur bulvard’,

sopiras je deksep demandoj

respondon jesan per rigard’;

mi, inter deksep la deksepa,

kun korprofunda riverenc’

per kanto simpla, birdopepa

petegas pri la rekompenc’.

 

Por vi mi deksep rozojn portos

(jarkreske ĉiam unu pli)

kaj vin defende mi eskortos,

fidelon ĵuras je Bibli’.

El deksep kavaliroj, kredu,

ĝistombe amos sole - mi;

ĉe ni la kor’ al koro cedu:

por ni kreitaj estas ni.

 

Nun dekseponon mi ne diros

de tio, kion havas sin’;

pri deksepoblo vi ja miros

al mia kor’ premante vin;

deksepon lipoj multiplikos

ĝis nombri ne tre gravos plu,

en kis-obligo ni ne strikos,

forgesos pri la tempoflu’.

 

Ni, deksepjaraj geamantoj,

dancante marŝos sur la voj’,

nin ravos ridoj, floroj, kantoj,

mirakloj deksep de l’ vivĝoj’,

ĉar en ni pulsas juna sango

kaj ardas peto kun promes’…

Do deksepfoje al demando:

"ĉu vi min amas?" diru: "Jes!"

 

  II. Ni, sepdekjaraj

Mi plektus dornojn kaj urtikojn

je sepdekbranĉa skurĝo nun;

per ĝi mi draŝus kiel spikojn:

min trafu sepdekfoja pun’!

Ve, sepdekoble min turmentas,

ke edzo estas sklav’ sen saĝ’.

Mi estis do - ah, nun mi sentas

simio nur en hejma kaĝ’.

 

Simio nur? Pro sepdek gnomoj!

Eĉ multe malpli! Nur azen’!

Katenis loge min du pomoj:

printempa ĉarmo de l’ eden’…

Mi poste spertis sepdekfoje,

min kio ravis iam plej,

delonge velkis for levkoje,

revenas nun nur el - drogej’.

 

Ci iĝis sperta bajadero.

Ah, sepdekjara vantulin’,

en ĉiu kaĉo la - kulero,

najbardamnita klaĉmaŝin’!

Mi iĝis urso, kiu grumblas,

sur kolo pendas - seba tuk’,

infane plendas, ploras, stumblas

pro sepdek jaroj, pro kaduk’.

 

Eĉ sepdekono ne plu estas

el nia juna ama ard’;

la kisdeziro - volo restas

pro sepdekoblo de singard’.

Ve, mankas em’ por arda rito,

artikoj knaras pro la rust’,

diable venkis nin artrito,

sepdekfajfile spiras brust’.

 

Se gasti iras ni dimanĉe

en sepdekjaraj ŝtof’, atlas’,

rimarkas honte nur ĉetable:

"Ve, dentoj restis en la glas’!"

Riproĉoj sepdek vortgalopas

kaj reciprokas la skandal’:

"Pro ci domaĝoj sepdekopas!"

Malsataj lasas nin regal’…

 

Ni, sepdekjaraj - turtoparo

ŝancelas ombre sur dekliv’,

forgesas kveri pro amaro,

kverelas nur pro teda viv’:

"Ci volas pravi, ĉiam pravi.

Mi? - sepdekfoje cedu nur?!

Ah, min nenio povas savi,

eĉ eble ne la - kripta mur’. "

 

"Nu, bone, bone! Ne ploretu,

ci, mia kara stultulin’!

La larmojn viŝu… Do ridetu!

Ci konas ja, ci konas min!

Ci scias, ke mia kolero

nur restas - buŝventola bru’…

Nu, sepdekjara bajadero,

nun kisu min kaj dormu plu!"

 

 

  En memorlibreto

 

Knabin’, por via ridet’ mi rekompencas:

jen antaŭ vi la poeto - riverencas

eĉ konfesante je sia vort’ honora,

ke lin vi ravis per via ĉarmo kora.

Dankemon lian esprimu bondeziro:

"Por via ĉarmo troviĝu brava viro!"

 

 

  Danuba voĉo

 

Popol’ hungara ĉe l’ Danubo

mil jarojn luktis nur por viv’;

mil jarojn inter fid’ kaj dubo

ĝi ofte sangis dum la driv’:

eksterme murdis ĝin tataroj

kaj turka glav’ dekumis ĝin,

Habsburg-a ruz’ dum kvarcent jaroj

sufoke premis ĝin sen fin’…

Sed tamen vanis murd’, perfido,

ĉar kun obstino, brava spito

rekreis ĉion eĉ sur rubo

popol’ hungara ĉe l’ Danubo.

 

Popol’ hungara ĉe l’ Danubo

en riĉo de l’ rivera val’,

sur sia step’ jen hund’, jen lupo,

pelate fastis dum regal’:

ĝin propraj Moŝtoj skurĝis, pelis,

strangole jungis fremda jug’;

se por libero ĝi ribelis,

martirajn tombojn fosis plug’…

Sed tamen vanis vintra morto,

ĉar ĝi esperis dum krucporto:

printempon havos eĉ sur rubo

popol’ hungara ĉe l’ Danubo.

 

Popol’ hungara ĉe l’ Danubo

kun spit’ de senparenca gent’

en la tempest’ de sangaj nuboj

eĉ vin defendis, okcident’.

Komprenu do, ĝi vivi volas

spite al plagoj, kripta mur’;

en ĝi sopiro pulse bolas

por kunlaboro en kultur’

kaj volas juston, celas pacon,

neglektas venĝon kaj minacon,

la vivon kreos eĉ sur rubo

popol’ hungara ĉe l’ Danubo.

 

Popol’ hungara ĉe l’ Danubo,

se pasos nokto, brilos sun’

kaj fremda premo de inkubo

ne ĉenos ĝin plu al mallum’,

ĝi tuj etendos sian koron

al la najbara frata rond’,

salutos danke la aŭroron,

jubile krios al la mond’:

Ruinoj, ruboj ne plu gravas,

ĉar pacon de l’ konkordo havas

kun ĉiu gent’ de Nord’ kaj Sudo

popol’ hungara ĉe l’ Danubo.

 

 

  ĉe fenestro de vagonaro

 

Vilaĝeto ĉe rivero,

verda monto, flora bord’,

sonorilson’ de l’ vespero,

benko ĉe la domopord’,

 

ligas min al vi memoro:

gaja ludo de infan’,

la sekret’ de juna koro,

kiso de l’ unua am’…

 

Vilaĝeto ĉe rivero,

vin viziti vanas rev’;

tenas min en mallibero,

urba vivo, zorgoj, dev’.

 

 

  Alarmo en 1945

 

Frato, vekiĝu! ĉesu inerto!

Alarme vin vokas matena hel’.

Signoj sin levas, sonas averto:

vi, Homo, naskiĝis por alta cel’.

For do el keloj, ŝimaj profundoj!

Nur talpoj vivaĉas blinde sub ter’.

Lumon bezonas koroj kaj vundoj:

balzaman sunhelon de l’ Vivo, Esper’.

 

Frato, vekiĝu! Vivo vin vokas:

"Ne veas plu plendoj sur sklava lang’,

skurĝo rompita mastron nun mokas,

kaj ŝtopis sin fontoj de l’ homa sang’.

Sceptron perdinte volo freneza,

vandala kruelo de l’ Mezepok’

mortis pro bato, ŝtala kaj peza,

nun kuŝas senpove sub tomba rok’. "

 

Frato, vekiĝu! Estas mateno.

Forpasis la nokto, la nigra dens’;

ombroj fantomaj palas en sveno

pro lum’ de l’ anim’: pro l’ Libera Pens’.

Pulsu en vi freŝec’ de aŭroro,

inspiru vin tuŝo de Nova Kred’,

miloj da fratoj venas el foro,

fiere marŝantaj kun festopret’.

 

Frato, vekiĝu! Venu por festi

sur ruboj, ruinoj ĉe la altar’!

Mutu demand’ "ĉu esti, ne esti?"

jam fide triumfas, himnas homar’,

flirtas la flagoj, venkis la vero,

el tomb’ sin levis mortintoj tri:

la EGALEC, FRATEC kaj LIBERO!

Do, frato, vekiĝu kaj festu ni!

 

 

  Protesto

 

Scienco jen instruas, jen atestas:

ci, Hom’, ne homo, sed nur besto estas,

en greg’ vivanta ŝafe dum bivako,

kontenta eĉ, se plenas la stomako.

ĉar korpo suverenas en ĉi mondo,

skaraboj estas ni sur sterkomonto.

 

Ne korpo faras homon - mi protestas.

ĝi spiras, manĝas, ruktas kaj digestas,

instinkte vivas, faras idojn, naskas,

sed la videbla parto kaŝe maskas

la HOMON mem, la nevideblan MI-on:

sopirojn, celojn, volon, povon, scion.

 

Nin ne la Besto, sed la Hom’ admonas

kaj ne instinkto, sed inspiro spronas

en luktoj inter patroj kaj filoj,

en ŝvita fortostreĉo dum jarmiloj

por krei propran mondon ĝis perfekto

per homa mens’ de l’ homa intelekto.

 

Rigardu supren! Supren al la helo!

La korpo estas nura - karnoŝelo,

en kiu vi, anim’ de homo, nestas;

en vi spirit’ senmorta manifestas,

ĉar HOMO tere estas - dia lumo:

la font’ de krea Penso kaj Plenumo.

 

Ne gregokorp’ do estas la - socio,

paŝtanta sin sur kamp’ de l’ Materio.

ANIMO estas ĝi kaj revnutrata,

en kiu homa digno subpremata

batalas per ideoj por la celo:

sin liberigi el Mallum’ al Helo.

 

 

  Riproĉo

 

Pro vi, amata, en sunbrilo

pompadis eĉ nebula tag’;

nun - bril’ printempa en Aprilo

nebula ŝajnas dum la vag’…

 

Pro vi, amata, sanktan sencon

ricevis ĉio: larm’ kaj rid’;

nun - funde sentas mi sensencon:

mensogas vorto, trompas vid’…

 

Pro vi, amata, pia kredo

sugestis "nin prizorgas Di'";

nun - mortis Dio, regas tedo,

fantomas monstro de l’ Neni’…

 

Pro vi al Di’ mi psalme dankis,

por mi vi estis vivdonac’;

nun - taŭzas min, ke Dio mankis,

ĉielon regas - surda spac’.

 

 

  Funebra kanto

 

La "Tajga" muĝas, neĝo falas,

post nigra nub’ la luno palas;

revenĝo sakras en la muĝo,

makulas neĝon la sangruĝo

kaj el la nubo fluas sole

homaj larmoj senkonsole.

 

 

  Amebrio

 

Surlipe kisoj ardas, brulas,

dezir’ tamburas en la kor’,

cent rememoroj Vin postulas

dum la soleca nokta hor’…

En la amvoka febra hor’…

 

Mi Vin sopiras. Venu… Venu

kun Via blanka nuda ĉarm’,

per molaj brakoj min katenu

al Via vivoĝoja varm’,

al Via sin’, al Via karn’…

 

Ho, kisu, kisu multpromese,

pudoron pelu per ribel’

kaj ĝemu treme sinforgese

petolajn vortojn al orel’

pri ĝu’ surtera de l’ ĉiel’…

 

Senspire longe kisu lipoj;

konscio dormu dum la lul’,

ekstaze luktu koksoj, ripoj,

vualu vidon amnebul’

kaj ni jubilu en la brul’!

 

Altar’ fariĝu lit’ de l’ nupto,

altaro de ĝistomba am’,

sur kiu fandu la volupto

per fajro de l’ destina flam’

du korojn, korpoj unu jam!

 

Surlipe kisoj ardas… Vane!

Mil mejloj nun disigas nin,

per trompa loga bild’ satane

la fantazi’ turmentas min…

Mi vane, vane vokas Vin.

 

 

  Bondeziroj de naiva koro

 

KorҠal koro kore sendas,

kion korҠen forҠatendas:

kiskareson, amsopiron,

naskiĝtagan bondeziron.

 

La esperҠkun vivoĝojo

akompanu vin sur vojo;

havu sanon, forton, riĉon,

multajn jarojn kaj feliĉon!

 

Vin ne venku sortkruelo,

venku vi por via celo;

planojn, revojn teksu, plektu,

Dio helpe vin protektu!

 

Ne rimarku: tempo pasas,

vundojn tranĉas, sulkojn lasas.

En animo restu juna

kun ridetҠde helo suna

 

kaj se premos vin doloro,

tuj rifuĝu al la koro,

kiu batas por vi ĉiam,

ĉesas ami vin - neniam.

 

 

  Bonvola averto

 

Pro unu EVA jen okazis tragedi’:

ho ve, ADAMO perdis la - Edenon,

ĉar ŝia pomo, kvankam plena de la SCI’,

neniom havis el la - edzkompreno.

Vi, nuna EVA, estu saĝa ĉe l’ regal’;

per pom’ de l’ SCI’ ne faru hejman krizon!

Scivolon venku! Al ADAMO sen skandal’

kredigu, ke li havas - Paradizon.

 

 

  Sub lunlumo

 

Sun’ de mortintoj, Luno palvizaĝa,

psalmas al ci la nokta hor’ vilaĝa:

la kolere plenda hunda boj’…

 

Ci, satelit’ kun sunpruntita lumo,

sed jam mortinta sur ĉiel-fo(r)umo,

homan vivon bildas cia voj’…

 

Lune ni venas, kreskas, konsumiĝas,

inter mil ŝajnoj treme superstiĉas,

vivon ludas ni sur mortovoj’…

 

Nun ni reflektas lumon de jarmiloj,

trompe paradas en pasintaj briloj;

sekvas nin - kolera hunda boj’.

 

 

  Kanto de militkaptito

 

Larmsalitan panon manĝas la kaptito,

ŝtonkusenon havas lia frosta lito,

tra l’ arbaroj, stepoj pelas lin la sorto,

lin nenio savos de la Blanka Morto.

 

Patrineto bona, amatino kara,

Siberio estas nur tombej’ hungara.

Lin vi ne atendu, lin vi ne rehavos;

super li lulkanton nigraj korvoj grakos.

 

 

  Kanto de revoluciano

 

Ivan’ iris en arbaron,

hej, malgaje iris li.

Azen’ tiris lian ĉaron,

amble stumble tiris ĝi.

Ivan’ sakris, gratis verton,

rememoris la averton:

"Se ĝi spitos, batu ĝin!"

"Sed ĝi mortos."

"Hej, egale, batu ĝin!

Hej, egale, eĉ se mortos, batu ĝin!"

 

Ivan’ prenis la timonon,

hej, kolere prenis li,

Azenkapo donis sonon,

hej, kraksonon donis ĝi.

Ivan’ sola tiris ĉaron,

hej, tre gaje en arbaron:

"ĉar ĝi spitis, batis mi."

"Sed ĝi mortis."

"Hej egale, batis mi,

hej egale, fine tamen batis mi!"

 

 

  Dediĉo en poemaro

 

Vi diris: "Ne sufiĉos dato, nomo!"

sed, kara, en ĉi verko vivas homo

kaj ĉiu verso estas - korobato,

pulsante eĉ post mort’ sen nomo, dato.

 

 

  Al nia lingvo

 

Vi, bela lingvo Esperanto,

en mi la penso jam ne mutas:

parolas sentoj en la kanto,

per kiu vin mi nun salutas.

 

Ho, kie estas via lando?

demandas homoj. La respondo:

la lingvoland’ de Esperanto

jam estas nia tuta mondo.

 

Al tuta mond’ vi apartenas,

al alto levas vi la Homon

kaj kiu vin en koro tenas,

de vi ricevas Belon, Bonon.

 

En homan mondon venas Amo

per Nova Sento, kormuziko;

vi faras pacon el malamo

kaj fraton el la malamiko.

 

Vi donis al mi, Esperanto,

kulturon novan kaj laboron…

Sed kion donu mi, lernanto?

Akceptu mian tutan koron!

 

 

  Pravigita superstiĉo

 

La sonĝoj ne mensogas.

Jen trista histori’

por kredi nin provokas;

atestas krome mi.

 

En sonĝo ŝi aperis…

Ekbrulis en mi sent’,

la aman ardon peris

sur lipoj cent.

 

Subite jen mi vidas

dum kiskaresa flat’,

ŝi iras for, mokridas;

al mi sin premas - kat’.

 

Simbolo: kato ruzas,

nur flatas sen fidel’,

sendanke vin misuzas

kaj vundas kun kruel’,

 

Konjekto en mi ondis,

dubet’ pri falsa ĵur’,

sed dolĉe ŝi respondis:

"La sonĝ’ mensogas nur."

Ve, sonĝo ne mensogis!

 

Min trafis sortbat’:

ŝi flatis, koron logis,

min vundis kiel kat’.

 

 

  Al malsana amikino

 

Rigardu, kara, jen ora radio

vizitis vin ĉe l’ hospitala lit’.

ĝi estas milda kompato de l’ Dio,

la sorĉoforta resaniga rid’…

 

Vetridu, kara, kun rido radia,

malfermu larĝe vundon de la kor’,

por ke efiku la sorĉo magia,

de vi la tent’ ĥimera fuĝu for!

 

Printempo pompas, respiras la tero,

ekfloras valo, verdas montovert’,

en la naturo revivas espero,

pro ĝojo trilas gaja birdkoncert’…

 

Vin ravi lasu per florpompo,

konsole distru vin la birdokant’,

en koron fluu la ĝojo sen rompo,

ke tie semu Dio, kresku plant’!

 

Kupolo blua de la firmamento

simbolas pri l’ ĉiela harmoni’,

pri l’ amo flustras petole eĉ vento;

jen Di’ donacis ĉion nur por ni.

 

Ho, volu vivi, plu teni la manon!

En harmoni’ sin banas la anim’.

Redonos volo mirakle la sanon

kaj via san’ ĝojigos ree min.

 

 

  Aŭtuna grimaco

 

Ankaŭ mi estis foje feliĉa;

tero kaj vivo ŝajnis ĉielo,

havis mi sunon, lunon kun steloj,

floroj de revoj faris min riĉa,

ardis en mi ebrie sentbruloj,

nutris la koron suk’ de ĝojfonto,

perlon kaj oron kaŝis terbuloj,

bela, tre bela estis la mondo…

Kiel belega estis ci, mondo!

 

Vivo mortvundis koran fidelon

kaj el ĉiel’ infero tuj ekestis,

suno kaj lun’ funebre sin vestis,

nuboj ombrumis stelojn kaj helon,

falis sur florojn ros’ de doloro,

tute sekiĝis suk’ de ĝojfonto,

kote polviĝis perlo kaj oro,

monstre malbela iĝis la mondo…

Kiel malbela iĝis ci, mondo!

 

Masko de rid’ nun falsas mienon,

ne plu de sort’ mi bonon atendas,

vanon, celperdon koro priplendas:

kial plu porti tedon kaj splenon?

Sparas la viv’ pri ŝanco kaj ŝanĝo.

Montro de lango estu respondo,

kiam mi mute pendos sur branĉo;

aĉa kaj fia estas ci, mondo…

Kiel fiiĝis aĉe ci, mondo!

 

 

  Nuda realeco

  (Inkubo de idealisto)

 

ĉe manostreĉ’ sub umbiliko

la vivosenco kaŝas sin.

Obeas al ci tikla piko

egale viro kaj virin’

trallala lala! Trallala lala!

Al ĝi obeas vir’, virin’.

 

Ho, ve al tiu, kiu neas,

ĉar leĝon rompas kaj la leĝ’

rebatas tuj kaj poste veas

egale sklavo kaj la reĝ’

trallala lala! Trallala lala!

Ho, vane plendas sklav’ kaj reĝ’.

 

Nur saĝperdinto filozofas

ĉe manostreĉ’ sub umbilik’;

moralo tie sin ne trovas,

nenion helpas la predik’

trallala lala! Trallala lala!

Nek pruda rit’, nek politik’.

 

ĉe manostreĉ’ sub umbiliko

por ĉio kaŝas sin - respond’,

ĉar malamiko kaj amiko

tumultas ĉe la sama font’

trallala lala! Trallala lala!

Kaj movas sin la - tuta mond’.

 

Kaj ĉio pli estas nur - ŝajno,

nur bluf’, pudora mistifik’,

troviĝas ĉiu perdo, gajno

ĉe manostreĉ’ sub umbilik’

trallala lala! Trallala lala!

ĉar tie nestas - vivlogik’.

 

Negrave, se eĉ ĉiu neus

la veron pri la erotik’;

homaro glora tuj pereus,

se regus strik’ sub umbilik’

trallala lala! Trallala lala!

ĉe manostreĉ’ sub umbilik’.

 

 

  ĉina melodio

 

Pomp’, pomp’, pomp’,

pluma pomp’…

ĉin’, ĉin’, ĉin’,

kaj ĉinin’

sana sentas sin sen sun’

en la lula lum’ de l’ lun’.

 

Lin gonglango longe logas,

ĉin’ ĉininon al si logas.

Ton’ gonga,

son’ longa…

ĉinon ĉenas la ĉinin’

pip’ opia kaj la ĝin’.

 

 

  Maja ĝojo

 

La maja vivo nun parolas:

la suno ridas, pompas floroj,

en tero la printempo bolas

kaj kantas birdaj, homaj koroj.

 

Ho, vi, stulteta ĉina knabo,

vi kial devas ĝoji, ridi,

en ĉiu arbo kaj skarabo

la vivofraton ame vidi?

 

Kaj kial igas vin la sento

karesi herbojn, florpetalojn

kaj tremi pro la kis’ de l’ vento,

admiri kampojn, montojn, valojn?

 

ĉar vivas vi kaj vivas, vivas

- respondas krie la korbatoj -

kaj en la suna brilo vivas

kun vi sur Tero nur - gefratoj.

 

 

  Al Eli Urbanova

 

Vi, kara fratin’, sur kamp’ poezia

kun ruĝo de roz’ kaj blanko lilia

aperis por ĉarmi, revojn disŝuti…

Mi, bardo maljuna, povas nur muti

kaj mire jubili pri pompa floriĝo

de juna talent’, parenca en riĉo

de sentoj kaj pensoj ritme muzikaj.

En kantoj vi vivas. Per mozaikaj

pentraĵoj de l’ koro volu fideli

al lingvo, al lir’ - por ravi nin, Eli!

 

 

  Piramidoj kaj kanaloj

 

Piramidoj kaj kanaloj

ŝviton sorbas, penon urĝas,

laborestroj sklavojn skurĝas;

vivojn glutas mil bataloj…

KLIO notas en analoj:

"Supre siblas ureuso,

sube veas sklavkorpuso,

milionoj da damnitoj

kaj kreiĝas gloraj mitoj,

piramidoj kaj kanaloj."

 

Piramidoj kaj kanaloj;

inter ili Vivo brulas,

ondas, tajdas kaj detruas

dum jarmiloj en bataloj…

KLIO notas en analoj:

"Supro reĝe regi ŝajnas,

subo perdas, eĉ se gajnas;

supro planas, subo kreas,

sed kun mitoj ja pereas

piramidoj kaj kanaloj."

*

ureuso ureuso = afrika serpento, simbolanta la faraonan potencon; kiel kapornamo ĝi estis la egipta krono.

 

 

  Homo ĉe la reloj

 

Nur reloj, ĝishorizonte etendaj,

senfine stangoj, barier’ de vojo,

 

tre simpla dom’ kvadrata,

en ĝi hometo ŝtata,

 

surkorte grak’ kornika, hunda bojo.

 

ĉe reloj tien kaj reen la homo

marŝadas: vivas… Lin fervoj’ izolas,

 

ĉar en deĵora ordo

li estas rad’, risorto;

 

li tamen iam ridas, eĉ parolas.

 

Sur reloj pasas preteraj mirakloj:

lin ravas ĉarm’ de virino,

 

saluta gesto vokas,

kisĵeto gaja mokas,

 

pri kio poste restas rev’ en sino.

 

Sur reloj brue trafikas la Vivo;

kun flag’ li tuj aperas kaj salutas.

 

Dum morna ŝtalgiganto

kun sparkospira vanto

 

fiero preterkuras, al li sputas.

 

Sur reloj poste giganto naniĝas,

formorte ritmas ĝia brumuziko…

 

Postgapas, ŝultrojn tiras,

al dom’ la hom’ reiras;

 

surkorte hundo bojas al korniko.

 

 

  Je mia 63-a naskiĝtago

 

ĉio jam iĝas funde vunda,

 

senfekunda;

 

nana mi estas, restas nana:

 

vivo vana.

 

Por kio iam indis spiti,

forgesi devas, ne agiti,

vegeti celperdinte tag’ post tag’

sciante, ke progreso estas blag’

 

kaj teorio en praktiko

nur mistifiko

kaj intrigo.

 

ĉio jam iĝas fore fora,

 

senkolora;

 

sola mi estas, restas sola,

 

senkonsola.

 

Negrave kien, kiel iri?

Min tedas revi kaj sopiri;

repaŝas ĉiu paŝo al pasint’,

min ne plu logas supren la montpint’,

 

sed tiras suben la deklivo,

de laca vivo

aĉa vivo.

 

 

  Akcentregulo

  (Konsiloj al komencantoj)

 

La LINGVO servas por orelo,

la SKRIBO por okula uz’;

ĉe ambaŭ regas sama celo:

KOMPRENI SENCON SEN KONFUZ’.

 

Parolu ĉiam RITME, KLARE

laŭ punktoj de l’ AKCENTREGUL’,

por ke ne mise, ne erare

perceptu vortojn proksimul’!

 

Silabo ANTAŭLASTA gravas

kaj en silabo la - VOKAL’,

ĉar ĝI variajn longojn havas:

jen tire sonas, jen kun fal ‘.

 

Se POST VOKAL’ VOKALO iras

aŭ sekvas UNU KONSONANT’,

akcentvokalon iom tiras

la lerte klara parolant’.

 

Se KONSONANTOJ PLI OL UNU

viciĝas POST AKCENTVOKAL’,

per tira ritmo ne pekumu;

MALLONGAS ĝI KUN KURTA FAL’,

 

Se vort’ SILABON UNU havas,

mallonge verve diru ĝin;

kompreni ĝuste - ho, tre gravas,

distingi inter VIN’ kaj VIN.

 

NENIAM SEKVAS DU AKCENTOJ;

ne diru: tErpOm’, sed terpOm’,

suferus nia ritmosento;

ne kultUrhOm’, sed kulturhOm’.

 

ESCEPTOJ MANKAS, ĉar la celo

eviti fuŝon per konfuz’;

la LINGVO servas por orelo,

la SKRIBO por okula uz’.

 

 

  Eterna-kaŝludo

 

Ie oni neas… ie oni kredas,

dion jen el koto, jen el revoj knedas;

cerbo materion metas sur la tronon,

koro al abstrakto donas reĝan kronon

 

kaj poste?

Multkoste

jen nur karno gravas,

jen transtero ravas.

Bedaŭre,

ke daŭre

 

kaŝludas en mio

Diablo kaj Dio.

 

Ie oni ruktas… ie oni fastas

kaj ĉe milionoj la mizero gastas;

sataj estroj blufas pri la paradizo,

plebo plu malsate ŝvitas sub devizo

 

kaj poste?

Multkoste

trompo - suverenas,

timo venĝi penas.

Bedaŭre,

ke daŭre

 

kaŝludas sur Tero

Mensogo kaj Vero.

 

Ie oni prenas… ie oni donas,

peko virton damnas, virto pekon spronas;

rondan vivotablon stulto kvadratumas,

saĝo sin dividas, alten celas, lumas

 

kaj poste?

Multkoste

ĝojon sekvas veo,

rube falas kreo.

Bedaŭre,

ke daŭre

 

kaŝludas en fono

la Besto kaj Homo.

 

Ie oni ridas… ie oni ploras,

por kadavroj truon batalkampe boras;

prifieras murdon la ŝakala gloro,

prifunebras perdon orfiĝinta koro

 

kaj poste?

Multkoste

vant’ en vanon dronas,

senton dornoj kronas.

Bedaŭre,

ke daŭre

 

kaŝludas sen laco

Milito kaj Paco.

 

 

  Tragikomedio

 

Ululis strigo… Juna edzo mortis.

Vidvino lia dronis en funebro…

Cindriĝi la kadavron oni portis,

dum ŝin al lito ligis la plorfebro.

 

La cindron en orvazon oni metis,

(Orurno kun nom’ kaj flata moto)

sed la lakeo stumblis kaj faletis;

la karan cindron glutis strata koto.

 

Ho, kion fari? Lin eĉ spir’ forlasis,

sed jen ĉe stratangul’ montriĝis savo:

La kest’ por balaaĵo… Li alpaŝis,

"La cindroj samas" - do li ĉerpis el enhavo.

 

ĉe l’ urno, ĉe altaro kandelluma,

vidvin’ korŝire plendas al ĉieloj:

"Por mi el vi, ve, mia edzo juna,

jen restis cindro, paro da ovŝeloj!"

 

 

  Nederlanda rememoraĵo

 

Jen surstrata aŭtomato;

venas el ĝi kuk’, salato.

ĉio kostas nur dek cendojn,

kontentigas multajn centojn.

 

Metu zorge en trumezon

la moneran varoprezon

kaj vin trafos tuj la miro;

vane ŝvitos vi per - tiro.

 

Nun do premu la - butonon

postulante vian monon…

Sed vi ree vane ŝvitos;

via mono ne elglitos.

 

Ho, ne perdu la trankvilon!

Premu nun la - sonorilon;

tuj post orelfenda bruo

venos - mastro al la truo.

 

Vi pritraktos la aferon;

li tuj ŝanĝos la moneron.

Por sukcesi nun ne vervon

vi bezonas, sed nur - nervon.

 

Pri salato, kuk’ ne revu,

sed ne sakru kaj ne krevu,

nur klopodu ŝvite tiri,

senrezulton ne primiri.

 

Kion fari? Bati? Puŝi?

Ne! Nur sonorilon tuŝi

kaj aperos ĉe l’ giĉeto

la tre ĉarma - mastrineto.

 

La turmento havas finon;

ŝi malfermos la maŝinon

kaj transdonos - ho, en ordo!

vian varon tra la - pordo.

 

Sciu, tiu aŭtomato

similas al diplomato,

kiu ĉion zorge pesas

kaj ne donas, nur - promesas.

 

 

  Dubo

 

Vizaĝ’ spegulo estas onidire;

en ĝi animo montras sin.

Mi volus tion, tamen spertas mire,

en ĝi neniam oni vidas min.

 

Rideton, sentojn, amon mi disipas,

disdonus tutan riĉon de la kor’,

sed min refut’ fremdece vunde vipas

kaj sen rekono oni iras for.

Nun antaŭ spegul’ de mia memo

jen dubo sondas fundon de la sin’

kaj ŝokas min la propra nekompreno.

En mi ĉu fakte trovas sin anim’?

 

 

  Kaj poste?

 

... ... ... ...

ĝisvome buŝo, preso

blufadis pri promeso,

ke estos ekstermita

la MONSTRO SANGAVIDA.

 

Kaj poste?… Iluzie

triumfas JUSTO ĉie,

sed regas ĉen’, karcero

je nom’ de l’ MONDLIBERO.

PROGRESO frukte portas,

ke HOMA DIGNO mortas,

RACIO vane luktas,

ĉar HOMO mem produktas

la FINON: ATOMBOMBON

el Ter’ por fari TOMBON.

 

Kaj poste?… Teorie

en ĝangalmezo ie

(ĉar tie restos ŝancoj!)

jen par’ de GEĉIMPANZOJ

sur TOMBO de l’ HOMARO

pulĉasos en hararo,

postaĵon gratos kune,

rikanos palpebrume

kaj dume penos pensi:

"NI DEVUS - REKOMENCI."

 

 

  Printempa saltomarŝo

  (Al Eli Urbanova)

 

Rigardu, ridas sun’!

Do migru kun mi nun

tra pompo de l’ natur’!

por ĝoji, kanti nur!

 

Rigardu, logas nin

la flora valosin’,

provokas pluŝa verd’

sur herba montovert’!

 

Rigardu, ĉiu nest’

atendas por la fest’

dum trilas nuptotril’

el birdogorĝoj mil!

 

Rigardu, nia ard’

ĝis limo de l’ rigard’

per maja marŝosalt’

nin pelas al la alt’!

 

Sed, vidu, foras spac’,

jam venkis min la lac’;

ĉar vanas juna poz’,

min lasu por ripoz’

 

kaj sola migru plu

en la sunbrila blu’;

la kanton el la for’

resonos mia kor’,

 

ĉar, sciu, frata vart’

atentas pri la art’,

pri ĉiu ritmo, rim’

dum kantas vi, fratin’.

 

Nur kantu plu kun ĝoj’

kaj estu via voj’

printempa saltomarŝ’

tra l’ tuta tera fars’!

 

 

  Al eterna komencanto

 

Por rememori pri mi

vi petis unu penson;

mi penas ĝin esprimi:

kulturu vian - menson!

 

  Sensenca lingva ludo

  (Afiksoj, simplaj vortoj)

 

Jam onta ulo onas en la nuna,

mil eroj iĝos unu aro kuna,

sed oblaj aĉaj ecoj de l’ praulo

en posta ido foros ĝis la nulo.

 

Por jese estri eksos malo, neoj,

subigos ilin em’ de indaj geoj;

ne eblos plu fiigi ismojn mise,

nek la anaron anerigi dise.

 

La inda duo per ecaro nura

jam estros super aĵoj suba, sura

kaj en onteco ankaŭ uloj, iloj:

la miloj por opul’, opul’ por miloj.

 

 

  Ho, lasu min trankvile revi!

 

Ho, lasu min trankvile revi,

en lum’, portata en mi, bani min,

rifuĝi for el mond’, min levi

inspirflugile ĝis la kosma lim’!

 

Atendas transe senlimeco

kaj eblo por forgesi pri la ter’

por ĝui en la eterneco

collongan ŝajnon de fiktiva ver’.

 

Ho, lasu min trankvile drivi

sur fabelmar’ al suna sonĝhaven’,

sur transa bordo pense vivi

en lando de miraĝoj sen katen’!

 

ĉi infanlud’ ne malutilas

al vi, tre sobraj estroj de l’ real’;

en ĝi konsola trompo brilas

por la fratar’ dum migro sub fatal’.

 

Ho, lasu min trankvile kanti,

cikade ĉirpi sur la vivokamp’,

somerhumore salti, dandi,

formikojn ridi pro prizorga ramp’!

 

Ne gravas grumblo de l’ stomako;

min nutras ja nektaro, ambrozi’

kaj lulas eĉ la korvograko,

se ravas min korsorĉa melodi’.

 

Ho, lasu min trankvile gasti

ĉe fabla tablo en reĝpompa bril’

kaj orajn revojn verse rasti,

al senhavuloj ŝuti perlojn mil!

 

Mizeron bardan Muzo kaŝas

nebulvuale sur stelpolva voj’;

dum mi kantante migre paŝas,

ne ĝenas dornopik’, nek hunda boj’.

 

Ho, lasu… Petoj vane spitas;

pro propra voĉ’ nun surdas ĉiu di’,

blinduloj la vidantojn gvidas

en ĉi burleska farsa tragedi’,

 

kaj homa digno, mi jam scias,

nur vipe servas en la sanga pel’:

pri ĝi la sklavo fantazias,

en ĝia nom’ li murdas dum ribel’.

 

 

  Por Pasko al amikinetoj en Vasarhely

 

Vasarhely ja estas granda urbo;

kreskas tie bulbo kaj kukurbo,

tre abundas tie greno, lino

kaj en ĉiu domo - belulino.

 

ĉarmulinoj, mi nun venis versi,

per karesaj vortoj vin - surverŝi;

florakvumo estas mia tasko,

ke vi flore pompu dum la Pasko.

 

 

  Papilioj

  (Al Eli Urbanova)

 

Gape mi vagas kun mir’ en muzeo

inter subvitraj karceroj demonstraj.

Kiom da pruvoj pri esto… Pereo!

Kiom da aĵoj subtilaj kaj monstraj!

 

Tie, florpolvaj, brilantaj juvele,

jen papilioj - surpingle ripozas;

kun etenditaj flugiloj modele

cent krucumitajn sopirojn pripozas.

 

Iam vi flugis en pompo galanta

ĉielarkaĵon kaprice rebrili;

pelis vin ardo de penso flirtanta

super la kampoj por nupti, jubili.

 

Kiel kanzonoj ravantaj vi ŝvebis,

mutaj minstreloj de herboj kaj floroj;

amo vin naskis, por amo vi strebis

vigle petole el foro al foroj.

 

Kiom da formoj, koloroj kaj arto

buntas, konkuras konkire efiki!

Venis, ve!, homo kun pingla ponardo

fiksi la formon, sed koron trapiki.

 

Inter subvitraj karceroj demonstraj

premas min muta dolor’ en muzeo…

Kial subtilo?… Por fino tre monstra.

Kial eĉ esto?… Por vant’ kaj pereo.

 

 

  Al nia turista kabano

 

Ci, ligna dom’ en denso akacia,

malfermu pordon al migrulo laca,

kiam lin vokas birda tril’ aria

kaj sur Danub’ boato lule paca.

 

"Kaban’ mi estas, ne palac

’- invitas nia dom’ -

se post labor’ vin premas lac’,

ripozu en mi, hom’!"

 

Ci, ligna dom’ en akacia denso,

ripozon donu do al vir’, virino;

protekte vartu kiel panja penso

dum korojn ravas fefabel’ de l’ sino!

 

"kaban’ mi estas, ne palac’

- nun flustras nia dom’ -

la revojn lulos hejma pac’

de ligna koro, hom’."

 

Ci, ligna dom’ en akaciarbaro,

cin vintre mordos frosto sen protekto,

sed danke mi deziros por la jaro:

"Ci, kara domo, restu sen difekto!"

 

"Kaban’ mi estas, ne palac’

- modestas nia dom’ -

kiam refloros, verdos spac’,

revenu al mi, hom’!"

 

 

  Fabeleto

  (Al kvinjara esperantistineto)

 

Feinon de l’ fabelo

renkontis la knabin’.

"Jen, kara, verda stelo

- ŝi diris - gardu ĝin!"

 

La stelon kun fiero

ŝi portis sur la brust’;

la fidon pri l’ Espero

rebrilis ĝi sen rust’.

 

Kaj foje ŝi promenis

kun sia patrinet’,

renkonte al ŝi venis

kun verda stel’ - knabet’.

 

"Vi havas saman stelon!"

- jen surpriziĝis ŝi.

"Ni havas saman celon"

- respondis gaje li.

 

Kaj poste? Nu, alvenis

la bela festotag’:

la pastro ilin benis

sub verdostela flag’.

 

Ne ridu - mi protestas

pri mia rakontet’;

pri vero jen atestas:

la paĉjo, patrinet’.

 

Kaj ili - mi raportas

nun havas stelojn tri:

la trian stelon portas

mem nova stelo - mi.

 

 

  Memore pri amiko fidela

 

Amiko estis ci, la plej fidela,

trovita iam vintre sur la strato;

cin vestis pelta felo blanka, bela

ci servis kun pretec’ sen falsa flato.

 

Cin BIĵU nomis mi, ho, mia hundo;

sub tablo ĉe piedoj ci modestis,

en cia varma, hunda korprofundo

ĝismorta amo al gemastroj nestis.

 

Cin ŝatis ĉiu, ci neniun mordis,

petolis kun infanoj lude boje,

ŝtoneton forĵetitan ci reportis,

katidon orfan eĉ mamnutris foje,

 

kaj dum promen’ ci gaje salte migris,

triumfe svingis voston post retrotoj

ĝis iun tagon la sunhel’ eknigris

kaj pelis nin en kelon - prusaj botoj.

 

Dum sube en mallum’ ci vigle gardis

ĉe keloparto kofrojn kaj matracojn,

ekstere la "homfratoj" venĝe ardis,

abunde ŝutis ŝtalajn - ovdonacojn.

 

Malsatis mute ni, suferis kune,

ci premis cin al kruroj por dorlotoj

kaj poste. Ve, pro boj’ defenda pune

mortvundis cin jen par’ da rusaj botoj.

 

Jam pasis jaroj, tamen mi memoras

pri ci, tre kara besto, hund’ amika;

post cia mort’ - funebra penso ploras

pro homa sort’ parenca kaj tragika:

 

sub botoj pro la kalkanumoj feraj

estiĝas ja profundaj mortaj vundoj;

ni, homoj, en barakto senesperaj,

tre ofte sentas nin - mizeraj hundoj.

 

 

  Letero al ĉarma kolegino

 

Vi flatas, ĉarmulino. ĉu ne honte

min trovi ĉiam juna kaj renkonte

aserti, ke la temp’ forgesis pri mi,

ĉar eĉ nun june povas mi primiri

dum taga helo - lunan amindumon,

dum noktomez’ admiri - brilan sunon,

kvar grizajn murojn, se venas okazo

sugeste montri en dezert’ - oazo.

 

Jes, mia koro estas - deksesjara,

sed, ve, la jaroj pli ol sesdek, kara.

Ne povas vivi hom’ sen iluzio;

someron kreas vintre fantazio.

Se sort’ muelas, korpo lacas, frostas,

la stulta kor’ pri incendio tostas,

varmigas sin ĉe cindriĝinta fajro

dum revteksita danco de hetajro.

 

Sed, sciu, koro vane spitas, viglas,

se pordon de l’ printempo vintro riglas;

la kor’ jam lacas kaj mi plendas grumble,

ke strato krutas, kruroj trotas stumble,

mi damnas arĥitekton, lian saĝon,

ke li inventis ŝtupon kaj etaĝon…

Kaj tamen, tre ridinde, dum vi flatas,

ci vanta, stulta kor’ pli vigle batas.

 

Perpense tuj sub la balkon’ mi staras,

eĉ nesciante verve mi gitaras;

sur kordoj vibras kanto melodia,

vi supre rave revas, ho, Julia…

Sed vanas vervo, la Romea logo,

min, via edzo, sperta astrologo,

per frazo vundas akre kiel sabro:

"Aŭskultu, sube blekas la - VIRKAPRO!"

 

ĉar idilion trafis jen fiasko,

foriri ŝtele restas mia tasko.

Jes, ĝuste justa puno - mi murmuras

se avo kiel nepo trubaduras.

Jam vanas smirgi ruston de l’ liuto,

se mankas juna ardo: La atuto,

Mi ŝatas, se vi koron tuŝas, sondos,

sed, ĉarmulin’, ne flatu, ĉar mi hontos!

*

virkapro aludas pri la zodiaka signo de Januaro, en kiu monato mi naskiĝis.

 

 

  Tri kantoj el la vodevilo "Holanda pupo"

  (Muziko de M. Sarosi)

 

  I. Duo de Miŝi kaj Paŭlo

 

Miŝi:

Kongresa amo:

nur pajla flamo,

oktaga paradiza viv’.

Se for la gasto,

jen sekvas fasto,

postrestas nur la kissoif’.

 

Paŭlo:

Ho, stulta bubo,

jen via dubo

nur pro nescio pri la am’,

pri amo sorĉa,

pri kiso dolĉa,

pri jeso, katenanta jam.

 

Miŝi:

Kongresa jeso:

nura promeso;

plenumos ĝin la fantazi’.

Jes, ĵuroj, petoj,

sed en sekretoj

ricevas kornojn vi kaj mi.

 

Paŭlo:

Ci, blinda talpo,

per misa palpo

aludas vi pri nura flirt’.

La amo ĉasta

ne estas hasta;

ĝin kronas fianĉina mirt’.

 

Kune:

Kion vi scias

pri la virin’?

Ho, virin’, virin’!

 

Paŭlo:

La virino estas diadem’,

en la kron’ de l’ kreo - brila gem’;

varmo viviga, mirakla sorĉ’,

celmontranta torĉ’,

rido edena, inspira fort’

por la vira sort’.

 

Miŝi:(Samtempe kun kanto de Paŭlo)

Egale ja norvega, sveda,

hungara, latva, samojeda,

estona, finna, pola, dana,

holanda, franca kaj hispana,

germana, greka, portugala,

turka, angla kaj itala,

slovaka, ĉeĥa, ĉukĉa, ĉina,

belga, kurda kaj lezgina,

 

Kune:

ĉu ŝi estas nerga, blanka,

blonda, blua, kolormanka,

ĉiu suno kiel pavo pompas

en la am’ neniam ho, ĉiam trompas.

 

  II. Kanto de Nel

 

Plena de melodi’,

plena de maja trilo

am’, donita de Di’,

kiel la kant’ de grilo

libere ĉirpas for

sur kamp’ de flor’ al flor’,

tiel korveka kanto

flugas al la amanto:

 

Venu, vokas vin

la amatina buŝ’,

logas al la sin’

tikle la kisa tuŝ’,

ridas maja sun’

en la okula par’

en la koro nun

mankas la amoŝpar’.

 

Ehe al melodi’,

eĥe al voka kanto

voĉ’ el fora medi’

flirtas nun de amanto.

ĝi ĝoje trovas min,

sin ŝtelas al la sin’.

Kanto konsole mola,

cin komprenas mi sola:

 

Via voka voĉ’

vekis min amatin’;

dolĉa amriproĉ’

flustras nun en la sin’:

"Longe restis for

logo de l’ ama tent’,

pacon al la kor’

donu nun kisoj cent’!"

 

  III. Duo de Paŭlo kaj Nel

 

Paŭlo:

Memoro pri vi, Nel amata,

sin ŝtelas nun al mia kor’;

sopira kanto korobata

fabele flirtas al vi for.

Jen vidu, nuno min ne ligas,

ĉar fantazio vin vivigas

kaj vin revidas mi, ho kara,

en hor’ soleca kaj amara.

 

Jen vi, jen mi;

ni vivas kune.

La harmoni’

nin kisas sune.

Nek vi, nek mi

ja estas sola,

nin dotis Di’

per sent’ konsola.

Se jam la am’

en koroj ardas,

la sorĉa flam’

sopiron hardas.

Jen vin, jen min

ĝi firme tenas,

ĝistombe nin

al si katenas.

 

Nel:

Memoro pri vi, Paŭlĉjo kara,

min pelis nun al via kor’;

kun lipoj ardaj, kis’ nektara

mi venis al vi el la for’.

Fidela amo sune helos,

la dubojn, kredu, ĝi forpelos

kaj sorĉa ritmo korobata

konsole lulos nin, amata.

 

Jen vi, jen mi;

ni vivas kune.

La harmoni’

nin kisas sune.

Nek vi, nek mi

jam estas sola,

nin dotis Di’

per sent’ konsola.

Se jam la am’

en koroj ardas,

la sorĉa flam’

sopiron hardas.

Jen vin, jen min

ĝi firme tenas,

ĝistombe nin

al si katenas.

 

 

  Ne plu militon!

 

Dum ardas la suno radiojn disperse

kaj fruktas abunde la arboj kaj hum’,

jen profitavido sadisme perverse

preparas inferon kun kela mallum’;

dum centmilionoj sin streĉas konstrui,

per vivo por vivo eĉ morton mem spitas,

ĉi bando kelkmila nur celas detrui,

kun blinda konscio pereon profitas.

Tondru respond’ venkante minacon:

Ne plu militon! Pacon! Nur pacon!

 

Rigardu returnen! Sin levas fantome

jen multmiliona - skeletoarme’:

kriplulaj korpusoj, kadavroj duone,

sur stratoj demonstre sin trenas kun ve’,

orbitoj per blindo, laringoj per muto,

homtorsoj per manko de membroj protestas,

la orfoj, vidvinoj pri vano de l’ tuto

en hejmoj ruinaj proteste atestas.

Montras ĉi sortoj monstran grimacon;

Ne plu militon! Pacon! Nur pacon!

 

Vivige brilegas la sun’ horizonte,

nin nutras abunde la Teropatrin’,

al ago ni povas freŝiĝi ĉefonte

ĉerpante inspiron por homa destin’.

Je nomo de l’ VIVO kun firma konkordo

sur kvin kontinentoj ni devas protesti,

frakasi fiplanojn, agentojn de l’ MORTO

kaj novan epokon estigi kaj festi.

Gardu la Vivon, solan donacon!

Ne plu militon! Pacon! Nur pacon!

 

Rigardu antaŭen! Futuro nin vokas

por solvi problemojn en paco, liber’;

la taskoj gigantaj prudenton provokas

por krei komunan patrujon el Ter’.

Gefratoj, en ĉiu popolo kaj lando,

ni vivu, laboru por savi la Homon!

Per kuna konstruo estiĝas la Grando

kaj levos tutmonde homecon sur tronon.

Centmilionoj venkos minacon.

Ne plu militon! Pacon! Mondpacon!

 

 

  Dum sunsubiro

 

Domaĝe estas maljuniĝi

kaj vidi: "jen, ni vane luktis".

 

Disipi ardon,

krei arton,

 

eĉ tutan vivon fordediĉi,

se post batalo moko fruktis,

 

domaĝe estis maljuniĝi!

 

Domaĝe estas maljuniĝi

kaj sperti: "trompis nin promeso".

 

Oferi multe,

servi kulte,

 

suferi, spiti, flustri, kriĉi,

se glutas viva nin - forgeso,

 

domaĝe estis maljuniĝi!

 

Domaĝe estas maljuniĝi

por putri sub la propraj ruboj.

 

Turmente senti,

ke por penti

 

ne povus vivoj cent sufiĉi,

se nin pri pravo mordas duboj.

 

Domaĝe estis maljuniĝi!

 

Domaĝe estas maljuniĝi

kaj grumbli: "jen, aliaj junas".

 

Nin ĉio tedas,

ni ne kredas,

 

ne emas fidi, superstiĉi,

ĉar nin damnita sobro punas.

 

Domaĝe estis maljuniĝi!

 

Domaĝe estas maljuniĝi

kaj senti: "jam ni superfluas".

 

Eĉ vort’ amika

ŝajnas pika,

 

nin vundas, igas malfeliĉi.

ĉar nin mem ami ni enuas,

 

domaĝe estis maljuniĝi!

 

Domaĝe estas maljuniĝi

por frosta tuŝ’ de l’ MANO OSTA.

 

Por plua danco

mankas ŝanco;

 

neniam rajtis Hom’ kondiĉi,

ĉar vivo estas - mortokosta.

 

Domaĝe estis maljuniĝi!

 

 

  Letero al Eva Suchardova

  (ĉeĥa aktorino, talenta poetino)

 

Eva, fratino mia en artoj,

kie avide ni serĉas la belon,

kie ni al ni sugestas vivcelon

 

eĉ dorne ŝirate de kardoj

 

mi vin salutas!

 

Sur la scenej’ de l’ vivo varias:

ŝlimo, dezerto, embusko kaj rifo,

oni forbrulas pro damna soifo,

 

ŝakale sin mordas, vekrias,

 

venkite mutas.

 

Jam en teatro nur panorame

montras la Vivo sin - farso milŝanca;

centon da vivoj, varie nuanca

 

reflekte prezentas profane

 

la art’ aktora.

 

Arto ĝi estas - memon oferi,

krei cent tipojn por havi cent sortojn,

plure naskiĝi por venki cent mortojn,

 

vivdramon eĉ propran konsideri

 

nur rolo glora.

 

En sinforges’ dum ludo ni dronas,

ĉar sursceneje formortas sub ŝminko

propraj doloro, pasio, konvinko,

 

dum fremdan figuron ni donas

 

kreante arte.

 

Certe vi neniiĝi vin sentas,

perdi la memon en mond’ de kulisoj,

kiam vi murdas en pomp’ de turkisoj

 

aŭ almozuline pripentas

 

simile arde.

 

Sed en sufoka solo jam hejme,

kiam la memo realon resentas,

sorĉo de l’ arto pasema ne tentas

 

kaj skurĝas ribelo envejne,

 

ni prenas plumon.

 

Krei ni penas, volas eterni,

fuĝi antaŭen de l’ NUNO verkante,

vante dispersi - ĉu proze ĉu kante

 

por miro de l’ mondo dissterni

 

la propran lumon.

 

Kvankam ridinde kredi plu blinde,

kiam pro dornoj de l’ Vivo ni sangas,

ĉirkaŭ ni blagoj kaj plagoj lavangas,

 

inflamas la vundoj senvinde.

 

Ridinde fidi…

 

tamen alternas sentoj malsobraj,

nupte kuniĝas inspir’ kaj sopiro,

la fantazi’ akuŝan kun deliro.

 

Ni emas en idoj jam propraj

 

nin mem revidi.

 

Stulte jubilas en ni - dorloto,

blindo aŭtora ekstaze privartas:

"Jen grandioze!" Ni poste rimarkas,

 

ke estas la id’ - idioto

 

aŭ tute fremda.

 

Perdis ni - se ni havis - la memon?

Eble la polvo survoja ĝin kaŝas?

Ree humile kaj splene ni paŝas

 

portante kutiman katenon

 

sen vorto plenda.

 

Por ni la Vivo - ludo duobla:

jen sinforgese publikon amuzi,

sen la korvarmon disipe misuzi

 

en rolo ĉu aĉa ĉu nobla,

 

se ni debutas.

 

Eva, fratino mia enarte,

Vivon ni penu sugeste prezenti,

servi verkante, instrui por senti!

 

En koro vartante vin arde

 

mi vin salutas!

 

 

  Surdorse de du fotoj

  (Al Eva Suchardova kaj ŝia fileto)

 

Eva kiel "Tarzanino"

jen sur arbo sidas;

al "Tarzan" de sia sino

ŝi plengorĝe ridas.

 

En ĝangal’ de mondo reva

eĉ mi havas ardon;

min por doni kison Eva

vokas sur la arbon.

 

Por mi tie honto nestus;

venus, ve, Tarzano…

En ĝangalo mi ja estus

nur la - paviano.

 

Stefĉjo faras sablomonton,

tuneleton boras,

langmontrante mokas mondon;

zorgoj de li foras.

 

Kiu kreas el la sablo,

vane manipulas;

vent’ forportas kaj ĉe l’ tablo

manojn kot’ makulas.

 

Stefĉjo diras: "Kotmakulo

tute nun ne gravos;

poste kiel plenaĝulo

eĉ mi manojn lavos."

 

 

  Astridina

  (Letero al Eli Urbanova)

 

Jen: Astridina… Per ĉi nomo

admiro barda vin nun baptas.

Tre bela nom’. En pensofono

misteron, veron ĝi adaptas.

ĝi, trafe flata, eĉ reĝina,

al vi tre indas, Astridina.

 

Ne pensu, ke nur barda flato

al SUNO, LUNO vin komparas;

ĉe vi por pruvi sur manplato

ĉi brilaj astroj bilde paras.

Vin montras la sigel’ destina

filin’ de astroj, Astridina.

 

Reĝinan belon, sparkan fajron

por reĝi, spriti SUNO donis;

per ĉasta mildo la hetajron

por igi rava LUNO kronis.

Kontrast’ senriĉa, poetina

konkeras korojn, Astridina.

 

Regatoj sklave superŝutas

per flato, floro vian tronon;

de bardo, kiu longe mutas,

akceptu ĉi reĝinan nomon!

ĝi kiel pomp’, trenaĵ’ reĝina

ornamu vin, ho, Astridina!

 

Verdire tiu nom’ sugestas,

devenas vi el kosma sfero;

pli saĝe tamen, se vi restas

virin’ aminda sur la tero,

reĝin’ sentrona, varmosina

por via bardo, Astridina.

 

 

  Al kara astrologo-amiko

 

ĉar eĉ plej sperta astrologo

ne certas en la - astro-logo,

por kaŝi, ke li ne sukcesas,

li malpli donas, pli promesas.

 

  Lamento en tombo ombra

  (ĉenrimado en morna aŭtuno)

 

La nokto oktobra, ho, brakumis

al si la silenton en tombo ombra;

traeĥis ekkiso izola sola…

 

Lamente en tentotona vibro

riproĉe pro ĉerka karcer’ en tero

respondis ondante la kant’ fantoma:

 

"Ne veku! Ve, kuŝ’ sub pluŝo ŝima,

marmora ornamo mortinton tenas;

susuro, murmuro sur muroj mutas…

 

en fund’ profunda de dormo morna

eĉ ardo de Marto martire mortas

kaj gajo de Majo senhelpe velkas.

 

La amo amorfa - nur orfa famo;

nur surda absurd’ en silent’ sensenta.

Mortinton kortinto ne tentas tombe!

 

Ne venu! Vevortojn portu foren!

En ripoj ripozas ne ni: nenio!

Sen korpa kor’ - polvas volvaĵ’ ostvolba.

 

En tombo jen ombro trovas rodon;

detere eteren sen tim’ animo

evitas, de vi for, deviojn vivajn.

 

Alsalti al tia dia alto

aŭ fali al tomba bazalto - vanas;

nur mason amaso masonas tomben.

 

Por trovi min, ho, vi min trovindis,

ĉar en vi, envia vivanto, fia

vantemo tenĉenas en masko koron.

 

Spirito pri mita rito ridas;

nur vermojn kaverno eterne fermas.

Ridinde min de vi funebri febre…

 

Ne pensu en suna bril’ pri l’ vintro!

Vin trovos ostaro staranta hante

por tenti vin per tim’ impertinente."

- - - - - - - - -

Lamento en tombo ombra pravas;

ve-kanta vekanto, ve!, vanon vartas

ardante en sankte artista tristo.

 

La nokto oktobra nigre migris…

tri griloj miltrile en fendoj plendis…

sunlumon al mondo lum-ondo donis…

 

 

  Kurso por urso

 

La cigano urson kaptis.

Kara Frato ĝin li baptis.

"Cin instruos pri kulturo

mi per - bruo de tamburo.

 

Kion fari? Kiel ami?

Lasu, Frato, cin ornami!

Brilu tiu ŝtala ringo

kiel pruvo pri - distingo!

 

Nu, ne bleku pro la piko!

Indiĝenoj en Afriko

ĝuste tiajn ringojn havas.

Hom’ sen ringo eĉ ne gravas.

 

Sekvos nun la - "frata ligo":

tra la ringo - ĉentraigo.

Homa mor’ - ci povos vidi

fraton ĉe la nazo gvidi.

 

Nu, ne grumblu kara Frato!

Estas ci - sortfavorato.

ĉe ni, homoj, la kolĉeno

"por meritoj" la ordeno.

 

ĉeno, Frato, ĉu cin ĝenas?

Kial ĝi? Ci ne komprenas.

ĉeno servas - sciu veron

ne misuzi la - liberon.

 

Tiu ĉeno, dum ci iras,

revojn teksi cin inspiras,

eĉ tre mute igas pensi:

"kiel gracon - rekompenci?"

 

Fermu buŝon, kara Frato,

jen publiko sur la strato!

Dancu, dancu kaj sen laco,

montru ĝojon pro donaco!

 

Dancu, Frato! Estu saĝa

kulturbesto malsovaĝa!

Ci, post danco, havos frandon:

povos leki - fratan plandon."

 

 

  Vivi neeble!

 

Por esti nur Homo vivu en vero!

Sub ŝarĝo de l’ Vero vivi neeble.

 

Do falsu realon - reva prefero!

En jugo de l’ Revo vivi neeble.

 

Do kredu! Sen Scio penu kaj spitu!

En blindo de l’ Kredo vivi neeble.

 

Do dubu skrupule! Agi hezitu!

En sobro de l’ Dubo vivi neeble.

 

Do inter Neebloj penu pilgrimi,

profiti momenton verve kaj febre!

 

Nur hurli, barakti, timi aŭ krimi

en ordo de l’ Hordo estas ja eble.

 

Vivi neeble!

 

 

  Pilgrimo kun flagra koro

 

Mi vagas en la nokta sol’,

albrilas stele la kupol’…

 

Tra l’ valoj, montoj kun pasi’

flagrantan koron portas mi…

 

Al krutoj, kurboj dum la kur’

kor-meĉo mia lumas nur…

 

De foro oni vidas min,

petole logas al la sin’…

 

El etaj domoj per la bril’

invitas gasti min - azil’…

 

Por mi tro fremdas ĉiu kort’,

mi preterpasas eĉ sen vort’…

 

Rapidi devas… Trans la lim’

min ame vokas - parulin’…

 

La flagran koron post pilgrim’

mi donos al ŝi - varti ĝin.

 

 

  Vintra letero

 

Vi, mia kara, se printempo estus

kaj burĝoveke brilus maja sun’,

se kampo sin per florornamo vestus,

se vespoj zumus, birdoj trilus nun,

al vi ne skribus rime mia plum’…

 

Nur mute mirus mi pri l’ reviviĝo,

zigzage vagus tra la freŝa verd’

naturadmire pro l’ varia riĉo,

ke kreskas herboj, pompas montovert’

kaj erotikas Ter’ sen tempoperd’…

 

Sed… nun neĝerojn kirlas vintra vento,

okulojn trompe distras - glaciflor’;

en fund’ anima ftize svenas sento,

tineoj de l’ solec’ ĝin maĉas for,

pro frostospiro tremas orfa kor’…

 

Mi vin sopiras… Vian bildon skizas

por havi vin almenaŭ en imag’;

flirtemaj pensoj rememorojn kisas,

min redorlotas jam pasinta ag’,

reeĥas rid’ de tempglutita tag’…

 

Negrave, ke nur pase efemere

la mistifiko aperigas vin;

la ŝajno min varmigu ĉi-vespere,

pri vintra morno forgesigu min!

Al kuna festo vokas vin anim’…

 

Kaj vi, amata, ŝvebe venas al mi

kun suna helo, korlulanta vart’…

ĉar kloŝe vibras via voĉ’ por psalmi,

mi psalmas kun ĝi kaj kun pia ard’

ĉe la altar’ de via amrigard’…

 

Jen: vintro ĉesas… vento ne lamentas,

(Miraklon tian havas nur amant’!)

printemp’ revenas… koron koro tentas,

sur liro vibras jam jubila kant’,

sed… sledo bruas preter la verand’…

 

Kun ĝi forglitas sorĉo de l’ imago

pro tintilsono kaj ĉevala klak’,

en neĝo dronas la printempa blago,

en forno karbon petas fajrokrak’

horloĝ’ sekundojn nombras per "tik-tak"…

 

Kiel pli frue ĉio… Ah, ne vere!

Postrestis io dolĉa el la ŝajn’.

Pri vi la penso min kuracas pere

de via amo kiel iam ajn;

eĉ nun mi perdis zorgon.. Jen la gajn’!

 

Silento kaj soleco iĝis bonaj,

ne plu turmentas min la vintra trem’,

festiĝis tedaj tagoj monotonaj,

ĉar sentas mi, vi estas kun mi mem,

forĝitaj estas ni per amkaten’…

 

ĉu vi priridas min pro l’ amkonfeso,

deklaro lira dum la pena proz’?

Vi eble pensas: estas dum kermeso

"mielkuk-koron" donacanta poz’

sur ĝia slipo kun kutima glos’…

 

ĉu vi priridas, ke dum kuraj jaroj

sencindre flamas, flagras ama brul’

kaj gravas nek sulketoj, grizaj haroj,

nek vojeraroj en la viv-nebul’,

nek vidas ombran flankon la okul’?

 

Ne miru, ĉar kapelon mi malfermas

rigarde al amata korofund’!

En ĝi sekreto sankta ja eternas,

el ĝi emanas varte en abund’

konsol’ balzama al sanganta vund’…

 

Sekreto sankta, kiu min instigas

humili antaŭ sort’, eĉ danki ĝin!

ĝis tombo min malindan tio ligas

al via revinspira, milda sin’,

printempsugesta vintre ĝis la fin’.

 

 

  Al Dzitka

 

Dzitka, balzamon de l’ frateco pola

vi verŝis al hungara kor’,

kiam la fato ĝin disigis sola

de patrolando, hejmo for.

Vi tre modeste helpovole vervis

prizorgis "panje" por fremdul’,

eĉ per rideto vi konsole servis

por helon doni en nebul’.

Nun por esprimi senton vortoj mankas,

ĉar svene mutas la korfund’,

sed - eĉ se buŝ’ silentas - tamen dankas

pro ĉio - la vartita vund’.

 

 

  Aŭtuna modesto

 

Mia dezir’ ne troas, tre modestas:

knabina hejm’, interne vibra lum’,

en kiu tablon kampa floro vestas

montranta vivon inda vivi nun…

Nur ni triope mutus en atend’:

vi, mia kara, mi kaj la silent’.

 

La kapon klinus mi al via sino,

ke ĝin karese tuŝu varta man’.

Imagus mi: vi estas la patrino,

mi dorlotata kiel la infan’…

Dum min fingretoj lulus al ripoz’,

de mi jam pasus for la taga proz’.

 

ĉiela blu’ el okulpar’ min ravus

kaj logus al si pompa nova Maj’;

rozetojn ĝi de viaj vangoj havus

kaj junan dolĉon donus via gaj’…

Dum tiel en intimo sidus ni,

forgesus jarojn, grizajn harojn mi.

 

Al rava efemero min mi cedus

por perdi sobron pri muela zorg’.

Pro dolĉa mistifiko eĉ mi kredus,

ke mia ŝipo velas al la bord’,

ĉe kies rando min atendas jam

la amatino kun parvoka am’.

 

Horeton tian mia rev’ petegas

por senti riĉa min, ne almozul’,

por foje pensi, vin la amo regas

kaj ne kompato kun fordorma brul’.

Mi ŝatus ja forgesi por moment’,

ke ĉenas vin al fremda vir’ - la sent’.

 

 

  En memorlibreto

 

Por memoro en la libro akceptu nur jenon:

simpatio de du koroj rikoltas - komprenon.

El kompreno fontas paco kaj solidareco.

Tenu nin pac’, solidaro en la amikeco!

 

 

  ŝtatano kaj kamparano

 

ŝtatano pridemandis kamparanon:

"Kiel la Vivo estas nun?"

Respondis li rigarde la ŝtatanon:

"Similas ĝi al vintra hum’."

 

Pro nekompren’ ŝtatan’ demandas honte:

"Kiel la hum’ en vintra ĉerk’?"

Li kraĉas arke longan respondonte:

"Fetoras supre nur la sterk’."

 

 

  Sopiro

  (Ario el mia siberia operedo, kies muzikon mi komponis.)

 

Delonge jam la juna revo pasis,

velkintajn rozojn sur la voj’ ĝi lasis,

tamen mi vokas plore kaj plende,

revenon atende…

 

Kondukus vin mi al la tron’ de l’ koro,

ornamus vin per krono de l’ adoro,

pompon reĝinan donus printempa sunoro.

 

En ardo de l’ dibenita amo

kunfande korojn hardus flamo;

la nupta kiso, revteksita belo

levus nin al ĉielo…

 

Sur firmament’ de l’ ama sent’

brilu denove, ho, mia stel’!

Dub’ kaj ĉagren’, plendo kaj plen’

fuĝe rifuĝu pro via hel’.

Venu por brili, ĝoji, jubili

en fajra ard’ de mia kor’…

- - - - - - - -

Vanas la vok’… Eĥas nur mok’

en malluma nokta hor’…

Vi, mia stelo, kial, kie restas for?!

 

(Siberio, Berezovka, 1918.)

 

 

  Cirka ĉevalo

 

ĉevalo cirka, modpasinte aĝa,

sintrene trotas en la sabla rondo.

La penda kapo plendas pri la aĉa

kadukon truda tedo en ĉi mondo…

sed se subita "ĉindra bum!" orĥestra

stimulas ĝin sub lumo de l’ areno,

ĝi tuj reviglas ĉevalide estra

dum stumbla kuro kun sendenta heno…

De vanto ventumate iĝas blinda

la ĉevalaĉo cirka… kompatinda.

 

Poeto modpasinta tre konscias

pri tedaj migro, spleno, morno,

kiam la "krei-volo" agonias

kaj restas for la sonĝoj dum maldormo,

sed se subita "ĉindra bum!" publika

lin vantovente vokas al forumo,

tuj ĉevalide henas li komika

dum stulta kuro en l’ arena lumo…

nur poste pikas sin per penso pinta:

"Ci, ĉevalaĉo cirka… kompatinda!"

 

 

  Pasera "kvit kvivit"

 

La pasera "kvit kvivit"

en la hospitala lit’

en soleco distris min tre

dum sufero pasintvintre.

 

La pasera "kvit kvivit"

frumatene sen hezit’

eĉ dum frosto, neĝa ŝtormo

vekis min el febra dormo.

 

La pasera "kvit kvivit"

kun malsato, urĝa spit’

tuj pretendis mian geston

havi panon, rizoreston.

 

La pasera "kvit kvivit"

kun kverela apetit’

pepis gaje pro aranĝo

dum la saltodanca manĝo.

 

La pasera "kvit kvivit"

fuĝe flugis for, se glit’

de sledeto, paŝo knaris

aŭ al neĝo ombro falis.

 

La pasera "kvit kvivit"

jen aperis sen invit’

gorĝmalferme plenabeke

ĉe la hejmo mastroveke.

 

La pasera "kvit kvivit"

nun skandalas por karit’

ĉe l’ fenestro mia vigle

pri la vintro memortikle.

 

La pasera "kvit kvivit"

himnas nun kun birda svit’

al printempa suno brila

dum verdiĝo fruaprila.

 

Je pasera "kvit kvivit"

diodanke pro vizit’

paneretojn gastregale

ĵetas mi nun tre lojale.

 

 

  Norda letero

 

Letero venis de la morna nordo…

La vortoj en tropika sento ardas:

"Poet’, mi sidas en silent’ ĉe fjordo,

en la spegul’ golfeta min rigardas…

Pri suda kiso, jam en tomb’ jardeka,

memoro trudas sin al sol’ intima…

Pri kis’ printempa, min por Vivo veka,

liganta al dorlota sent’ anima…

 

Ci, vagabondo kun sudkora flirto,

promesis tiam foje min viziti;

min ravis ritma tril’ de l’ suda birdo

kaj mia koro emis tuj krediti…

Esperis mi, sed vane, ĉar tra l’ mondo

tajfun’ detrua de l’ Malam’ frenezis,

en sango dronis plano de renkonto;

mem nia amo tiam nur - herezis…

 

Sunora blondo mia jam griziĝis,

okuloj kun ĉielo ne vetbluas,

manetoj blankaj - vejnaj manoj iĝis,

ne tintas mia rid’, nur knare bruas…

kaj ankaŭ ci, tre kara vagabondo,

tra l’ okulvitroj nun la belon gvatas,

vidante geamantojn en la rondo

pro l’ kis’ envie certe cin kompatas…

 

Aĥ, min mi turnas for de l’ golfa bildo

por rejuniĝi nun, jardekojn peli,

revidi nin en idilia mildo,

pri dolĉa ŝanco pense refabeli

kaj vivi, jes, revivi kio estis

donace de la Viv’ al ni donita,

kion du koroj - ho - triumfe festis

kun gajo en sindono senhezita…

- - - - - - - - - - -

Poet’, pardonu!… Tro mi arlekenis

por distri cin ĉe lito hospitala…

Kiam la fam’ pri cia stato venis,

kreiĝis tiu pens’ pri l’ "kis’ fatala".

Pardonu do "pretekstan mensogeton"

ĝin am’ sugestis ĝis nun senpretenda

por alparoli rajte cin, poeton,

kun iluziodono ne ofenda…

 

Inspirosprona tia kis’ okazis

- mi senĵaluze pensis - ĉiulande;

vundite mem vunditan koron lasis

la migra bard’ revidon esperante…

Mensogis mi, jes, tamen diris veron,

ĉar ci la kison al la koro donis,

per kantoj nutris en mi la esperon…

La imagitan kison mi - redonis.

 

Ci min ne konas, nek adreson, nomon;

mi venis - kredu - varte cin dorloti,

sufermildige peli for fantomon,

por ci per preĝo kun la Di’ komploti…

Mi iros for… ci min neniam trovos,

mi tamen restos kun ci ĝis la fino;

ĝis cia kor’ amritme kanti povos

ci, kara, nestos ĉe mi en animo…"

 

"Ci, amikino ĉe l’ spegul’ de fjordo,

nun antaŭ ci la bardo riverencas…

en cia letereto ĉiu vorto

ĝislarme tuŝis min kaj rekompencas.

Maljuna bard’ ne havas plu elanon;

la aĝo igas lin nur - kompromisi…

do donu cian vejnoretan manon,

al mi permesu ĝin dankeme kisi."

 

 

  Aŭtuna medito

 

Skuinte for skorion de la aĝo

mi ree povus migri temposalte,

imagi ĉion nobla jam dealte

kaj lukti por ideoj kun kuraĝo…

 

Skuinte for la prozon de la tago

mi povus fidi kaj jubili jese

pri la futuro, eĉ pri l’ mond’ forgese

ebrie tangi en nebula vago…

 

Skorion, tagan prozon por forskui

nun mankas forto pro ĥimer’ infera;

vizie vidas mi, potenco tera

pri pac’ mensoge celas por detrui.

 

Dum la geni’ cirkulas jam orgojle

en kosmo por konkeri Universon,

la profitemo planas jam renverson

kaj vivo tera stagnas tombosojle.

 

 

  Al Ferenc Szilagyi

 

Amata frato, Feri kara,

montrilo de l’ vivjaroj saltas…

ĝi montras cin nun sepdekjara

kaj morgaŭ pli, ĉar Temp’ ne haltas.

Do mi profitas la momenton

al koro preni cin kaj kisi,

sen parafraz’ esprimi senton,

per buntaj vortoj ĝin ne frizi

sed diri, kion koro diktas

spontane kun parenca ardo:

Evitu cin, kio afliktas

kaj dia providenca varto

al ci jardekojn lasu vivi,

en sano kaj sereno rara

talente brile plu aktivi,

amata frato, Feri kara!

 

 

  Kronoj kaj kateno

 

Printempe sub sunbrila blu’

sur kampoj sidas homoj du.

ĉar laca por plu dance marŝi

du kronojn plektas el florar’ ŝi

por lin kaj sin solene kroni.

Li - reĝe regi kaj imponi

el leontodoj plektas ĉenon;

simbolu ĝi la amkatenon.

 

Kiam la kronoj, ĉeno pretas,

knabino, knabo ekridetas.

ŝi metas kronojn rapidgeste:

"Gereĝoj nin mi kronas feste!"

Responde tuj li riverencas:

"Mi vin, reĝino, rekompencas.

Por rememoro pri l’ soleno

al mi vin ĉenu ĉi kateno!"

 

Protesta ludo en ŝi spitas:

"Reĝin’ katenon ne meritas!"

ŝi kuras tuj subite salte

kaj fuĝas for de li senhalte.

La "reĝa moŝto" sentpelate

post ŝi galopas senkompate

por ŝin aresti, kise puni,

al sia koro ŝin ĉenumi.

 

ŝi loge kuras, haltas, saltas,

venteto jupon suprenfaldas,

vangrozoj ruĝaj ravas sorĉe

kaj ŝia rido tintas dolĉe,

en lian koron sin ĝi stelas,

dum ŝin li vokas, petas, pelas…

En li vekiĝas la pasio:

la venkivola amebrio.

 

ĉi pelo-fuĝo daŭras vulpe:

zigzage, ronde, rekte, kurbe

ĝis mankas spiro en la brusto

kaj ili falas ĉe arbusto…

De kapo falas kronornamo,

la ĉeno falas el la mano;

sur lia brusto ŝi tamburas,

dum ŝian svelton li mezuras.

 

Ne eblas fuĝi, lukti, disi,

nur buŝdonante kisi… kisi,

defie doni, provoke ruzi,

mensoge sobri kaj rifuzi,

kaj kisi… kisi… kisi… kisi

ĝis ne plu eblas kompromisi,

ĝis svenas dolĉe volo spita

ĉe la venkinta kaj venkita.

 

ĉe sunsubir’ ruĝiĝas blu’…

Dum hejmenmarŝas ili du,

samritme paŝas kaj silentas…

Nur la rigardoj elokventas

pri sama penso miksdolora,

ke ie, ĉe arbusto fora,

en lum’ argenta post lunveno

jam velkas kronoj kaj kateno.

 

 

  Jen nia voĉo

 

Scivolo homa pri la kosma leĝ’

- spitante la Misteran Forton eĉ -"

de sfero ŝovas sin al sfero…

Gapante al stelaro kaptas nin

la penso: "ĉu komenco aŭ jam fin’,

ke ni forgesas pri la Tero?

ĉe l’ horizonto lum’ purpura nun

ĉu pri aŭror’ aŭ pri subira sun’

enigme kaŝas la futuron?

ĉu menso mekanika en la spac’

heroldas pri milito aŭ pri pac’

kreante plagon aŭ plezuron?"

 

Neniu scias… Sole gravas glor’

dum cent kometoj artaj flugas for,

ĉar ilin homa volo movas…

Kelkfoje tamen vivinstinkto mem

nebulfantomon vidas kun timem’

kaj monstropele fuĝi provas,

sed ve, angoro, dubo dum konstru’

turmentas, ke ni kreas por detru’

pro konkurantoj al mondrego…

Nun veas, kriĉas ĉiulingve lang’:

"Ne ĉesas murdo! Fluas homa sang’!

Ni, milionoj, estas grego!"

 

Ni, milionoj, nur atendas plu,

ke brilu suno en ĉiela blu’,

ne fungoformaj atombomboj;

ke falu pluvobeno, ne aktiv’

deforme plaga, murda por la Viv’,

post kiu kreskas hekatomboj!

Ni, milionoj, dum labora lukt’

nur volas: egaleco estu frukt’

ĉe l’ vivotablo riĉe plena,

plenumo iĝu justo, ne promes’,

ne regu plu intrig’, sed frata jes,

ekziston regu viv’ serena!

 

Ni milionoj, konas sperte jam,

ke nur riĉuloj gajnas per malam’…

Sed tio ne plu reokazos!

Naniĝis jam la Tempo kaj Distanc’,

por kaŝo kaj rifuĝo mankas ŝanc’.

Sin savi Fat’ neniun lasos…

Eviti dronon en sangmara fin’

ekzili devas penson de Kain

kaj man-en-mane devas iri

kaj kun homeco per komuna fort’

morale agi sen predika vort’

kaj kune krei, kunjubili…

 

Ni, milionoj, filoj de la Ter’,

ne vagu plu en nokto sen esper’!

Jen luma vojo sin proponas:

sur bazo de interpopola ĉart’

estiĝas fid’ per reciproka vart’,

kiun la kunlaboro kronas…

La Vivon en epoko de l’ atom’

ĵaluze gardos vigilanta Hom’,

la celkonscia esperanto;

por ĉiu gento en la nova mond’

kreiĝas jam komuna kulturfront’

per bela lingvo: Esperanto.

 

 

  Amara konsolo

 

Ho ve, la jaroj - amikino kara

similas al malicaj gnomoj.

Jen ili venas… iras kun barbara

kruelo ŝtele al ni, homoj,

el zorgfadenoj teksas sulkan reton,

al brunaj haroj neĝon ŝutas,

al buŝanguloj ĉizas amareton,

al brusto pezan spiron trudas…

 

Ni ne rimarkas, ke la VIVO pasas

kaj kuras for de ni la ĝojo,

nur foje-foje sentas, nin forlasas

la volo iri plu sur vojo.

Sub ŝarĝo nevidebla ĝeme pene

ni ĉiam plisingarde paŝas…

en ni la jaroj nestas senserene,

vivmuelante finon kaŝas.

 

Ilian povon nur la kor’ rezistas

per rememoroj sindefende.

La jaroj vane ĝin sieĝas, pistas,

ĝi spitas TEMPON - senprudente…

La koron kontraŭ rusto AMO gardas

dum plago ŝtorma kaj sensuna;

la koro plu nur revojn teksas, ardas,

ĝis lasta bato restas - juna.

 

 

  Aventuro en Svedujo

 

Kaŝlude kuras vagonaro

en mezo de la pinarbaro…

La rustoruĝaj svedaj domoj

petole kiel etaj gnomoj

el verda denso ĝin admonas:

"Ni vidas vin" - jen kvazaŭ sonas.

 

Responde radoj ritme ridas:

"Ah, ankaŭ ni vin, domoj, vidas!"

La fantazia dialogo

nun ŝajnas min invita logo

al arbarmeza densosino,

al domo ĉarma de knabino…

 

Inspirflugile tuj alcele

jen penso foren prozopele

kupeon lasi for min igas,

ĉe pordo frapi eĉ instigas

kaj ĝuste kiel en fabelo

aperas sojle - domanĝelo…

 

Cejanan bluon dum sunardo

ŝi sorĉe havas en rigardo;

en blonda belo rozovanga

sin kaŝas povo feinranga;

ŝi ŝvebe paŝas, move viglas,

alloge koron sonde tiklas…

 

Mi klinas min kun riverenco.

El ŝi radias - rekompenco,

ĉar mute gestas ŝi invite…

Mi do obeas senhezite

kaj en intimo de l’ silento

tre saĝe svenas la - prudento…

 

Mi havas jam taktikon drastan,

adaptas mise rajton gastan

por ŝin persvadi dum sieĝo

al la kanapo for de l’ seĝo…

ŝi mute ridas… mute pledas…

protestas eĉ, sed… mute cedas.

 

"Ah, diru vian nomon, kara!

ĉu Helga, Erna, Ingrid, Klara?"

La lipojn ŝi pintigas kise,

sed ne malfermas paroldise…

Pro kissoifo kaj korbrulo

frenezas mi en ampostulo…

 

"Ah, svelta sveda sfinkso kara,

respondu al amant’ hungara:

ĉu min vi amas aŭ enuas?"

ŝi kaptas min… ĉe l’ ŝultro skuas,

mi aŭdas nun - basvoĉan peton:

"Sinjoro, montru la bileton!"

 

 

  Plendo de ADAMO

 

En VIVO pri l’ perfekta EVO

imago restas - vana revo.

Alternaj fazoj de la AMO

riproĉe ondas en ADAMO:

 

"Kiu mirte kronis,

tiu virgon rabas;

kiu alte tronis,

tiu falas, strabas;

kion horo gajnis,

jam minuto perdas;

kio vivi ŝajnis,

longe ne plu verdas;

sobron la pasio

pelis por feliĉi,

paso de l’ ebrio

igas pente kriĉi;

la vodvilo rava

iĝas - melodramo

en misvojojn hava

labirint’ de l’ AMO

 

kaj fine eĉ la kisnektaro

postlasas guston de l’ amaro…

Ve, amo ĉesas esti revo…

ĝi iĝas tede taga devo."

 

 

  Sklavokanto

 

Avo eĉ de la praavo

servis kiel negrosklavo,

al plugilo sin junganta,

por blankulo rikoltanta,

 

batalanta.

 

Nepo eĉ de la pranepo

tra ĝangalo, marĉo, stepo

bestojn ĉasis mem ĉasate,

oron minis prirabate

 

kaj malsate.

 

Homo en ci, blanka homo,

nigras pli ol la ebono,

blindas ci eĉ okulhave,

surdas ci eĉ orelhave,

 

luksosklave.

 

Blanka frato, ci sendanka,

cia riĉo negrosanga

nelaveble sur ci ruĝas,

cin akuzas, cin prijuĝas,

 

morne muĝas.

 

Oraj lumoj jam aŭroraj

post jarcentoj sklavlaboraj

finon signas por ĉi honto;

jen tagiĝas horizonto

 

en la mondo.

 

Vento freŝa, sklava gento,

blovas tra la kontinento,

pelas putron kaj pasivon,

portas forton kaj aktivon,

 

novan vivon.

 

Frato, ĉesos ekspluato,

la pirata sklavmerkato,

juste venkos nia vero

kaj triumfos sangofero

 

por libero!

 

 

  Konstato

 

Estante deksesjara

knabino prude plendas,

ke ĉiu juna viro

diable ŝin ektentas;

estante sesdekjara

komencas ŝi jam plendi,

ke eĉ diablo ne plu

deziras ŝin atenti.

 

Estante deksesjara

junulo "donjuanas",

postkuras ĉiun jupon,

la amon eĉ profanas;

estante sesdekjara

li "donjuane" - planas,

ĉar… ve, la amindumo,

postkuro, ĉio - vanas.

 

 

  Proverba pravo

 

Hundo, vulpo, homo ruĝaj,

eĉ ĉevalo ĉie

- laŭproverbe - estas ruzaj,

pensas, agas fie.

Ili kaŝas la malicon

sub mien’ amika,

sed profitas ŝancan vicon

por moralo piga.

 

Por priprovi la proverbon

pravon eĉ elkovi

mi sur kapoj kultis erpon

ruĝharulon trovi…

Dube bona ŝanc’ proksima

puŝis jen ekzemplon

kaj mi faris tuj intima

ekzempleran eblon.

 

ŝi, jes, ŝi kun ruĝaj haroj

RUĝULINO estis;

bluze, jupe, ŝtrumpe varoj

ŝin en ruĝo vestis,

krome ruĝaj vangoj, lipoj,

eĉ ruĝpinta lango,

ruĝkolora kor’ sub ripoj,

vejne ruĝa sango…

 

ĉu mirinde, ke mi blinde

pro tiom da ruĝo

la proverbon forgesinte

iĝis bov’ por buĉo?

Jes, nur bovo! Ve, ne taŭro

kornojn pike uzi;

propraj kornoj jam en daŭro

servis ŝin amuzi.

 

La mensoga ĉarm’ miena

ravis min tre dolĉe,

kalumniojn lang’ klaĉema

kredebligis sorĉe,

ŝia pigmoralo ĉiam

prizorgemo ŝajnis,

pro narkota amo mi jam

perdis dum ŝi gajnis.

 

Pasis tempo dolĉa-sorĉa

ĝis la konsciiga,

la proverban pravon forĝa,

tamen trompe pika;

moke ŝi deklaris fine

kun kruelo tigra:

"Mia ruĝo origine

estas - peĉonigra."

 

 

  Malĝentile

 

Por rememori pri mi

vi petis unu penson.

Mi penas min esprimi:

Kulturu vian - menson!

 

 

  La kvar sezonoj

 

Printempe oni plantas,

projektas kapo, koro;

ni gaje fajfas, kantas

dum marŝo al laboro…

 

Somere oni ardas

en celoriĉa amo;

espero volon hardas,

ne tentas nin la vano…

 

Aŭtune oni pensas

nur pri rikolta frukto;

nin kiel rekompencas

prizorgo, ŝvita lukto?

 

Kaj vintre oni sentas,

jam mankas forto, spito;

nin lacajn loge tentas

la varmaj forno, lito…

 

La Vivo tiel pasas;

alternas kvar sezonoj,

nur rememorojn lasas

por la maljunaj homoj.

 

 

  Bondeziro al knabino

 

De bard’ vaganta jen la vort’ honora:

vi ravas per kuir’ kaj ĉarmo kora…

La dankon do esprimu bondeziro:

ĉi lertan ĉarmon havu brava viro!

 

 

  Incendio

 

ĉe ni dum Viro orde fluas,

en foro hejmojn jam detruas

"Kain"-a penso: fimoralo.

La Humanismo "senhomeca"

kaj Militemo "pacpromesa"

pri justo blufas ĉiospite

kaj de fratsango makulite

la vivon viŝas for de l’ vangoj

kaj de altaro fajraj langoj,

dum la sirenoj veon gurdas,

ĉielon mokas, Dion murdas…

 

Kabanoj etaj, sveltaj palmoj

nun torĉe lumas pro napalmoj

kaj sur altar’ de "Kain-filoj"

martire mortas mil post miloj:

kadukaj paroj kaj infanoj

cindriĝas karbe en la flamoj,

la paca plebo en amaso

forspiras vivon pro la gaso,

ĉe venenitaj fonto, puto

skeletoj hantas nun kun muto,

vomtikle putras ĉio bona

je gloro de l’ justem’ "usona".

 

Ve! Incendio monddanĝera!

- alarmas krio malespera…

De land’ al lando kuras famo:

Inund’ minacas pro l’ Malamo!

En aĉa ligo kun perfido

revenis monstro de l’ milito,

neglektas surde la proteston,

preparas ĉie fajroneston,

potencavide, sin mem trude

diboĉas sange… fajrolude…

Hororo de l’ piromanio,

ve!, flagras nun en Vjetnamio.

 

Kun fajro ludi - malprudente;

la ardaj sparkoj krozas vente…

Primoke la armilan baron

per ili flugas trans la maron

por nestofara venĝa flirto

mortvoke ruĝe - fajrobirdo…

Je ĝia kriĉ’ ekflagros flamo,

ĉe vi cindrigos la Malamo,

karbiĝos viaj luksaj hejmoj,

verŝiĝos sang’ el frataj vejnoj,

la eksportita incendio

revenos, ve! - el Vjetnamio.

 

 

  Grizo

 

Taga voj’ pilgrima: strato griza,

foje polve, foje kote griza…

griza domo sub ĉielo griza…

en ĝi homo kun vivaĉo griza…

Tede premas ĉiam samon fari:

pulmojn, koron per pilol’ ripari,

en fatala grizo tre humila

vidi sin por ĉio senutila

kaj konscii, ve, en horo kriza,

ke li estas griza… griza… griza.

 

Sinmistifo ŝajnas blinde kredi,

ke valoro nula povas pledi

en prestiĝa pozo vanto-toga

por la "nenifaro" celmensoga.

Post bombasto, eĉ se tre impona,

sin li sentas - griza pup’ ĉifona,

brilaspira grizo stupinterna,

kiu indas jam por tombo verma,

ĉar turmentas lin en horo kriza,

ke li estas griza… griza… griza.

 

Eĉ spontana rido, sprita blago

dronas en sufoka griz’ de l’ tago,

en spegulo regrimacas grizo,

en klubejo regas griza frizo,

eĉ virinoj sin en grizon vestas,

en etoso griza tede festas,

jam mortintojn devas li envii,

grizan finon senti, sed ne scii

kaj riproĉi sin en horo kriza,

ke li estas griza… griza… griza.

 

 

  Respondo al kara ermito

  Al Albert Reiber

 

Amiko kara,

 

dankon por averto,

 

ke vi ne estas Laszló, sed ALBERTO.

Bonŝance vi, konata de la poŝto,

ja estas fama "Andor-strata Moŝto",

al kiu po cent la leteroj ondas,

(El tiu strato nur vi korespondas

kun tuta mondo por la celo nobla,

ke "klublibraro" kresku jam centobla.)

feliĉe tial mia skrib’ vin trovis

en "ermiteco" eĉ konsoli povis.

 

ALBERTO kara,

 

do por mi pardonon,

 

ke mi pagane ŝanĝis la - baptnomon,

sed pretas mi eĉ ĵure priatesti,

sur via kap’ la "akvon" lasis resti,

ke la harar’ mirakle kresku are

kaj vi ne perdu tufojn ĉiujare.

 

Do vi retiris vin nun en ĝardenon,

al kies kreo vi dediĉas penon

kaj kies cent herbaĵojn eĉ laŭnome

latine konas, vartas agronome.

Vi sidas nun en kvadratmetra budo,

de vi farita. Vin turmentas dubo

pri la vaneco de l’ batalo aĉa,

kiam pro aĝo iĝas malkuraĝa

en ni la viro, iam eĉ aŭdaca.

Respondon nun per la rigardo laca

postulas vi de tiu "Sfinkso" muta,

kiun vi skulptis el rokpeco kruda,

portita hejmen el montaro fora

por distro de artamo kreovola.

 

Kiom vi ŝvitis! Jen nun vin ĝi ŝokas.

Junecajn revojn ŝajne ĝi primokas.

Al ĝi vi regrimacu! Sciu bone,

ke "sfinksojn" skulpti vere estas home

ke same ĉiuj ni fantomojn kreas,

por ili vivas, luktas kaj pereas…

ĉe vi la rok’, ĉe mi papero, inko

priridas sfinkso celon sen atingo.

Ne traktu ni tro drame! Eble kaŭzo

de via retiriĝo estas - paŭzo,

dum kiu viro en ni hunde jelpas,

ĉar la praktikon teori’ ne helpas.

ĉi retiriĝon eble mi komprenas:

"sanktulo iĝi Don Juano" penas,

rezigni pie pri l’ monduma spito,

kiam muelas ostojn jam - artrito,

kiam volonte kikerikus nervo,

sed voĉon ne plu havas por la servo.

Jes, pento sekvas, kiam amkapablo

jam estas posedaĵo de l’ diablo.

Dolore, ke por foje-foje kisi

ni devas jam tre ruze - kompromisi

kaj nin turmentas, ve!, nur senkonsole,

ke iam ni saltadis kapriole

sur kamp’ de l’ AMO, kien logis ardo,

proponis sin varie - rozo, kardo;

kiam ne pensis ni pri tempopaso,

ĉar gravis pli la kiso ol la kaso;

serĉante koran veron, ne nur varon

atingi ŝin ni uzis - ŝnurŝtuparon;

rehavi la edenon, sed sen krizo,

anstataŭ la perdita paradizo

eĉ kelofundon emis ni profiti

por ŝian virgon - ne tro kompromiti…

- - - - - - - - - - -

- - - - - - - - - - -

La senskrupula bela tempo pasis

kaj damnan sobron, vanan penton lasis,

sopiro dorna vundas nin sen senco:

aĥ, kial ne plu eblas - rekomenco!

- - - - - - - - - -

ĉi vantajn revojn pelu for! Ripozu!

Dum altrudita ermiteco pozu,

imagu vin saĝulo pace pia,

jam rezigninta pri la mondo fia

aŭ neglektante ĉiun vanan vanton

cinike ludu la - nenifaranton!

Inspiru vin la "cerbsterkanta" paco

en via groto, kara "erinaco"!

- - - - - - - - - -

La "umbilik-observo" portu frukton:

unue - sanon, due - artprodukton,

la pulmoj ree june harmoniku

kaj via sprito en la verk’ efiku,

forŝvebu fine via - monddoloro,

en via poŝo ĉesu - mondoloro!

- - - - - - - - - -

ĉi bondezirojn havu nun responde,

salutu la edzinon tuj renkonte.

Por venke ŝanĝi pezajn cirkonstancojn

al vi la Providenco donu ŝancojn,

ke vin jam sana, freŝa vidu agi

kun "paĉja" amikec’ - Julio Baghy.

 

 

  Averto

 

La koro estas mond’, virin’,

eĉ kun ĉielo kaj infero;

cent revojn pentoj cent en sin’

funebre pagas per sufero.

Inter infero kaj ĉielo

abismas fundo de l’ NENI’…

Ve, tien falas ĉiu BELO!

Post ĝojo triston havas ni.

 

Kaj tamen sur soleca voj’

por AMO indas larmokosto;

kreitaj estas ni por ĝOJ’…

Dum ardas sun’ forestas frosto;

al koroj varma ond’ inundas,

nin superverŝas la PROMES’

kaj en dorloto BON’ abundas.

ĝi forgesigas nin pri l’ prez’…

 

Forgeso dolĉa pri l’ DOLOR’,

pri taga proz’ eĉ efemere

konsolo estas: difavor’

por HOMO triste sola tere.

Rifuzi ĝin per fuĝo pruda,

kiam obsedas nin la sent’,

tre vanas… Sekvos pento truda

pro preterlaso de l’ MOMENT’.

 

 

  Saluto

  (Al la Internacia Virina Konferenco en BUDAPEST)

 

Saluton al vi, kara rond’ virina,

en packonstrua lando de l’ hungaroj!

Vin, gente lingve fremdajn, voĉ’ fratina

invite vokis al komunaj faroj.

Komprenis vi la voĉon helpokrian,

ĉar nin danĝero sama nun minacas,

ĉar vidas vi - fantomon historian:

al ni kranio nuda nun grimacas.

 

Atomvekitaj uraganoj muĝas

sub tero, super maro, en Saharo;

potencavida malprudento juĝas

pri Vivo kaj Pereo de l’ HOMARO;

hibrido de l’ ĉielo kaj Infero

sur homa digno tretas, ĝin frakasas;

el fungoformaj nuboj super Tero

la vivkripliga suko pluve falas.

 

Jen tion vi, virinoj, akre sentas;

en vi vigilas la - patrin’ eterna.

ŝi igis veni vin, ĉar ŝin turmentas

konjekto pri l’ milito viveksterma.

La sortsameco kaj ribelo rajta

kunforĝu vin, virinoj, en batalo!

Ne gravas diferencoj rasa, trajta;

nun gravas sole - homa solidaro!

 

Al solidaro homa, senarmila

la vivoĝoj’ radios BELON, BONON;

en kunlaboro VIVO iĝos brila,

moralo nova levos supren - HOMON.

Do, for armilojn! For la atombombon!

Ni frate volas vivi sen minaco,

ne krei plu el filoj hekatombon,

sed kune verki - ĉARTON de l’ MONDPACO.

 

 

  Al amiko Paŭlo Thorsen

 

Amiko, eble nun lastfoje estis,

ke en gastama dana hejm’ mi festis

kaj ĝuis en etoso varte paca

donacoŝancon por hometo laca.

Jes, multan ĝojon donis la revido:

vi kun edzino ĉarma, brava ido

min gastigante pruvis ja modele,

kiel ĥemisferoj povus vivi bele,

se ili volus fidi sen intrigoj

kaj kompreneme iĝi nur - amikoj.

Adiaŭ, kara! La impreso kora

ĉe mi ne velkos pro l’ distanco fora

kaj same restos viva la vizito

instruodona pri la sankta spito

ĉe mornaj tomboj de martiroj danaj…

Bataloj por LIBER’ ne estis vanaj.

- - - - - - - - - - - -

Sin turnos Tero plu, ŝanĝiĝos mondo,

sed sciu, kor’ de via vagabondo

pri vi eĉ tiam danke sentos,

kiam - ne estu! - la Malam’ reventos.

 

 

  Kongresa saluto

  (Al la IFEF kongreso en Budapest)

 

Fremdlandaj gastoj, kolegaro kara,

ni vin salutas kun gastama ĝojo!

Al urb’ kongresa en la land’ hungara

kondukis vin relaro de l’ fervojo

kaj kvankam nin disigas mejloj, limoj,

eĉ pli - naciaj lingvo, moro,

sugestas tamen sento: en la sinoj

LIBERON signas - verdaj semaforoj.

La reloj ligas landon al la lando;

per ili ja trafikas homo, varo.

Kompreni, ŝanĝi pensojn ESPERANTO

donacas instrumenton al Homaro.

ĝi estas komponento de l’ Progreso,

la lingva ilo kaj kulturfaktoro;

per ĝi senpere ĉiam dum kongreso

triumfas - klara menso, nobla koro.

 

Klopodis ni, ke vi, gastara rondo,

kiel ĉe propra frat’ hejmece fartu,

dum via resto servu vin volonto

kaj simpati’ sincera gvidu, vartu!

Ni nur deziras, ke okulojn, koron

malfermu vi por vidi nin, kompreni,

ke ni oferas tempon kaj laboron

por releviĝi, nin mem suvereni.

La bildojn kaj impreson kun vi portu

kiel ĝermantan semon pri la Vero

kaj hejme simple, juste vi raportu:

Mi vidis landon en prosper’, libero,

kie militaj ruboj iam altis,

viciĝas nun palaco post palaco

kaj kie jaroj eĉ jardekojn saltis,

nun rekonstruo celas: ESTU PACO!

 

 

  La rusa samovaro

 

Post la ricevo de letero via

super montaro, stepoj pensrapide

ekiris mi sur vojo fantazia

al via lando per memoroj gvide,

al hejmo en la lignodomo,

al vi, amiko, kara rusa homo,

min invitanta al Rostov-ĉe-Dono.

 

Vi min akceptis kaj regalis feste,

eĉ frate, kvankam min neniam vidis.

Sur tablo sin proponis tre modeste

por mi frandaĵoj, kiuj vi dividis:

jen ruĝa frajo, bruna sekalpano,

jen poligono, barĉo, salmo, flano,

de vi donitaj kun prizorga amo.

 

Rigardo mia tien reen glitis

je karaj rememoroj nun malsata

kaj kvankam vin neniam mi vizitis,

aĥ, hejmo via ŝajnis jam konata.

Sereno regis min, korfunda danko

ĝis… min dolore frapis grava manko:

la samovaro ĉe l’ mastrina flanko.

 

Jes, mankis ĝia dolĉmuzika zumo,

la koron inspiranta lule mole

kaj tube mankis sparkofajra lumo,

brulanta palpebrume, sed konsole…

tekruĉo supre, flanke eta krano,

sur ĝi mastrine gracigesta mano…

kristala glaso sube: la stakano.

 

"Memoro pri la rusa samovaro

sopiron mian dum jardekoj vartis.

ĉe zum’ muzika ruso kaj hungaro

en larmaj sentoj iam frate ardis…

La hejman tablon ĝi juvele vestas,

ĝin havi estus inde dum ni festas…

La rusa samovar’ kial forestas?"

 

Blankhara frato, vi rezigne gestis,

rigardo via plendis al demando:

"Ni ne plu havas ĝin kaj kio estis,

formortis jam delonge en la lando.

Sur ruboj rustas rusa samovaro,

valoron perdas pli post ĉiu jaro,

antikva iĝis, modpasinta varo."

 

"Remetu ĝin el ruboj sur la tablon!

Purigu ĝian kupron ore brila,

ke ĝi denove flustru fablon,

inspiru per susura zum’ babila!

ĝi estis poezio, eĉ simbolo.

Ribele bruis la bobela bolo

pri revoj, peza sorto de l’ popolo.

 

Ne nur kaldron’ ĝi estis por vaporo,

sed multe pli: fajrujo familia,

ĉe kiu sin varmigis rusa koro

dum tiraneca frosto siberia.

La plebo, subpremata de la caroj,

dum jungis juge sin al ŝipoj, ĉaroj,

libere pensis nur - ĉe samovaroj.

 

ĝin surtabligu kun honora deco;

ĝi zumu fable en epoko nova,

celanta jam al kosma senlimeco,

pri la komenco sanga, sed vojtrova…

La rusaj nepoj ĝin dorloti lernu,

instruon ĝian en la koron fermu;

en rusa hejm’ la samovar’ eternu!"

 

"Al niaj nepoj ĝi nenion diras.

(Ve, venkis ĝin bolpot’ elektra varo.)

ĝi ne plu fablas, sonĝojn ne alspiras…

Sur ruboj rustas rusa samovaro…"

"Jes, mi komprenas jam… La Tempo murdas,

la pasinteco mortis, Vivo surdas

por peto… ĝi funebran marŝon gurdas.

 

La retrotira fort’ de l’ Tradicio

katenus Homon, nun al Spac’ strebantan;

la maljunula cerba anemio

ftizigus jam obstinon junan, sanktan…

En ĉio nova vidas ĝi ĥimeron,

en kosma flugo sentas la danĝeron:

ĉielon gajne Homo perdos - Teron.

 

Nu, eble tial min dolore tuŝas

la vido de l’ kruela tempokrimo,

ke forgesite morne mute kuŝas

la brilo blindiĝanta pro patino.

Kiel fantomoj nun maljuna paro

lamente larmas: ruso kaj hungaro…

Sur ruboj rustas rusa samovaro…"

 

 

  Letero al Kolomano Kalocsay

 

Tre kara Koloman’,

 

poetofrato,

 

vi staras nun ĉe mejloŝtona dato,

signanta tempdistancon sepdekjaran.

Verŝajne penson havas vi amaran,

somerfunebron eĉ dum tag’ aŭtuna

pro la entomba juna ardo suna.

Por peli for la mornon de ĉi penso

jen venas al vi jubilanta denso

de geamikoj el la mondo tuta

solene festi vin per am’ saluta.

Akceptu kore kion ĝi esprimas

sen elokvento, sed kun ĝojaklamo:

"Ni vin admiras, amas kaj estimas;

majstradu, longe vivu plu en sano!"

 

Per ardo de poet’ vi arton forĝis,

magie al la versoj rimojn sorĉis

kaj ravis per la lert’ en pensoplekto,

instruis nin pri formoj de l’ Perfekto

kaj kultivante la literaturon

vi sola kreis mem - literan turon,

en kies labirinto ĉiu niĉo

admiron vekas per la pompa riĉo

de cent poetoj, mil poemoj eble.

ĉiujn vi plantis zorge artofebre

en ĉastan humon de beletro nova

por montri nian lingvon - esprimpova.

Baudelaire-volumo, Madach, Heine, Dante

per vi por Esperanto nun pledante

aperis sur la mondforum’ aktivi,

ke nia poezio rajtas vivi

kaj servi al homaro, al la paco,

beligi kunan vivon sen minaco.

 

ĉi gloran vicon sekvas eĉ amaso

babela de poetoj sur Parnaso:

ekde sumiroj, grekoj kaj egiptoj

jarmilajn versojn el mucidaj kriptoj

per majstra arto vi al Nuno ligas,

subsune praepokon revivigas

kaj trenas nin, la atomtempan homon,

tra l’ hinda, persa, ĉina artoj - Romon;

de tie ni tra l’ poezi’ moderna

ravitaj jam de Belo, la eterna;

kun vi vagadas sur florkampo bunta…

Blindigas nin parnasa pomp’ abunda.

Jen tiel volumiĝas la trezoro,

la nova verko: TUTMONDA SONORO.

 

Genio via SUR STREĉITA KORDO

varie per arpeĝo kaj akordo

al mortaj vortoj vibran vivon donas,

muziko ŝvebas, melodi’ resonas.

Verkaro via prave nun sugestas:

spiritgiganton nia rondo festas.

Ne povos mordi rusto tian liron,

la Tempopaso pruvos mian diron;

ĝi ore brilos en tutmonda famo.

Vi ĉiam restos viva, Kolomano!

 

Dum migrojaroj konsumiĝas vervo;

laciĝis ni en plumlancista servo,

sed tamen gustas tre agrable, ĝoje

diskute buŝventoli foje-foje,

remigri pense vojon kaj cerbumi,

kion pri "-ata, -ita" diras C. E. R. Bumy.

Nun ĉio pace pasas sen skandalo

kun "rusa" vino dum "fromaĝregalo".

Ne ĉiam estis tiel!… Vid-al-vide

diskutis horojn ni sencede spite.

Mi flagre flamis, vi silente brulis;

vi argumentis, brue mi postulis,

la redaktejo eĉ alarme eĥis,

ĉi batalkrioj la najbarojn vekis

kaj ili kure venis vidi brulon

aŭ trovi jam kadavron kaj krimulon;

sed… ĉe malfermo de la pord’ ni ene

kolege kompromisis ĵus serene.

 

Nur gravedtempon estas mi pli aĝa,

sed estis pli sangvina, tre sovaĝa;

serene vi pli saĝa kaj modera.

Mi - sentimenta; vi - la priafera.

Sed kiel ajn la vortoj tondris, akris,

la HOMON mem neniam ni masakris.

La karakteroj montris ja kontraston:

ĉe vi - trankvilon; ĉe mi - bruan haston.

Vi erudite profesore agis;

aktore laŭbezone mi imagis

roladi pastro, arlekeno, lordo

en rekvizitoj de l’ teatra korbo.

Dum vi sekciis frazojn, sencojn sondis,

mi donkihote luktis, vagabondis,

ni ambaŭ tamen por "nia" AFERO

estis necesaj brikoj kaj mortero,

ĉar ambaŭ ni plenumis sanktan devon,

per propra sango nutris propran revon

kaj sciis ni pri unu la alia,

ke ardas en ni sama sent’ pasia,

ke ni ĉenitaj sklavoj al IDEO

jam kune migros, luktos ĝis pereo,

ĉar ĉe sama fajro ni varmiĝas,

kaj disipeme eĉ ni reĝe riĉas,

samvoje pelas nin al sama celo

kaj donas tutan vivon sen ŝancelo

por servi per la Belo por la Bono,

por estonteco, por la nova homo.

Ni sentis, kvankam sortoj nin disigis,

ni estas fratoj, nin destin’ kunligis.

Do prenu manon! Sentu, ke la kiso

ne estas "postdiskuta" kompromiso,

sed kora emocio, frata amo.

 

Feliĉe longe vivu, Kolomano!

 

 

  Aserto kaj refuto

 

"Facile estos al vi;

vi nun vojaĝas for…

Turmente iĝos al mi,

ĉar restos mi en sol’…"

 

"Eraris vi, tre kara,

nun plendas kora kri’:

distanco la barbara

al vi min ĉenas pli…"

 

 

  ĉiam iu nin atendas

 

Eksterlime, for de l’ ESTO,

konjektate kaj objekte

kiel vaksa pup’ perfekte

el ĉifon’ en pompa vesto

ni senvivaj jam ekzistas…

Kun favoro pri destino

jen dorlotas nin knabino

panjolude kaj persistas,

por ni formon, VIVON mendas…

ĉiam iu nin atendas.

 

Post printempo ampreluda

la ATENDO kun ni ĝermas,

vivovoje ĝi eternas,

nepeleble restas truda…

Timotreme jen patrino

ekde nia mov’ unua

sub la propra koro brua

palpas nin ĝis akuŝfino,

brakojn, mamojn ŝi etendas…

ĉiam iu nin atendas.

 

Verve fide fajfe kante

jen sur vojoj labirintaj,

inter krutoj rife pintaj

nur al ŝAJNO nin ĉenante

ni por ŝANCO haste kuras

al senstikla rendevuo…

vantoserva intervjuo…

kie oni nin konkuras,

por batali, morti sendas…

ĉiam iu nin atendas.

 

Eĉ post falĉilsvingo murda,

post reala tera VIVO

jam atendas nin FIKTIVO

kun tombisto muta, surda…

Dum zigzaga stulta krozo

al INFERO, PARADIZO

vagas ni por sankta vizo

en rigida pia pozo,

nin revoka plor’ priplendas..

ĉiam iu reatendas.

 

 

  Letero al Udmurtio

 

Al Udmurtio, al parenca gento,

sopirflugile pro fratserĉa sento,

el valo de l’ Karpatoj al Uralo

vojpalpe migras pensoj de hungaro…

La vojon kovras polvo jam jarmila.

Sub tiu polvo la pravivo brila

en tempotombo forgesite kuŝas,

eĉ fantazio ĝin nur time tuŝas…

 

De tiam pasis for pli ol mil jaroj,

kiam udmurtoj vivis kun hungaroj,

ĉevalon blankan sur altar’ oferis,

kontrakton intertriban sang’ sigelis,

kiam komunaj jurtoj nin subsune

stimulis lukti, ĉasi, festi kune,

kiam tra riĉaj stepoj de l’ pralando

samsone eĥis niaj vorto, kanto…

 

Unuon formis ĉiuj gentoj frataj

ĝis plage sekvis vivdecidoj fataj;

sur disajn vojojn la prauloj paŝis

kaj nin aparte sortoskurĝo draŝis…

Jarcentoj glutis gentajn rememorojn,

fremdigis historion, lingvon, morojn;

por pruvi prafratecon digne

al ni nur kelkaj vortoj restis signe…

 

Pranepoj de l’ praavoj tombtegitaj

tre brave, tempon kaj distancon spitaj,

per tiuj vortoŝtonoj faris vojon

por havi rerenkonton, fratan ĝojon

kaj per la kunlaboro spertoŝanĝa,

per art’ folklora, kune festaranĝa,

el sub tavolo polva de l’ Forgeso

fratecon revivigi per Progreso…

 

La spacan baron por parolo certe

jam venkis la tekniko sprite lerte;

nun el hungara valo de l’ Karpatoj

vin vokas voĉ’, udmurtaj foraj fratoj…

Kvankam ne tribajn vortojn mi parolas,

la lingvo tamen frate ligi volas;

ĝi sole indas al ni ĉe l’ renkonto:

komprenon, pacon servas ĝi en mondo.

 

Jen tiel, fratoj kaj fratinoj foraj,

trovinte vojon por la pensoj koraj

mi ne plu devas muti aŭ balbuti,

kiam min igas sento vin saluti;

sufiĉas montri simple, ke korfunde

radias al vi frata am’ abunde

kaj erupcias krie la jubilo:

"Ni trovis nin post paso de jarmilo!"

 

Jes, sortoj diferencas, sed ni vidas,

al ĉiu sama sunradio ridas

kaj pruvas la postvintra reviviĝo:

en varmo ĝermas, pompas vivoriĉo…

Do nin obsedu la inspira vero,

ke tiu rajtas vivi nur sur Tero,

kiu al la eterna leĝ’ obeas,

komprenon serĉe amas, helpas, kreas…

 

Spitante mejlomilojn, lingvan baron,

udmurta frato, amu la hungaron;

kvankam ne havas ni plu kunan jurton,

hungaro, amu la udmurton!

Per nobla peno faru ligon novan,

por ni kaj por najbaroj kreopovan,

demonstre pruvu kune al homaro

kiel konstruas pacon - frata paro.

 

 

  Saĉiko

 

En mia hejmo tre modesta

kiel artaĵo por ekspozo

en luksa pompo japanvesta

jen pupo kun akcepta pozo

gemastrojn, gastojn nun salutas.

Gracia vestas ĝin kimono

kun bantozono dukolora,

el delikata silkĉifono

dank’ al la arto manlabora

en mod’ nacia ĝi debutas.

 

Nomon eĉ havas, ho,

ĝi estas: Saĉiko.

 

Karakterize la frizuro

senskaptan ekzotikon kronas,

al la sinteno de l’ figuro

karesprovokan ĉarmon donas

la elokventa muto rava…

Sub la oblikvaj brovoj ride

okuloj migdalformaj nestas,

la trajtoj mole senrigide

pri dolĉo kora manifestas

montrante ĝin tre dignohava…

 

Estas tre ĉarma, ho,

la pupo Saĉiko.

 

La gastoj antaŭ ol foriras

ĝin observante ĉiuparte

kun komplimentoj priadmiras:

"Ah, tiel noble, tiel arte

detalojn krei nur japanoj povas!"

Jes, tiel tempoĉene fiksi

sintenon, geston en objekto

kaj dignon kun petolo miksi

kortuŝe rava en perfekto,

ke en rigido Viv’ sin movas

 

kreis japano, ho,

ĉe pupo Saĉiko.

 

Ne arta belo min kortuŝis

ĉe la alven’ de tiu pupo;

se ĝi malbelus, ĉar ĝin fuŝis

mallerto dum la art-okupo,

por mi ĝi tamen restus kara…

Tra maroj, eble ŝtormpelate

ĝi venis pruvi kaj heroldi,

ke oni min memoras frate

pro l’ sentsemado sen rikolti

en homa mondo sentavara…

 

Venis heroldi, ho,

la pupo Saĉiko.

 

Senviva pupo, cin mi ŝatas,

ĵaluze gardas sub nilono,

ĉar kvankam en ci kor’ ne batas,

vivantajn korojn sub kimono

prezentas ci por min konsoli.

Responde al la fora ardo

akceptu dankon kaj estimon

en hejmo de maljuna bardo

havante cian pupdestinon:

fratecon homan plu simboli.

 

Tion mi petas, ho,

tre kara Saĉiko.

 

 

  Tosto

 

Per osta gesto frostasigne

skelet’ giganta vokas min…

Do versu vinon, por ke digne

mi povu tosti ĉe la fin’!

La Vivo estis aĉe bela:

grimacoriĉa komedi’.

Per stulta koro revopela

kaj sentabund’ min plagis Di’.

El tiu doto mi disipis

kaj ju pli mia sango bolis,

des pli dividi min mi volis,

pro fremdaj kulpoj min punvipis.

Do versu vinon ĝis glasrando!

Naniĝas noblo, celo, grando,

postrestos nur en Vivteatro:

senpulsa koro kun cikatro.

 

Per sola gluto

ĝis lasta guto

mi trinkos ĝin

je fia fin’!

 

Knabina rondo kisamema

kun ĉasta ĉarmo sen pudor’

post riska ludo, flirt’ edena

facile tuj min lasis for…

sed min, al kiu koro ligis

per sopirĉena manoten’,

eĉ dum jardekoj Viv’ disigis:

Moral’ filistra, ĵurkaten’.

Nun vi, emindaj - mortaj, vivaj

jam pasis for ĝojdona bunto,

nin signas grizo, sulka frunto

ni restis, ve, ĉe l’ font’ soifaj…

Do verŝu vinon ĝis glasrando!

Vaniĝis am’, korvarta kanto;

postrestos nur en Vivteatro:

senvivaj sentoj en vortkadro.

 

Per sola gluto

ĝis lasta guto

mi trinkos ĝin

je fia fin’!

 

Amikoj, kamaradoj karaj,

kun grizo, kalvo kaj senil’,

se donas sin okazoj raraj,

ridinda ŝajnas nia stil’:

papage ni sensence klaĉas,

kun poz’ troigas pri l’ merit’,

paseon "gloran" ni remaĉas,

junule blufas eĉ pri l’ lit’,

sed fakte ni suferas aĉe

kaj ĉiun "li"-n pro "ŝi" envias,

en ni senvoĉa koko krias

pri propra rubo: ho, domaĝe!

Do versu vinon ĝis glasrando!

Nuligas rango, pozo, vanto;

postrestos nur en Vivteatro:

malplen’ perfekta eĉ sen kadro.

 

Per sola gluto

ĝis lasta guto

mi trinkos ĝin

je fia fin’