Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 4 Aprilo 2026
Enhavtabelo
Al nia jubileanto Pier Luigi da Costa
Stimule.
Forpasis Petar Budai.
Eĉ pagi povas esti malfacile!
Maljuna pioniro.
La letargio de l. zuavo.
Plena ilustrita vort(lud)aro.
Kuraĝa kiel ŝia frato!
Al nia jubileanto Pier Luigi da Costa
Estas facile skribi artikolon pri
iu, kiu cxiam lauxte parolas pri propraj meritoj, por ke cxiuj sciu pri ilia
signifo. Male estas, se temas pri tiuj, kiuj estas modestaj kaj dauxre laboras
favore al iu celo.
Al tiuj, kiuj dum jardekoj
diligente kaj modeste laboras por nia internacia lingvo, apartenas jxusa
jubileanto el Italio, Pier Luigi da Costa.
Pier Luigi Albano da Costa
naskigxis la 24-an de aprilo 1941 en amika multinfana familio - entute ecx sep
gefratoj! En sia sepa vivjaro li blindigxis post la milito pro iu eksplodo.
Li diplomigxis en instruista
lernejo. Esperanton li lernis komence de la 60-aj jaroj de pasinta jarcento kaj
ekde tiam gxi farigxis grava por lia tuta vivo.
En 1968 li edzigxis al same fervora
e-istino Carla la Manna, klera kaj cxarma virino, kaj ili felicxe kunvivis gxis
sxia bedauxrinda forpaso en la jaro 2009. Sxi, partopreninte niajn kongresojn
kaj diversajn renkontigxojn, farigxis por cxiuj neforgesebla.
Kvankam pagatan instruistan servon
Pier Luigi neniam plenumis, li dum multaj jaroj fruktodone dejxoras en la
koresponda e-lernejo, edukante blindajn kaj vidantajn verdstelanojn, ankaux
alilandajn.
En 1977 li transprenis redaktadon
de la gazeto de IABE, "Itala Ligilo" kaj dum lastaj jaroj li ankaux
redaktas la gazeton "Esperanta Ligilo".
Longjara estrarano de LIBE (gxia
kasisto) kaj IABE Pier Luigi cxiam celas disponigi al blindaj esperantistoj la
rimedojn por aliri al la esperanta kulturo. Tial li pretigis komputilan version
de la Plena Ilustrita Vortaro kun aldonaj terminaroj kaj de kelkaj gravaj
prilingvaj verkoj kaj literaturajxoj.
Pro siaj valoraj meritoj Pier Luigi
estis en la jaro 2018 nomumita honora membro de LIBE.
Persone mi delonge konas mian plej
fidelan amikon Pier Luigi, en cxiutaga vivo tre modestan, nepostuleman homon,
cxiam pretan malavare helpi.
En lia domo trovigxas granda
biblioteko kun multaj diversaj libroj kaj revuoj.
Li ankaux tre sxatas flegi bestojn
kaj kreskajxojn en sia gxardeno.
Kara amiko jubileanta, mi kaj cxiuj
LIBE-anoj elkore gratulas vin kaj bondeziras al vi multajn pluajn vivjarojn en
sano, bonfarto kaj dauxra agado.
Amike, Anatolo Masenko
(Prilaboris J. Jelinek)
Stimule
Ĉiuj legaĵoj celas stimuli
al ia ago, mensa aŭ fizika. Ĉi-numera
Nekrologo malĝojigos multajn, sed ankaŭ stimulos al dankemo por
samideano
sociale engaĝita kaj al bedaŭro pro lia forpaso; stimulos male al
rideto la ludvortaro de Stano
Marĉek (kun unulinia aldono) kaj,
preterlasante la literaturaĵojn, devus stimuli la artikoleto de Jan
Bemelmans. Se el pluraj landoj ni ekscius pri la tieaj funkciantaj (kaj
paneantaj) teknikaĵoj destinitaj plifaciligi la vivon de blinduloj,
eble iu estonta IKBE povus pritrakti ĝuste la komparon de la
diverslandaj
situacioj. Pripensu, kolektu informojn kaj laŭeble sendu ilin al
la redaktanto de nia asocia organo.
Forpasis Petar Budai -
esperantisto
kaj aktivulo en blindulmovado
Informo pri forpaso de Petar Budai
kortuŝis ĉiujn, kiuj kunlaboris
kun li kaj konis lin. Li estis modesta, tolerema kaj kunlaborema homo.
Li naskiĝis en la jaro 1952 kaj forpasis la 9-an de Marto 2026.
Bazlernejon kaj mezlernejon por
telefonistoj li finis en Lernejo por blindaj lernantoj "Veljko
Ramadanoviĉ"
en Zemuno.
Tie li eklernis Esperanton. Li
estis entuziasmigita pri eblecoj, kiujn
donas Esperanto por kontakti kun eksterlandaj esperantistoj kaj ekkoni
vivon de
homoj en aliaj landoj. Li partoprenis kelkajn kongresojn de blindaj
esperantistoj, legis e-revuojn kaj interesiĝis pri
Esperanto-aranĝoj.
Lia ŝatokupo estis ŝako,
sed plej multe da tempo li dediĉis
al plibonigo
de la kvalito de la vivo de la
blinduloj. Li lanĉis retliston
Naŝe teme (Niaj temoj) en kiu blinduloj, ne nur el Serbio, sed
ankaŭ el aliaj eksjugoslaviaj respublikoj, traktis diversajn
problemojn
de la blinduloj. Li estis reprezentanto de ĉiuj handikapitoj en la
estraro de la urbo Kikinda, kie li
vivis.
Pasintjare forpasis lia edzino.
Post ili restis filino Lidija kaj
tri nepoj.
Li asertis, ke lia gepatra
lingvo estas la serba kaj la hungara,
sed
Esperanto estas lingvo, kiun li tre ŝatis kaj kies valoron li aprezis.
Dankon, kara Petro, pro via honesta
vivo kaj ĉio kion vi faris por
montri ĝustan vojon al viaj konatoj!
Nedeljka
Loĵajiĉ
Eĉ pagi povas esti
malfacile!
Android-aplikaĵo de Rabobank
(1) ne plu funkcias por
vidhandikapitoj; la banko laboras pri solvo.
Kelkaj homoj kun vidhandikapo ne
plu povas transpagi monon per la
aplikaĵo de Rabobank. Laŭ Oogve-reniging (Okul-asocio),
defendanto
de la interesoj de homoj kun vida
handikapo aŭ malsano, la problemo
aperis post ĝisdatigo de la Android-versio de la aplikaĵo
antaŭ kelkaj
semajnoj. La banko agnoskas la problemon kaj diras, ke solvo estas
proksima. Homoj ne plu povas premi
la pagbutonon ĉe transpagoj nek ĉe
iDeal.wero-pagoj (2). Normale ĝi funkcias jene: la voĉfunkcio de
Android, Talkback, voĉlegas
la tekston sur la ekrano, inkluzive de la
teksto sur la pagbutono. Poste homoj
povas duoble alklaki por premi tiun
butonon. Sed nun la teksto de la
pagbutono ne plu estas voĉlegata, kaj pro tio uzantoj ne plu povas
konfirmi pagojn.
"La tuta ekrano estas glate
voĉlegata, ĝis oni venas al tiu butono",
diras kliento Ferry Molenaar, kiu estas blinda.
"Tia erareto povas okazi, sed estas probleme, ke solvo
tiom longe prokrastiĝas." Li jam la 19-an de marto prezentis
plendon ĉe
Rabobank. Li diras, ke li hieraŭ (2-an de Aprilo, red.) aŭdis, ke
ili
laboras pri ĝi, sed ankoraŭ ne
scias, kiam ĝi estos solvita.
Helpo de tute fremda persono.
Molenaar nun petas helpon de aliaj por fari pagojn. "La plej
frapanta kazo koncerne privatecon
estis, kiam mi estis en vestaĵbutiko
kaj volis aĉeti pantalonojn. Por tio
mi devis transigi iom da mono de mia
ŝparkonto al mia pagkonto. Mi tiam
petis la butikiston premi tiun
butonon. Ne ŝajnas al mi bone, se oni
devas peti tute fremdan personon
helpi pri bankaj aferoj."
"ĉiu devas povi fari
pagojn memstare", diras Monique Verboeket de
la Okul-asocio" "Mi sciigis al Rabobank, ke tio postulas
urĝan
atenton. Mi komprenas, ke povas daŭri iom da tempo por solvi tion,
sed prefere tio okazu jam hodiaŭ."
Estas ankaŭ leĝe devige, ke interreta bankado estu alirebla por
homoj
kun handikapo.
Plej malfrue merkrede.
Rabobank diras, ke en nova versio
de la aplikaĵo la problemo estos
solvita. Tiu devus fariĝi disponebla plej malfrue merkrede. "Ni
bedaŭras,
ke kelkaj klientoj post siaj raportoj ne sufiĉe rapide ricevis
klarecon",
diras proparolanto. "Alirebleco ja estas grava elirpunkto en nia
servado."
La banko diras, ke blindaj kaj
malbone vidantaj klientoj povas ĝis
la ĝisdatigo fari pagojn per aliaj kanaloj, ekzemple per interreta
bankado per komputilo aŭ telefone.
1) Rabobank estas unu el la plej
grandaj bankoj en Nederlando.
2) iDeal.wero: Reta pagsistemo
per kiu kliento povas pagi tuj al
sia ŝuldato uzante sian bankokonton.
Tiu ĉi sistemo funkcias precipe en
Nederlando, sed ĝi estos uzebla en
granda parto de Eŭropo.
Jan Bemelmans
Maljuna pioniro
Kiam mi vespere eniris la
malgrandan bierejon, en kiu mi kutimis
trinki bieron ĉe bufedo, mi rimarkis lin en angulo. Li tuj frapis mian
atenton, ĉar mi havis delikatan flarsenton pri eksterordinaraj ho-
moj. La viro tie en la angulo kun sia longa griza barbo, el kiu pendis
bruletanta cigara stumpo, kun sia malorda kravato, kun distaŭzita
hararo
kaj kun surtuto malpura de polvo aŭ faruno — tiu viro aspektis kiel
senespera mizerulo.
Mi subsentis, ke io terura okazis
al li kaj ke li nun dronigis sian
ĉagrenon en alkoholon. Sciu, ke li sidadis en sia angulo jam la trian
tagon. La mastro rakontis al mi, ke vespere oni devis meti perforte tiun
gaston antaŭ la pordon, alie li simple restus sidanta ĉe sia
tablo kaj
tranoktus en la bierejo....
La fremdulo vekis mian kompaton.
Eble mi povos lin helpi. La mastro
opiniis, ke li verŝajne estas eksterlandano, ĉar li murmuris ian
fremdan lingvon en sian barbon.
Apenaŭ mi proksimiĝis al
lia tablo, kiam li subite ekrigardis kaj
rimarkis mian verdan stelon. Li ridetis lace: "Vi estas
esperantisto?"
li demandis en Esperanto kaj kapskuis konsente, ke mi sidiĝu.
"Mia nomo estas Filippi —
ankaŭ mi estis iam esperantisto, jes, tia
verda fantaziulo kiel vi!" li ridetis mokeme, "sed mi forlasis
ĝin,
estas sensence, ĉu vi komprenas, la tuta afero estas utopio...."
"Jes, eble vi estas
prava", mi konsentis kaj mansignis al la mastro,
ke li alportu du glasojn da brando. Mi nepre devis esplori tiun
ĉi esperantiston, palpi lian pulson, la afero min interesis.
"Je via sano —
samideano!" mi diris kaj levis mian glason.
Li englutegis la brandon, fumtiris
sian cigaran stumpon kaj rigardis
min preskaŭ malamike. "Ne titolu min plu
"samideano"," li diris riproĉe.
"Kaj entute — kion vi volas de mi? Pro tio ke vi portas la verdan
stelon, vi kredas, ke vi jam havas la rajton sidi ĉe mia tablo kaj
trinki
kun mi?!" li koler-eksplodis.
"Pardonu, mi ne volis fari al
vi ion malbonan", mi diris timeme kaj
min levis. La viro ŝajnis esti ebria
kaj evidente fariĝis danĝera. Sed
lia mano ekkaptis min konvulsie, repremis min sur mian seĝon.
Liaj ruĝiĝintaj profundaj okuloj direktiĝis petege al mi:
"Restu — mi scias ke vi estas bona homo, jes, ĉiuj homoj,
kiuj portas la verdan stelon, estas bonaj homoj... sinjoro mastro, du
brandojn, bonvolu!"
Denove ni eltrinkis la glasojn. Mi
atendis pacience, kion li nun diros.
Jes, mi havis la impreson, ke li sidadas tie ĉi de tri tagoj kaj
atendadas
iun, al kiu li povus malŝarĝi, malfermi sian koron. Mi ne sciis,
kiu envere li estas. Ni ja loĝis en granda urbo, mi malofte vizitis la
diversajn Esperanto-klubojn kaj la nomo Filippi klarigis nenion.
Fine li komencis paroli, post kiam li fikse rigardis en sian glason dum
longa tempo.
Kelkfoje li taŭzis malespere la pintojn de sia griza barbo,
kelkfoje li fermis la okulojn; kvazaŭ li volis memorigi al si
ĉion,
kio okazis....
"Jes, komence ĝi
ekmarŝis tute bone. Mi faris paroladon pri Esperanto.
Dio mia, ne venis multaj. Nu jes, vi konas ja tiujn tipojn,
scivolemajn homojn, kiuj volas scii, ĉu oni povas gajni monon per tiu
Esperanto,
aŭ ĉu eble oni havas aliajn materialajn profitojn per tiu lingvo.
Ho, kiel mi malamas tiun specon de homoj, tiujn malbenindajn primitivajn
dupiedulojn.... Bone, mi pensis por mi mem, eble Esperanto
plinobligos ilin, plisanigos iliajn mizerajn animojn. Oni ja ankoraŭ
ĉiam
ne volas perdi la kredon je la homaro, ĉu vi min komprenas?..."
Li faris paŭzon. Ho jes,
ĝis tiu ĉi punkto mi komprenis lin tre bone
kaj li fariĝis al mi eĉ simpatia.
Mi kredis ke mi havis antaŭ mi veran homon. Prosit!
"Mi estis agrable surprizita,
kiam anoncis sin por mia kurso preskaŭ
50 personoj. Tian nombron mi tute
ne atendis. Mia maljuna koro ekbatis pro granda ĝojo — verdire
ĉio estis
tiel kiel antaŭ 30 jaroj, kiam migvidis mian unuan kurson....
Ho, ĝi estis bela kurso, ĝi finiĝis kun granda sukceso, mi
ricevis de miaj
lernantoj arĝentan pokalon kaj tuj fondiĝis grupo kaj oni elektis
min
kiel prezidanton.... Rigardu min, hodiaŭ mi estas maljuna homo... jes,
maljuna viro, kies tragedio konsistas en tio, ke li ankoraŭ ĉiam
vidas
en tiu Esperanto rimedon por feliĉigi kaj pacigi la homaron....
La du lastaj militoj estis por mi terura bato...."
"Por ni ĉiuj," mi
konsentis kaj mi rimarkis, kian suferon kaŭzis al li
la rememoro.... La alkoholo efikis kaj pliprofundigis lian doloron
anstataŭ ĝin mildigi. Malgraŭ tio li mansignis al la mastro,
kaj denove ni eltrinkis.
"Jes, por mi la lasta milito
estis speciale forta bato... mi perdis
miajn infanojn. Mia filo estis soldato kaj mortis por la tiel nomata
"patrujo", kaj mia filino estis mortigita per bombo kune kun
ĉiuj siaj
infanoj — nome ŝi estis instruistino.... Jes, vi perceptos mian
malfeliĉon plene nur tiam, kiam... kiam vi kiel esperantisto... tio
estas,
se vi portas la verdan stelon ne nur en via butona truo sed jen, jen...
tie ĉi... plej interne en via koro... jes tiam vi komprenos mian
duoblan doloron.... Miaj infanoj estis denaskaj esperantistoj, ili
paroletis la unuajn vortojn en Esperanto, ĉar mia edzino, kiu same
mortis post
nelonge, estis ankaŭ esperantistino... kaj ne nur mia filo estis
aktiva esperantisto sed ankaŭ mia filino Maria, kiu instruis
Esperanton
al la infanoj en la lernejo... kaj ĝuste ŝi... ŝi devis
morti kun la
multaj infanoj... estis terure, kredu al mi."
Lia rakonto vekis en mi fortegan
emoción, ĉar mi eksentis plej profunde
en mia koro la tutan tragedion de tiu ĉi maljuna Esperanto-pioniro.
Mi ekprenis lian maljunan manon, volis diri ion, sed mi ne povis eligi
eĉ unu vorton. Li nur silente kapklinis al mi, kvazaŭ li
komprenus
min. Mi proponis al li freŝan cigaron. Mi estis konvinkita, ke
ĉio ĉi
estas nura enkonduko al nova multe pli granda kaj dolora seniluziiĝo,
kiun kaŭzis al li la sorto en la lasta tempo.
"Jes, vi estas ankoraŭ
juna homo," li diris kaj rigardis min kun malgajaj
okuloj. "Vi povus esti mia filo... Livio estus nun en via aĝo...
li estis fortika sana junulo. Kaj peceto da plumbo portis al li la
morton...
la tiel nomata "patrujo" ne dankos al li nek mildigos mian
doloron...
Sed pri tio mi ja tute ne volis rakonti al vi, ni revenu do al la
Esperanto-kurso,
pri kiu mi rakontis komence.... Estis do preskaŭ
50 partoprenantoj, por Esperanto-kurso beleta ĝojiga nombro.
Tiel mi opiniis en la komenco, sed kia seniluziiĝo sekvis poste!
Miaj lernantoj estis miksita multspeca ularo, laboristo sidis apud
komercisto,
studento apud fervojisto, metiisto apud fabrikisto....
Komence ĉio ŝajnis marŝi bone, sed baldaŭ mi provis
legi en la okuloj de miaj lernantoj... ĉu vi komprenas min, kion mi
volas diri per tio? Mi volis ellegi, vidi, ĉu en iliaj okuloj ekardis
la
interna fajro de Esperanto.... Mi kutimis legi en la okuloj de la homo
kiel en spegulo de animo. Ho, antaŭe en la okuloj de miaj lernantoj
ekflagris
flamoj de entuziasmo, la sankta fajro de la interna ideo
ekkaptis ilin, forbruligis ilin....
Nenio simila okazis en tiu ĉi kurso kaj mi konstatis kun malgaj-dolora
koro, ke la plimulto el ili vidis en Esperanto nur lingvon.... Jes, la
mondo ŝanĝiĝis, ne estas plu loko
por idealoj. La homoj ne meritas, ke oni donacu al ili Esperanton. Ili
ne indas por partopreni tiun sanktan aferon...
ho, mi malamas tiujn homojn, mi malamas ilin...!"
Li elkriis la lastajn vortojn
kvazaŭ en subita atako de rabio aŭ furiozo.
Li faligis sian pugnon sur la tablon, ke la glasoj renversiĝis.
Lia barbo ektremetis kaj liaj okuloj eliris minace el la kavoj.
ĉiuj homoj en la ejo ekrigardis al nia tablo. Oni opiniis
ĝenerale, ke ni
estas ebriaj gastoj, kiuj ekdisputis inter si. La mastro aperis en zorgo
pri siaj glasoj kaj diris severe:
"Se vi ne restos trankvila, vi ne ricevos plu brandon!"
La ebriulo tuj kurbiĝis en si mem kaj murmuris humile:
"Pardonu al mi — ne estas mia kulpo... mi volas esti tute trankvila...
timu nenion!"
Li metis sian manon sur mian brakon
kaj alridetis min amare.
Al mi ŝajnis efektive, ke li trinkis jam tro multe. Drinkuloj plej ofte ne
respondas pri si mem.
Kelkfoje liaj paroloj jam venis
malfacile trainter liaj lipoj,
en lia interno turmente boris amara sperto. La vivo distaŭzis lin tro
kruele.
Mi ĉion komprenis kaj mem
fariĝis malĝoja, ĉar finfine mi devis konsenti
kun li: la homaro efektive ne estis inda, ke genia spirito donacis
al ĝi tian noblan donacon, kian Zamenhof donacis per sia Esperanto.
Sed mi gardis min eldiri laŭte miajn intimajn pensojn, ili ja
puŝus
la malfeliĉulon ankoraŭ en pli grandan malesperon. Tial mi
konsolis lin
ridete: "Vi estas tro granda pesimisto, ankaŭ hodiaŭ
ekzistas ja veraj
esperantistoj inter la homoj...."
Lace li skuis la kapon kaj ridetis
senforte:
"Mi scias tion pli bone.... Komence mi ne perdis tuj la
esperón. Mi diris al mi, kiam la kurso malnombriĝis de leciono
al leciono,
ke finfine ja sufiĉus, se mi sukcesus konservi la duonon de la
kursanoj
por Esperanto. Haha, kia idiota optimisto mi estis! J
es, mi fariĝis pli kaj pli modesta en miaj deziroj, kiam mi instruadis
antaŭ
preskaŭ malplenaj benkoj. ĉu vi konas la senton, kian oni havas,
kiam
oni vespere iras al kurso kaj efektive trem-hezitas por eniri la kursejon?
Jes, ankaŭ virinoj estis en la kurso kaj inter ili estis juna
instruistino fraŭlino Bertella...."
Jen la ebriulo faris paŭzon.
Liaj okuloj ekbrilis. Super lian ĉagrenan
vizaĝon glit-kuris rideto de feliĉiga rememoro.
Tio estis lia tragedio, mi antaŭsentis. Rapide li eltrinkis sian
glason,
viŝis per malpura maniko tra la griza barbo, ekĝemis profunde kaj
daŭrigis
sian rakontadon.
"Tiu ĉi fraŭlino
Bertella estis juna simpatia knabino kaj strange...
ŝi memorigis min pri mia mortinta filino Maria. Eble estis la sama
profesio — mi diris jam, ke ŝi same estis instruistino — kiu en mi
vekis
rememorojn aŭ povas esti eble la esprimo de ŝiaj okuloj... jes,
al mi
ŝajnis, ke mi ekvidis tute precize en tiuj okuloj la unuajn signojn de
ardiĝanta fajro. Mi sentis ke malrapide ekprenas, infektas ŝin la
interna ideo,
la Esperanto-frenezo aŭ kiel ni ĝin nomu... Mi ekamis ŝin
kvazaŭ propran infanon... s
trange, kio okazadis en mia maljuna koro, ĝi ektremis kaj
maltrankvilis pro tiu
lernantino, sed samtempe mi estis certega, ke mi ne perdos ŝin....
Kaj poste... poste venis la katastrofo.... Iun vesperon mi eniris la
kursejon kaj staris antaŭ malplenaj benkoj. Ankoraŭ mi atendis
pacience,
eble la lernantoj malfruiĝis, ĉar ekstere regis pluvema vetero.
Kaj ŝi venos ja certe... sed venis neniu.
Mi maltrankviliĝis. Ĉu mi trompiĝis?
Eble ŝi estas malsana? Mi eĉ ne konis ŝian adreson... Tiel
do mi paŝadis tien kaj reen en la malplena
klasa ĉambro — la kurso okazis en lernejo — kaj fikse rigardis la
malplenajn benkojn. Vi ne povas imagi al vi, en kia animstato mi
troviĝis....
La malheleta lumo en la ejo, la silento kaj malpleno ĉirkaŭ
mi kaj la malgajiga pluvo, kiu plaŭdis kontraŭ la vitrojn. Mi
sciis ke
mi perdis la ludon, Esperanto ne interesas plu ilin, ekzistas ja aliaj pli
profitdonaj okupoj...
kaj tiel mi formigris en la pluvon, sentante profundan melankolion en
la koro....
Kiam mi aperis denove al la sekvanta leciono, nenio
ŝanĝiĝis.
La benkoj estis malplenaj. Aĥ, se venus fraŭlino Bertella, mi
estus rekompencita miloble
por ĉia mia klopodo....
Dio, kara Dio konservu por mi nur tiun unu esperantistinon,
nur tiun unu, al kiu mi tiel firme konfidis, mian duan filinon!....
Malfacile mi povas klarigi al vi ĉion ĉi, sed mi sciis nur tion:
kun ŝi mi perdis ĉian kredon je la homaro, en mia malespero mi
kroĉiĝis
al tiu lernantino kiel dronanto....
Kiam la pedelo informis min, ke estis ĉe li iu fraŭlino Bertella
kaj petis d
diri, ke ŝi ne povos plu veni al la
kurso, mi perdis la konscion,
mi svenis... haha, mia maljuna koro ne
eltenis tiun ĉi puŝegon, kiun donis al mi la vivo....
Nun mi ruliĝas en abismon.. en
abismon, ĉu vi komprenas? Nu bone, do prosi!"
Mia mano tremis, kiam mi levis la
glason al la buŝo.
Ĉu kaŭzis tion la rakonto de la maljuna samideano aŭ la
konsumita alkoholo,
ke subite ekprenis min profunda kompato kaj tia grandega pesimismo,
ke larmoj plenigis miajn okulojn?
"Ne perdu la esperon," mi
konsolis kaj kuraĝigis min kaj lin. "Vi memoras ja,
kion diris Zamenhof:
cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas
konstante...."
"Silentu*" li salte
leviĝis kiel hundo sub vipa bato, "ne turmentu
min plu per via Esperanto... Ĝi alportis al mi nur malfeliĉon,
ĉ
u vi komprenas? Ĝi detruis mian animon...
Ĝi pelas min en la morton, en malesperon... ho, — se mi neniam
konatiĝus kun tiu Esperanto,
mi estus nun pli kontenta kaj tiel feliĉa kiel ĉiuj aliaj
ordinaraj dupieduloj
en tiu ĉi mondo, kiuj nomas sin homoj... nomas sin homoj...
homoj...."
La lastajn vortojn li parolis
plende, preskaŭ plore.
Lia kapo falis peze sur la tablan
platon kaj skuis lian korpon kvazaŭ singulto.
"Lasu lin nun," diris la
mastro, "li trinkis hodiaŭ iom tro multe,
sed li refortiĝos denove."
Mi ne sciis kion fari. Hejme
atendis min la vespermanĝo, kaj verdire
mi nun konis ja la situacion de la maljuna ebriulo, mi konis lian
tragedion.
Jes, lia sorto efektive konfuzis min. ĉu li ne pravis dirante,
ke Esperanto lin malfeliĉigis? Ĉu li ne sentis duoblan doloron,
kiam
li pensis pri siaj mortintaj infanoj, kiujn li edukis de la lulilo
kiel Esperanto-infanojn, por ke ili iam estu pioniroj de la sankta afero?
Kaj nun tiu ripetiĝanta historio kun fraŭlino Bertella?.... Kiel
mi povus helpi?
Tamen mi restis sidanta ĉe li.
Io devas okazi, mi sentis subkonscie.
La alkoholo, da kiu ankaŭ mi brave trinkis beletan kvanton, konfuzis
miajn sensojn. Kaj efektive mi ne povas tute precize aserti, ĉu
ĉio
kio sekvis ankoraŭ en tiu ĉi vespero, ne estis kreitaĵo de
larmoj...
de mia incitita fantazio aŭ ĉu ĉio estis efektive reala
okazaĵo.
En la pordo de la bierejo aperis
modesta juna knabino, kiu portis
verdan stelon, kaj zorgoplene ĉirkaŭrigardis en la ejo.
Mi levis min kvazaŭ suprentirus min ia magia forto kaj sciis tuj, ke
tiu fraŭlino
estis la instruistino Bertella....
Ŝi kur-ĵetis sin al nia
tablo, kiam ŝi ekkonis en la ebriulo
la instruinton Filippi, kaj kriis timplene: "Kio okazis al li?"
Post tio ŝi levis lian kapon,
skuis la ŝultrojn de la maljunulo
kaj kriis en Esperanto: "Paĉjo Filippi, kio okazis al vi?
Ĉie, ĉie mi serĉis vin, per hazardo mi sciiĝis, ke vi
estas tie ĉi...."
La ebriulo malfermis la okulojn. Li
tuj ekkonis ŝin, ŝiaj Esperantaj paroloj
subite retiris lin en realecon, li subite malebriiĝis:
"Vi... vi tamen lernis Esperanton?" li balbutis surprizite.
"Jes, nature," ŝi
ekridis feliĉe, "bedaŭrinde mi ne povis partopreni
en via kurso ĝis la fino... Sed mi ja estas tiel dankema al vi, ke vi
estas mia Esperanto-paĉjo... kaj imagu al vi, hodiaŭ mi ricevis
la
oficialan permeson aranĝi en mia lernejo Esperantan klason... ho,
ĉiuj infanoj volas lerni Esperanton... mi estas ja tiel
feliĉa...."
Kaj la okuloj de la juna instruistino ekardis, ekflamis. Stranga brilo
iris el tiuj junaj okuloj, mirinda fajro radiis el ili — kaj ĝia brilo
reflektiĝis en la maljunaj lacaj okuloj de la ebriulo, ĝi
penetris en
liajn okulojn kun tia blindiga heleco, ke ili pleniĝis je ĝojo!
Jan Forge
(el "Mia verda
breviero")
La letargio de l. zuavo
Ni sidis ĉirkaŭ trinkeja
tablo. Honestaj temperamentoj, kiel tion
atestis nombro de subteleretoj, senhalte kreskanta, laŭ kiu la kelnero
poste ciferigos nian kotizon. La loko estis bonfame konata. Nenia soifo
kapablus elĉerpi ĝiajn barelojn. La kvalito de ĝiaj fluidaĵoj
meritis
laŭdon. Krome (kaj tio dum nia ĵazmuzika karuselepoko ne estas
tro
alte taksebla) tiu honorinda trinkbutiko ne havis orkestron.
Mi estu rostata kiel vulgara
haringo, se mi malbenas la muzikarton!
Sed en trinkejo, kie homo kun bona reputacio neniam sidas sola, en
trinkejo, meze de amika rondo ŝprucu pensoj kaj sonore envortiĝu
eĉ intimaj
konsideroj. Fajre flagru la parolo dum klingebrua skermo de l.ideoj!
Tie ĉia muziko ĝenus..... Je via sano!
Akre ni diskutis tiun tagon pri
misteraj fortoj de l. spirita mondo.
Akre, sed kiel diletantoj. Kaj, kiel okazas ĝenerale inter nefakuloj,
tre
ofte revenis vortoj teknikaj: hipnoto, mediumo, eĉ ektoplasmo, kiujn
precize difini certe neniu el ni scipovis. Apoge al iu mirrakonto pri
"aŭtentika" fenomeno oni citis Flammarion kun Conan Doyle
kaj
aliajn aŭtoritatojn. Kaj sinsekvis, pri fantomaĵoj, niaj personaj
rimarkoj,
kiuj alportis nenian solvon, sed lasis nin dolore ŝvebantaj super
oscedanta abismo de l. eterna mistero.
Iom post iom invadis nian dubantan animon funebra noto, tima sento
antaŭ la granda demando-punkto, kiun forblovi sukcesis nek pli densa
fum-nubo el niaj viraj pipoj, nek malkara rikanado afektanta superan
pliscion.
Tiam Dubois, nia simpatia amiko,
forviŝis unu larmon kaj malfermis la
buŝon. ĉi tiun fojon por paroli:
"Ĉi estas la plej
malagrabla rememoraĵo el mia vivo," li komencis,
kaj ni havis la impreson, ke li parolas ne volontvole, sed kvazaŭ sub
premo de l. atmosfero, kiun kreis nia ĵusa diskutado. Ni tre nete
sentis,
ke tiu homo kaŝas en sia plejprofundo ian sekreton, kiun tuj,
malgraŭ si, li liveros al ni.
"La afero," li
ekrakontis, "komenciĝis per ŝerco, banala ŝerco en
kazerna ĉambro. Sed kiel vi vidos, la konsekvencoj estis teruraj, katastrofaj.
Tio okazis en la jaro 1916, dum la milito. Post pli ol unujara
servo sur diversaj punktoj de l. batalkampo, kie mi akiris modeste nur
la galonon de kaporalo, oni delegis min al Fontainebleau, kie mi sekvu
kurson por fariĝi oficiraspiranto.
En Fontainebleau, afabla urbo, kiun, cetere, vi konas, malproksime de
l. batalbruo nin reprenis la ĉarmo de l. vivo. Jam la unuan semajnon
mi
havis okazon konatiĝi kun aminda, belega fraŭlino. Dank. al
ŝi mi pasigis
en Fontainebleau la plej ravajn horojn el mia vivo. Kaj se vi
bonvolas memori, kiom sobre mi ĝenerale dozas mian admiron, vi facile
konkludos el tiu sincera superlativo, kion por mi signifis tiu ĉarma
knabino.
Bedaŭrinde mi ne povis ŝin vidi sufiĉe ofte, ĉar severa
disciplino nin tenis de l. frua mateno
preskaŭ senpaŭze ĝis la signalo de l. enlitiĝo. Nur
dimanĉe mi povis
dediĉi la posttagmezon al mia feino.
Tamen, ankaŭ en niaj barakoj ni pasigis agrablajn vesper-horojn. Ni ja
ĉiuj estis junaj kaj rapide interamikiĝis. Ĉiuj kamaradoj sin
montris
tre simpatiaj, krom unu. Tiu unu nomiĝis Jules Lambecq. Li estis iom
pli aĝa ol ni. Pli serioza. Preskaŭ funebra. Unu el tiuj homoj,
de kiuj
vi instinkte fortenas vin. Liaj malgajaj okuloj kuŝis en profundaj
kavoj,
en ombro de tro densaj brovoj. Tiuj fuĝemaj okuloj evitis rektan
rigardon, sed kiam, hazarde, vi kaptis ilin, vi sentis kvazaŭ magnetan
fluon, elektran tremeton tra via tuta korpo. Entute, malagrabla kunulo,
kiun ni kaŝe kromnomis "la hipnotisto".
Iun vesperon li aŭdis tiun
kromnomon. Li ridetis mistere kaj diris
nur: Vi estas pravaj. Mi multe okupiĝis pri hipnoto kaj eĉ
atingis kelkajn rezultatojn."
"ĉu eble?" mia bona
amiko Jean Bonnet scivole interesiĝis. Kaj pli
ol kutime Lambecq, la hipnotisto, fariĝis komunikiĝema:
"Se vi volas, ni faros
eksperimenton," li proponis. "Ĉu, ekzemple, vi
konas kamaradon en la najbara barako?"
Jean Bonnet, kiun ni simple nomis
nur "la zuavo", ĉar li venis el
zuava regimento, tuj diris: "Jes, tie estas mia samurbano
Pipollet!"
"Bone," Lambecq parolis
ceremonie, "mi petas silenton por kelkaj minutoj."
Kaj flustre li maĉis la sekvantajn vortojn dum li apogis
sian pintan mentonon sur la dorsflankon de manoj kunplektitaj:
"Pipollet, aŭskultu min! Mi volas, ke vi aŭskultu!
Pipollet, venu tuj ĉi tien! En nian barakon! Tuj! Nu, venu do! Unu,
du... tri!"
Ni streĉe atentis. La zuavo
kaŝis en sian barbon (li portis la klasikan barbon de l. antikvaj zuavoj!)
malican rideton. Pipollet, venu! vibris tra preskaŭ preĝeja
silento
la ordono de Lambecq. Ni atendis longe, sed vane. Pipollet ne povis
veni, ĉar, kiel la zuavo klarigis poste, li ĝuste tiun vesperon
havis
forpermeson kaj je la sama horo ebriiĝis en la urbo.
La ridantoj, kompreneble, estis ĉiuj kun la zuavo, dum Lambecq,
sentante la mokon,
enlitiĝis senparole.
La sekvantan tagon la zuavo
konfidencis al mi: "Ĉu vi kredas je la
magiaj fortoj de tiu fuŝulo? Kia infanaĵo, ĉu ne? Sed ni
kunhelpu al la
farso. Hieraŭ mi ĉikanis lin, hodiaŭ mi akcelos. Mi
aranĝos la aferon kun
la dika serĝento el la apuda barako."
Tiel okazis, ke la vesperon ni
petis Lambecq, ke li bonvolu reprovi
la eksperimenton. Komence li rifuzis, sed vidante nian sinceran sci-avidon,
li fine konsentis, des pli facile, ke la mokema zuavo hodiaŭ
neniel intermiksiĝis.
"Nu," diris Lambecq,
"proponu iun el alia barako, sed iun, kiu efektive
troviĝas tie."
"La dikan
serĝenton," mi tuj menciis, "mi estas certa, ke li ne foriris,
ĉar ĵus mi ankoraŭ vidis lin."
"Bone," Lambecq akceptis,
"kiel li nomiĝas?"
Tion neniu sciis. Oni diris
ĉiam "la dika serĝento".
"Nu, se vi volas," kaj Lambecq daŭrigis: "Mi petas
silenton.
Dika serĝento, ĉu vi aŭdas min? Aŭskultu!
Mi volas, ke vi aŭskultu. Dika serĝento, venu ĉi tien! Mi ordonas.
Unu, du..."" Kaj jen, proprakorpe la dika serĝento envenis!
(Estas vere, ke laŭ antaŭa interkonsento kun la zuavo, li estis
atendinta
la signalon ĉe la pordo.) ĉiuj, kiuj nenion
sciis pri la antaŭaranĝo, ekmiris kaj longe forgesis refermi la
buŝojn.
Pleje, verŝajne, miris Lambecq pri sia sukceso. Kaj unu el ni naive
demandis:
"He, serĝento, kion vi
serĉas en nia barako?"
Kaj la dika serĝento, laŭ
sia rolo, konfesis: "Kion mi serĉas? Fakte,
mi ne plu scias. Subite mi havis la ideon veni ĉi tien. Sed, verdire,
mi venis sencele, kaj mi nun eĉ demandas min, kion mi faras ĉi
tie?"
Tiam Lambecq diskrete triumfis. Tra
la profundaj sulkoj de lia "hipnotista" masko
glitis memcerta rideto kaj lia aŭreolo glore brilis.
Ankaŭ la zuavo estis kontenta. Lia enscenigo sukcesegis.
Kompreneble, la zuavo de nun
reeldonis sian ŝercon preskaŭ ĉiu-vespere.
Ĉiuvespere Lambecq, la mistera, laŭ niaj petoj venigis iun
kamaradon
el diversaj, foje eĉ el tre malproksimaj barakoj.
Neniam iu, nek li, nek la aliaj, krom la aktivaj aktoroj, suspektis la
mistifikon.
Kial, unu tagon, post laciga
ekzercado sur manovrokampo, la zuavo provokis?
"He, Lambecq," li
komencis, "Ĉu vi ne povus nun dormigi min dum kelkaj minutoj
kaj sugestii al mi, ke mi ne plu estas laca?"
Lambecq hezitis la respondon.
Verŝajne li sin demandis, ĉu en tiu
invito de l. zuavo ne embuskas nova moko.
Dum unu momento iliaj rigardoj sin reciproke penetris. Kaj Lambecq
superece konsentis: "Laŭ via plaĉo. Rigardu vian liton.
Ĉu vi ne opinias,
ke estus bone kuŝiĝi iomete? Dormi nur kvin minutojn?
Forigi el viaj rompitaj membroj tiun pezon,
tiun malagrablan rigidecon?"
La zuavo efektive, turnante nun la
dorson al Lambecq, alridetis sian
liton kun stranga brilo en la okuloj. Sed ankoraŭ li staris samloke,
senmove, kvazaŭ alnajlita al la planko. Tiam Lambecq, kies tuta
volpovo ardis el la okuloj sub tro densaj brovoj, fikse rigardis la nukon
de l. zuavo.
"Jes," li siblis
dolĉe, loge, "jes, mi scias, vi nun deziregas
dormi. Dormegi. Nur kvin minutojn. Tuj, tuj, vi iros, sterniĝos...
Kiam mi diros tri. Estos bone. Ripozi,
ripozi.... Do ekiru! Unu, du,...."
Per aŭtomate mezurataj
paŝoj la zuavo proksimiĝis al sia lito, tiel
perfekte, ke mi dubis, ĉu li rolas aŭ ne. Kaj kiam Lambecq trenis
insiste la voĉon tra tiu "triii", la zuavo kuŝiĝis
kaj ekdormis.
Regultakte, peze li spiris.
Nun Lambecq staris apud li. Li
eltiris el la poŝo sian horloĝon,
kaj de tempo al tempo li malrapide parolkaresis: "Kia volupto!
Kia bonega ripozo! Ĉia laceco forlasas vin.
Vi estas freŝa. Novaj fortoj fluas tra viaj vejnoj.
Tiu dormeto vin renovigis. Nenia laceco plu!"
Li formetis la horloĝon:
"Sufiĉe! Vi sufiĉe dormis. Nun vekiĝu!"
La zuavo ne moviĝis. "Bonnet, vekiĝu," insistis la
hipnotisto,
"mi ordonas, ke vi revenu al la vivo. Malfermu la okulojn! Unu, du,
triii...."
La zuavo ne moviĝis. Li
daŭrigis sian profundan dormon. Neniu trajto
de lia vizaĝo, kiun mi akre observis, perfidis rideton.
ĉu li ŝercis aŭ ne? Mi havis timan antaŭsenton.
Plurfoje Lambecq provis per hipnotaj formuloj liberigi nian amikon,
sed vane. Fine li ne plu povis kaŝi certan nervozecon:
"Nekompreneble.
Neniam io simila okazis al mi. Ĉu Bonnet ne havis sanan koron?
Verŝajne estas letargio. Bonnet, vekiĝu! Mi volas!..." —
Vane.
Kelkaj el ni sin preparis por skui la zuavon, sed Lambecq tion malpermesis,
asertante, ke perforta veko havus plej gravajn konsekvencojn.
Senhelpe ni staris ĉiuj ĉirkaŭ la dormanto. Dezirante ekscii
la finan vorton,
mi ekgenuis apud Bonnet kaj flustris
en lian orelon, tiel ke nur li povis aŭdi:
"He, Joĉjo, se estas
farso, sciigu al mi per eta movo de via dekstra piedo!"
La dekstra piedo ne moviĝis.
Pli kaj pli ni estis maltrankvilaj.
La afero estis serioza. Mallaŭte ni parolis inter ni,
serĉante konsilojn ĉe Lambecq, kiu bedaŭrinde — ŝajnis
senkonsila pli ol ni.
"Kion mi pleje timas,"
diris la hipnotisto, "estas, ke li ne plu vekiĝos.
Ĉar ekdorminte sub mia voloforto, li ne povos vekiĝi per si mem."
"Do klopodu almenaŭ por
lin revoki," ni insistis, kompatante nian dormegantan zuavon.
Kaj mi devas diri, ke Lambecq sinsekve aplikis sian tutan arton, jen
flate-invite,
jen ordone-postule. Sensukcese.
Jam de longe la trumpetsignalo estis anoncinta la horon de lumestingo
kaj enlitiĝo, sed ankoraŭ ni staris senfare ĉirkaŭ nia
zuavo, kiu, malgraŭ ĉiaj sugestiekzercoj de
Lambecq kaj malgraŭ miaj amike flustritaj konsiloj,
daŭrigis sian definitivan, fatalan dormon. Ni malesperis trovi solvon.
Subite la pordo de nia barako
ŝire malfermiĝis kaj enmarŝis nia kapitano Marbache,
la plej severa kaj malbona estro, kiun ni iam havis.
Ekvidinte lin unua, mi tuj ekkriis konforme al la regularo:
"A vos rangs, - fixe!"
Ĉiuj staris senmove, la manojn
premitaj kontraŭ la kudrolinio de l. pantalono,
kaj fikse rigardis la kapitanon.
ĉi tiu sin turnis al mi:
"Kion tio signifas? Oni
ŝajne bone amuziĝas ĉi tie.
Kial vi ankoraŭ ne enlitiĝis? Ĉu vi ne aŭdis la
signalon?""
Kaj mi devis respondi:
"Pardonu, sinjor. kapitano, sed ni okupiĝis
pri la zuavo Bonnet, kiu falis en letargion."
"Kion vi rakontaĉas? Vi
ŝajne volas moki min! Vi pripensos tion en
la karcero!"
Nur nun, efektive, mi rimarkis, ke
la zuavo Bonnet staras en la vico,
je sia loko, kiel la aliaj, same respektrigida. La bruado estiĝanta
ĉe eniro de l. kapitano vekis lin.
Sed restas la fakto, ke tiuokaze mi rikoltis ok tagojn da nigra karcero.
Jen!"
Ĉirkaŭ nia trinkeja tablo
oni ridis kaj diversmaniere komentis la
aventuron de nia amiko Dubois. Al ĉiuj la mistero ŝajnis facile
klarigebla.
Tiu zuavo komence intencis verŝajne nur simplan mistifikon,
sed troviĝante sur sia lito, post laciga manovrado, li
malgraŭvole
endormiĝis kaj bone dormis ĝis eniris la kapitano.
"Sed," unu el ni
rimarkigis al Dubois, "vi enkonduke parolis pri
teruraj konsekvencoj. Ni ĵus konstatis, ke via rakonto finiĝas
kiel
amerika filmo, kontentigante ĉiujn."
"Jes," Dubois koncedis,
"jes, sed vi ne konas la finon. Ankoraŭ mi ne
ĉion diris. Aŭskultu kaj vi komprenos. Do, ĉar mi devis
pasigi ok tagojn
en la "ombro", mi kompreneble ne povis, la sekvantan
dimanĉon,
ĉeesti la rendevuon kun mia belulino. Tiu ĉi fakto min
ĉagrenis multe pli
ol la karcera pajlo. Mi petis helpon de mia amiko, la zuavo Bonnet:
"Vi estas kulpa pri mia tuta
mizero", mi diris, "do vi ne povas rifuzi
al mi malgrandan servon. Iru dimanĉon al la rendevuo anstataŭ mi
kaj senkulpigu min. Diru al la ĉarma infanino, kiom mi suferas, sed ke
pro disciplinaj kaŭzoj mi ne povos esti apud ŝi kaj tiel
plu."
La zuavo iris. Tiel bone li
anstataŭis min, ke poste mi neniam plu
ion aŭdis de mia feino. Mi ne bezonas aldoni, ke de tiam ankaŭ la
zuavo,
kiu estis antaŭe mia frata kunulo, laŭeble evitis min.
Tiel, per unu bato de l. sorto mi perdis amatinon kaj amikon. Fontainebleau
es-
tis por mi sen ia ĉarmo." Kaj Dubois, verŝajne por ekskuzi
sian emocion,
aldonis; "Nu, tiuepoke mi estis juna...."
Ni komprenis. Ekzistas sentimentoj,
kiujn oni devas respekti.
Sekvis ĝeneta silento, duonsincera paŭzo. Kion diri al nia
malfeliĉa amiko?
Estis li, Dubois, kiu post kelka tempo kiel unua remalfermis la buŝon.
Ĉi tiun fojon por trinki.
Raymond Schwartz
(el "vole"... novele")
Plena Ilustrita Vort(lud)aro
de Stano Marĉek
Moderna parfumo.
En vendejo estis aro da gantoj —
kaj — aroganta vendistino.
En gazet-anoncetoj ofte mankas
indiko — pri la ina diko.
Ĉu ora sonorilo havas oran son(or)on?
Kara Dano, difektiĝis la
kardano!
Pro emo al virinaj haroj li
konstruis propran haremon.
Li amas salon, precipe en salamo.
Ne ĉiu polo havas monopolon
por mono.
Nia kokino ŝatas koketi kun
kokoj.
Mi konstatas en via koro in-flamon!
Ĉu estas vero, ke puloj portas
puloverojn?
Ĉu barbaroj razis siajn
barb-arojn?
Ĉu ankaŭ per versoj oni
povas fariĝi perversa?
Ankaŭ japanoj manĝas ja
panon!
Ĉu ankaŭ en Panamo oni
amas panon?
Nia filo estas ge-nia!
Pro amo al oro ŝi ne rifuzis
eĉ — amoron.
Pro centoj ni ne forgesu pri
procentoj, pro miloj pri promiloj kaj pro milionoj — pri mili-onoj.
La eks-kursanoj decidis kune
ekskursi.
Nia kolego havas ridindan kolegon!
Nia barbiro havas tiel longan
barbon, ke lia iro aspektas kiel barb-iro.
Kun virinoj mi ĉiam parolis
in-time.
Li trinkis tro da vino, precipe dum
vintro.
Ĉu nia lasta ago estos agonia? (kaj nia iro ironia?)
Ĉu ankaŭ di-amantoj
ŝatas diamantojn?
Kuraĝa kiel ŝia
frato!
Antonio Canova, unu el la grandaj
italaj skulptistoj, ricevis la
komision portreti la belan fratinon de Napoleono. Ŝia persona nomo
estis Paulina.
Li portretis ŝin antikva diino, tute nuda.
"Ja tio estas terura!" indigniĝis unu el iom aĝaj
familianoj.
"Pozi nuda? Terura afero!"
"Mia kara, kio malbona povis okazi al mi", trankviligis la
familianon Paulina,
"en la laborejo estis varme, ĉar oni hejtis...
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice
IT-55100 Lucca
Italujo
R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info