Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 3
Marto 2026
Enhavtabelo
La ĉijara universala kongreso.
ĉu monto Zamenhof?
Multaj bushaltejoj ne alireblaj por homoj kun handikapoj.
Forpaso.
Por legemaj poeziŝatantoj.
La alia flanko (rakonto).
Smeraldaj okuloj (rakonto).
"Honesteco" (rakonto).
Du poemoj de k. kalocsay:
Libero.
Mastroŝanĝo.
Solvo de la februara enigmo.
La ĉijara universala kongreso
Por la 111-a Universala Kongreso de
Esperanto (UK) la Estraro de UEA
elektis Aŭstrion kiel kongreslandon. La bela Graz (Graco) estos la
kongresurbo.
Graz estas la ĉefurbo de la
lando Stirio de la Aŭstria
Federacia
Respubliko. Ĝia nomo devenas de la
slovena vorto _Gradec, kiu signifas
"kasteleto". Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno)
kaj havas kvar universitatojn kun
ĉirkaŭ 40 mil studentoj. Kun
pli ol 900 jaroj de ekzisto, en 2004
Graz estis la Eŭropa Kultura
ĉefurbo. Ĝi estas listigita kiel
Monda Heredaĵxo de Unesko kaj Urbo
de Dezajno, proponante al vizitantoj
fascinan mikson de tradicio kaj novigado.
Pro sia eventoplena jarkalendaro, turismaj vizitindaĵoj kaj larĝa
oferto de notinda gastronomia diverseco ĝi ankaŭ estas konata
kiel
la ĉefurbo de ĝojo. Graciplena urbo.
Jam komence de 20-a jarcento
estis komerca lernejo en Graz, kie oni
instruis Esperanton. De tiam gastiĝis en la urbo pluraj Esperanto-eventoj, inter
ili la Aŭstria Esperanto-Kongreso de
1913, 1926, 1949 (okaze de kiu la aŭstria Poŝto eldonis
poŝtmarkon
kun verda stelo kaj la vorto "Esperanto") kaj 2024. Ankaŭ la
Internacia Junulara Kongreso de 1970
kaj la Jubilea Esperanto-Konferenco de
1987 (dum kiu Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala
Esperanto-
Movado). Intertempe la E-o-klubo de
Graz estas inter la plej aktivaj de
Eŭropo. En 2023 aperis oficiala
43-paĝa gvidilo de la urbo en Esperanto.
Tiu gvidilo estas internacie senpage
mendebla ĉe la Turisma Oficejo de
la regiono Graz, pri kio raportis
UEA.facila (https://uea.facila.org/loke/graz-r75).
Graz havas Zamenhof-Esperanto-Objekton (zeo-n), placon nomitan laŭ
Esperanto: Esperantoplatz.
Entute vigla kaj turisma urbo,
kun unika strukturo por vizitantoj kaj
tradicia kaj aktuala Esperanto-movado.
Tial UEA decidis akcepti la inviton
de Aŭstria Esperanto-Federacio (aef) kaj de la loka klubo por kongresi en
Graz en 2026 - pro kies invito UEA
ankaŭ kore dankas. ĉcu ankaŭ vi
partoprenos? La 111-a uk estas
planata por okazi de la 1-a ĝis la
8-a de aŭgusto 2026.
(El la Gazetaraj Komunikoj)
ĉcu Monto Zamenhof?
En eta angulo inter Belgujo, Germanujo kaj Nederlando iam
troviĝis tute malgranda landeto, kiu
restis sendependa de 1816 ĝis
1919. Tiu landeto nomiĝis Neŭtrala Moresnet.
Dum la frua 20-a jarcento,
d-ro Wilhelm Molly, esperantista
kuracisto
en Moresnet, proponis ke Neŭtrala
Moresnet fariĝu sendependa ŝtato
kun Esperanto kiel komuna lingvo. La propono ne estis sukcesa, tamen multaj
el la tiutempaj loĝantoj lernis
Esperanton.
Post la Unua Mond-milito, Moresnet
fariĝis parto de Belgujo.
Ĝi estas nun municipo kun la nomo Kelmis, en la germanlingva regiono
de
Belgujo.
Ĉe la Tri-Landa Punkto,
kie renkontiĝas la limoj de
Belgujo,
Germanujo kaj Nederlando, staras la
monto Vaalserberg. Je 322 metroj,
ĝi estas la plej alta punkto en
Nederlando. Nuntempe estas reta
petskribo, laŭ kiu oni ŝanĝu la nomon de la monto al Monto
Zamenhof,
honore al la kreinto de Esperanto.
Universala Esperanto-Asocio invitas ĉiujn, kiuj subtenas la idealon
de internacia amikeco, subskribi la
petskribon kaj kontribui al ĝia
diskonigo.
La petskribon iniciatis la artisto,
poligloto kaj esperantisto Shabi
Fiumei. UEA kunlaboras kun li
plurmaniere kaj subtenas la iniciaton
kiel kulturan kaj informan agadon. Pri la iniciato jam aperis
raporto (kun filmeto) en la belga publika amas-komunikilo BRF. En ĝi
Jan Sabri Cetinkaya, direktoro de la
Muzeo Vieille Montagne en Kelmis,
mem prezentas parton de sia mesaĝo en Esperanto.
“Eble la kampanjo ne sukcesos
ŝanĝi la nomon de la monto, sed ĝi
paroligas homojn pri Esperanto, kaj tio estas jam sukceso.
"Estas aparte rimarkinde, ke
du neesperantistoj uzas iom da Esperanto
por
raporti pri ĝi," komentas la Vicprezidanto de UEA, Seano
Riain, kiu okupiĝas pri Informado.
Li gvidas la kunlaboron kun Shabi
Fiumei.
UEA atentigas, ke -
senkonsidere al la fina rezulto de la
renomiga
propono – la iniciato jam konkrete
kontribuas al pli vasta publika
atento pri Esperanto, pri ĝiaj valoroj, kaj pri ĝia historia kaj kultura
heredaĵo.
(Gazetara Komuniko de UEA)
Multaj bushaltejoj nealireblaj
por homoj kun handikapoj
La ĉisuban artikolon pri la
problemo en Nederlando ni ricevis de
Jan Bemelmans. Estus tre interese ricevi samtemajn referaĵojn el aliaj
landoj. ĉu inter niaj legantoj ne troviĝas iu, kiu emus rakonti
pri
sialanda situacio?
Pli ol duono de la bushaltejoj
en Nederlando estas ne aŭ
apenaŭ
alireblaj por homoj kun handikapoj.
Precipe homoj kun vida handikapo spertas tion. Ses el dek haltejoj ne
havas sufixajn ilojn por subteni
blindulojn kaj malbonvidantojn dum
busvojaĝado. Por homoj kun mova handikapo, kiuj dependas ekzemple de
rulseĝo, iom malpli ol duono de la
bushaltejoj ne estas bone ekipitaj.
ĉci Tio evidentiĝas el
esploro de regiona radio-televido en la
nederlanda
provinco Overijssel, kunlabore kun
aliaj regionaj dissendantoj,
kiuj analizis ciferojn de la trafikkunlabora organizo DOVA.
Jurre Siebert el Arnhem
ĉiutage uzas la buson. Li estas
malbone vidanta
kaj malfacile piediras. "Mi dependas de la publika trafiko. Mi ne
havas biciklon nek stirpermesilon.
La publika trafiko estas mia sola
eblo." Kvankam aferoj ofte glatas,
la vojaĝoj de Siebert ne ĉiam estas
senproblemaj. "Por mi gravas, ke
bushaltejo estu bone videbla. Mi
preferas ŝirmejon, sed regule troviĝas nur haltostango flanke de
la
vojo." Por Siebert gravas, ke vojaĝo per buso de pordo al pordo
okazu
glate. Tio ne ĉiam estas la kazo. Li
ne estas la sola, rimarkas Peter
Wĵaalboer, membro de la membrokonsilio de asocio por Vidhandikapitoj.
Kelkfoje ĉe haltejo ja troviĝas
gvidlinioj, sed ili ne ligiĝas al la
ĉirkaŭaĵo. "Tiam vi havas alireblan insulon en nealirebla medio. Tio tute
ne utilas. eĉ se bushaltejo principe estas bona, glata vojaĝo
tamen
ne estas garantiita", rimarkas Siebert. "Busŝoforoj devas
vidi vin,
kaj ankaŭ voli helpi. Se ili havas
malbonan tagon, tio ne ĉiam okazas."
Tamen li ankaŭ regule spertas, ke la
ŝoforo estas bonvola, demandas ĉu li
staras sekure, kaj petas aliajn pasaĝerojn fari lokon.
Diferencoj inter urbaj kaj kamparaj regionoj.
Plej multaj bushaltejoj estas
posedaĵoj de la municipoj. Municipoj
kun multaj nealireblaj haltejoj ofte
troviĝas en kamparaj lokoj. Ekzemplo
estas Lopik, kie 95 procentoj de la
haltejoj estas nealireblaj.
Laŭ la municipo Lopik, temas pri kvartalbusaj haltejoj en la
"tipe
kampara linistrukturo" de la komunumo.
Piedirantoj, biciklantoj kaj aŭtoj
uzas la saman vojon.
"La haltejo-lokoj tial malofte
estas pli ol nur haltosigno. Ne tiom
la bushaltejoj mem estas netaŭgaj,
sed la tuta infrastrukturo ne estas
aranĝita por specifaj celgrupoj."
Pro la malgranda nombro de
uzantoj, la municipo ne planas plibonigi
la
alireblecon de tiuj haltejoj.
Kio faras bushaltejon alirebla?
Por difini ĉu bushaltejo estas alirebla, DOVA uzas plurajn kriteriojn.
Ekzemple: ĉcu la haltejo havas gvidliniojn? Ĉu ili ligiĝas
al la ĉirkaŭaĵo?
ĉcu la alto de la kajo kongruas kun la enira alto de la busoj?
ĉcu troviĝas lifto, kaj ĉu la kajo estas sufiĉe larĝa por
rulseĝanto?
Waalboer aŭdas la argumenton
pri malmultaj uzantoj pli ofte.
Li montras al la fakto, ke Nederlando
subskribis la UN-konvencion Handikapo.
En ĝi estas interkonsentite, ke
homoj kun handikapoj, same kiel
aliaj, devas havi liberan aliron al
transporto. "Publika trafiko estas
publika servo. Ne decidas la registaro aŭ interesgrupoj, kiuj haltejoj
estu alireblaj kaj kiuj ne. ĉcio devas esti alirebla, pri tio ne
eblas diskuti."
Multaj pli grandaj, urbaj municipoj
havas relative bonan alireblecon.
El la grandaj urboj, Hengelo kaj
Amersfoort atingas la plej altajn rezultojn.
Tie, pli ol 90 procentoj de la
bushaltejoj estas alireblaj por homoj
kun movaj kaj
vidaj handikapoj. Malgraŭ ĉio, Siebert ĝojas, ke li povas
uzi la publikan trafikon.
Pasintece li uzis taksion, sed ekde
kiam li malkovris la buson kaj trajnon,
lia mondo multe pligrandiĝis. "Mi sentas liberecon. Mia medio
fariĝis multe pli
vasta, mi ne plu devas resti nur en
mia propra regiono."
Forpaso
En la aprila numero vi legos pli
ampleksan tekston pri la samideano,
kies bedaŭrindan mortom anoncis
la ĉisuba mesaĝo de lia samlandano N.
Zekiĉ.
Saluton,
Eble mi ne estas la ĝusta persono
por raporti tion, sed, ĉar ĝis nun
neniu skribis ion ajn, estas mia
bedaŭrinda devo informi vin pri la
forpaso de Petar Budai el Serbio.
Li vivis fiere, virte, honore kaj
modeste, plena je ideoj kaj kun
ekstreme klara menso. Li faris apartan
kontribuon en la kampo de socia protekto
de handikapuloj, precipe blinduloj, kiel volontulo, kvankam li
disponis nur pri modestaj financaj
rimedoj.
Lin postvivas lia filino kaj tri
nepoj.
Aliaj homoj, kiuj konis lin pli
bone, skribos pri li kiel esperantisto
kaj persono. Mi simple deziris skribi ĉi tiun mallongan noton pri
viro,
kiun kelkaj el ni konis, kelkaj en
la reala, kaj kelkaj nur en la virtuala mondo.
Por legemaj poeziŝatantoj
ĉciujn samideanojn por kiuj
poezio estas grava spirita nutraĵo ni
informas, ke ili povas ricevi tute senpage la brajlan duvoluman
"in-fero"n
de Dante alighieri en la traduko de
k. Kalocsay.
La poezian tekston akompanas abundaj notoj pri la aŭtoro, pri lia
epoko, pri
la formo de la infero kiun li imagis kaj pri la personoj kiujn li
renkontis dum sia subtera vojaĝo. Kiu ŝatus posedi kaj gustumi
tiun
poezian frandaĵon sendu mesaĝon kun sia hejma adreso al
ottorinocarotta@alice.it kaj li havos ĝin baldaŭ en siaj manoj!
LA ALIA FLANKO
Kvankam ŝi ne estis profesia
koketulino, Yvonne Dufour ankaŭ
hodiaŭ perdis multe da tempo por aldoni al natura lipruĝo de siaj
dekok
jaroj nur tiom da artifika, kiom ĉiu
honesta virino rajtas por aspekti
kiel aŭtentika parizanino: apenaŭ
duonkrajonon. Per rapida pudrumo ŝi
ankoraŭ mildigis arogantecon de tro
ŝminkitaj vangoj kaj lastfoje
dronigis bazarartiklan kombileton en
densajn ondojn de moderne tondita
hararo. Kaj nun, kun afekta senzorgo, samkiel knabo, ŝi premis sur la
kapon simplan feltoĉapelon, kaptis
sian mansaketon de sur la tablo kaj
forrapidis, for ĝis la... ŝrankospegulo. Tie unu flanka
ŝtelrigardo
konvinkis ŝin, ke ne estas permesite
tiele eliri. Du obstinaj bukloj
estis liberiĝintaj el sub la ĉapelkarcero, kaj, plie, la
ruĝo de la lipoj
trograndigis la koroformon de ŝia
buŝeto. Tio krie postulis reordigon,
Kaj ŝi reordigis plej konscience.
Nur nun ŝi konstatis,timigite, ke la
vekhorloĝo montras dek minutojn ĝis
la 9-a.
Kiam Yvonne Dufour alvenis en
la butonfabriko, kie ŝi laboradis,
sinjoro Trimbal, la ĉefo, estis jam
rimarkinta ŝian malfruiĝon. Tio,
certe, ne okazis unuafoje, sed tian
serenadon li neniam ĝis nun faris al ŝi!
".....ke li ne kutimas nutri
dormemulojn, — ke en la daŭro de du
semajnoj jam tri fojojn ŝi ne estis
akurata, — ke li toleros plu nek
malfruon, nek mallaboremon, kaj jam
sufiĉe li kaj ŝi perdis da tempo,
sed ŝi bone notu, ke je proksima okazo li fordungos ŝin, tra la
pordo
li flugigos ŝin, skandale!"
Humiligite Yvonne Dufour iris
al sia loko, kie ŝin salutis
ironiĝoja
rideto de l'koleginoj. Tuj ŝi fervore eklaboris kudrante vendopretajn
butonojn, ĉiufoje po dekdu, sur prezentokartonetojn, kiajn oni povas
aĉeti en multaj butikoj. Kaj sekrete
ŝi ĵurpromesis, ke neniam plu ŝi
malfruiĝos.
De tempo al tempo sinjoro
Trimbal invadis la laborĉambron.
Tiam eksilentis la plej babilemaj knabinoj,
kaj sur la junaj vizaĝoj forvelkis
ĉiu rideto. Li estis viro mezaĝa,
bone nutrita, kaj ĉiam havis tiun
abstraktan rigardon de homo, kiu
mense kalkulas butonojn, kaj akre
metalsonoran voĉon de deĵoranta serĝento. Estis malagrable,
eĉ nerv-ekscite,
senti lian ĉeeston. Neniam li
diris afablan vorton. Nur riproĉojn.
Nur minacojn. Anstataŭ koron li verŝajne havis
kalkulmaŝinon. Kaj se
hazarde iu speciale spitema laboristino kuraĝis kontraŭdiri,
li unufraze ĉesigis ĉian diskuton: "Finfine, kiu estras la
regimenton ĉi tie?"
ĉciTion li kriis tiel mordece,
ke dum la sekvanta silento oni aŭdis nur la spiradon
de ok knabinoj subite laboremegaj.
Pro kiu kaŭzo la
vekhorloĝo de Yvonne Dufour ne
sonoris la sekvantan matenon?
Kiam ŝi vekiĝis, estis
jam la 9-a. Ŝi facile komprenis, ke
estos tute
neeble, kudri, je la sama horo, butonojn sur prezentokartonojn en la
fabriko de sinjoro Trimbal. La nura
ekpenso pri tiu nomo timigis ŝin
kiel noktmeza fantomo. ŝxi rifuĝe kaŝis sian kapon sub la kusenojn por eviti
imagitan rigardon de tiu senkora homo. Vana estus ĉia provo klarigi al
tiu butonkalkulanto, ke ŝia vekhorloĝo estas kulpa. For, for
ĉia ideo
pri tio! Des pli, ke finfine oni
povas tamen tre bone vivi
ne kudrante butonojn po dekdu sur stultajn
kartonetojn.
Je tiu momento Yvonne Dufour faris
gravan decidon. Tiom da iamaj
koleginoj ĝuis facilan lukson. Kial
ne ankaŭ ŝi enirus la klasikan karieron?
Parizo estas granda urbo, kaj en tia
urbo oni renkontas tiom da
viroj, kiuj ne kalkulas butonojn, -
precipe, kiam oni havas ŝiajn okulojn, ŝian buŝon. Decidite!
La unua ribelago de knabino,
kiun honesta, sed modesta vivado
lacigis,
nunepoke estas ĉiam la sama: ŝi aĉetas silkajn
ŝtrumpojn. Tion faris
ankaŭ Yvonne Dufour. Kaj tiun tagon ŝi aldonis al natura
ruĝo de la
lipoj iom tro da artifika. Vespere
oni plej oportune vizitas kinejon.
Unue, oni povas tie pasigi agrablan
tempon;
due, oni tie lernas amason da aferoj
utilaj dum la vivo,
precipe pri modo, aktualaĵoj, mondumaj
manieroj, kaj ankaŭ pri diversaj
fakoj el la pura scienco, ekzemple, kiel oni preparas svisan fromaĝon,
aŭ kiel naskiĝas papilioj.
Trie, pli ol sur la ekrano oni trovas fekundan grundon por amaventuroj en
la favora
mallumo de la loko....
Yvonne sidis sur komforta
fotelo de apenaŭ kvin minutoj;
ŝi ankoraŭ
ne estis kaptinta la fadenon de l.
epizoda dramo "La fianĉino de l' bandito",
kiam viraspekta ombro okupis la najbarsidilon.
Nun ŝi hezitis, ĉu sekvi la intrigon de l.filmo
aŭ koketumon kun l.apuda individuo?
Antaŭ ĉĉio estus saĝe inspekti la najbaron. Brrr! Ŝi havis subite la
impreson de abomena inkubsonĝo. Malgraŭ la mallumo ŝi
divenis la trajtojn
de l.apudulo: Sinjoro Trimbal!
Instinkte ŝi metis siajn manojn sur
la koron, kvazaŭ por subteni tiun
tro impresiĝeman instrumenton, kaj
estis kvietige, ke nun, rimarkinte
ŝian geston, la najbaro ekparolis
kaj parolis tiel dolĉe, tiel kompateme,
kiel povas paroli nur bonkora, milda
homo:
"Kio estas, fraŭlino?
ĉcu vi ne bonfartas?"
Tiu varma voĉo trankviligis
ŝin.
Estis stulte pensi pri sinjoro
Trimbal.
"Oh, sinjoro," ŝi
ridetis, "estas nenio!"
"Nu, eble la filmo vin
emociigis; tion mi komprenas. Ĝi
estas tre kaptanta.
cu vi vidis la unuajn epizodojn?"
Kaj ili plej agrable babilis, flustrante de orelo al orelo, por ne
ĝeni la aliajn ĉeestantojn. Komence pri la fianĉino de l.bandito, poste
pri si mem. Ilia konversacio atingis
certan gradon de konfidenco, kiam -
tro baldaŭ - eklumiĝis ĉiuj Iampoj. Tiam ili konstatis kaj miregis!
Yvonne Dufour sidis vere kaj fakte
apud sinjoro Trimbal! Sed li neniel
riproĉis al sia malakurata laboristino. Li opiniis ŝin tute
ĉarma kaj
tion konfesis. Plej kavalire li konfirmis la flustritajn proponojn.
Sinjoro Trimbal, kiel ĉiuj
homoj, havis du flankojn. Sed pli bone
ol
multaj aliaj li sciis, ke estas tempo por la bildflanko kaj tempo por
la dorsflanko. En sia butonfabriko
li estis nur fabrikestro. Post la
taglaboro li fariĝis viro, malforta
viro....
Yvonne plezure aŭskultis lin
kaj, liberigita de ĉia timsento,
ŝi volonte kredis, kion li klarigis. Sed virinoj estas kiel infanoj. Tuj,
kiam ili konstatis, ke la hundo ne
mordas, jam ili turmentas ĝin.
La proponoj de sinjoro Trimbal
estas certe bonintencaj. Sed ŝi ne
povas
cedi, - almenaŭ ne tiel facile. Kiu
do li opinias ŝin?
Ŝi estas honesta knabino kaj
neniam....
certe, certe! Li neniam dubis
kaj senfine estimas ŝin. Li petas
nur
permeson revidi ŝin morgaŭ vespere, kaj....
Kaj ili geedziĝis.
Kaj nun vane, tute vane, iamaj
amikoj de sinjoro Trimbal provas
reteni lin ĉe trinkotablo. Li obeeme
rapidas al sia edzino, kaj se iufoje
li malfruas, li tre humile petas
pardonon, dum ŝi, per akre metalsonora
voĉo de deĵoranta serĝento,
minacas:
"Finfine, kiu estras la
regimenton ĉi tie?"
Raymond
SchWartz
(el "vole....
novele")
Smeraldaj okuloj
Ŝi estis jam longe malsana.
Kiam la estraro de la orfejo, en kiu
ŝi
vivis, eksciis pri tio, okazis granda skandalo. ekzistis eĉ iu
malpreciza onidiro, laŭ kiu oni volis pere de tiu oportuna okazo
interalie demisiigi la direktorinon,
solidan elstaran virinon kun ĉiam
samforme enorma hararanĝo, duoble
pli granda kaj globa, ol la afrika,
kaj ŝtala karaktero. Sekvis multaj
malplezuraj telefonaĵoj el la centra
departemento. Oni devigis ŝin alveni, respondi stultajn demandojn,
skribi ion en iuj formularoj, eĉ
frekventi la policon. Aldone,
la orfejon invadadis po unu komisiono
preskaŭ ĉiutage.
Sed poiome ĉio enordiĝis,
kaj la tondro pasis. Same kiel pasis el
ĉies memoro mem la kialo de tiu ĝeno - malgranda knabino, kies
destino enhavis ne multe da
irizaĵoj.
Ŝi havis kanceron. Tio estis konfirmita en la sama tago kiel ŝia tiel malfrua
enhospitaligo.
Eble ĝuste pro tiu nekontestebla diagnozo la afero
ne komencis disvolviĝi definitive timige kaj minace por la direktorino
kaj por kelkaj aliaj altranguloj orfejaj.
Difini la malsanon sufiĉe frue tute ne eblis, sed, aliflanke,
la "sana jaro", proklamita ĉi-jare de la prezidento en lia
enkonduka
parolo al la popolzorga sekcio
ĉe EGK (Ekstreme Grava Kongreso), postulis certan kvanton da
malsanuloj en ĉiu orfejo kaj en ĉiu internulejo, kaj supero de
tiu kvanto
povis kaŭzi tre seriozajn problemojn
por la administracio.
Interalie, ne eblas diri, ke
ĉiuj en la orfejo tute forgesis pri
la
knabineto. Certe, oni sendadis al la
hospitalo senditojn, sed ĉiuj estis
ŝtataj senditoj, kiuj emis plenumi
sian difinitan servan funkcion pri,
supozeble, superaj ŝtataj celoj, kaj
kiuj neniel povas esti tro severe
prijuĝitaj pro tio, ke ili neniam
alvenis al la knabina ĉambro simple
por viziti ŝin kaj homece pridemandi, kiel ŝi sentas sin.
Kelkfoje la senditoj alportadis al la ĉefkuracisto iujn paperojn,
necesajn dokumentojn — kaj haste emis foriri.
Neniu korvarmeco, nur minimuma partopreno..
Dume la knabino
malĝojiĝis kaj ploris en
ĉiu nokto. Plej verŝajne
ŝi havis grandajn dolorojn. Neniu
sciis, kio okazis al ŝi, ĉar ŝi
ĉesis paroli, tuj post kiam ŝi estis transportita al la kancera fako.
La flegistoj tre kompatis ŝin kaj strebis laŭrimede plifaciligi
ŝiajn suferojn.
Ŝi estis pala infanaĝa
knabino, ege maldika kaj preskaŭ
diafana.
Longaj helkaŝtanaj haroj kovris ŝiajn ŝultrojn nur komence,
kiam ŝi
aperis en tiu ĉi hospitalo. Nun ĉio estis glate razita kaj preta por la
radioterapio. Ankoraŭ ekzistis ŝanco eviti operacion.
Ŝiaj grandaj grizkoloraj malgajaj okuloj, treege elokventaj,
kun timo rigardis en ĉiu
vespero tra la fenestro al la hospitala ĝardeno,
sed fakte ili rigardis al la propra
svaga sorto.
Aŭtuno jam firme regis en la
naturo, kaj povis ŝajni, ke tio estos
por ĉiam. La ĝardeno, kiu ĉirkaŭis la nordan parton de la hospitala
konstruaĵo, estis sufiĉe malnova,
plena je kverkoj, alnoj kaj aceroj.
Krom tio, foje oni renkontis ankaŭ tiliojn. Granda flava folia oceano
blinde etendiĝis, neniom zorgante
pri multenombraj sulkaj padoj kaj eĉ
ne, pro la koto, pri la velkaj aludoj al ili.
La lignaj ĝardenaj benkoj enue malplenis preskaŭ tuttempe,
ĉar la malseka vetero neniun emigis
al longaj plezuraj promenoj,
malsame ol antaŭ nur kelkaj
monatoj.
En ĉiu angulo de tiu meditejo
(kiu prodige donacis la plej lastan
ŝancon
pripensi sian vivon por multaj povraj
homoj - "nesanigeblaj
malsanuloj")
regis etoso malhela. Danke al la
amasego da kolosaj arboj, densege
kreskantaj, noktiĝon kaj mateniĝon tute ne eblis interdistingi. Aparte
vespere, kiam ĉiam senĉese pluvis, la vento fleksis la potencajn branĉojn
de tiuj nudaj gigantoj rekte apud la
fenestro de la knabina ĉambro,
produktante neimageble malplaĉan ululon. La muro hospitala servis
kiel granda helpilo por tio. Kaj ŝia
rigardo al tiu estada sakramento ne
povis alkroĉiĝi al io certa - nur
okulfrape malbonsigna ombro de tiu
diabla hurla simfonio.
Tamen subite okazis io, kio
kerne alidirektis la venontan fluon de
la
okazaĵaro.
Tiutage ŝi kuŝis en la
lito post plia sendoloriga injekto
ĉirkaŭ tagmeze.
Unu el la flegistinoj eniris kun iu
rulaĵo kaj gajvoĉe proklamis:
"Rigardu, tio estas por vi.".
"Dankon"
"Tute nedankinde, mia
kara."
Antaŭ la knabino kuŝis
alloga pakaĵo. Kio povus esti tio?
Spite al naŭza kapdoloro
alvenis scivolo. Ŝi hastis disvolvi
la paperan
ĉirkaŭkovraĵon kaj ekvidis ludilon:
amuzan plastan katon, kiu, kiel evidentiĝis post kelkaj minutoj,
kapablis kliniĝi, diri "Saluton", turni la kapon
kaj eĉ oscedi. La interesiĝo de la etulino estis senlima.
La kato mem estis karbe nigra,
sed ĝiaj okuloj, estante strasoj,
lerte
imitis du smeraldojn kaj glimis verde.
Tiu kato havis puran vivo-kaj-esperoplenan kaj samtempe
iomete ruzan rigardon, en kiu eblis tralegi:
"Ne timu! ĉio en la mondo bone solviĝas, sed ne ĉiuj
scias pri tio.
Sed mi kaj vi ja nun scias."
Al ĉiu, kiu prenis ĝin enmanen, la kato konstante donadis bonan
humoron.
Tio estis tre simple elfarita
kaj malmultekosta ĉina ludilo, sed
por
la knabino ĝi iĝis vere valorega.
Ŝi dum horoj ludis per ĝi, kaj kiam alvenadis la tempo de radioterapia
seanco aŭ la dorma horo, ŝi zorgeme starigis sian novan amikon
sur kredencon aŭ tablon, de kie ĝi ludeme kaj intime,
kun ega ŝargo da optimismo, gaje rigardis al ŝi
per la rondaj smeraldaj okuloj.
La tagoj ekflugis, kiel papilioj.
La neatendita donaco efikis plejeble
favore al la sano:
pliboniĝis la apetito, ŝi komencis
paroli kaj dum la ĉiumatena kontrolo jam kapablis
ĝuste priskribi sian staton kaj la sentajn nuancojn de la propra doloro.
Kelkaj pliaj tagoj kaj... baldaŭ
ŝi estis jam sana.
Tio estis vera miraklo - la tumoro forestis ekde tiam.
Tion konfirmis detala testo.
Kaj neniu sciis la nomon de
tiu anonimulo, kiu, farante la donacon,
kontribuis al la vivo kontraŭmorte.
Povas esti, ke li (aŭ ŝi) apartenis al la hospitala personaro.
Tio ŝajnis esti la vero - tiu knabino havis neniujn parencojn, nek konatojn,
kiuj povus viziti ŝin. ĉu iu el la
orfejo? Hmm... Dubinde. Apenaŭa probableco.
Espopore
"HONESTECO"
Oni ne havas altan opinion pri sinjorino, kiu ekstere paradas en
luksaj tualetoj dum en ŝia hejmo regas malpura mizero.
Niaj grandurboj, kun siaj
"vidindaĵoj" altrude menciitaj en gvidlibroj,
kun siaj malpli vizitindaj kvartaloj, pri kiuj fanfaronas neniu
reklamo, meritas ĝis nun tiun nealtan opinion. Kiom pli preferinda
estas egala ĉarmo de vilaĝoj! Tie ĉio estas senŝminke honesta, eĉ se
malriĉa.
Tie pulsas naturo sana, senartifika.
En grandurboj la fremdulo admiras nur la bildflankon de trompaj
kulisoj; preskaŭ neniam li riskas
enrigardon malantaŭ la scenejon.
Plejofte supraĵa ŝajno sufiĉas al lia limigita scivolo. Kaj
tiele
estas ankaŭ bone. Li kunportas favoran
impreson. ĉar nur perversuloj aŭ,
escepte, elitaj asketoj scipovas el
bildoj de l.mizero kunporti ian ĝuon.
Dum tiu novembropluvado,
malamika kaj persista, la flankaj
stratetoj
de l.grandaj bulvardoj aspektis ankoraŭ pli abomenaj. Malpuraj
loĝioj
de figurantoj. Tie sin subtenis solidaraj en sia kadukeco, domvicoj,
kiuj pro maljuneco deflankiĝis de
l.arkitektura linio.
En siaj nigraj intestoj, en keloj aŭ ĉambroj sensunaj,
ili kaŝas la grizan estadon de
l.aktoroj de grandurba vivo.
El malvastaj drinkbutikoj
penetris akra vinodoro ĉiufoje,
kiam iu
senentuziasma kliento malfermis la pordon. La tenejo de ŝuflikisto
aldonis
provokan guston de ledo kaj peĉo. Ĝi gluiĝis al la palato kiel maĉgumo.
En montrofenestro de spicisto sekiĝis zorgvizaĝa fromaĝo inter
sar-
delskatoloj kaj fumaĵitaj haringoj,
kiuj kuŝis dense premitaj en amas-
tombo. Supre, sur ŝnuroj, kiuj baris
lacan oscedon de aeroavidaj
fenestroj, balanciĝis dubeblankaj tolaĵoj,
orfe forlasitaj sub la pluvo.
La stratoj estis dezertaj. Kaj
pluvetis, pluvetadis.
La homoj sin kaŝis.
Mi suprenlevis la kolumon de l.
mantelo, plienprofundigis la manojn
en la poŝojn kaj rapide pluiris. El miniatura koridoro de
"hotelo"
sur la kontraŭa flanko de la strato eliris juna virino.
Jam laca vizaĝo. Profesie ŝminkita.
Ŝi ridetis al mi.
Kaj mi forturnis la rigardon. Sed ŝi venis, paŝis malantaŭ
mi kaj signale
proksimiĝis intencita frapeto de lignaj kalkanumoj sur la trotuaro.
Ŝi preteriris pasante inter mi kaj
dommuro kaj tiel, pli vole ol nevole,
, puŝis min.
"Pardonu, sinjoro!"
Mi renkontis du okulojn tro
invite ridetantajn.
"Negrave," mi diris seke,
nedezirante konversacion.
Sed ŝi turniĝis al mi:
"Mi puŝis vin tute
senintence, tial mi petas vian pardonon, sinjoro."
"Jam mi diris al vi, ke tio
havas neniun signifon."
"Vi ankaŭ iras al la
bulvardoj?"
"Videble."
"ĉcu vi invitos min al
taso da kafo?"
"Kion?"
"Ne koleru, sinjoro, sed vi
farus al mi tre grandan servon."
Tion mi konas. Mi ne respondis.
Ŝi insistis per tremetanta voĉo de l.mizero:
"Grandan servon vi faros al
mi.
Jam de du tagoj mi nenion
manĝis.
Mi estos al vi tre dankema."
"Vi ne manĝis de du
tagoj?"
"Ne, sinjoro - kaj hejme mi
lasis
mian infanon, kiu ploras pro malsato.
Ŝi havas kvar jarojn. Sinjoro, ne lasu min!"
Kaj mi cedis. ĉcu estis
merito, ĉu nur malforto?
Ni altabliĝis en proksima,
modesta kafejo. Avide ŝi trinkis la
kafon
kaj manĝis du bulkojn. Ŝajnis al mi, ke ni estas stranga paro.
"Kion vi faras en la
vivo?" mi demandis kun rajto de protektanto.
"Mi estas vendistino ĉe
Noel."
"En la parfumejo, rue
Saint-Honoré?"
"Jes."
"Do vi pergajnas vian
estadon."
"Kutime jes. Sed ĵus mi
estis malsana dum unu tuta monato. Mi ne povis labori.
Kaj estas multkoste vivi en Parizo, sola kun kvarjara infano."
"Kompreneble vi ne havas
edzon?"
"Ne, — mi hiavis amikon."
"Kaj nun ne plu havas?"
"Li mortis."
Sekvis silento, peza kiel plumbo.
Ŝi atakis trian bulkon. Poste ŝi daŭrigis:
"Li estis aviadisto. Leŭtenanto.
Li pereis dum aŭtoakcidento."
Mi respektis ŝian malgajecon.
Mi
ne mokis, sed diris per riproĉa voĉo
de konfesprenanta pastro:
"Jes, ili ĉiam estas
aviadistoj, -
aŭ kavalerioficiroj. Kial vi tion
faris?"
"Sed, sinjoro, ni ja vivis
feliĉaj. Li multe helpis min. Se mi retrovus nun alian amikon...."
Ree sekvis silento. El la fono de
l.kafejo aŭdiĝis klakbruo de
karambolantaj bilardbuloj.
"Sinjoro," ŝi
tuŝetis mian brakon, "ĉcu mi povus proponi, ke vi akompanu
min?"
"Kien?" - "En
hotelon." - "Kion fari?" - "Kio plaĉos al vi."
ĉcar mi ne tuj respondis,
ŝi provis allogi:
"Vi spertos, ke mi estas
ĝentila."
"Ne, mia infano, ne! Verdire,
mi ne intencas prediki al vi moralon, -
tio ne estas mia speco, - kaj aliflanke mi konfesas, ke vi verŝajne
ne estas senĉarma, — sed por tia metio oni devas esti gaja...."
"Mi estos," ŝi
promesis, ""do... vi ne volas? Vi farus al mi grandan servon."
"Ankoraŭ?
Kiamaniere?"
"ĉcar tiam mi petus de vi
dudek-kvin frankojn."
"Kial dudek kvin?"
"Mi kalkulis, ke tiom mi
bezonos por vivi ĝis lundo.
kaj lundon mi relaboros."
"ĉcu vere?"
"Jes, tion mi ĵuras.
ĉcu vi venos?" Kaj senespera rideto klopodis aspekti gaja.
"Bone, aŭskultu," mi
proponis post mallonga pripenso,
"jen estas dudek kvin frankoj kaj vi estas libera."
Ŝi leviĝis.
"Ne, sinjoro, ne, - konservu
vian monon. Mi ne estas almozulino.
Prefere mi foriros kaj ĵetos min sub aŭtobuson."
"Ne ekscitiĝu, kaj
antaŭ ĉio pripensu. ĉcu vi forgesas vian filinon?
Prenu tiun ĉi monon kaj aĉetu al ŝi
manĝaĵojn."
Malrapide ŝi metis la biletojn
en sian saketon, etendis al mi febre
varmetan manon kaj parolis:
"Dankon, sinjoro, mi akceptas,
sed nur prunte. Venu ĉi tien post
ok
tagoj kaj mi redonos al vi, kion hodiaŭ vi bonvolas pruntedoni.
Mi dankas vin. Sed estas konsentite, nur prunte!"
"Konsentite, mi
pruntedonas."
Ŝi remetis iom da ruĝo
sur siajn lipojn, salutis kaj rapide malaperis
en Unu el tiuj flankaj stratoj, kiuj kaŝas tiom da mizero....
Raymond SchWartz
(el "Vole...
novele")
du poemoj de Kolomano Kalocsay
el "Ezopa saĝo"
Libero
Liberon plenan ĝuis iam la
ĉeval',
laŭplaĉe kuradis en la kampo, tra la val'.
Alvenis foje kaj ofendis ĝin la cerv'
per malklarigo de fonto kaj huftreto de herb'.
ĝi volis venĝi, sed kun pli rapida sving'
la cervo kuris: ĝi fiaskis pri l'ating'.
Kolero en ĝi bolis, kaj ĝi, en impet'
nun al la homo turnis sin kun helpo-pet'.
ĉci tiu diris: "Bone, la cervon ĉasos mi,
se bridon, selon al vi meti lasos vi."
La cervon murdis la ĉasist' per lancotraf',
sed la ĉeval' por ĉiam iĝis lia sklav'.
Mastroŝanĝo
Kampul' azenon paŝtas sur
herbejo,
lin frapas bru' de malamik-armeo.
"Ni kuru, kuru! - krias li ekscite -
Oni nin kaptos!@ Sed la besto spite
obstinas, respondante: "ĉu vi kredas,
ke l' malamik du selojn sur min metas?""
"Nu, ne!" "Ej! Mastro, ĉu do ne egale,
sub kies ŝarĝo ĝemas mi fatale?"
Solvo de la februara enigmo
1)
La unua ŝategas,
la dua estas persono,
la tria malgrandas,
kaj ĉiuj kune ornamas: am-ul-et-o.
2) La unua surkolas,
la dua ripetas,
la tria komparas,
kaj ĉiuj kune bestas arbare: kap-re-ol-o..
3) La unua promenas,
la dua indikas frakciojn,
la tria landas,
kaj ĉiuj kune ridigas: ir-on-io.
4) La unuaj du membras,
la tria kartludas,
kaj ĉiuj kune bongustas: an-an-as-o.
5) La unua surkapas,
la dua pagas,
la tria tabelvorte nedifinitas,
kaj ĉiuj kune bone akordas: har-mon-io.
6) La unua klopodas,
la dua malĝojas,
la tria malviras,
kaj ĉiuj kune artverkas:
pen-trist-ino.
7) La unua aktivas,
la dua ŝtelas,
la tria artikolas,
kaj ĉiuj kune ĝojigas: ag-rab-la.
8) La unua ilas,
la dua refleksivas,
la tria enalfabetas dekkvine,
kaj ĉiuj tri dolĉfrukte bongustas: per-si-ko.
9) La unua trinkeblas,
la dua vokalas,
la tria multegas,
kajkune prezentas spektaklon: te-a-tro.
10) La unua parencas maljune,
la dua loke prepozicias,
la tria ŝakludas,
kaj ĉiuj kune tiklas nervojn: av-en-turo.
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice
IT-55100 Lucca
Italujo
R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info