Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

Numero 1     Januaro     2026

 

        Enhavtabelo

 

Pri IKBE 2026.

Pri kio vi legos ĉi-numere.

Vizito al William Auld.

Notoj por mia biografionto.

Jen Vilĉjo Auld, poet' konscia (rimportreto).

Anna (poemo).

 

 

 

 

     Pri IKBE 2026.

 

  En sia lasta kunveno, la 11-an de  januaro, la estraro de LIBE decidis

ne okazigi la ĉi-jaran IKBE-on.

  La decido estis malfacila, sed la nombro de aliĝintoj estis tiom malgranda,

ke ĝi ne pravigis la necesajn zorgojn kaj elspezojn por la aranĝo.

  Danke al la komprenemo de la estrino de la hotelo kie nia kongreso

estus devinta okazi, la nuligo havis kostojn nek por la organizontoj nek

por nia asocio.

  Restas nun decidi, kion ni faru por oferti al niaj samideanoj la

eblecon iel renkontiĝi por pridiskuti niajn komunajn problemojn kaj projektojn

kaj por starigi aŭ konfirmi la amikajn rilatojn kiuj ĉiam karakterizis

nian komunumon.

 

 

     Pri kio vi legos ĉi-numere

 

  Per simpla, rapida tralego de la enhavtabelo vi tuj rimarkos, ke la

nuna numero de nia revuo estas dediĉita al William Auld. Li mortis

antaŭ 20 jaroj, sed mi konfesu, ke tiun celebron kaŭzis ne tiu datreveno

(fakte li mortis en septembro), sed precipe la fakto ke, pro tute

banalaj sed multnombraj kunkaŭzoj la manuskripto de la revuo riskas

pretiĝi tro malfrue; pli bone do utiligi jam pretan materialon el "La brita esperantisto"!

  Sed atentu! la materialo estas vere interesa, ne nur pro la graveco

de la pritraktata persono kiel poeto, sed ankaŭ pro lia  klara engaĝiĝo

por paco kaj justeco ĝenerale, kaj pro lia defendo, ene de la movado,

de la fundamento de la lingvo  kaj la batalo kontraŭ la senbrida

enkonduko de neologismoj minacanta ĝian tutmondan kompreneblecon.

 

 

          Vivo kaj verko

 

WILLIAM AULD naskiĝis en Anglujo, kaj pasigis tie la unuajn naŭ vivojarojn, kiuj

devus esti la plej impresiĝemaj. Tamen li estas skoto, kaj insistas pri tiu fakto.

Dum la plej granda parto de sia licea studado li ĝenerale portadis kilton.

Tiaĵojn mi konstatis, inter aliaj faktoj paradoksaj aŭ interesaj, dum mia dua

vizito al Auld, de la 14­a ĝis la 18­a de aŭgusto 1992.

Tio sekvis mult jarajn korespondadon kaj interrilatojn poetfratajn.

Kio sekvas ne donas kompletan bildon pri la granda poeto, sed baziĝas sur notoj

kiujn mi faris dum tiuj kvin tagoj. Estonta biografo aŭ literaturisto espereble tion trovos utila.

 

  - Gastemeco.

Auld venis por mi al busostacio en Stirling kaj aŭte transportis nin hejmen al Dollar,

kie min gastame akceptis ankaŭ Meta, lia afabla edzino, la sola alia esperantisto de

tiu urbo. Jam 19 jarojn ili loĝis tie, apud Harviestoun Road, la urba ĉefstrato, en

ŝton domo pli ol centjara.

Laŭ sia origino en la lingvo normand­franca, la urbo nomo signifas Doloro. Ĝi kuŝas ĉe la enirejo al la

Altolando, kies montetoj komenciĝas tuj malantaŭ la domo de Auld.

Tra la urbo fluas rivereto, nomata Burn of Sorrows (la Burno de Malĝojoj). Ambaŭ nomoj

sugestas la suferplenan historion de la skotoj.

Preskaŭ najbaro de Auld, tiutempe ankoraŭ vivanta, estis Albert Goodheir,

alia grava poeto de Esperanto. Li alveturis aŭtomobile el Coatbridge, antaŭurbo de

Edinburgo, kun Phyllis, sia edzino sudafrika.

Ekzistas foto de ni tri poeto­amikoj en momento de ĝojo sidantaj kune sur sofo

en la Auld­a salono. Tiu ĉambrego estas biblioteko kun ok bretoj longaj kaj altaj,

sur kiuj staras pli ol 4 000 volumoj. Ĉar ĝin kunmetis tia korifeo, ĝi estas unu el la

plej gravaj literaturkolektoj en nia lingvo kaj espereble ie supervivos kiel tutaĵo (1).

 

  - Familia fono.

Auld naskiĝis la 6­an de Novembro, 1924, en Erith, urbo en suda Anglujo, kie li

ankaŭ dum du jaroj vizitis la elementan lernejon. Liaj gepatroj tamen ambaŭ

devenis el Skotlando, kaj kun li reiris al ĝi en 1933.

Ĉe la patra flanko Auld havas devenon laboristan. La avo estis, dum parto de sia

vivo, profesia soldato, kun la rango de ĉefserĝento en konata skota regimento.

Lapraavino, kreskinte sur unu el la plej  malgrandaj skotaj insuloj, parolis denaske nur

la gaelan. Ŝi transloĝiĝis al Glasgovo por labori kiel servistino, kaj tie lernis la

anglan. Ŝi atingis la aĝon 101 jaroj, kaj sekve Auld ŝin konis: li rememoris, ke ŝi

povis facile ŝanĝi la parolatan lingvon, kaj ke mirigis lin jun aĝe, ke ŝi kapablas pensi

en lingvo alia ol la angla. Maljuna Auld supozis, ke ĝuste tio vekis sian intereson

pri lingvoj.

La patro, George Auld,  estis konstruinĝeniero, kiu okupiĝis pri mineja maŝinaro.

Ĉe la naskiĝo de la estonta poeto, tiu viro kun vigla spirito havis 30 jarojn.

Aktorema, li verkis multajn versaĵojn en la angla kaj ofte ankaŭ en la skota, kiujn li

deklamis publike. Unu el liaj donacoj al la filo estis ludila teatro. Li krome kuraĝigis

la junan Vilĉjon prezenti teatraĵojn.

Serioze vundite en la kapo dum la unua mond milito, George Auld parte perdis

sian vid kapablon. Li mortis en 1962.  Ekde tiam, laŭ Meta, la haroj de William rapide

blankiĝis, kvankam li havis nur 38 jarojn.

La patrino de Auld, Minnie, estis samaĝa kiel la edzo, sed alifona. Ŝiaj antaŭuloj estis nek gaelaj nek proletaj,

sed mezklasaj. Kiel la edzo, ŝi posedis talenton pri vortoj. Ŝi multe influis la filon kaj inter alie

instruis al li, ke estas maldelikate paroli pri mono. Ŝi mortis en 1978, 84­jara.

La denaska lingvo de Auld estas la angla, kiun li ankoraŭ preferas en la

familia situacio — kvankam kun la patrino li komunikis per la skota kiel lingvo intima.

Ankoraŭ ekzistas sonbendo en kiu li parolas ĝin. Sed kun bedaŭro li vidis la

skotan formortanta dum lia vivotempo. La gaelan de iuj siaj antaŭuloj li povis

maksimume nur admiri, ĉar li neniam lernis ĝin.

 

   - Sinteno al la angla.

Mi esprimis la opinion, ke eble la skotoj konsistigas popolon aŭ genton interne de

la brita nacio; sed tion li forte malakceptis.

«Ne!" li emfazis. «Estas la skota nacio", sed ne en senco simplisma, tiel ke li

kontraŭas la ekspluaton de tiu fakto fare de politikistoj. Ĉe tio

kaj ankaŭ alikuntekste mi provis plu paroli pri la politiko, sed pliajn diskutojn li rifuzis, ĉar la temo

lin tedis. Ja evidentiĝis, ke li malaprobas la privatigan politikon de la tiama registaro.

Li cetere opiniis, ke en Britujo grandaparte malaperis ĉe la Laborista

Partio la vera socialismo. Prak tike ĝi akceptis la kapitalismon.

Sur la trotuaro Auld neformale kaj amike salutis la samurbanojn laŭ maniero

kiu min mirigis, ĵus venintan el Anglujo, kie la homoj ŝajnis pli fermitaj kontraŭ

membroj de la ĝenerala publiko. Lia temperamento min iom pensigis pri mia

propra gento en Sud­Afriko, kiun cetere influis la presbiterianaj pastroj el Skotlando, foje importitaj kun la motivo angligi

la burojn – vane, ĉar ili pleje mem buriĝis.

La skota nacio supervivis la malaperon de kaj la gaela kaj la skota. Tamen por

Auld la angla estas pli ol komunikilo praktika;  ĝi estas lia gepatra lingvo. Tial li ne

povas ne senti sin forte ligita al ĝi ankaŭ emocie.

Tion pruvas la fakto, ke lin iufoje kolerigas fremduloj ĝin fuŝantaj. En tiuj

momentoj li devas bridi sin. Eĉ pli lin kolerigas fremdlingvulo, kiu aŭdacas korekti  lian uzon de la angla.

Sed en kiu lingvo li verku?

Pro la historio de sia lando li ĉiam havis  fundamentan emon forpuŝi ĉion anglan,

malgraŭ sia anglalingveco. Krome li trovis ĝenerale enuiga la poezion verkitan en tiu

lingvo post la Dua Mondmilito kaj eĉ dubis pri ĝia estonteco.

Grava faktoro, kiu tion influis, estis, laŭ li, ke la angloj perdis sian senton de supereco,

akiritan pro la posedo de granda imperio, nun eksa.

Ĉi­teme li aludis sian «Rekviemo por la angla  poezio», aperintan jam en Kvaropo (1952).

 

   - «Mistakso".

Dum 1987 ĝiaj asertoj provokis fortan proteston de Marjorie Boulton en ŝia eseo

«Nacilingvaj literaturaj influoj sur la poemoj de William Auld" (En barko senpilota:

plena originala poemaro, p. 98–99).

Ŝi konsideris la poemon kiel «eksterordinare mistaksan kaj eĉ misinforman",

atribuante ĝin al juneca netoleremo kaj ioma nescio ĉe la Auld de antaŭ tridek kvin jaroj.

Sed jen en 1992, kvin jarojn post ŝia reago, li reesprimis proksimume la samon.

Tiam li ne plu estis juna, kaj certe ne malscia. Li intertempe eĉ magistriĝis pri la angla literaturo kaj

ĝin instruadis multajn jarojn. Kiu el ili

pravis?

Nu, ja ne mortis la angla poezio. Sed estas melankolia fakto, ke ofte – eble ĉiam

– la kolapson de civito aŭ lando kiel superpotenco  sekvas ŝrumpo kultura, kio sin

montras interalie per la poezio. Boulton menciis diversajn poetojn, kiuj ankoraŭ

inde pluportis la anglalingvan torĉon en 1952, kiam aperis la Auld­a Rekviemo.

Ŝia reago ja estis trafa; tamen nun, jam preskaŭ duonjarcenton poste, oni povus

deman di: ĉu tiujn sekvis aliaj samstaturaj?

Ĉiu el ili ja naskiĝis konsiderindan tempon antaŭ la dua mondmilito.

Tial, laŭ la nuna perspektivo, iliaj poemoj ofte bonaj

eble konsistigas nur postrikolton el forpasinta generacio. Unu el la plej belaj poeziaĵoj

fare de Spender estas elegio memore al W. B. Yeats, verkita sur la sojlo de tiu

milito, kies sekvoj likvidis la britan imperion.

Parenteze, Anglujo mem ne liveris al la mondo poeton vere atutan post la morto de William Wordsworth en 1850, do antaŭ

150 jaroj. La gigantoj de la dudeka jarcento estis W. B. Yeats kaj T. S. Eliot. Kvankam

angla lingvaj, nek unu nek la alia estis anglo, sed respektive irlandano kaj usonano.

Jes, ankaŭ Eliot formiĝis kiel transmarulo,  malgraŭ sia posta engreftiĝo en Londono kiel surogata anglo!

 

La gordian nodon de la verkista lingvo Auld ĉiukaze tranĉis per Esperanto. Kaj ĝi

gravas por li ne nur pro la verkado. Kiel li tion esprimas, la internacia lingvo antaŭ

ĉio ebligis kontakton kun elstaraj, interesaj mensoj – «mirindaj homoj",

li ilin nomis – kaj per ili li povis eskapi el la kaptilo de la naciaj lingvoj, kiu tro limigas

la medion de la vivindo.

 

  - Malkovras esperanton.

Post la reveno de la familio al Skotlando en 1933, Auld dum unu jaro vizitis

Shaw lands Academy en Glasgovo. Du jarojn poste li transiris al la samurba Mosspark

School, kiun li forlasis en 1936, gajninte stipendion cele al studo ĉe gim nazio.

Cetere, tion siatempe gajnis ankaŭ lia patro, samaĝa.

Auld eniris privatan lernejon por knaboj, Allan Glen’s School, ankaŭ en Glasgovo.

En ĝi li pasigis tri jarojn. Aparte plaĉis al li lerni lingvojn, sed oni permesis

al li studi apud la angla nur unu plian. Temis pri Latino, kiun Auld ŝategis kaj

finstudis dum pluraj jaroj ĝis la abiturientiĝo.

Do li jam frue konatiĝis kun riĉa kulturo ne­brita. Kiel lernejano li

havis tre bonan kapon, sed ankaŭ ekster la klas ĉambro li prosperis: en 1937 kaj 1939

li fariĝis, por du aĝkategorioj, la sportĉampiono de Allan Glen’s School.

La jaro 1937 tre gravis por Auld. Li tiam flankenŝovis sian kristanecon por

fariĝi ateisto, kaj ankaŭ la unuan fojon renkontis la internacian lingvon.

La protestantan religion li heredis denaske,  de la patrino pli ol de la patro, sed

malgraŭ sia propra kredo, ili ne klopodis malhelpi lin en tiu lia decido.

Pri Esperanto Auld akiris informojn per libro por skoltoj en biblioteko en

Glasgovo. En ĝi li trovis la skoltajn regularon kaj promeson prezentitajn en la

internacia lingvo. Samloke troviĝis libroj pri ĝi. Tiu lingvo ŝajnas al li «tute natura

kaj racia. ‹Ho, oni ja kreis neŭtralan lingvon por solvi la lingvo problemon",

lirememoris. Al la skoltestro li demandis, ĉu li ion scias pri Esperanto. Responde la

estro donacis al li ekzempleron de "Step by Ste" p de M. C. Butler, kiun Auld ankoraŭ

konsideras la plej bona kaj la plej fidinda lernolibro por anglalingvanoj.

Li studis aŭtodidakte sed ankoraŭ ne aktivis verkiste,  havante nur 13 jarojn.

Kiam ekflagris la dua mondmilito, oni fermis Allan Glen’s School, kie Auld estis lernejano.

La familio transloĝiĝis al Helensburgh­on­Clyde, dudek mejlojn okcidente de Glasgovo,

kie li eniris gimnazion, Hermitage School, ekde novembro 1939.

Tie li renkontis John Francis, naskiĝintan samjare sed pro la februara

enmondiĝo troviĝantan en pli alta lernojaro.

La nova amiko, enamiĝinte al vakeraj rakontoj, interesiĝis pri la hispana kaj

proponis, ke ankaŭ Auld ĝin ekstudu. Venis la respondo, ke li ja faros, se Francis

unue gustumos Esperanton kaj ĝin ne ŝatos. Francis tra la sekvaj jardekoj fariĝis

unu el la plej gravaj kontribuantoj al la Esperanta literaturo; Auld, kontraste, ne lernis la hispanan.

Tie Auld devis elekti specialistiĝon. Li fiaskis rilate la sciencajn fakojn de la

antaŭaj tri jaroj, krom matematiko. Liaj stud objektoj sekve estis la angla,

matematiko (kiu ne interesis lin), historio (kiun li tre ŝatis), la franca kaj arto (en kiu li

montris nur malgrandan talenton,  kvankam sufiĉan por abiturientiĝo).

Antaŭ sia veno al Hermitage School, Auld ne estis lerninta la francan, sed oni permesis al li

fari tion hejme dum du monatoj. Tiam li kapablis eniri la 4­an jaron de la gimnazio!

Tiun ĉi lingvon li poste funde elstudis. Do Auld bone posedas la anglan,

Latinon kaj la francan, tri lingvojn kun grandaj literaturoj, bona heredaĵo por

estonta verkisto.

Pri poeto oni stereotipe atendus, ke lerneje li brilis kaj interesiĝis pri almenaŭ

iuj aferoj kulturaj. Tio ja validis por Auld, kiu studis tre facile kaj ankaŭ iom aktoris,

en kio cetere postefikis la influo de la patro. Tamen li eĉ pli elstaris sur alia

tereno: denove li fariĝis la sporta ĉampiono de sia lernejo en 1942.

Li venkis en preskaŭ ĉio: piedpilkado, la altaj saltoj, la longaj saltoj, la hurdokurado,

la vetkuroj de 100 kaj de 220 jardoj. Nur en la duonmejla kurado venkis iu alia.

Auld do estis junulo tre atleta, kio iom­ ete pensigas pri John Keats,

kvankam ĉi tiu estis korpe malgranda. La skoto fariĝis preskaŭ sesfut­alta, do staris

ĉirkaŭ 1,80 metrojn de la pied plandoj ĝis la kaposupro.

Krom tio, li estis bel trajta. Kredeble lin do admiris ne malmultaj  kunlernantinoj, el kiuj unu,

Meta Stewart, estis ludonta gravan rolon en lia posta vivo.

 

  - Aviadisto.

Dum la lastaj du jaroj ĉe Hermitage, Auld partoprenis en la aktivaĵoj de Air Training

Corps, prepare al aviadista kariero.  Li finis sian mezlernejan periodon en junio

1942. Samjare li studentiĝis en la Universitato de Glasgovo, ĉe kiu ne ek zistis la

grado BA, sed jaMA kvarjara.  La ĉeftemo de Auld estis la anglaj lingvo kaj literaturo.

Denove li montriĝis tre bona studento,  sed povis tiustadie resti ĉe la

universitato nur ses monatojn, ĉar  forvokis lin la dua mondmilito.

Efektive, jam en novembro 1942 li aliĝis al la flug armeo,

kadre de University Training Corps,  atingante la rangon kaporalo.

La 1­an de julio 1943 Auld foriris por ses monatoj da trejnado plentempa en la

brita aerarmeo. Dum la unuaj ses semajnoj li spertis bazan soldatiĝon ĉe Stratford­

on­Avon, la naskiĝurbo de Ŝekspiro. Poste li devis en Manĉestro atendi lokon en la

fluglernejo de Birmingamo, kien li baldaŭ vojaĝis vagonare. Krom aliaj instruoj, li

flugis 12 horojn, el kiuj ses tutsole.

La flugadon li trovis «nepriskribeble bela! Ĝi estis simple miraklo."

 

Fine de tiuj flugohoroj oni decidis kion la koncernulo faru en la aerarmeo.

Post sia baza trejnado, Auld deziris flugigi bombaviadilon; ĉar li ŝatis esti membro de teamo.

Sed la instruisto dekretis: «Ne! Ne! Ne! Vi estas piloto!"

Sekve, en decembro 1943, oni lin sendis ŝipe tra la Ruĝa Maro al Durbano, Sud­Afriko.

El tiu lando li vojaĝis norden por plia instruado kaj spertiĝo al fluglernejo

ekster Bulawayo, Rodezio, kaj samlande ankaŭ al alia inter la montoj apud Gwelo.

Fine de tiu trejnado li fariĝis pilota oficiro.

Post tiu kurso en suda Afriko, unu el kvindek novaj pilotoj, Auld sin anoncis

kiel volontulo por iĝi skoltpiloto en la armeo. Tiucele oni lin sendis al Palestino,

por speciala trejnado rilate tre altajn flugojn kiel fotospionon. Poste li deĵoris

kun Eskadro 680, pasigante la ceteran militon interalie en Egiptujo, Palestino,

Irako kaj Irano. Fine li promociiĝis al la rango flug leŭtenanto, kio egalas kapitanecon.

Dum sia tempo en la aerarmeo, Auld daŭre partoprenis en sportaĵoj.

Li vetkuris, ludis futbalon kaj boksis.

 

  - Poezias aliulasperte.

Ĉe la Egipta flughaveno li ankaŭ iom aktivis por Esperanto, instruante ĝin al

unu­du aliaj homoj. Li do ne tute neglektis la universalan lingvon; tra la militojaroj li

ĉien kunportis la lernolibron de Butler kaj la Edinburgan Poŝvortaron.

El Egiptujo li ankaŭ skribis al la Brita Esperantista Asocio kaj ricevis el ties biblioteko la

unuajn tri librojn: Tragedio de l’ homo, Infero kaj La vojo returne.

Per ili Auld malkovris Esperanton kiel lingvon maturan kaj ĉiel taŭgan por la poezio.

Koncerne lian pilotecon, multaj legantoj konas kaj ŝatas  «La Perfidita Juno",

kun la deklaro:

Pro mia kredo mi buĉadi lernis,

kaj multajn homajn vivojn mi ekstermis

(aŭ mi supozas tion: mi ne vidis.

En alto mi aeroplanon gvidis,

kiu bombegojn portis en la ventro,

kaj vomis morton al la urbocentro ...)."

 

Per tiu verko Auld ŝajne rakontas ion el la propra sperto. Tamen li nur volis, sed

efektive neniam povis, gvidi bomb aviadilon.

Anstataŭe li fariĝis piloto de Spitfire kaj fotospiono, farante laboron danĝeran;

sed, laŭ propra deklaro al mi, li neniam pafis kontraŭ malamiko, kvankam tiu cele li ja ekzercis sin.

La poemo do ne estas biografia. Aliflanke ĝi ja vortigas la

sperton kaj trompitecon de multaj junuloj en tiu generacio kiuj defendis sian landon

eĉ per agoj teruraj, sed ne al sia propra avantaĝo. Cetere, «La Perfidita Juno"

supozeble ion ŝuldas al fama angla poemo de W. B. Yeats,

«An Irish Airman Foresees His Death".

Auld avertis, ke lia vivo kaj verko tanĝas nur malofte (eble en nur dek

poemoj, el kiuj du koncernis la flugadon). Forta subteno por tiu ideo estas la fakto,

ke en lia poezio ne abundas bildoj pri la sportaĵoj, malgraŭ tio, ke li dediĉis al ili

multe da atento kaj amo.

 

  - Verkegemulo.

En novembro 1946 Auld revenis el la Mezoriento al Britujo.

Oni lin lokis en la nordo de Anglujo, kie li denove konatiĝis kun Meta Stewart, tiam flegistino.

Iam lia samlernejanino ĉe Hermitage, ŝi intertempe ĉarme plenkreskuliĝis kaj tiam tre

kaptis lian atenton. Baldaŭ li povis viziti ŝin dum ĉiu semajnfino.

Post sep pluaj monatoj, la 30­an de junio 1947, Auld liberiĝis el la aerarmeo,

post kvarjara servo plentempa. Samjare, en septembro, li fianĉiĝis kun Meta, kaj

ankaŭ reiris al la Universitato de Glasgovo, por kompletigi sian MA­diplomon pri la anglaj literaturo kaj lingvo,

interrompitan de la milito. Liaj kromfakoj estis la skotaj historio kaj literaturo,

la franca, morala filozofio, kaj moderna historio de post la unua franca revolucio.

Ĉe la universitato, li daŭrigis sian sportadon, enirante la unuan piedpilkadistan teamon.

Interalie li partoprenis en Scottish AmateurLeague. Li futbalis ĝis en sia 35­a jaro.

Tiu sporto fariĝis lia ĉefa. Sed ekde 1947 lin obsedis ankaŭ plia

amo eĉ pli granda: la originala Esperanto-poezio, al kiu li komencis kontribui per propra verkado.

Tiutempe li interrilatiĝis literature kun tri siaj samlandanoj, John Francis,

John Dinwoodie kaj Reto Rossetti. Kune kun tiuj poetoj, Auld  ekkreis la Skotan Skolon, novan poezian

centron por la esperantismo.

La jaro 1952, kiam Auld havis 28 jarojn, estis por li, kiel por nia kulturo, ege grava.

Li magistriĝis kaj sekve forlasis la universitaton, li edzinigis Meta

kaj komencis instrui la anglan sen faka diplomo

ĉe la mezlernejo de Johnstone, kie oni pagis lin laŭtage. En tiu urbo li ankaŭ

unuafoje akiris propran domon. Sed 1952 gravegis ankaŭ ĉar tiam li debutis libroforme en Kvaropo,

per sia «Spiro de l’ pasio".

Per tiu ĉi libro Juan Régulo Pérez lanĉis sian grandiozan eldonejon Stafeto.

Ekde tiam Auld okupiĝis ĉefe pri du aferoj: la instruado kaj la internacia lingvo.

Koncerne la instruistan karieron, li de komence ŝatis la laboron kaj bone rilatis

kun la gejunuloj, sen disciplinaj problemoj. En siaj liberaj horoj Auld, laŭ Meta kaj la

filo Roy, dediĉis sian vivon al Esperanto.

Ŝi rakontis, ke eĉ dum la mielmonato, li kunprenis porteblan skribmaŝinon!

Tra la jaroj li elspezis multe da mono por Esperanto, ekzemple per telefonado; sed li

absolute rifuzis akcepti mon donacojn por kompensi lin. La sugeston li eĉ ne volis toleri.

Sensacie evoluis la poeta kariero de Auld. Nur kvar jarojn post lia debuto per

«Spiro de l’ pasio", aperis lia majstroverko, "La infana raso" (1956).

Denove post kvar jaroj sekvis "Unufingraj Melodioj" (1960).

Dum tiuj ok jaroj li plene maturiĝis kiel poeto originala kaj pli­malpli restis ĉe

tiu nivelo dum aldona periodo simil longa, almenaŭ ĝis la apero de "Humoroj" (1969).

De la Budapeŝta Skolo Auld ricevis lingvon poezie riĉan, inkluzive de tiel

nomataj neologismoj. Malgraŭe, li ĉi tion fruktuzis konservative. Mem li neniam

enkondukis neologismon kaj precipe  kontraŭas la emon forigi la prefikson "mal".

Sevortoj neoficialaj jam establiĝis per uzateco, li ilin akceptis sed proponojn

apriorajn rifuzas. Ĉi­rilate li atentigis, ke en establita lingvo kiel la angla oni ne

diskute proponas sed simple ekuzas vortojn. Estas laŭ li eraro supozi, ke vorto

kunmetita per si mem montriĝas malpli trafa aŭ bela ol formo radika. Ĉio dependas

de la maniero laŭ kiu oni uzas la lingvomaterialon.

Ekzemple, por li tre belas la kunmetaĵo "malgaja" en «nia malgaja amindumo".

Li do havas respekton por verkisto kiel Karolo Piĉ, sed ne por ties klopodoj refari

Esperanton de ekstere. Li kredas, ke oni evitu nenecesajn komplikaĵojn, interalie

pro la bezonoj de azianoj.

 

  - Konsternis Kalocsay.

Auld agnoskas la geniecon de Kalocsay, kiu frue inspiris lin.

Aliflanke li seniluziiĝis pri certaj aspektoj de la budapeŝtano, konsiderante lin homo

iurilate senprincipa. Ekzemple, en la tridekaj jaroj  tiu tradukis verkon de Mussolini,

sed post la Dua Mondmilito elverŝis laŭdan poemon pri Stalino.

Laŭ Auld, li estis burĝo kiu adaptis sian politikon oportunisme.

La kaloĉaja verkmaniero tre diferencis de tiu de Auld, precipe koncerne la poluradon.

La hungaro neniam ĉesis refari siajn tekstojn,  dum la skoto nenion reviziis.

Iujn poemojn ĉi tiu eĉ verkis rekte sur la skribmaŝino. La kre procezo estas afero

mistera kaj individua, sed bedaŭrinde Kalocsay sin ne limigis al siaj propraj

verkoj. Ankaŭ aliulajn poeziaĵojn,  senditajn al li por aperigo, li provis plibonigi,

kvankam ne ĉiam sukcese. Tiupunkte mi interrompis: «Jes, ankaŭ iujn miajn li modifis antaŭ aperigo en Hungara Vivo."

Tiu kutimo modifi aliulajn poemojn tre konsternis Auld. Ekzemple, por

"Esperanta Antologio", li transprenis la version de Adamson laŭ "Dekdu poetoj".

Poste Régulo Pérez decidis, ke aperu tuta libro kun la poemoj de tiu

verkisto, kiujn liveris Kalocsay. Baldaŭ Auld rimarkis, ke Kalocsay

ŝanĝis la tekstojn de eroj jam aperintaj en "Dekdu poetoj".

Li protestis. La budapeŝtano respondis, ke eĉ antaŭe, por "Dekdu poetoj", li ŝanĝis la originajn tekstojn de Adamson.

Alia malbona flanko de la kaloĉaja respektomanko por aliulaj

verkoj estas, ke ofte liaj modifoj fuŝas la tekstojn, malpli valorigante ilin.

Pri la poemoj de Kalocsay mem, notendas, ke la eroj aperintaj en la

"Esperanta Antologio" estas laŭ lia propra elekto – pri kiu li insistis – kaj ne ĉiam laŭ

la ŝato de Auld.

Mi scivolis kial, post certa stadio, la budapeŝtano ne plu verkis originale sed

sin plene dediĉis al la tradukado, kaj eĉ insistis pri ĝia supereco.

Laŭ Auld la klarigo estas, ke Kalocsay simple ne plu havis ion por diri.

«Tiel okazas rilate al multaj poetoj."

 

  - Kariero.

Baldaŭ post la publikigo de "La infana raso", Auld en 1956 refariĝis studento ĉe

instruista seminario, Jordanhill Training College, por unujara kurso.

Li diplomiĝis kun duobla kvalifiko instrui kaj la lingvon kaj la literaturon anglajn.

Tiam bone prosperis lia kariero en la lernejoj.

Ekde 1957 ĝis 1960 li instruis en West School ĉe Paisley.

Post tiuj tri jaroj, li petskribis kaj akiris postenon de ĉefinstruisto  (fakestro pri la angla)

en Grange School, Alloa.  Tie oni ankaŭ havigis domon por lia familio, kiu intertempe

kreskis per la naskiĝo de du infanoj: Judith (1954) kaj Roy (1956).

Alloa situas nur ok mejlojn for de Dollar.

En 1963 Auld aĉetis la nunan domon en Dollar.  Tamen li daŭre laboris en Alloa,

kies lernejo en 1965 unuiĝis kun Forebraes School de Dollar.

La rezultan lernejon en Alloa oni nomis Lornshill Academy,  kiu intertempe fariĝis unu el la plej prestiĝaj

liceoj de Skotlando. Per interna promocio, Auld fariĝis unu el du viclernejestroj.

Dum siaj lastaj dek jaroj, ĝis la emeritiĝo la 6­an de novembro 1989, li estis la sola viclernejestro.

En 1992 li ankoraŭ instruis duonon de la tempo kaj cetere faris

administran laboron, kiun li tre ŝatas.

Li laboris en Alloa 29 jarojn plen tempe por la sama lernejo, tiel ke li konatiĝis kun

pluraj generacioj de parencaj infanoj.

 

  - Normalulo.

La fizika vivo de Auld rivelas homon psikologie stabilan, junaĝe tre eman al

kaj kapablan pri sporto. Li estis bona organizanto, populara instruisto, kaj dum multaj

jaroj la edzo de unusola virino, kiun li renkontis junaĝe ĉe sia lernejo.

En la lastaj jaroj li fariĝis fiera avo.

Laŭ la stereotipa bildo pri poetoj, ne tion oni atendus.

Kvankam alte dotita, Auld estas antaŭ ĉio normala.

Pro iuj eroj en lia pli frua poezio, mi opiniis, ke li estos bohema kaj eble ankaŭ

ĉiama «junulo" kolera» koncerne la misaĵojn de la mondo. La realon mi trovis alia.

Auld ne forĵetis kune kun la religio la normojn de la bona konduto aŭ de la

moralo. Li ja insistis pri sana sinteno al la sekso, kaj ĝin malkaŝe traktis en siaj poemoj.

Aliflanke li kontraŭas la pornografion, kiu tion ekspluatas.

Ankaŭ la samseksemon li ne aprobas. "Sekretaj sonetoj",

laŭ li, ankoraŭ eldiras tion, kion normale faras la geviroj, sed li malŝatas Georgon

Peteridon Peneter (2) kaj aliajn similajn.

Auld ja montriĝis malasketa, ekzemple tro ŝatante siajn bieron kaj cigaredojn, kio

faris zorgojn al liaj amatoj kaj admirantoj;

tamen ankaŭ per tio li normalas, almenaŭ por sia generacio. Kaj la «kolera junulo"

intertempe forsolviĝis kun la jaroj, kiuj alportas seniluziiĝon pri la socia reformeblo.

Eble, tamen, la granda ĝentileco de Auld multon maskis.

Post "La infana raso" Auld ne plu faris al si zorgojn pri la «moderneco" en la poezio;

ĉar per tiu verkego li demonstris, ke li ja kapablas krei ankaŭ tiumaniere.

En aliaj verkoj, kaj precipe "Humoroj", li ne plu atentis tiaĵojn.

Efektive, li sin deklaris romantikisto, sed kiel ofte ĉe grandaj verkistoj tia ĉi etikedo estas pridubinda.

Koncerne kriteriojn, li kelkrilate ŝanĝis siajn ideojn.

Ekzemple, en la komenca periodo li insistis pri la supereco de la Granda Poemo kiel la eposo,

surbaze de kiu oni devus juĝi la staturon de poeto.

Poste li tamen konstatis, ke ankaŭ per lirikaĵoj eblas atingi grandecon.

Ĉi­rilate li aludis homojn, kiuj demandas kial li ne verkas poemojn pli simplajn.

«Sed ili ne konscias kiel malfacile estas verki grandan poezion kaj simplan kaj trafan."

Lia iama opinio pri la Granda Poemo iom lezis lian reputacion rilate poemojn

verkitajn post "La infana raso". Ekzemple oni subtaksis "Humoroj".

Plurfoje Auld revenis al la valoro de la poemaroj sekvintaj lian eposon.

Tio lin evidente ĝenas, ke multaj taksas lin ĉefe surbaze de libro,

kiel ajn impona, kiun elfaris juna viro tridekjara.

Siajn eseojn Auld ĝenerale verkis kiel preparilojn por paroladoj pri la koncernaj

temoj. Ili ĉefe traktas la Esperantan kulturon,  ĉar kontraste kun Waringhien li nesentis sin logita al alispecaj prozaĵoj.

Ĉe retrorigardo super sia kariero, Auld ĝenerale kontentas.

Iufoje, relegante malnovan poemon, li miras pri ĝi kaj pensas:

«Ĉu vere, ke mi verkis tion?"

Tiel pri ekzemple "La infana raso" kaj sia traduko de la ŝekspiraj sonetoj.

 

Mia dua vizito al Dollar, kiu tiom rivelis, estis neforgesebla travivaĵo. ◼

    (Edwin de Kock)

 

     Piednotoj:

  1) En 2001 Auld donacis sian kolekton al la Nacia Biblioteko de Skotlando.

  2) Kaŝnomo de Gaston Waringhien, kiu verkis kelkajn poemojn

por akompani reeldonon de "Sekretaj sonetoj" en pli ampleksa "Libro de  Amo"

en 1969. La verkinto de "Sekretaj sonetoj" (1932) estis Peter Peneter,

pseŭdonimo de Kalocsay.

 

 

      Notoj por mia biografionto.

 

MI LEGIS LASTATEMPE, en recenzo pri biografio de konata poeto: «Ni scias per liaj

leteroj, ke Rilke estis singarda kaj evit ema amanto; tamen li profunde komprenis la amon."

 

Mi supozas, ke unu el la avantaĝoj de tio, ke mi verkas internacilingve estas, ke tre

verŝajne neniu post mia morto legos miajn leterojn kun aŭ sen la celo fari asertojn pri

mia karaktero. (Tia persono konstatus ĉefe, ke mi estas tre vortŝpara kaj malakurata

korespondanto.)

Unue, eĉ se mi fariĝus la plej grandioza internacilingva poeto, la internacilingva

publiko ĝenerale ne konstatus tion, nek interesiĝus pri la fakto.

Due, eĉ tiuj, kiuj konus mian nomon, ne legus miajn poemojn.

Trie, eĉ tiuj malmultaj, kiuj legus ilin, tute ne koncernus sin pri la homo, kiu verkis ilin.

La du­tri esceptuloj verŝajne jam konas min persone, kaj scias, ke mia karaktero

estas sufiĉe seninteresa.

La supraj faktoj, kvankam vere iom ĝenaj dum mia vivo, post mia morto certe ĝojigos

min. Estus tre bele, se ankoraŭ nenaskitaj generacioj pilgrimus al mia tombo, se mia

nomo estus menciata en ĉiuj kulturaj rondoj de la internacilingva movado – aŭ en la

lernejoj de la tuta mondo, se nia afero jam estos venkinta –, se iu nekonata junulo legus

miajn poemojn adorante kaj inspirate antaŭ ol sin turni denove al daŭrigo de sia poezia laboro;

sed aliflanke mi ne povus ripozi en paco, se mi scius, ke seriozmienaj esplorantoj

tra fosas miajn aferojn – leterojn, taglibrojn, poemojn, artikolojn – por anonci profesore

al furor avida publiko: «Malgraŭ lia eterna temo, li estis eŭnuka"; aŭ:

«Kvankam li aspektis tre vira, lia edzino lin ofte batis."

Post la apero de "Kvaropo", mi jam iomete konstatis, ke la plej bonintencaj legantoj

povas atingi plej malpravajn konkludojn.

Al pli ol unu tre afabla korespondanto, kiu laŭdis miajn poemojn kaj poste petis la

adreson de f­ino «Anna», mi devis klarigi, ke, se ie ekzistas tia persono,

mi devos akuzi ŝin pri plagiato kaj lezo de kopirajto, ĉar mia

Anna estas nur simbolo – eĉ ne simbolo de persono, sed simbolo de ideo, simbolo de

tuta epoko kaj de tuta filozofio.

Sed min konsternas la penso, ke iu esploranto povas aserti sen kontraŭdiro:

«La originalo de "Anna" estis iu f­ino X, kiun Auld ofte vizitis dum la jaro 19...",

tio min tremigas, eĉ se tiam mia edzino jam ne povos bati min pro liaj fuŝ asertoj.

Aliflanke, se ekzemplero de lia traktato-biografio atingus la elizeajn kampojn, mi certe ĉerpus el ĝi tre multe da amuzo. Ĉar mi

kiel eble plej malmulte skribas leterojn, kaj tute ne taglibron, mia biografi isto sin turnus

por siaj «faktoj" ĉefe al miaj poemoj, kaj el tiu fonto, kian malĝustan karak teron li povus

konstrui por mi!

Ĉar jen la sekreto de miaj verkoj: multaj poetoj «ĝeneraligas siajn personajn spertojn";

mi, kontraŭe, personigas miajn ĝeneralajn spertojn.

Mi estas observanto, ne partoprenanto.

Miaj poemoj estas simbolismaj, filozofiaj. Sekve, kara biografionto, kiu feliĉe ne ekzistos,

ili malmulte helpos vin kompreni miajn agojn.

Estas do bone, ke la internacilingva publiko ne interesiĝas pri sia literaturo,

ankau ne pri siaj verkistoj. Neniu publiko tiel rapide forgesas siajn verkistojn.

Kiu estis Stanisław Zygmunt Braun?

Respondu, kara leganto, se vi povas … ◼

     (William Auld)

 

 

      Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia.

 

Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia,

l’ inspiron klere disciplinas,

por riĉa sineduko minas

en la heredo poezia.

 

Al sia muzo ambicia

li gloran vojon iluminas.

Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia,

l’ inspiron klere disciplinas.

 

Dum tembrojn de la voĉ’ pasia

li potencigas kaj rafinas,

divershumore lin animas

socia tem’ – aŭ stat’ ebria!

 

Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia.

 

Jen Vilĉjo Auld, poet’ konscia

 

     (Reto Rossetti, 1909–1994)

 

 

           Anna.

 

     I.

Anna, diskrura kaj enua,

per distra mano suprentiras

la ŝtrumpon, kaj pro l' hor' vakua

ion nebulan prisopiras,

 

kaj mi, sidante en proksimo,

ekvidas gambon filigranan

kaj, ekpulsante pro l' intimo,

lascive eksopiras Annan,

 

kaj premus kun avid' purpura

vizaĝon in ter ŝiaj mamoj,

kusenaj mamoj de matura

graseta spertulin' pri amoj.

 

Kaj certe se mi entreprenus,

eĉ malgraŭ apatia stato

al sia sino ŝi min prenus

pro simpatio - kaj kompato,

                   

kaj lulus mian kapon milde

sur sia varmodora nudo,

kaj vartus dum momentoj ŝilde

min de l' turmenta vivokrudo.

 

Sed post miraklo de orgasmo -

mi bone scias - venus re la

eĉ pli profunda kormarasmo.

Ne solvas splenon fulmo de la

 

kares' pasie senpasia:

mi strebas do al ekvilibro.

Anna, subite rekonscia,

babilas jam pri nova libro.

 

     II.

Anna, en ŝtrumpoj kaj kalson',

aspektas vere monumenta:

ŝveba ĝarden' de Babilon'

ne estis tiom eminenta

 

kiom la mamoj, je muaro

skuitaj per plej milda mov'

kiel tremola foliaro

pro delikata ventoblov',

 

kaj la Melosa Afrodite,

de l' tuta mond' admirocentro,

ĵaluzus plej senintermite

pri l' ronda ĉarm' de ŝia ventro.

 

Sed Anna, antaŭ la spegul',

sin vidas preskaŭ kun malŝato

kaj zorge notas sen gratul'

la plivastiĝon de l' formato,

 

kaj sentas, ke forflugas viv'

kaj maljunaĝo venas froste:

sennombraj noktoj de lasciv'

kaj ĝu' volupta lasis poste

 

impreson malprecizan de

sencelo, vano kaj malriĉo;

ankoraŭ io mankas tre,

ŝin iel fintis plenumiĝo.

 

La lastajn vestojn ŝi demetas

(ebura gamb", ingvena ambro)

kaj post momento tualetas,

kantante gaje, en banĉambro.

     (William Auld, el "Spiro de l" pasio")

 

 

       kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo"

 

Redaktoro: Pier Luigi da Costa

via S. Maria del Giudice

IT-55100 Lucca

Italujo

R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com

 

komputilbrajla asisto: J. Jelinek

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

Ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420-481 543 200

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420-481 543 200

 

 

por ricevi la revuon retpoŝte        

  skribu al: masenkoai(ĉe)mail.ru

 

 

kasisto: Pier Luigi da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 lucca, Italio

r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com

 

banka konto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa LIBE"

ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEA-konto de LIBE: libk-p

 

jarkotizo: 15 eŭroj

 

La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ

en la retejo de LIBE: www.libe.info