Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj
"LIBE"
Numero 2 Februaro 2026
Enhavtabelo
Pri nia ĉi-jara kongreso.
Mesaĝo de UEA (sendita al UN) okaze de la Internacia Tago de Edukado,
24-1-2026.
Pri la Biblioteko Hector Hodler de
UEA, Roterdamo.
Ni memoru kaj honoru.
Knaĥoĥŝveŭpsceg (rakonto).
Kandelo por Darjo (rakonto).
la plaĉo de l' klaĉo.
Ho Esperanto (poemo).
En amara horo (poemo).
Asteriksecaj enigmoj.
ĉu ankaŭ vi kredas tion?
Pri nia ĉi-jara kongreso
ŝajnas vere, ke ĉi-jare
ni ne sukcesos aranĝi nian kongreson, kaj
eble eĉ pli modesta aranĝo ne okazos por iel renkontiĝi
inter ni
LiBEanoj. restas laespero aranĝi t'n' virtualan kongreson kiel okazis
en
2022 kun rimarkinda sukceso. Tamen kelkaj samideanoj opinias,
ke virtuala kongreso, malgraŭ la nomo, ne estas vera kongreso, kaj ke ĝi povas
alkutimigi la homojn al malĉeestaj aranĝoj, tiel damaĝante
la estontecon
de la tradiciaj kongresoj. Mi ne scias, ĉu tiun opinion povas pravigi
la fakto, ke IKBE-2023 havis tre malmultajn partoprenantoj.
Verdire ankaŭ IKBE-2025 en Gresiljono ne brilis pro la nombro de
partoprenantoj, sed tie ankaŭ atingebleco kajloĝkondiĉoj
estis iom apartaj.
ĉu nun IKBE ne plu allogas nin? aĝ ĉu simple ni nun estas
malmultaj
kaj do ne plu povas atendi amasan partoprenon?
Por mi persone tradicia ĉeesta ikbe estas la nura, kiu fakte meritas
la nomon kongreso, kaj al tio, miaopinie, ni devas strebi.
Pri tio tamen estus bone koni la opinion de aliaj samideanoj.
Dume ni, se nenio ĉeesta estas realigebla, kontentiĝu
pri virtualo, sed ĉiam konsciu, ke la vera vivo ne povas
disvolviĝi nur
per radio-ondoj. (red.)
Mesaĝo de UEA (sendita al
UN) okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2026
Edukado estas homa rajto enskribita
en la Universala Deklaracio de
Homaj Rajtoj. Samtempe, estas pere de edukado, ke popoloj, nacioj kaj
individuoj devus antaŭenigi respekton al universalaj rajtoj kaj
liberecoj.
Edukado do estas speciala afero. Ni bezonas ne kian ajn edukadon,
sed edukadon kiu helpas nin konstrui pacan, justan kaj daŭripovan
mondon por ĉiuj.
ĉi-jare la temo de Unesko por
la Internacia Tago de Edukado estas:
la potenco de la junularo en kunkreado de edukado.
Gejunuloj konsistigas pli ol duono
de la monda loĝantaro kaj difinas
nian estontecon. Gravas, ke ili fariĝu antaŭeniga forto por daŭripova
evoluigo, novigo kaj socia plibonigo. Por tion atingi, ili bezonas
altkvalitan klerigon kiu rilatu al iliaj soci-historiaj fonoj kaj helpu
ilin konstrui sian aŭtonomecon.
Gravas sencoplene engaĝi
studentojn, kaj junulojn ĝenerale, por
kunkrei la edukadon kiun ili bezonas kaj por realigi iliajn aspirojn kaj
ambiciojn. Tio plej bone eblas en etoso de lingva justeco, kun multlingva
edukado kiu permesas al studentoj lerni en denaskaj, regionaj, naciaj kaj
internaciaj lingvoj.
ĉiu lingvo estas sumo de interpretoj pri kion signifas esti homo.
Multlingva edukado, kiu respektas
lingvajn homajn rajtojn estas ŝlosilo por altkvalita kaj inkluziva
lernado.
ĝi faciligas pli bonajn edukajn rezultojn, plifortigas
lingvan kaj kulturan diversecon, kaj antaŭenigas la Celojn por
Daŭripova
Evoluigo. Multlingvismo estas esenca valoro por kunkrei edukadon, kie
ĉiuj estas aŭdataj kaj ĉiuj povas paroli kaj partopreni.
Universala Esperanto-Asocio, kune
kun la Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj (ILEI), Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo (TEJO), kaj aliaj Esperanto-asocioj, organizas multajn
edukajn iniciatojn tra la tuta mondo, inkluzive de kursoj kaj trejnadoj
pri diversaj temoj, kiel pedagogio, interkultura dialogo, homaj rajtoj
kaj lingva lernado.
Ekzemple, por 2026 ni preparas
kunlaboran projekto-proponon por la
reto de Unesko-ASPnet-lernejoj en Lubumbaŝo, D'R'Kongo.
La projekto - "Esperanto en Edukado por Mondcivitaneco, Daŭripova
Evoluigo kaj
Interkultura Lernado" - proponos programojn kiuj subtenos edukadon
por daŭripova evoluigo, kaj por mondcivitaneco.
Inkluziva, egaleca kaj altkvalita
edukado, kun eblecoj por ĉiuj dum la
tuta vivo, estas vera realaĵo nur se ĝi okazas en lingvoj
elektitaj de la studentoj.
Ni klopodu kunkrei multlingvajn edukajn eblecojn por ĉiuj.
Pri la Biblioteko Hector
Hodler "BHH) de UEA, Roterdamo
(Kiel skribite en la lasta linio,la
suba teksto estis verkita en la jaro 2003,
sed la fakto ke ĝi ankoraŭ aperas en la paĝaro de UEA
verŝajne signifas,
ke ĝia enhavo estasankoraŭ aktuala. red')
La Biblioteko Hector Hodler
komenciĝis tre malgrande, en 1908 en Svislando.
En tiu jaro Svisa Esperanto-Societo fondis Svisan Esperanto-Bibliotekon,
kiun ĝi jam en 1912 vendis
al Hector Hodler.
La kunfondinto de UEA postlasis ĝin en 1920, kaj ekde tiam oni nomis
ĝin Biblioteko de UEA.
Ekde 1947 ĝi havas pli-malpli la nunan nomon.
El la kvin plej grandaj
esperanto-bibliotekoj nur la Biblioteko Hector Hodler estas posedata de
internacia
esperanto-asocio.
ĝi estas integrita en la organizaĵo kaj kontribuas al ties
laboro,
ekzemple ĝi subtenas informadantojn, junularajn, landajn kaj aliajn
aktivulojn per informoj.
Aliflanke BHH profitas de UEA, kiu donas al ĝi spacon en la Centra
Oficejo en Roterdamo.
Precipe menciindas la Libroservo,
eble la plej kompleta tia servo en
nia komunumo.
ĉiu, kiu volas vendi libron pere de la Libroservo de UEA,
devas sendi unu ekzempleron por recenzo en la Revuo kaj unu ekzempleron por
BHH.
Tial en la CO troviĝas kvazaŭ la "nacia biblioteko" de
esperanto,
al kiu iras preskaŭ ĉiu
nove eldonita verko.
Laŭ la UEA-Jarlibro, BHH
okupas tri ĉambrojn en la CO.
Se oni aldonas arkivajn materialojn, tiam tiu nombro facile altiĝas al
dek kaj pli.
Dum multe da jaroj UEA nur malmulte subtenis tiun flankon de sia agado,
kaj pro tio la stato de biblioteko kaj arkivo estas malpli ideala ol
aktivuloj,
literaturistoj kaj historiistoj ŝatus.
Ekde februaro 2003 mi oficas por
puŝi bibliotekon kaj arkivon al estonteco.
Fina celo estas raporto, kiu helpu al la Estraro poste decidi kion fari;
sed jam nun mi ankaŭ jam komencis kelkajn farindaĵojn.
La vorto "ordigo" tre ofte troviĝas en mia taglibro.
Kaj mi subtenas esplorantojn pri esperanto, kunlaboras kun Ionel Onet de la
Libroservo,
kontaktas aliajn esperanto-bibliotekojn cerbumante pri eblecoj de
kunlaboro.
Iam estis ĉi tie nederlanda studento (neesperantisto) verkonta pri
laboristaj esperantistoj
de #1911 ĝis 1940.
Kaj multas la taskoj plu.
Foje oni demandas min ĉu mi
nun legas pli multe.
Fakte, kontraŭ la latina admono legi multon, ne multaron (multum non
multa),
mi male legas multaron, sed ne multon. Necesas superrigardo pri la kolekto,
necesas konservindaĵojn disde nekonservindaĵoj.
Ekzemplo de multaj leteroj kiuj iros en la daŭran parton
de la arkivo, estas letero el 1985, en kiu iranano pardonpetas ke li ne
povas pagi sian kotizon, ĉar en lia lando estas milito. Jen rememorigo
pri la tutmondeco de la esperanto-komunumo.
Sed tio ne determinas la
ĝeneralan etoson en BHH.
Mia plej ofta penso - foje eldiro - estas:
Nekredeble, kion niaj prauloj postlasis al ni!
Skatolo kun aro da diapozitivoj kaj du e-lingvaj kasedoj, pri la temo
"bestoj, bestetoj kaj bestegoj".
Jarlibroj de plej diversaj esperanto-asocioj, ekzemple de policanoj.
Centoj da fotoj pri unu certa Universala Kongreso.
Kartaj ludoj. Zamenhof-busto. Plej diversaj poŝtkartoj.
Skatolo kun Maŭ-verkoj. Kalendaroj. Sondiskoj kun lingvokurso de
Linguaphone.
Bonvolu viziti la bibliotekon, sed
ni petas vin anonci tion.
Laŭ mia tempo kaj povo mi provos helpi vian studadon aŭ simple
nur legemon.
Ziko M' Sikosek, marto 2003
Ni memoru kaj honoru
La 27-an de februaro okazos la
kvindeka datreveno de la morto de
Kolomano Kalocsay, la hungara poeto, kiu, laŭ sia propra aserto,
estis "poeto sen popolo". Pri tiu soleco
li mem kulpis, almenaŭ parte, ĉar li kutimis enkonduki
neologismojn
el eŭropaj lingvoj. Pro tio li ricevis plurajn riproĉojn,
sed li, jam en 1934, reagis dirante, ke per enkonduko de novaj vortoj
oni plibeligas la lingvon farante el ĝi palacon, dum la fundamenta
Esperanto
estis nur kelo. Tion li asertis fine de lapoemo "Ho
Esperanto":
"Ni do konstruu sen
ŝancelo
tiun palacon de la Belo!
Por kiuj fundament' sufiĉas,
Nu, tivj loĝu en la kelo!"
Tre fortan malaprobon de la
enkonduko de tro da novaj radikoj daŭre
esprimis Julio Baghy, kiuj ĉiam
restis pli fidela al la fundamenta
lingvo. Restas tamen certe, ke la poezio de Kalocsay estas tre altkvalita
kaj en la originaloj kaj en la multaj tradukoj. Kial do ne honori nian
grandan poeton en la nuna datreveno parkerigante iun (aŭ eble
kelkajn!)
el liaj poemoj?
Knaĥoĥŝveŭpsceg
Antaŭ multaj jarcentoj, kiam
la mondo estis juna, kaj kiam estis
drakoj en Eŭropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, venis ŝipoj el
ĉiuj partoj de nia Esperantujo al la ĉefurbo. Rarajn trezorojn
kaj
spicojn ili alportis el orienta Esperantujo, kaj oron el suda Esperantujo,
kaj lignon kaj peltojn el
la nordo, kaj grenon el la okcidento.
ĉiujn kaj ĉiajn produktaĵojn de la lando oni
malŝarĝis ĉe la ĉefurba haveno,
kaj oni tie surŝarĝis la belajn objektojn fabrikitajn en la urbo
por ilin resendi al la Esperantuja kamparo:
jen ŝtofoj de eleganta verda koloro;
jen libroj binditaj per verda tolo;
jen mebloj el verdigita ligno;
jen teleroj, tasoj kaj manĝiloj el verdiĝinta kupro, kaj
jen ĉia alia bela verdaĵo de la ĉefurbo.
La ŝarĝistoj de la haveno laboris ĉiutage dum la tuta tago
por
la ŝarĝo kaj malŝĝo de tia fruktoplena komerco.
Ili estis grandaj, fortaj homoj, sanaj pro laboro konstanta en la ekstera
aero,
dikmuskolaj pro laboro konstanta sub la pezaj kestoj,
obeemaj pro laboro konstanta sub la kontrolistoj,
kaj (se oni kuraĝu diri la veron) iometete stultetaj pro laboro tiel
konstanta.
Inter tiuj grandiozaj homoj unu
estis la plej forta, la plej sana, la
plej dikmuskola, la plej obeema, kajla plej stulta ŝarĝisto de la
haveno:
la natura estro de la ŝarĝistaro.
ĉiutage kiam la civitanoj de la ĉefurbo preterpasis la havenon
kaj
rigardis la alvenon de la riĉaĵoj el la tuta lando kaj la
dissendon de la
verdaj produktaĵoj el la urbo, ili rimarkis kiel brave kaj bone laboris
tiu forta, dikmuskola, obeema, kaj stulta princo de la ŝarĝistoj.
"Brave, - ili ofte
laŭtkriis. - La verdaj steloj vin benu samkiel vi
benas nian urbon!" Kaj li ridetis (stulte sed dikmuskole kaj obeeme)
kaj se eble manon li svingis salute.
Tiu grandioza estro de homoj havis
unu grandan problemon: li nomiĝis Knaĥoĥŝveŭpsceg.
La nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg estas (teorie) tre bela
Esperanta nomo,
ĉar la sonoj kaj ties kunmetaĵoj estas tute ordinaraj kaj tute
bonaj.
Sed malgraŭ ordinareco kaj boneco, multaj vortoj de nia lingvo estas
por iuj personoj
malfacile prononceblaj (kiel knali, psiĥologio, ekscii kaj
ŝvebi),
kaj nur akademianoj ĉiujn vortojn povas uzi sen peno kaj sen penso.
Eĉ en tiu antikva kaj pli pura epoko, nur akademianoj povis sen peno
kaj sen penso
elbuŝigi la nomon Knaĥoĥŝveŭpsceg.
Kaj pro la fakto ke neniu el la ŝarĝistoj povis prononci la nomon
de sia plej kapabla kaj admirinda
(dikmuskola, obeema kaj stulta) estro, neniu kuraĝis paroli al li.
Knaĥoĥŝveŭpsceg estis pro tio tute sen amikoj.
Knaĥoĥŝveŭpsceg
ne multe pensis pri la problemo nur ĉar li ne multe
pensis pri io ajn. Li simple laboris kaj laboris, sen amikoj kaj sen
pensoj,
sub la suno kaj la kestoj kaj la kontrolistoj, kaj fariĝis de tago al
tago ĉiam pli forta, ĉiam pli
dikmuskola, ĉiam pli obeema kaj ĉiam pli stulta.
Dum tio okazis, ekkreskis malfacila
problemo inter la civitanoj de la ĉefurbo.
Multaj ĉarmaj fraŭlinoj vidis tiun mirindan homon kiam ili
preterpasis la havenon, kaj ili deziris lin kiel edzon.
"Kia plezuro, - ili pensis, - edziniĝi al homo tiel dikmuskola
(ĉar li povus bone labori),
homo tiel sana (ĉar li kapablus ĉiam prizorgi min),
homo tiel obeema (ĉar mi povus ordoni lin),
homo tiel stulta (ĉar li ne rimarkus se mi mem neniam plu
laborus)!"
Sed neniu el la fraŭlinoj povis paroli kun Knaĥoĥŝveŭpsceg, ĉar
neniu el
ili povis prononci lian teruran nomon.
Dum horoj ili sin ekzercis an-taŭ siaj speguloj, ĝis antaŭ
preskaŭ
ĉiu spegulo de la ĉefurbo je preskaŭ ĉiu horo de la
tago aŭ de la nokto,
troviĝis malfeliĉa fraŭlino strebante kaj penante (ĉiam
malsukcese)
elbuŝigi la nomon de la mirinde dezirinda homo kiun ĉiuj deziris
edzigi.
La junaj fraŭloj de la
ĉefurbo ekkonsterniĝis. La fraŭlinoj pensis
nur pri la ŝarĝisto, kaj ne plu pensis pri aliaj fraŭloj.
Se nur unu fraŭlino povus elbuŝigi la nomon de la mirinda
ŝarĝisto,
ŝi povus paroli kun li, kaj eble edzigi lin. Kaj poste, la aliaj
fraŭlinoj eble denove
pensus pri aliaj homoj.
Do ankaŭ la fraŭloj pensis kaj pensis pri la nomo, por espereble
elpensi metodon
lerni kaj instrui la malfacilajn sonojn de la nomo
Knaĥoĥŝveŭpsceg.
Ili petis helpon de la akademianoj,
sed la akademianoj facile prononcis
la nomon, kaj tial ne komprenis la problemon.
Ili petis helpon de la aliaj
ŝarĝistoj, sed la aliaj ŝarĝistoj estis
tre obeemaj kaj stultaj, kaj de sunleviĝo ĝis eknokto nur laboris
kaj
malofte parolis unu al la alia, kaj ĉiuokaze ankaŭ ili ne povis
prononci
la nomon de la forta homo kun eĉ pli forta nomo.
Pasis jam jaroj. Sed ne okazis
eĉ unu geedziĝa festo,
ĉar ĉiuj fraŭlinoj
pensis nur pri la ĉarma kaj alloga ŝarĝisto, ideala edzo,
sed neniu el ili povis prononci ties nomon, kaj tial neniu el ili povis
ekamikiĝi kaj eventuale edzigi lin.
Kaj la fraŭloj fariĝis de tago al tago pli malfeliĉaj.
Ili pripensis preskaŭ nenion
krom la fraŭlinoj, kiuj pripensis preskaŭ nenion krom la malfacila
nomo.
Fine preskaŭ neniu plu laboris en la ĉefurbo (krom la
ŝarĝistoj).
ĉiu pensis nur pri la nomo Knaĥoĥŝveŭpsceg.
La reĝo mem pripensis la nomon, ĉar li ektimis la tujan kolapson
de la ekonomio.
Sed kion oni faru?
La reĝo kunvenigis siajn
saĝulojn kaj postulis, ke ili nepre solvu la problemon.
La saĝuloj pensis kaj pensis, sed ili estis akademianoj ĉiuj,
kaj povis facile prononci la nomon.
("ĝi estis, oni memoru, teorie tre bela Esperanta nomo, kies
sonoj kaj kombinoj estis sufiĉe ordinaraj kaj tute bonaj.)
Sed kvankam ili ne komprenis la malfacilon de la prononco, ili bonbone
komprenis, ke
la reĝo estas tre malkontenta.
Fintine unu el la saĝuloj naskis ideon:
"Alta moŝto", li
demandis, "se la nomo kaŭzas malfacilaĵojn, kial ne
postuli, ke la homo ŝanĝu ĝin?"
"ŝaanĝu
ĝn?"
"Jes, alta moŝto,
ŝanĝu ĝin al io pli
simpla kaj pli plaĉa al la...
nu... al la ordinaraj homoj."
La reĝo pripensis la aferon.
"La lingvo estas sanktega afero", li diris,
"netuŝebla heredaĵo de la prareĝoj. Tamen nomo ne estas
tre, tre... fundamenta... parto de la lingvo,
kaj eble oni povus ŝanĝi la nomon de unu homo sen lingva
katastrofo".
Li plupensis. "Bone",
decidis la reĝo, post apenaŭ deca heziteto.
"Ni ŝanĝu la nomon ĝis fraŭlino povos
elbuŝigi ĝin.
Venigu tiun... tiun..."
"Knaĥoĥŝveŭpsceg?" demandis la saĝa akademiano.
"Jes, tiun. Kaj venigu
ankaŭ mian filinon, kiu juĝos kiam la nomo estos elparolebla de
fraŭlino".
"Bone, alta moŝto".
Kaj la saĝuloj kunvenigis Knaĥoĥŝveŭpsceg kaj la
princinon,
kaj oni komencis la aferon.
"ĉu vi povas prononci
Knaĥoĥŝveŭpsceg, princino?" demandis unu el la
saĝuloj.
"Ne, bedaŭrinde",
respondis la princino.
"ĉu do
ĥoĥŝveŭpsceg?"
"ĥoĥ...
ĥoĥv... ĥoĥŝvo... Ne, bedaŭrinde", respondis
la princino.
"Diable! Do, ĉu
ŝveŭpsceg?"
"ŝvep...
ŝveŭp... ŝveŭpco... Ne, mi ne povas"-
respondis la princino, kaj la larmoj komencis flueti laŭ ŝiaj
belaj vangoj.
Knaĥoĥŝveŭpsceg
rigardis la princinon dum la tuta afero.
Kvankam li ne estis tre inteligenta persono, li ekkomprenis, ke la princino
estas
vere la plej bela fraŭlino kiun li iam ajn vidis, kaj kiam
ŝiekploretis,
li decidis, ke li forte deziras amikiĝi kun ŝi.
"ĉu vi do povas diri
Psceg?" daŭrigis la reĝo.
(Li komencis imagi, ke la altekosta edukado de lia filino
estis tute vana afero, kaj ke ŝi estas fine iom stulta fraŭlino.)
"Ne, patra moŝto. Mi
neniam povis elbuŝigi
aŭ so post po, aŭ co post so. Ho, pardonu min, patra
moŝto!"
"ĉu do simple Eg?"
demandis la reĝo, kolere'
"ĉu do simple Eg?" "Eg? Eg?" La princino
ekridetis,
kaj ŝia rideto estis brila kiel la suno.
"Ho jes, patra moŝto. Tio
estas tute simpla nomo. Eg."
"Lia nomo ektuj estu do
Eg", diris la reĝo, kaj supozis, ke tio
estos la fino de la afero. Sed antaŭ ol li povis diri pli ol tion, la
princino sin turnis al Eg kaj diris:
"Ho mia kara Eg! Ho kiom mi
dum jaroj deziris amikiĝi kun vi!
Bonvolu esti mia amiko, kaj permesu al mi esti via amikino!"
(La princino tion diris ĉar ŝi, simile al ĉiuj aliaj
fraŭlinoj de la ĉefurbo,
nokte sonĝis kaj tage revis pri edzo tiel dikmuskola, tiel sana, tiel
obeema
kaj tiel stulta, kiu laborus, belus, obeus kaj ne rimarkus, se ŝi ne
laborus.)
La reĝo tujtuj
ŝokiĝis:
"Kion vi diras, mia filineto?!
Tiu
sinjoro estas...
"... estas la revo kaj
sonĝo de ĉiu fraŭlino de la ĉefurbo, patra moŝto.
Lasu min edzigi lin, kaj mi estos la plej feliĉa virino de la tuta
Esperantujo."
"Tio ja solvus la problemon,
alta moŝto", diris unu el la
saĝuloj.
"Kaj la popolo denove povus labori
kiel antaŭe."'
Tiu ĉi saĝaĵo
konvinkis la reĝon, kaj la sekvantan tagon oni festis la
geedziĝon.
La nomo de tiu nobla
Knaĥoĥŝveŭpsceg restas ankoraŭ en nia lingvo,
en sia pli simpligita formo, kaj eĉ ĝis hodiaŭ ni en
Esperantujo diras,
ke tre forta homo estas fort-eg-a, kaj ke tre bela princino estas
bel-eg-a.
(El "Rakontoj prapatraj pri
nia lando antaŭ multaj jarcentoj
kiam okazemis mirindaj aferoj".)
David K' Jordan
Kandelo por Darjo
Darjo marŝas rapide, ombrelo
en la maldekstra brako. Tuj kiam li
turnas la angulon, li malrapidiĝas ĝis halti, apogas sin al muro'
Sur
ĝi li glitas, sidas sur la trotuaro, ankoraŭ malseka de pluvo.
Li ripozigas la pipon sur la ŝtono.
Du aŭ tri preterpasantoj
ĉirkaŭ li demandas ĉu li fartas bone.
Darjo malfermas la buŝon, movas la lipojn, ne aŭdiĝas
respondo.
La dika sinjoro, vestita blanke, diras ke li probable suferas atakon.
Li kliniĝas ankoraŭ iom,
etendita sur la trotuaro, kaj la pipo estingiĝis.
La knabo kun lipharoj petas la aliajn ke ili retropaŝu kaj lasu lin
spiri.
La knabo malfermas al li la palton,
la kolumon, la kravaton kaj la zonon.
Kiam oni forprenas liajn ŝuojn, Darjo malbele ronkegas,
vezikoj de ŝaŭmo aperas ĉe la angulo de lia buŝo.
ĉiu homo kiu alvenas leviĝas sur la piedpintoj, ne povas lin
vidi.
La loĝantoj de la strato babilas de unu pordo al alia, la infanoj en
piĵamo
aperas ĉe la fenestro. La dika sinjoro ripetas ke Darjo sidis sur la
trotuaro, blovante la fumnubon de la pipo, apogis la ombrelon al la muro'
Sed ne videblas ombrelo nek pipo ĉe lia flanko.
La maljunulino kun griza kapo krias
ke li mortas. Grupo trenegas lin al la taksio ĉe la angulo.
Jam kun duono de la korpo en la aŭto, la ŝoforo protestas: kiu
pagos la veturon?
Ili konsentas voki ambulancon.
Darjo kondukita reen kaj apogita al la muro - li ne plu havas la ŝuojn
nek la perlan pinglon en la kravato.
Iu informas pri la apoteko en la
alia strato.
Ili portas Darjon nur preter la angulo;
la apoteko estas ĉe la fino de la kvartalo kaj, krome, li estas tro
peza.
Li estas lasita ĉe la pordo de
fiŝvendejo.
Svarmo de muŝoj kovras lian vizaĝon, sen ke li faru geston por
forpeli ilin.
Pleniĝas la proksima kafejo
per homoj kiuj ŝatas la interokazon kaj
nun, manĝante kaj trinkante, ĝuas la delicojn de la nokto.
Darjo en trankvilo kaj tordita sur la ŝtupo de la fiŝvendejo,
sen la brakhorloĝo.
Iu proponas ke oni ekzamenu liajn
paperojn, elprenitajn - kun pluraj objektoj -
el liaj poŝoj kaj vicigitajn sur la blanka ĉemizo.
Oni ekscias lian nomon, aĝon, naskdaton.
La adreso en la monujo estas de alia urbo.
Oni rimarkas kuradon de
ĉirkaŭ ducent scivolemuloj kiuj, tiuhore, okupas la tutan straton kaj
la trotuarojn:
estas la polico. La nigra aŭto atakas la amason.
Pluraj homoj falas sur la korpon de Darjo, piedpremitan deksep fojojn.
La gardisto proksimiĝas al la
kadavro, ne povas lin identigi -
la poŝoj malplenaj. Restas en la maldekstra mano la ora ringo, kiun li
mem, kiam vivanta, nur demetis malsekigante per sapo.
La polico decidas voki la cadavroveturilon.
La lasta buŝo ripetas – Li
mortis, li mortis. Kaj oni komencas disiĝi.
Darjo bezonis du horojn por morti, neniu kredis ke li estis ĉe la
fino.
Nun, por tiuj kiuj sukcesas lin vidi, li havas ĉiujn trajtojn de
mortinto.
Pia sinjoro faldfaldas la palton de
Darjo por subteni lian kapon.
Li kunigas la manojn sur la brusto. Ne sukcesas fermi okulojn nek
buŝon,
kie la ŝaŭmo malaperis. Nur mortinta homo kaj la amaso
disiĝas,
la tabloj de la kafejo malpleniĝas. ĉe la fenestro kelkaj
loĝantoj kun kusenoj
por subteni la kubutojn.
Nigra kaj senŝua knabeto venas
kun kandelo, kiun li ekbruligas apud la kadavro.
ŝajnas ke li estas mortinta jam de multaj jaroj,
preskaŭ la portreto de mortinto paligita de la pluvo.
Fermiĝas unu post la alia la
fenestroj.
Tri horojn poste, jen Darjo ankoraŭ atendanta la cadavroveturilon.
La kapo nun sur la ŝtono, sen la palto. Kaj la fingro sen la ringo.
La peceto de kandelo estingiĝas je la unuaj gutoj de la pluvo, kiu
denove falas.
Dalton Trevisan
Laŭ plaĉo de l'
klaĉo
Ankaŭ reĝoj,
ŝtatestroj kaj similaj individuoj, same kiel normalaj
homoj, iam tiam sentas la bezonon vojaĝi tra la mondo. Sed jam ĉi
tie
finiĝas la komparo inter regnestroj kaj normalaj homoj, ĉar -- se
la lastaj,
pro stultaj monaferoj, devas ĝenerale rezigni siajn
vojaĝprojektojn
- la unuaj povas senhezite cedi al sia kaprico, tiom pli facile, ke
kutime ili estas ja senpagaj gastoj en la invitanta lando.
Plue, kiam tiuj ŝtatestroj forestas el sia hejmlando, la tieaj aferoj
funkcias
ne malpli bone sed ofte multe pli glate, dum ... se ie mankas nur simpla
leterportisto, la ekonomia prospero de tutaj urboj haltas!
La lasta, ne reĝo sed
imperiestro, kiu faris al ni la honoron en
Parizo, estis tiu simpatia, almenaŭ certagrade, Hajlé
Selasjé,
pli konata sub sia artista nomo Neguso.
Ja estis ĝojige revidi en tiel vigle postvivanta formo la unuan
viktimon
de la tiamaj diktatoroj. Bedaŭrinde, oni ne sufiĉe informis la
Parizan
publikon, pro kio ekestis certa miskompreno. La brunhaŭta barbuleto,
drapirita en blanka larĝfalda mantelo efektis tre spektakle, speciale
ankaŭ kun tiu plumĉapelo en formo de giganta cirkumflekso, simila
al -
kaj same perfida kiel - niaj Esperantaj supersignoj,
kiuj ankaŭ siaflanke tro facile faras el stelo ŝtelon kaj el
kasisto kaŝiston!
Sed saĝe kaj singarde la Neguso plejofte tenis sian supersignon en la
manoj.
Nu, kiam la gapantaj Parizanoj, ne
sufiĉe informitaj, pri la altranga vizitanto,
vidis tiun ekzotikan gaston preterpasi en kaleŝo nekovrita sed bone
gardita ĉiuflanke
de motorbiciklaj policistoj, okazis, ke dika virino apud mi ekkriis
kun videbla ĝuo: "Ha fine! Ili sukcesis kapti unu Marsanon!"
Tiel sincera estis ŝia ĝojo, ke mi ne kuraĝis sentrompigi ŝin.
Fakto estas, ke la Marsanoj
lastatempe multe okupis la tutmondan gazetaron
kaj malkvietigis pacamajn burĝojn.
Povas esti, ke ankaŭ en via regiono oni multe parolis pri la
invadoprojektoj de la Marsanoj.
Eble vi mem vidis unu el tiuj teleretoj, per kiuj la Marsanoj flugas
tra la atmosfero kaj pri kiuj la kompetentaj scienculoj vane cerbumadas.
Kial ĝuste "teleretoj"? Jes, kial teleretoj? La respondo
estas
tamen simpla. Eĉ vaksfiguro kapablus kompreni. Atentu bone!
La Marsanoj sendube ne estas
konkerantoj laŭ konataj stiloj.
Ili havas sian propran taktikon. Ilia metodo similas al tiu de araneo
kaptonta muŝon.
Unue ili teksis misterajn retojn ĉirkaŭ nia Tero, retojn
verŝajne nepercepteblajn,
kiujn dumnokte ili dismetadis helpe de specialaj aparatoj, certe
telegvidataj.
ĉu vi antaŭsentas nun la tutan sencon, veran signifon de tiuj...
teleretoj?
Jes, sufiĉis malfermi la Suplementon de la Plena Vortaro por
trovi la solvon de la enigmo sub la nova, teknika prefikso
"tele".
Tial teleretoj!
Oni ĉerpas cetere grandan
ĝuon kaj enviindan scion el la dirita
Suplemento, kondiĉe, jes, ke oni malfermu .in. Inter kelkaj vere
utilaj kaj nepre necesaj novaj vortoj
mi notis kun plezuro "liki".
ĝia signifo estas "tralasi aŭ ellasi likvaĵon".
Ekzemple: Kaldrono likas. ("Kelkfoje ankaŭ kalsono, sed pro aliaj
kaŭzoj.)
Tiel, fine, ni havas akcepteblan terminon anstataŭ tiuj tro
maldelikataj vortoj
uzataj ĝis nun por paroli pri pli-aŭ-malpli-vola ellaso de akvo.
Denun ni povos diri kun certa eleganteco, ke la hundeto likis kontraŭ
la gaslanterno.
Tio estas progreso! Sed evitu aserti, ke kato-likaĵo estas
malbonodora.
Se ne, vi havos konflikton kun la katolika mondo kaj riskos vidi...
protestantajn katolikojn.
La Suplemento kompreneble ne
enhavas ĉiujn necesajn novajn vortojn.
Inter la mankantaj oni rimarkas tujn kaj unuavide la radikon
"pinup'" (*), kiu estus tamen nepre akceptinda nun, kiam
ĉiuj ilustritaj
gazetoj publikigas tiel malavare sukajn ŝinkopartojn de ĉiaspecaj
dancistinoj, filmulinoj, modopupoj kaj similaj korifeinoj, kaj kiam
prosperas ĉiuloke beleckonkursoj por premiado de la plej diversaj
virin-anatomiaj pecoj
pli aŭ malpli Lolobriĝidaj.)
Ni bezonas tiun pinupterminon tiom pli, ke jam nia lingvo ekfloras ĉe
la internaciaj Miss'oj.
ĉu ne, ke unu el ili estas fama ne nur pro sia pinupeco sed ankaŭ
pro
sia rapida adaptiĝo al la Esperanta terminologio?
Tuj dekomence ŝi nomis siajn krurojn nur "Miaj akademianoj".
Se iu miris: "Kial akademianoj?" ŝi respondis:
"ĉar ili estas
la plej firmaj subtenantoj de mia fundamento." Sed unu tagon ŝi
havis
la okazon vidi grupobildon de nia akademio. Kia elreviĝo!
De tiam ŝi parolas pri siaj "delegitoj" kun la preteksto, ke
ili estas
la ĉefaj faktoroj de la movado! Krome, ili helpas al enkasigo de l'
kotizaĵoj."
Sed ni devojiĝis, kiel ofte
okazas, kiam temas pri pinupulinoj.
Kiom pli edifaj estas la afablaj
fantaziaĵoj de niaj... honoridindaj
kolegoj el la Dulingvisma Skolo!
ĵus ili anoncis la ĝemeligon de la urboj Newmarket en Anglujo kaj
Chantilly en Francujo. Ambaŭ estas parencaj jam pro tio, ke ambaŭ
estas
famaj centroj de ĉevaldresado' Kaj iam, dum la proksima jaro, la
loĝantoj
de tiuj urboj reciprokos vizitojn, provante paroli angle en Francujo kaj
france en Anglujo...
la malo estus pli sukcesdona! -
kaj kiel kulminpunkton de l' manifestacio oni promesas al ni la oficialan
pariĝon de Newmarketa virĉevalo kun Chantilly-ĉevalino.
La ido estos nomata Bilingvo! Ne tiel stulte!
Mi vetas - kaj ĉar temas pri
ĉevaloj, ankaŭ vi povas veti - ke iun
tagon dum la proksima jaro la sistemo Dulingvismo havos almenaŭ du
fervorajn adeptojn, nome la elektitaj
geĉevalojn, kiuj post komuna ge-heno atingos la ĉeval-edenon sub
la
aplaŭdoj de l' fratiĝintaj popoloj.
La malbonŝanco por la Dulingvismo mem
kuŝas en tio, ke la du fervoraj
adeptoj neniel bezonis la kunlaboron de la Dulingvismo por
interkompreniĝi tiel perfekte.
Raymond Schwartz
(*) Angle "pin up" )
fiksi per pingloj. De tie la esprimo "pin-up -girl" (
plaĉaspekta virino, neavara pri elmontro de certaj korpopartoj kaj
kies bildon
la Usonaj militistoj pingle alkroĉis survande super siaj kuŝiloj
en kazernoj kaj ŝipkajutoj.
Ho Esperanto'
Ho Esperanto! mia temo
Amata, kiam la kantemo
Min kaptas! vidu! lastatempe
Min jam minacas anatemo,
ĉar mi kuraĝas vin tro ami.
Jes, oni volas min proklami
Hereza, ĉar per nova brilo
Kaj riĉ' mi volas vin ornami.
Nu, mi toleras sen lamento,
Defendas min la argumento:
Palacon pompan alpostulas
La pompe-firma Fundamento!
Ni do konstruu sen ŝancelo
Tiun palacon de la Belo!
Por kiuj fundament' sufiĉas,
Nu, tivj loĝu en la kelo!
(1934)
k' Kalocsay (el Izolo)
En amara horo
Nenio estas vi, nenio,
Se, pri la senco sen konscio,
Vi hurlas pri la "nova sento"!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, fort' magia:
Dormema "rondo familia".
ĉu la giskreva himnokanto,
kolekta, koresponda vanto,
Kaj ke pri gramatikreguloj
Disputas aro de stranguloj
Rajdante sur la Fundamento:
Jen estas do la Nova Sento?
Ke rifuĝante de la devoj,
Nur gapas vi kun strabaj revoj
Kaj alpreninte dignan pozon
Kelkfoje ĵetas vi almozon
Sur la altaron de l' Afero:
ĉu tio estas do ofero?
Mi batas. Fraton batas frato.
Lin mem turmentas ĉiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, gvida torĉo,
En sorĉ'
malbona - bona sorĉo
Kaj, kva kam "stranga sekto
eta",
Sed fidi, lukti, venki preta,
Por kiu, malgraŭ ĉia moko.'
La mond-iranta Forta Voko
Ne sangmalriĉa iluzio,
Sed estas kredo, religio!
Oferoj nutras la aspirojn, Postulas ĉiu
venk' - martirojn!
Ne kovru palo vian vangon,
Neniu volas vian sangon,
Sed donon, faron kaj fervoron
Kaj koron, sed la tutan koron!
Ve, ĉio vana! Mi konscias,
Ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto@
Amuziĝanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
Por mi - poeto sen popolo!
* * *
Poeto sen popolo, ho animpremascio,
Ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko...
Forsonos senresone la plora melodio,
Kiel ŝirita kordo en forlasita loko.
ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
Kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
Aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
Kaj eksilenti - patro de versoj abortitaj?
Pli oportune estus kaj certe pli prudente:
La vanajn sapvezikojn plu ne flugigi
blove,
Kaj ektirinte ŝultrojn feliĉindiferente,
La "Kanton de la Sklavo" ne kanti plu Schulhofe.
Sed kien iri? Kie troviĝas
idealo,
Sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
En kies altartukon, freneze, post batalo,
Neniu adorante jam viŝis sangan manon?
Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj - eble
- senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.
Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale
En nokto de la mondo. Vi kiel povis trili!
Vin oni ne aŭskultis, buĉadis sin "reale"....
ĉu ŝtopu mi l' orelojn por ilin eksimili?
Ne! En la kor' plusonu la kanto
dolĉetrila,
Ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara!
Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila,
Vi estu la konsolo en nia mond' amara!
(1924)
K' Kalocsay (el Streĉita
kordo)
Asteriksecaj enigmoj
ĉu vi konas la enigmo-ludon,
kiun praktikas romiaj soldatoj en iu
Asteriks-komikso?
Jen unue ekzemplo, mallonga klarigo
kaj poste kelkaj taskoj por vi mem.
La unua ridas, la dua estas
plimulto, la tria dancas -
kaj ĉiuj kune preskaŭ konkeris Romon.
Solvo: Ha-ni-bal(o), do Hanibalo,
la kartaga militestro.
La trovenda vorto divideblas en tri
partoj, kiuj ne ĉiam devas esti silaboj.
La divenontoj bezonas iom da fantazio.
Jen la enigmoj por ili:
1) La unua ŝategas, la dua
estas persono, la tria malgrandas,
kaj ĉiuj kune ornamas.
2) La unua surkolas, la dua
ripetas, la tria komparas,
kaj ĉiuj kune bestas arbare.
3) La unua promenas, la dua indikas
frakciojn, la tria landas,
kaj ĉiuj kune ridigas.
4) La unuaj du membras, la tria
kartludas,
kaj ĉiuj kune bongustas.
5) La unua surkapas, la dua pagas,
la tria tabelvorte nedifinitas,
kaj ĉiuj kune bone akordas.
6) La unua klopodas, la dua
malĝojas, la tria malviras,
kaj ĉiuj kune artverkas.
7) La unua aktivas, la dua
ŝtelas, la tria artikolas,
kaj ĉiuj kune ĝojigas.
8) La unua ilas, la dua
refleksivas, la tria enalfabetas dekkvine,
kaj ĉiuj tri dolĉfrukte bongustas.
9) La unua trinkeblas, la dua
vokalas, la tria multegas,
kaj ĉiuj kune prezentas spektaklon.
10) La unua parencas maljune, la
dua loke prepozicias, la tria ŝakludas,
kaj ĉiuj kune tiklas nervojn.
La solvo en la marta numero.
ĉu ankaŭ vi kredas
tion?
Se iu kredas, ke li havas puran
kon-sciencon,
tio signifas, ke li havas malfortan memorkapablon.
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice
IT-55100 Lucca
Italujo
R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info