Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 10
Decembro 2025
Enhavtabelo
Pri la venontjara Ikbe:
ne komuniko, sed alvoko.
LIBE dolore funebras.
Ni funebras: forpasis Rob Moerbeek.
Nekrologo: V. Rassohxin.
Forpasis Valerij Neverov.
Ankoraux pri Rob Moerbeek.
de Anatolij Masenko.
de Natalia Kasymova.
de Nedeljka Lojxajicx kaj Gradimir
Kragicx.
de Fabrice Morandeau.
De Nilena Jelinkova.
Literaturo:
Ilona (rakonto).
El "japaneskasj fotoj" de Lajos Tarkony
(poemoj).
Solvo de la ciferalfabeta enigmo.
Pri la venontjara IKBE: ne
komuniko, sed alvoko
La regiono, kie ni decidis okazigi nian
venontjaran IKBE trovigxas en
la valo de la rivero Adigxo, kaj la urbeto Salorno
"iom malpli ol 4000
logxantoj" signas per proksima mallargxigxo
de la valo la tradician
limon inter la du regionoj kie oni parolas aux la
italan aux la germanan.
La tuta regiono estas bone flegata kaj en gxi
ekzistas modelaj
publikaj servoj, kaj sekve floras kultura vivo,
agrikulturo, turismo ktp.
La urbeto Salorno trovigxas laux
"vinvojo" ofertanta en multaj grandaj
kaj malgrandaj entreprenoj la plej bongustajn
lokajn vinojn: 70-kilometra
trink-promenado, eble iom stumbla cxe sia fina
parto.
En la regionoj estas ankaux multaj aliaj
diversspecaj vidindajxoj, sed,
por arangxi interesajn vizitojn oni bezonas
interesigxantojn! jam fine de
decembro ni devos informi la hotelon pri
kiom da cxambroj ni bezonos.
Kvankam la estraro ankoraux ne decidis pri
la minimuma nombro de aligxintoj
necesa por efektivigi la kongreson, mi
supozas ke sen almenaux dudekoda
blindaj partoprenantoj ne eblos arangxi vizitojn
per luitaj veturiloj.
Antikvuloj diris: "al sagxuloj
(suficxas) malmultaj (vortoj)". Do, se vi povas kaj intencas partopreni
aligxu tuj kaj la kongreso ne malplacxos al
vi! (red.)
LIBE dolore funebras
Kun granda malgxojo mi devas anonci aux
priparoli la forpason de tri samideanoj.
pri la plej internacie konata, Rob Moerbeek, mi
preferis aperigi
la nekrologon de lia samlandano Jan Bemelmans,
tamen publikigante ankaux
biografiajn notojn kiuj ne por cxiuj estas facile
atingeblaj. Sekvos mesagxoj
de aliaj membroj montrantaj kiok Rob estis sxatata
kaj amata. (red.)
Ni
funebras: Forpasis Rob Moerbeek
Nin atingis la ege malbona novajxo
ke la 27-an de novembro forlasis
nin por cxiam Robert (Rob) Moerbeek. Li naskigxis
la 1-an de majo
1930 en la nederlanda urbo Haarlem, kaj forpasis
la 27-an de novembro
2025 en Beverwijk. cxiujn donitajxojn pri la vivo,
agado kaj meritoj
de Rob vi povas legi en la Esperantlingva
Vikipedio. En tiu cxi nekrologo
mi preferus skizi lin kiel li restos en mia memoro.
Mi konatigxis kun Rob en 1986, kiam
mi unuafoje partoprenis en
Semajnfino de Nederlanda Societo de Blindaj kaj
Malfortevidantaj Esperantistoj
(NoSoBE). Tiu unua renkontigxo kun Rob estis tuj
vere agrabla.
Li estis tre malfermkaraktera kaj afabla, ege
helpema kaj cxiam preta
por sxerco. En la dauxro de la multaj jaroj dum
kiuj mi havis kontakton
kun li tiu bildo ne sxangxigxis. Rob vere estis
esperantisto en koro kaj animo.
Ne mirige; li ja dum 32 jaroj profesie laboris en
la Centra Oficejo de UEA. Krome li estis privatdocento
cxe la Universitato de Amsterdam inter 1978 kaj
1998.
La lingvo Esperanto ne nur profesie estis
enorma insigo por Rob. Ensia
libera tempo li dauxre aktivis en kaj por multaj
organizajxoj de la
Esperantomovado. Inter ili estis certe
NoSobeNoSoBE kaj LIBE. Ankaux,
inter multaj aliaj, en ILEI (instruistoj), TADEN
(nefumantoj) kaj
Esperanto Nederlando li Dauxre multege aktivis.
Rob tre ofte povis esti trovita en la
akompano de nia famkonata karulino
Nora Moerbeek-Bartels. Li ecx estis sxia edzo gxis
sxia forpaso en
1998.
Fari longajn vojagxojn estis io tute
normala por Rob. Mi plurfoje
renkontis lin en multaj arangxoj de NoSoBE, LIBE
kaj UEA. Ne gravis
kiuloke en la mondo ili okazis, Rob estis
partoprenanto. Ankaux cxi-jare
li partoprenis plurajn E-oarangxojn en
cxehxio. En cxiuj tiuj arangxoj li
sxajnis esti preskaux neapartigebla de sia
sako, kiu estis dauxre plena je cxiaj paperetoj kun notoj kaj folioj
kun cxiaj tekstoj, mane skribitaj aux printitaj.
Pro sia plurjardeka fervora agado en kaj
por la esperantomovado kaj en la
porblindula kampo Rob ricevis plurajn honorigajn
distingojn.
En Nederlando li ricevis nome de la regxo la
titolon Kavaliro en la Ordeno
de Oranje-Nassau. Li estis Honora Membro de UEA
kaj de ILEI. Krome
li estis portanto de Premio Degucxi. Sed lia
modesteco neniam permesis
ke li frapis sian bruston fiere montrante sian
sekvan distingon.
La 4-an de decembro 2025 la korpo de
Rob estis en silento kremaciita.
Rob restos en cxies memoro por cxiam.
Jan Bemelmans
Nekrologo: V. Rassohxin
Kun bedauxro mi konstatas lastatempe, ke
pli kaj pli mallargxigxas
rondo de miaj plej intimaj geamikoj. Kaj jen
lauxvica doloriga perdo:
Vladimir Rassohxin (4-6-1938 -6-12-2025).
La funebra informo des pli kortusxis min,
cxar nia amikeco estis per
nenio grava makulita dum la tuta vivo. Ambaux ni
naskigxis en Stavropola
teritorio (Rusio), kune kreskis en sama
blindullernejo en Kislovodsko,
en sama Stavropola pedagogia instituto ni studis
kaj igxis instruistoj
pri matematiko.
Ne, tute ne glate fluis la plua vivo de
Vladimir. Li, sudano, ekkuragxis komenci sian profesian laboron
en malvarma Komi-respubliko, kie li felicxe trovis
sian sindoneman vivkunulinon
Vera. Poste ili duope instruis en Kirov-regiono
kaj fine
por cxiam revenis en sudan urbon Armavir.
Tie ili travivis teruran sortobaton en 1989: ilia
filo Vjacxeslav,
amata kaj bone edukita, tragike pereis, plenumante
kontrolan aviadilflugon
super Armavir. La pereo vere estis heroeca,
cxar la filo rajtis sin katapulti,
sed ne faris tion por eviti la neeviteblajn
amasdamagxojn en la urbo.
La gepatroj stoike eltenis la malfelicxon
kaj dauxrigis socian aktivadon,
des pli ke ambaux ili estis fervoraj esperantistoj.
Dum 80-aj jaroj de la pasinta jarcento gxuste
Rassohxin akcelis plivigligon de Esperantomovado en
sia Krasnodara teritorio, ecx oficialigis gxin
tiomgrade, ke la regiona
blindulasocio financis partoprenon de la
esperantistoj en renkontigxoj, seminarioj
kaj tendaroj, kiuj tiutempe abundis en diversaj
urboj de Sovetunio.
La favora subtenado, bedauxrinde, cxesis
post la disfalo de Sovetunio.
tial en 1993 Vladimir fondis la regionan
Esperantoasocion ANEKO,
kiu poste prosperis multajn jarojn. Dank. al efika
entreprena agado kaj subvencioj de diversaj bonfaraj fondusoj,
membroj de ANEKO partoprenis en ses IKBE-oj. Dum
ok jaroj oni
sukcese aperigadis la sonrevuon "Vocxo
de amikeco", kiun gxuis ankaux
eksterlandaj auxskultantoj.
En 2001 helpe de Soros-fonduso en
Armavir okazis arta festivalo
por Norda Kauxkazio, kiun partoprenis preskaux 500
nevidantoj el 9
regionoj. Do, ne nur e-istoj, multaj aliaj homoj
gardos helan memoron
pri nia kara Vladimir Rassohxxin, cxiam
agema sed tre modesta kaj bonkora homo.
A. Masenko.
Forpasis Valerij Neverov
La 28-an de novembro post longa grava
malsano en la urbo Bijsk
)Rusio) forpasis 76-jara Valerij Neverov.
Naskigxloko de Valerij
estas la insulo Sahal in. La Denaske blinda knabo
auxskultis la flustron
de maraj ondoj, promenante kune kun la frato laux
bordo de la Japana maro.
En la gepatra domo li unuan fojon auxdis muzikon,
kiu akompanis lin
tra la tuta vivo. Komence temis pri kantoj,
sonigitaj per muzikaparato.
Poste la patro akiris bajanon. Auxskultante
bajanludadon dde la patro
Valerij decidis, ke li nepre ekposedos la
muzikilon. Post kelkjara
lernado en porblindula lernejo li igxs la plej
bona bajanisto inter la
lernantoj de tiu lernejo. Post la lernejo Valerij
sukcese ekzamenigxis
kaj eniris la porblindulan muzikkolegion en urbo
Kursk, kie oni
konsideris lin bona muzikisto.
Dum multaj jaroj Valerij sukcese
gvidis amatorajn kolektivojnen
diversaj entreprenoj de tutrusia
blindulorganizajxo. Pro sia laboro li r
icevis multajn honorajn diplomojn.
Iom post iom la auxdpovo de la muzikisto
malfortigxis. Tiel li estis
devigita lasi sian sxatatan laboron.
Tamen Valerij dauxrigis aktivan vivon. Li
sxakludis pertelefone, ekposedis la lingvon internacian kaj
partoprenis en la rubriko "Enigmoj kaj
problemoj". Valerij akiris
komputilon kaj igxis ne nur bona komputiluzanto,
sed ankaux ecx programisto.
Malgraux cxiuj malfelicxoj li estis
trankvila, helpema kaj komunikema.
Bona memoro pri Valerij por cxiam restos cxe tiuj,
kiu konis lin.
Ripozu en paco, kara amiko!
Galina Lukjanenko.
Ankoraux pri Rob
Moerbeek
De Anatolij Masenko
Kara amiko,
nova nerifarebla perdo trafis nin - nia kara Rob
forpasis. La evento
eble ne estas neatendita, sed gxi ege
cxagrenigis min, cxar ne nur ni
multajn jarojn bone kunlaboris, renkontigxis dum
la kongresoj,
gxuis reciprokan simpation. Certe, li
meritas decan nekrologon, kiun, bedauxrinde,
mi ne kapablas verki. Sed mi tre petas, ke verku
gxuste vi, kaj cxi-sube
mi sendas al vi la bezonatan materialon. Plej
amike via.
Robert Moerbeek (1-5-1936 - 28-112025,
Nederlando), honora
membro de UEA kaj de LIBE, Dum 32 jaroj li laboris
kiel oficisto de
UEA. Post emeritigxo en 2001 li laboris volontule
en la Centra Oficejo,
fervore agadis por handikapuloj, precipe blinduloj,
ekde 2001 li estis sencxesa reprezentanto de LIBE
en la UEA-komitato.
Dum kelkaj IKBE-oj Rob zorge organizis la lingvajn
ekzamenojn por la partoprenintoj.
Longjare li estris la libroservon de LIBE kaj en
sia domo
gastigis la LIBE-bibliotekon, kiun li en 2014
transdonis al la Kultura Centro Herzberg.
Ni neniam forgesos tiun tre helpeman kaj amikeman
homon.
De Natalia Kasymova
Karaj amikoj! Tiuj el ni, kiuj persone
konis Rob, scias, kiel bone
li rilatis al blinduloj. Li havis titolon
"Honora membro de UEA",
ricevis Regxan ordenon de Oranje- Nassau. Post sia
emeritigxo li tamen
dum multaj jaroj laboris en centra oficejo de UEA
kiel volontulo. Li
reprezentis Libe cxe UEA. Eblas longe rakonti pri
liaj aktivajxoj kaj
meritoj. Ili estas tre multnombraj.Sed nun mi
volas skribi pri li kiel
pri la amiko de blinduloj. Mi konatigxis kun li
kaj lia edzino Nora en
la jaro 1994 dum la Ikbe en Kislovodsk (Rusio).
Kaj ekde tiam
komencigxis nia multjara amikeco. Mi kelkfoje
vizitis ilian gastaman domon
en Nederlando. Dum multaj universalaj kongresoj li
helpis min cxiam, kiam li renkontis min.
En Israelo, kiam UEA postulis nepran akompananton
por ni, li afable konsentis
tion fari "oficiale", kvankam li tute
libervole helpis min cxiam.
Li estis vere tre elstara homo, tre bonkora, tre
helpema. Nur dank. al li
kaj Nora mi povis partopreni mian unuan
eksterlandan universalan kongreson
1995 en Finnlando. Mi povus ankoraux multe rakonti
pri li. Certe
nun Nosobe perdis tre gravan membron. Mi plenkore
esprimas mian kondolencon
al nosobeanoj kaj al parencoj de Rob. Tiujn homojn
ni neniam rajtas forgesi.
Nia kara amiko, vi por cxiam restos en la
koro kaj memoro de blindaj
esperantistoj. Ripozu en paco!
De Nedeljka Lojxajicx kaj
Gradimir Kragicx
Forpasis Rob Moerbeek (1936- 2025), Honora
Membro de UEA:
vivo por Esperanto kaj paco.
"Tre speciala, tre ordinara, simple
tre speciala homo forpasis", k
omunikis la familio de Rob Moerbeek, al kiu post ricxa
kaj plena
vivo ni devas adiauxi.
Robert Moerbeek (naskigxinta en Haarlem la
1-an de majo 1936)
forpasis en Beverjxijk la 27-an de novembro 2025.
La Esperanto-movado estas profunde dankema al li
pro tuta vivo
dedicxita al Esperanto kaj Paco.
Rob Moerbeek estis ekde 2011 honora membro
de UEA. Ekde julio
1969 li laboris en la Centra Oficejo (CO). Li
formale emeritigxis
post 32-jara laborado la 27-an de aprilo 2001, sed
neniam cxesis labori
por la Asocio: post la emeritigxo li farigxis
konstanta volontulo.
Inter liaj plej konataj taskoj estis la provlegado
kaj lingva reviziado
de la eldonajxoj de la Asocio, inkluzive de la
revuoj Esperanto kaj
Kontakto. Krome li prizorgis la ekspedofakon de la
CO, la Arkivon de
UEA kaj la Bibliotekon Hector Hodler (BHH), al kiu
li kontribuis
ankaux post la transdono de BHH al la Pola Nacia
Biblioteko, cxefe
per kontrolado de sendendaj novaj titoloj el
Roterdamo al Varsovio.
Rob estis latinisto laux eduko, magistro,
kaj ankaux instruis Esperanton kiel
privata docento en la Universitato de Amsterdamo
dum 20 jaroj ekde 1978.
Pri instruado kaj ekzamenoj li okupigxis ankaux en
la nederlanda
movado. En la jaro 2000 la Estraro de UEA aljugxis
al li la Premion
Degucxi pro lia longtempa agado por esperantistoj
en financaj bezonoj kaj por
handikapitoj, precipe blinduloj, laboro farita dum
multaj jaroj kune
kun la edzino Nora, forpasinta en 1998 kaj konata
aktivulo de la
blindula Esperanto-movado. Rob mem secxese aktivis
en Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj ties nederlanda
sekcio. Por LIBE li e
s-tis ekde 2001 Komitatano A de
UEA.
Fervora pledanto por sana vivado, li en la lastaj
jardekoj ankaux
estis kunorganizanto de Tutmonda Asocio de
Esperantistaj Nefumantoj
(TADEN).
Pluraj aliaj eldonajxoj - kiel Monato, Internacia
Pedagogia Revuo
(IPR), Scienca Revuo, Fen-x (de Esperanto
Nederland", Esperantista Vegetarano,
La Kontakto (de la nederlanda LIBE-sekcio) - gxuis
lian provlegadon.
Inter lastatempaj libroj de li provlegitaj estas
titoloj de la S
erio Oriento-Okcidento - kiel "Antologia
skizo de la persa literaturo" (n-ro 58)
kaj "La libro de la mil kaj unu noktoj"
(n-ro 63) -
krom la libroj de la Internacia Kongresa
Universitato kaj eldonajxoj de Unesko en Esperanto.
Li ankaux partoprenis en cxiuj lastaj
Universalaj Kongresoj. Li konstante donacis al UEA por pluraj
fondajxoj, inter ili Fondajxo Canuto, kaj ankaux
estis ano de Societo
Zamenhof kaj Alianco 365.
En 2018 Rob ricevis la nederlandan Regxan
Ordenon de Oranje-Nassau.
La urbestro de la urbo en kiu Rob Moerbeek logxis,
Beverjxijk,
tiam speciale venis al Roterdamo por enmanigi la
ordenon kaj gratuli
la samurbanon dum la Malferma Tago de UEA de
la 28-a de aprilo 2018
(de kio estas video-registro: https:.
www.youtube.com\]atch?v)2viNCD#b
sn]g). Rob farigxis kavaliro de la
ordeno pro siaj grandegaj meritoj
por la Esperanto-movado en Nederlando
kaj tutmonde. Li ankaux estis nelacigebla pacisto
kaj mondfederisto kaj
enplektigxis en agadoj por subteno al vakcinado,
al la nutradprogramoj de
UN kaj al aliaj porpacaj agadoj.
Li restos neforgesebla amiko, ekzemplo de
legxero kaj espero pri nia mondo.
La Esperanto-movado lin honoru kaj eterne memoru.
Noto: Adreso por korespondi kun la familio
estas
Pimpelmeesstraat 15,1826 KR Alkmaar, Nederlando
(aux
tra UEA).
UEA kondolencas la familion kaj cxiujn
liajn amikojn, kiuj estis multaj.
De Fabrice Morandeau
Por tiuj kiuj esperantigxis antaux
mallonga tempo, Rob estis ankaux la
vidvo de Nora, blindulino kiu estis figuro de LIBE.
Li estis vere tre klera kaj afabla homo.
malgxoje.
De Milena Jelinkova
Ni konatigxis kun li en Prago dum UK 1996
cxe la internaciaj ekzamenoj.
Kaj cxe la fino de la kongreso ni ecx havis okazon
helpi lin, cxar li
demandis nin, kiel atingi la flughavenon. Ni tiam
havis liberan tempon,
do ni povis akompani lin kaj helpi al li porti iom
el liaj valizoj.
En la tramo ni babilis kaj li rakontis al
ni plurajn sxxercajn eventojn el sia vivo.
Ridante li ankaux diris al ni, ke multfoje okazis,
ke forlasinte iun hotelon,
li poste trovis en sia posxo la sxlosilon de la
hotelcxambro.
Kaj nova rido pro la homa forgesemo....
Fine ni atingis la flughavenon, do necesis
adiauxi.
"Bonan vojagxon! Fartu bone! gxis la
revido!...."
Sed imagu! Li pusxis la manon en la posxon
kaj kion li trovis tie? -
la sxlosilon de la praga hotelo.
Nova rido-serio de ni cxiuj... poste peto al ni
redoni la sxlosilon al la
hotelo. Ni kompreneble promesis kaj faris tion bonvole.
Rob estis tiel gaja, agrabla, bonkora. La rememoro
pri li restas
cxiam hela, brila.... Dankon, Rob!
Literaturo
Ilona
Viktor ofte songxis unu saman songxon.
Kompreneble ne cxiun semajnon,
sed du aux tri fojojn monate, aux po ses monatojn
foje. Matene, kiam li
vekigxis, li estis felicxa, ke li spertis tiun cxi
songxon. Li certis,
ke post cxi songxo io bona okazos al li. Li
starigxis de la lito ridante
kaj sciis, ke la tago estos hela kaj neordinara.
Kompreneble nenio
neordinara okazis, sed Viktor estis gxoja, ke
denove li songxis sian sxatatan songxon.
Iam li forgesis pri la songxo, sed pasis tempo,
kaj denove li
songxis gxin.
La songxo komencigxis rutine. Unue Viktor
vidis sxin en grandega nekonata stacidomo, kie estis multaj h
omoj, kiuj versxajne veturos aux alvenis. Viktor
vagis en la stacidomo
tien kaj reen, kvazaux li sercxus iun.
En la unua momento li ne sciis, kiun gxuste li
sercxas, sed poste rememoris, ke li sercxas knabinon,
ne tre altan, kun nigra jupo kaj nigra mantelo,
tre mallonga, simila al jako.
La knabino havis nigran hararon, kaj sxiaj okuloj
brilis kiel kasxtanoj.
Viktor vagis inter la homoj, inter valizoj
kaj sakoj, kaj sercxis la
knabinon. Li ne sciis sxian nomon, nek de kie sxi
estas, nek kial sxi
trovigxas en la stacidomo, sed li certis, ke sxi
estas ie cxi tie, inter
la multaj homoj, kaj neatendite, subite li vidos
sxin en la tumulto, kaj
tuj li rekonos sxin. Li nepre trovos sxin. Li bone
sciis tion kaj dauxre
sercxis sxin.
Viktor vekigxis, ne trovinte la knabinon,
sed li estis gxoja kaj kontenta,
ke denove li songxis tiun cxi songxon kaj denove
en la songxo li
sercxis la neordinaran belan kaj enigman knabinon
en la nekonata kaj
brua stacidomo.
Viktor tre bone sciis, kial li songxas tiun
cxi songxon.
Li ne bezonis decxifri gxin kaj ne demandis sin,
kion sugestas al li la songxo.
La songxo nur memorigis al Viktor okazintajxon de
antaux tre longa tempo,
kiam li estis studento, dum la foraj jaroj de la
juneco, plenaj je aventuroj.
Tiam Viktor ludis gitaron en studenta jxazbando,
kaj en junio la
bando devis partopreni en muzikfestivalo en la
urbo Berlino, Germanio.
La bando forveturis, sed Viktor devis veturi du
tagojn pli malfrue, cxar li havis ekzamenon en la
universitato. Tiam, antaux jaroj, oni kutime
veturis per vagonaro.
Nur la homoj, kiuj havis pli da mono, povis
permesi al si veturi per aviadilo,
sed la studentoj veturis per vagonaro.
La veturado komencigxis bone. En la Sofia
stacidomo Viktor eniris en la vagonaron,
trovis la kupeon, en kiu estis lia rezervita loko,
sidigxis kaj komencis trafoliumi iun jxurnalon.
Lia pakajxo ne estis granda: nur valizo kaj gitaro.
La vagonaro devis trapasi Rumanion,
Hungarion, cxehxion.
En Rumanio pluraj homoj veturis per tiu cxi
vagonaro. En la kupeo oni parolis
diversajn lingvojn: bulgare, rumane, hungare.
Viktor sidis en la angulo, cxe la fenestro, kaj
silentis.
De la longa veturado li estis laca, kaj antaux
Budapesxto li nesenteble ekdormis.
Versxajne lia dormo estis profunda, cxar li
eksentis, ke iu forte skuas lian sxultron kaj provas
veki lin. Viktor malfermis la okulojn kaj vidis
viron en uniformo.
La viro diris ion al li en nekonata kaj
nekomprenebla lingvo. Post kelkaj
sekundoj Viktor divenis, ke la viro estas konduktoro,
kiu parolas hungare kaj versxajne petas de li
la veturbileton por kontrolo. Viktor prenis la
jakon, kiu pendis sur la
hoko, kaj enigis manon en la posxon por elpreni la
bileton, sed tuj li
stuporigxis, sentante glacian sxviton.
La posxo estis malplena, kaj la bileto ne estis en
gxi.
Mankis la vojagxpasporto kaj la monujo. Viktor
saltis ekscitita kaj detale trasercxis
cxiujn posxojn de la jako, sed ili estis tute
malplenaj.
Li restis staranta en la kupeo, senmova, kvazaux
fulmo estus trafinta lin.
Li rigardis al la pakajxbreto kaj konsternite
rimarkis, ke lia valizo kaj gitaro
same mankas. Per freneza rigardo li
cxirkauxrigardis. En la kupeo sidis
nur viro kaj virino. Viktor memoris, ke antaux lia
ekdormo en la kupeo
estis du junuloj, kiuj versxajne delonge forlasis
la vagonaron kun
liaj valizo kaj gitaro kaj cxio, kio estis en liaj
posxoj.
Per gestoj kaj per mienoj Viktor provis
klarigi al la hungara konduktoro, ke oni prirabis lin
kaj nun li havas nek bileton, nek pasporton, nek
monon.
La konduktoro versxajne bone komprenis lin de liaj
tragikaj mienoj,
gestoj kaj larmoplenaj okuloj.
La konduktoro klarigis al Viktor, ke li devas
eltrajnigxi cxe la Budapesxta stacidomo
kaj tie iel trovi solvon de la problemo, cxar sen
bileto kaj sen pasporto li ne povas
dauxrigi la veturadon al Germanio.
Tio estis la sola eblo.
Terurita, senespera kaj kolera Viktor
desupris cxe la Budapesxta
stacidomo kaj restis sur la kajo, gxis la vagonaro
ekiris kaj malaperis en la foro.
Estis la deka horo vespere kaj Viktor ne sciis
kion fari.
Por li la hungara lingvo sonis kiel nekomprenebla
kaj mistera magiparolo.
Al neniu li povis klarigi, kiu li estas kaj kio
okazis al li.
Neniu povis kompreni lin. De la stacidoma
lauxtparolilo melodia ina vocxo
konstante informis la vojagxantojn, kiu vagonaro
ekveturas kaj kien kaj
kiu vagonaro alvenas kaj de kie, sed Viktor ecx
vorton ne komprenis.
Unuan fojon en sia vivo li estis en Hungario, en
Budapesxto,
kaj gxis nun li ecx ne interesigxis, cxu en
Budapesxto estas bulgara ambasado,
kie gxi estas kaj kiel li povas trovi gxin por
arangxi sian revenon al Bulgario.
Li staris sur la kajo, gapante al la reloj,
kiuj brilis kiel senfinaj
gitaraj kordoj. cxio, kion li imagis kaj revis pri
la jxazfestivalo en
Berlino, subite ruinigxis, ekkrevis kiel sapa
veziko. Jam estis klare,
ke li vidos nek Germanion, nek Berlinon, sed
ankoraux li ne sciis,
kiel li sukcesos reveni en Bulgarion. Li sentis
sin kvazaux en dezerto,
kaj versxajne li povus pli facile eliri el sabla
dezerto ol el tiu cxi
grandega Budapesxta stacidomo.
Li estis cxagrenita, ke oni prirabis lin.
Li restis sen mono, sen
pasporto, sed pli forte doloris lin la sxtelo de
la gitaro. gxi estis
nova, elektra, multekosta gitaro el Britio. Lia
patro tre malfacile
sukcesis acxeti gxin. Similaj gitaroj ne estis
acxeteblaj en Bulgario. Lia
patro petis sian amikon, kiu estis diplomato en
Britio, kaj li tie
acxetis gxin. Por Viktor la gitaro estis kiel viva
estajxo, pli kara ol
frato aux fratino. Li tre sxatis gxin, kaj nun li
suferis pri gxi kiel pri
la perdo de proksima homo. Li neniam plu vidos
sian gitaron, kaj neniam
plu li havos alian tian gitaron.
La kajo igxis senhoma, Viktor devis eniri
la atendejon de la stacidomo
kaj atendi tie gxis mateno. Li provis trankviligi
sin per la vortoj, ke la mateno estos pli prudenta
ol la nokto, sed li tute ne certis, ke tiu cxi
proverbo helpos lin.
Li eniris la grandegan atendejon kaj sidigxis sur
unu el la benkoj.
En la atendejo videblis multe da homoj. En la
angulo kusxis kelkaj gejunuloj sur
gumaj matracoj. Eble estis junulara grupo, kiu
devis atendi frumatenan
vagonaron. Viktor sidis sur la malmola ligna benko
kaj gapis sencele.
La montriloj de la granda murhorlogxo apenaux
movigxis.
Viktor jam estis malsata kaj dormema. Eble tiu cxi
nokto estos por li senfina.
Li rimarkis, ke kontraux li sur la benko sidas
junulino, eble du aux tri jarojn pli agxa ol li.
Sxi havis nigran hararon kaj brilajn okulojn. Sxi
sidis sola, kaj por Viktor ne estis
malfacile konjekti, ke sxi estas el tiuj virinoj,
kiuj diskrete promenas
en la stacidomoj kaj sercxas virojn por unu nokto.
Li provis ne rigardi sxin, por ke sxi ne opiniu,
ke li deziras utiligi sxiajn servojn.
Sxi ne estis tre bela, sed sxiaj cxarmaj
okuloj forte allogis. Eble sxi estis dudekdu- aux dudektri-jara kun
sukoplenaj lipoj, similaj al cxerizoj, kaj sxi
havis delikatajn brovojn,
kaj en sxiaj malhelaj okuloj ludis pasiaj briloj.
Sxiaj vestoj aspektis modestaj kaj ordinaraj.
Versxajne sxi estis tiel vestita, por ke
sxi ne diferencu de aliaj junulinoj.
Sxi surhavis nigran jupon, helbluan bluzon kaj
nigran mantelon, kiu ne
estis butonumita. Sub la bluzo sxiaj mamoj
aspektis malmolaj kiel maturaj persikoj.
Sxia kolo estis blanka kiel lakto. Viktor provis
ne rigardi sxin, tamen de tempo al tempo li rapide
alrigardis sxin. La junulino sidis sur la benko
kaj sxajnigis, ke sxi
ne rimarkas la homojn cxirkaux si, sed foje-foje
sxi ekridetis al iu el la viroj,
kiuj pasis preter sxi.
Viktor opiniis, ke sxi ne rimarkas lin, sed subite
li kvazaux rigidigxs.
La junulino ekstaris de la benko kaj proksimigxis
al li, ridante afable.
La junulino sidigxis cxe Viktor kaj diris al li
"Saluton" angle.
Viktor provis germanlingve klarigi al sxi, ke li
ne bezonas virinon.
Poste li diris, ke li estas bulgaro kaj ne parolas
hungare.
Je lia granda surprizo la junulino respondis al li
germane:
"Jes, mi vidas, ke vi estas
fremdlandano, tamen mi ne supozis, ke vi
estas bulgaro. Neniam mi parolis kun bulgaro. Kial
vi estas cxi tie, en la
stacidomo nokte?"
Viktor klarigis al sxi, ke li estas
studento kaj veturis al Germanio,
sed en la vagonaro oni prirabis lin kaj nun li
estas sen mono, sen pasporto, sen valizo kaj gitaro. N
un li atendas la tagigxon, kaj li provos trovi la
bulgaran ambasadon.
Sxajne sxi bone komprenis lin, tamen ne dank. al
lia fusxa germana lingvo,
sed de liaj kompatindaj mienoj kaj aspekto.
"Ne maltrankviligxu", diris sxi
gaje. "cxio estos en ordo. Mi helpos vin.
Kiam tagigxos, mi akompanos vin al la bulgara
ambasado."
"Cxu vi helpos min?" demandis
Viktor embarasite, kaj tuj li konstatis,
ke la demando eksonis tre stulte.
"Kial ne? Iu devas helpi vin. Sola vi
ne povas orientigxi en Budapesxto.
La urbo estas granda."
Tion sxi diris tiel firme, ke Viktor nenion
povis aldoni.
"Eble vi estas malsata?" demandis
sxi.
"Ne", respondis Viktor rapide,
kvankam li vere estis tre malsata.
"Kial ne? Vi sidas cxi tie kiel
sxtonigita jam pli ol unu horon kaj duonon.
Dum tiu cxi tempo mi certe mortus pro malsato.
Venu kun mi."
sxi starigxis kaj kaptis lian manon.
Viktor eksentis sxian molan varman manplaton, kaj
lia koro ektremis pro emocio.
Nevole li ekdeziris pli forte teni sxian manon. Li
alrigardis sxiajn fingrojn.
Ili estis longaj, maldikaj kaj fajnecaj kiel
fingroj de violonludistino.
Sur sxiaj etaj ungoj estis perlamotkolora lako.
Sxi gvidis lin al alia flanko de la atendejo. Ili
haltis antaux kiosko,
kaj sxi mendis sandvicxon kun senalkoola trinkajxo.
Viktor vere estis tre malsata kaj tuj komencis
mangxi la sandvicxon.
Sxi rigardis lin mangxi, kaj versxajne kasxe sxi
ridetis al li.
"Kiel vi nomigxas?" demandis sxi.
"Viktor. Kaj vi?"
"Ilona."
Eble sxia nomo ne estis Ilona, tamen por
Viktor tute egalis, cxu sxi nomigxas Ilona aux iel alie.
"cxu vi deziras trarigardi la noktan
Budapesxton?" demandis Ilona.
Dum sekundoj Viktor hezitis, sed li
pripensis, ke nenio pli malagrabla povas okazi al li
ol tio, kio okazis en la vagonaro. Li havis nek
pasporton,
nek monon. Oni povis nenion plu sxteli de li.
Dum tiu cxi tago al li okazis suficxe da
malbonajxoj,
kaj eble nenio pli malbona okazos. Li scivolis,
kion montros al li Ilona.
"Jes", respondis Viktor.
Sxi denove manprenis lin, kaj ili ekiris al
la elirejo de la stacidomo.
Eble li ne havos alian eblon trarigardi
Budapesxton, meditis Viktor.
Versxajne Ilona decidis cxi nokton ne sercxi
virojn, sed dedicxi
gxin al li,
kaj Viktor ne povis klarigi al si mem tiun cxi
sxian subitan decidon,
sed iam homaj agoj estas strangaj kaj
nekompreneblaj.
Ofte en la homaj agoj ne estas logiko kaj
konsekvenco. Vane oni sercxas logikan
klarigon kaj provas diveni, kial la homoj agas
tiel aux alie.
La nokta Budapesxto estis fabela. Kiam ili
eliris el la stacidomo,
Viktor kvazaux enpasxis en alian miraklan mondon.
La largxaj kaj senhomaj stratoj estis forte
lumigitaj.
La konstruajxoj, silentaj kaj imponaj, similis al
kasteloj, ornamitaj
per skulptajxoj. La domoj estis diversaj laux la
arkitekturo, kvar- aux
kvin-etagxaj, belaspektaj.
Man-en-mane Ilona kaj Viktor iris al Danubo.
Ili haltis cxe la bordo. La granda rivero fluis
malrapide. En la nokta mallumo gxi similis al glata veluro,
kaj en gxi respeguligxis la lumoj de la urbo.
La pontoj pendis kiel girlandoj.
Ilona kaj Viktor ekstaris cxe granda ponto kun du
sxtonaj leonoj.
"Tiu cxi estas la cxena ponto",
diris Ilona.
Sur la alia bordo videblis monteto, sur kiu
estis blankaj turoj,
same bone lumigitaj. Cxio estis fabela.
Al Viktor sxajnis, ke li promenadas en la plej
bela urbo de la
mondo. Li forgesis la prirabon, la timon kaj la
maltrankvilon.
cxe li staris nekonata bela junulino, kiu donacis
al li karan travivajxon.
En si mem Viktor ripetis sxian neordinaran nomon
"Ilona, Ilona".
Ili transpasis la ponton kaj ekiris sur la
alia bordo, de kie komencigxis la monteto.
Kvazaux nur ili estus en la granda, silenta kaj
dormanta urbo.
Ili iris supren al la pinto de la monteto,
kaj Viktor jam deziris, ke tiu cxi nokto ne
finigxu,
ke la suno ne aperu kaj li restu kun Ilona por
cxiam.
Li deziris dauxre senti sxian molan varman
manplaton, sxiajn longajn tenerajn fingrojn.
De tempo al tempo sxi klarigis al li germane, kie
ili estas, kiel
nomigxas la konstruajxoj, preter kiuj ili pasas,
sed li ne auxskultis sxin.
Pli grave estis, ke sxi iras apud li kaj li auxdas
sxian melodian karan
vocxon.
Ili ekiris sur pado inter altaj arboj al la pinto
de la monteto,
al la blankaj turoj. Kiam ili ekstaris sur la
turoj, komencis tagigxi.
Estis iom malvarme de la matena vento. Oriente la
horizonto igxis
rozkolora. La suno malrapide levigxis kaj lumigis
ilin, starantajn sur la
blankaj turoj. De tie bone videblis preskaux la
tuta urbo. Sur la alia
bordo de Danubo estis majesta konstruajxo, kaj
Ilona diris:
"Tio estas la parlamentejo."
Iom malantaux gxi estis la kupolo de granda
katedralo.
"Tio estas la baziliko "Sankta
Stefano”.
Ili ekiris al la urbo.
"Ni iru al la bulgara ambasado"
diris Ilona.
Viktor iris malrapide. Li sciis, ke tiuj
cxi estas la lastaj minutoj
kun Ilona. Neniam plu li vidos sxin.
Antaux la ambasado ili disigxis.
Estis superflue demandi sxin pri sxia adreso.
Certe sxi ne diros gxin aux
eble afable evitos la demandon.
Multaj jaroj pasis de tiam. Matene, kiam Viktor
vekigxis post la bela songxo,
li ne deziris kalkuli, antaux kiom da jaroj li
renkontis Ilonan.
Li dauxre sercxis sxin en la songxoj, kaj cxiam
sxajnis al li, ke, se
li iros denove al Budapesxto, li trovos sxin tie,
en la atendejo de la stacidomo sur la sama benko,
kie la unuan fojon li vidis sxin, kiam li estis
studento.
Julian Modest
El "japaneskaj
fotoj" de Lajos Tarkony
La monto
En valo varma
la svarma vivo bolas.
Super cxi sxauxmo'@ pasema la eterna
senmov' de l' monto solas.
La pino
La altan pinon
ne fleksas sxtormo murda,
nek jugx' de l'jaroj.
cxe gxia pied' mi sidas
kun mia vivo kurta.
La luno
En la arbaro
la nokt' misterojn gardas,
sed tra la brancxoj
la maldiskreta Luno
scivole sxtelrigardas.
La riveretoj
La rivereto
prêter la bord' kaj domo
hastante kuras,
ne degnas ecx rigardi
al mi, la pigra homo.
La herbo
La herb' matene
en fresxa verdo vantas
pri l'juvelaro:
surkape diademo
da roso diamantas.
La nubetoj
Sur la cxielo
groteskaj pufaj nuboj
sinpele sxercas,
ecx akvon alsxprucigas
kiel petolaj buboj.
Solvo de la ciferalfabeta
enigmo
La Zamenhofa aserto kasxita en la longa
serio de nombroj de la enigmo
de la novembra numero estas:
"Al la mond. eterne militanta gxi promesas
sanktan harmonion".
La solvon sendis nur unu leganto,nia kara
Otto Prytz, kiu meritas
sinceran gratulon pro la scienca me-todo aplikata
por gxia atingo.
kompletigaj informoj
pri esperanta ligilo
redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 Lucca
Italujo
(R.p.: dacostapl(cxe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 _Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 _Jilemnice,
Cxehxio
(r.p.: lunalumo(cxe)atlas.cz)
(tel.: +420-481 543 200)
por ricevi la revuon retposxte
skribu al: masenkoai(cxe)mail.ru
------------------------------------
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del
Giudice 2369
IT-55100 Lucca, Italio
(r.p.: dacostapl(cxe)gmail.com)
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo Da Costa Libe)
cxe Banca Nazionale del Lavoro
(mallonge BNL) en Lucca
uea-konto de Libe: libk-p
jarkotizo: 15 euxroj
(la lasta numero de "Esperanta
Ligilo" legeblas ankaux en la retejo
de Libe, atingebla per
www.libe.info aux per
http_://libe.info ).