Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 5 Majo 2026
Enhavtabelo
Nia venonta kongreso estos virtuala!
Blindeco - sociaj problemoj.
Esperantlingva informado kaj ni.
Pri LIBE en la ĝenerala movado.
Literaturo:
La bela aventuro (rakonto).
El prelego pri fundamentaj elementoj de Esperanto (humuro).
La lumtura gardisto (rakonto).
Forpaso.
Nia venonta kongreso estos
virtuala!
Kiel jam sufiĉe vaste
anoncite, nia projekto organizi ĉeestan kongreson
por ĉi-tiu jaro fiaskis. Tamen, ni decidis ne tutsimple rezigni
pri tio kaj anstataŭe ni planas programigi
virtualan kongreson, okazonta la 6-an, la 7-an kaj la 8-an de venonta
Novembro.
En kunsido de la estraro, ni
decidis preni kiel ĉeftemon de nia venonta kongreso
la titolon de la ĉi-suba
artikolo: blindeco - sociaj problemoj. Kial tio?
Joaquim Lagartixa
Blindeco - sociaj problemoj
Dum la sesdekaj jaroj, almenaŭ
en okcidento, stariĝis politikaj kondiĉoj, kiuj
favoris la enkondukon de sociaj programoj, kiuj signife plibonigis la vivon
de la blinduloj kaj tiun de aliaj handikapitoj.
Kreiĝis monsubvencioj subforme de sociaj pensioj, reduktiĝis
aŭ tutsimple
nuliĝis la prezoj por handikapitaj vojaĝantoj en publikaj
transportrimedoj,
senpagiĝis la akiro de blankaj bastonoj kaj aliaj blindulhelpiloj.
Cxio trafis en la sferon de la
ŝtato, kiu havigis al si la devon
prizorgi la blindulojn kaj aliajn handikapulojn kiel homojn
troviĝantajn
inter la plej malfavoratoj de la sorto. Do, tiuj iniciatoj
celis helpi al socia integriĝo de tiuj
malfavoratoj, plibonigante iliajn
vivkondiĉojn, ke ili povu ĝui la vivon samgrade, kiel la ceteraj
membroj de la socio.
Tamen, dum ĉi-tiu unua kvarono
de nia nuna jarcento multo jam
ŝanĝiĝis
kaj minacaj modifoj ŝajnas aperi ĉe la horizonto en venontaj jaroj.
Almenaŭ en iuj landoj, multaj ĝis nun publikaj servoj privatiĝis kaj
transiris en la kampon de asekuraj kompanioj, karitatecaj institucioj
aŭ privataj flegistaj organizaĵoj, kiuj ne ĉiam estas
sufiĉe bone preparitaj
por kompreni, kiuj estas la veraj bezonoj de la blinduloj en la
aktualaj socioj.
Tial, ni konsideras, ke tiuj aferoj estas
diskutendaj kaj diskutindaj
kadre de blindulkongreso de esperantistoj. Kiujn socialajn kompensojn ni
rajtas havi
por kontra0balanci la malavantaĝojn de nia handikapo?
En kiaj kondiĉoj ni devas havi tiajn socialajn apogojn?
Kiel prezentiĝas tiuj aferoj en niaj diversaj landoj?
Niaj kongresoj estas vere
internaciaj, do, taŭga medio por ke ni
povu informiĝi pri tiaj temoj.
Tial, ni invitas ĉiujn
partopreni nian kongreson 2026 kaj kontribui
kun propraj spertoj al la pridiskutado de tiaj realaĵoj.
Joaquim Lagartixa
Esperanto-informado kaj ni
Radio-eksendoj en Esperanto en
la jaroj 1953-1973
(La literoj antaŭ la nombroj signifas:
s. stacioj; l. landoj; p. programoj; h. daŭro en horoj.
1953: s. 18; l. 12; p. 244; h. 189.
1954: s. 14; l. 11; p. 1.012; h. 233.
1955: s. 17; l. 12; p. 1-168; h. 266.
1956: s. 22; l. 12; p. 1-428; h. 346.
1957: s. 18; l. 12; p. 1.250; h. 317.
1958: s. 19; l. 11; p. 1.560; h. 460.
1959: s. 22; l. 13; p. 1.959; h. 660.
1960: s. 22; l. 13; p. 1.668; h. 525.
1961: s. 15; l. 12; p. 1.485; h. 480.
1962: s. 20; l. 13; p. 1.677; h. 542.
1963: s. 20; l. 13; p. 1.701; h. 534.
1964: s. 22; l. 11; p. 1.622; h. 518.
1965: s. 25; l. 13; p. 1.807; h. 662.
1966: s. 23; l. 15; p. 2.290; h. 796.
1967: s. 20; l. 13; p. 2.014; h. 715.
1968: s. 18; l. 14; p. 2.416; h. 853.
1969: s. 16; l. 14; p. 3.133; h. 1.089.
1970: s. 19; l. 16; p. 2.837; h. 967.
1971: s. 19; l. 16; p. 2.817. h. 960.
1972: s. 17; l. 14; p. 2.354; h. 875.
1973: s. 22; l. 12; p. 3.259; h. 1110.
Kiel oni vidas, la nombro de programoj kaj la daŭro en horoj ne
ĉiam dependas
de la nombro de radio-stacioj, kiuj disaŭdigas esperantlingvajn
programojn
en iu jaro. Ekzemple, en la lastaj 20 jaroj plej multe da radio-stacioj
(25)
havis Esperanto-elsendojn en 1965, sed en tiu jaro la nombro de programoj
estis
1.807 en la daŭro de 662,50 horoj;
aliflanke, en 1969 estis nur 16 radio-stacioj, sed ili kune, ĉefe
dank' al
Radio Varsovio, havis 3.133 programojn en la daŭro de 1.089 horoj.
Rilate la nombron de stacioj la jaro 1965 estis rekorda, sed rilate la
nombron de programoj kaj daŭron la jaro
1969 troviĝas sur la pinto.
la supraj jartabelo kaj komento
troviĝas en la verko "Esperanto en per-
spektivo" eldonita de UEA en 1974,
kaj tial la donitaĵoj estas tre mal-
aktualaj. Ili tamen (dum mi aranĝis la
verkon por ke ĝi estu facile legebla
por ni; vidu ankaŭ "pri Libe en la
ĝenerala movado") naskis en mi mal-
trankviligajn konsiderojn. En tiuj
jaroj la Esperantaj gazetoj ofte aperigis
informojn pri la radiostacioj el-
sendantaj en esperanto, indikante ankaŭ
je kiomaj horoj kaj per kiuj frek-
vencoj tio okazis; kaj ne mankis la
rekomendo ne nur aŭskulti tiujn el-
sendojn, sed ankaŭ de tempo al tempo
skribi al la stacioj por atesti sian
interesiĝon pri iliaj esperantlingvaj el-
sendoj. Bedaŭrinde nur malmultaj sa-
mideanoj sekvis tiun rekomendon, kaj
multaj stacioj fine konkludis, ke la
nombro de aŭskultantoj de la esperantaj
programoj estas tiom malgranda, ke
ne indas elspezi por ili monon kaj
laboron. Nun la ŝtataj stacioj regu-
le elsendantaj en Esperanto estas nombr-
eblaj per la fingroj de unu mano.
Estas vero, ke ekfunkciis kelkaj
privataj esperantaj radiostacioj kaj eĉ
televidaj stacioj elsendantaj tra
interreto, sed ilia kvalito malofte
estas kontentiga. Nu, la nuna stato
de la afero ŝuldiĝas grandparte al
nia kulpo. Atingitajn rezultojn oni
povas facile malgrandigi aŭ eĉ nul-
igi, se oni ne iel kunlaboras por
stabiligi aŭ kaj eĉ plibonigi ilin.
Skribi poŝtkarton unu-dufoje en jaro
ne estas tro granda penado, sed sam-
tempe estas tre grava agado.
Mi konsentas, ke ĉio supra
povas
ŝajni iom abstrakta, krom malfrua,
por ni, sed ni pensu ankaŭ pri niaj
brajlaj gazetoj. Eble kelkaj memo-
ras, ke niaj ĉinaj geamikoj klopodis
eldoni la brajlan gazeton "Fenestro
de animo", kiu post kelkaj jaroj ĉe-
sis aperi pro manko de interesiĝo.
Kaj mi ne konsentas, ke tion kaŭzis
la kvalito de la gazeto. la saman
sorton havis "pola stelo" kiu, kiam
oni devis enkonduki abonpagon por
daŭrigi la eldonadon, ne sukcesis
kolekti sufiĉe da abonoj.
Kion diri konklude? Eble nur, ke se
ni deziras, ke nia esperanto ĝenerale kaj
nia movado aparte pluvivu kaj pro-
speru, necesas ke ĉiu el ni klopodu
eĉ per agoj ŝajne malgrandefikaj
subteni ĉiujn iniciatojn, kiuj povas
plifortigi Esperantujon. ni ne timu esti
gutoj malgrandaj, ni nur klopodu
frapi konstante! (red.)
Pri LIBE en la ĝenerala
movado
En 1974 UEA eldonis verkon tito-
litan "Esperanto en perspektivo". En sia
enkonduko al la Esperanta literaturo kaj
al Esperanto ĝenerale, Marjorie Boulton
difinis ĝin "La plej grandskala kaj
valora konsultlibro pri e-o". Kom-
preneble nun multaj informoj troviĝ-
antaj en tiu verko ne estas aktualaj
kaj bezonus ĝisdatigon, sed mi volas
tamen montri ĉi-sube kiel tie oni
informas pri LiBE.
"Ligo Internacia de Blindaj
Es-
perantistoj (LIBE). — Blindaj e-i-
stoj ne estas, nek volas esti, apar-
ta kategorio de praktikantoj de In-
ternacia Lingvo; pro sia blindeco
ili nur devas havigi al si lerni-
lojn, komunikilojn kaj literaturajn
trezorojn per metodoj senvidaj. Tio
ja koncernas ne nur Esperanton, sed la
vivon ĝenerale, kaj en ĉiuj civili-
zitaj landoj la ŝtato kaj aliaj pu-
blikaj instancoj zorgas, ke ankaŭ
blindaj civitanoj havu laŭeble ple-
nan aliron al ĉiuj kulturaj ating-
aĵoj de la homaro. ĉar la ŝtato ape-
naŭ ie zorgas pri Esperanto kaj ĉar la
Esperanto-Movado apenaŭ havas la necesajn
rimedojn por zorgi pri siaj blindaj
anoj, ili laŭeble devas tion fari aŭ
farigi por si mem.
Konsiderante la ekstreme mizeran
ŝtaton de la blinduloj ĉe la sojlo
al la dudeka jarcento — kompare kun
la nuna —, oni ne povas ne havi plej
grandan admiron je la blindaj pioni-
roj kaj iliaj vidantaj helpantoj,
kiuj siatempe disĵetis la unuajn
Zamenhofajn semojn en la vicoj de
la nevidantoj. Du nomoj speciale me-
ritas ĉi tie omaĝan aprezon, tiu de
vidanta franca profesoro Théophile
Cart kaj tiu de sveda blinda kaj
surda brajlopresisto Harald Thi-
lander (1887-1958). En 1904,
Prof. Cart fondis kaj Thilander
ekpresis la brajlan revuon Esperan-
ta Ligilo, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzi-
stas, havante milon da abonantoj en
trideko da landoj; en 1912, ankaŭ
la redaktado transiris al Thilander
kaj nun jam dum jardeko tiun taskon
plenumadas franca blinda instruisto
Raymond Gonin. Post la morto de
Harald Thilander la brajla presejo
laŭgrade ĉesis funkcii kaj nun la
revuo estas presata en Svislando..
La revuo meritas tiel larĝan men-
cion, ĉar ĝi ne nur laŭnome sed an-
kaŭ laŭfakte estis kaj restis ligi-
lo, kruele interrompita nur de la
militoj kaj submetita al la ĉiam
postmilitaj malbonaj cirkonstancoj.
Nun ekzistas ankaŭ landaj asocioj de
blindaj e-istoj, kaj kelkaj el ili
havas sian propran revueton. Plej
granda el ili estas La Kontakto
(Nederlando); krome ni menciu Ita-
lan Ligilon, Informilon (okciden-
ta Germanio) kaj ĉe Ni (Anglio).
En Cxeĥoslovakio aperas kiel aldono
al tiea oficiala blindulrevuo: Aŭ-
roro, kaj same en Pollando Pola
Stelo; similaj kajeroj nun, ekde
1968, venadas el orienta Germanio.
ĉiuj landaj asocioj de blindaj e-i-
stoj denove estis kunigitaj, en
1951, en Ligo Internacia de
Blindaj Esperantistoj (LIBE). Simila
organizaĵo jam ekzistis inter la
mondmilitoj, kaj oni en 1932 eĉ
provis transformi ĝin en Univer-
salan Asocion de Blindul-Organiz-
aĵoj "UABO", kies rolon hodiaŭ efek-
tive plenumadas Tutmonda Konsilan-
taro por Bono de la Blinduloj
("TKBB") sub aŭspicioj de Unesko;
Esperanto do bedaŭrinde ne sukcesis grav-
igi sin inter la blinduloj per prak-
tikaj servoj, kaj kvankam ĝi estas
inter blinduloj relative multe pli
disvastigita ol inter vidantoj (en
kelkaj landoj 50-oble), eĉ tiu pro-
porcio ne estas tre impona.
Malgraŭ pluraj oficialaj
rekomen-
doj (TKBB, 1959, Romo; Blindul-
instruista Konferenco, 1962, Ha-
nnover; Eŭropa Regiona Komitato
de TKBB, 1966, ĝenevo, kaj 1968,
Londono), LIBE fakte ne gajnis
terenon — sed ankaŭ ne malprogresis.
Al blindaj interesiĝantoj Esperanto povas
oferti la nomitajn revuojn, milojn
da libroj brajlaj el dudeko da bi-
bliotekoj, kelkajn dekojn da libroj
sur magnetofona bendo, sonbendajn
periodaĵojn de kelkaj landaj asocioj
(ĉefe reproduktoj el vidulpresaj re-
vuoj), internaciajn kontaktojn per
brajlo kaj sonbendo kaj integrigan
aktivejon en rondoj de vidantaj kun-
civitanoj-samlingvanoj. Al tio ser-
vas ankaŭ la internaciaj kongresoj
de LIBE, kutime okazantaj en la ka-
dro de la Universalaj Kongresoj."
La bela aventuro
Estis ekzakte la 5-a posttagmeze,
kiam Octave Barouf haltis sub
stratlanterno de l. Bulvardo Hen-
riko IV-a por bruligi cigaredon.
Profunde enspirante tiklan odoron de
l. nikotino li daŭrigis sian prome-
nadon kaj avide ĝuis sencelecon de
libera tago. Malrapide li marŝis sur
la rando de l. trotuaro kun la in-
tenco, eble senkonscia, tiele mani-
festi, ke li ne kuras al sia ofic-
ejo. Li estis hodiaŭ senokupa.
Kaj ĉar li havis nenion pli
taŭgan
por fari, li zumis antaŭ si la faman
arion de lasta laŭmoda kanzono: "Ne
venu en mian kvartalon Kun via sak-
sofon.!"
El lia revo lin vekis subite dis-
kreta averto de aŭtomobilklaksono.
Jen venis renkonte al li, malrapide
kvazaŭ ĝi intencus halti apud li,
moderna kabrioleto, kiun kondukis
juna virino. Kaj efektive, ĝi hal-
tis. Malfermiĝis la pordo kaj la ju-
na virino rekte sin turnis al li:
"Pardonu, sinjoro, - la vojon
al
la Odeono, mi petas?"
"La Odeono?" Octave
papage post-
diris, "jes, la Odeono..." kaj ĉir-
kaŭrigardante li iom sin orientis.
"Jes, vi eniros la trian straton de-
kstre, veturos ĝis la Muzeo de l.
Artoj kaj sekvos tiam la bulvardon
de l. Princo. Tiam la Odeono sta-
ros antaŭ vi."
"Do, la duan straton
maldekstre,"
ŝi ripetis kun intencita petoleco.
"Ne," li protestis
ĝentile, "la
trian je via dekstra mano!"
Sed ŝi plue ridetis
kvazaŭ kion li
diras ne koncernus ŝin kaj ŝi propo-
nis: "Mi estas tute fremda en tiu ĉi
kvartalo, - ĉu vi bonvolus akompani
min ĝis tie?"
Sxi estis tiel ĉarma,
plaĉaspekta,
kaj ŝi ridetis tiel sirene kun tuta
buŝo plena je sanaj dentoj, ke Oc-
tave plezure akceptis.
La veturilo estis tre komforta;
dikaj kusenoj lasis molan lokon por
du personoj. Octave opiniis sin en
agrable vatita nesto. Kaj delikata
parfumo de rava apudulino kapte ti-
klis liajn sentojn. Jam li revis pri
bela aventuro.
"Nun turnu dekstren," li
kompleze
deĵxoris." Sxi obeis kaj rigardante
en liajn okulojn ŝi ridetis preskaŭ
honteme:
"Kion vi pensas pri mi,
sinjoro?
ĉu mia konduto ne ŝajnas nedeca?"
"Sed mi petas, tute ne,
sinjorino,
- estas ja tiel nature, ... kaj tiel
agrable por mi...."
"Permesu almenaŭ, ke mi
konatigu
min. Mi nomiĝas Vazelina Gomenol."
Li levis sian ĉapelon kaj sin
prezentis siaftanke:
"Octave Barouf, - mi tre
ĝojas."
Dum unu minuto ili ne plu parolis,
sed pli kaj pli peziĝanta premo, e-
ble nur hazarda, de ŝia kruro kon-
traŭ la lia elokvente kompensis la
silenton.
"Bonvolu nun turni
dekstren," Oc-
tave konsilis, iom tro vortŝpare laŭ
sia opinio. Sed kion li povus rakon-
ti al ŝi?
"Dankon," ŝi
flustris, longe kare-
sante lian manon kvazaŭ li estus fa-
rinta al ŝi nepageblan servon. Kaj
ridetante, kun diableta allogo, ŝi
konstatis:
"Vi havas ravan kravaton,
sinjoro
Octave."
"Vi estas tro indulgema,
sinjorino
Gome..."
"... Vazelina!" ŝi
korektis.
"... sinjorino Vazelina, se vi
permesas, ke mi parolu tiel inti-
me...."
"Kompreneble, certe, - sed
diru,
kara amiko, ĉu mi ne trouzas vian
afablecon vin retenante tiel longe?
Eble vi kuris al rendevuo?"
"Ne, ne, tute ne! Mi estas
absolu-
te libera."
"Cxu vi ne opinias, ke estas
agra-
ble veturi tiel duope?"
Nun Octave pensis, ke estas tempo
malkaŝi siajn bateriojn kaj li mar-
ŝis al atako.
"Ho Vazelina, veturi kun vi,
apud
vi, tiel proksime, ke mi preskaŭ
sentas vian korbaton, estas super-
feliĉo, kiun mi ne meritas."
"Friponeto," ŝi minace rikanis,
"kial vi ne meritus? Cxu vi ne estas
agrabla brunulo kun... pekema buŝo?
Cxu oni jam diris al vi, ke vi estas
tre simpatia?"
"Jes, mia pordistino,
ĉiufoje kiam
mi lasas al ŝi trinkmonon. - Kaj vi,
Vazelina, ĉu vi scias, ke vi estas
plej aminda pupo el pura sukero? Vi
permesas kiseton?" kaj liaj sorbeme
pintiĝintaj lipoj serĉis la ruĝon de
ŝia buŝo, sed milde ŝi fortenis lin:
"Ne nun, karulo, ne nun, - jen
mi
preskaŭ renversis la deĵorantan po-
liciston!" kaj ambaŭ brue ekridis.
"Sed diru, Octave, ĉu ni
baldaŭ
alvenos al la Odeono?"
"Odeono"" li
grumblis, "estu la
Odeono en Sud-Ameriko! - jam de-
longe ni preterveturis. Cetere, ĉu
vi serioze bezonas ĝin vidi hodiaŭ?"
"Ne nepre," ŝi konsentis
plu vetu-
ri, "mi nur intencis vidi la afiŝojn
por scii kion oni ludos morgaŭ ve-
spere. Sed, fine, mi tion trovos an-
kaŭ en la gazetoj."
"Vi volas iri morgaŭ al
la tea-
tro?" li demandis jam ĵaluza, "kun
amiko?"
"Petolulo," ŝi
responde ŝercis,
Kamarade frapante lian vangon, "Kun
mia edzo!"
"Kiel? Vi havas edzon? Kaj li
ek-
zistas? kaj Vi amas lin?"
"Jes," ŝi konfesis,
"li ekzistas
kaj eĉ bonfartas kanibale, bedaŭ-
rinde!"
"Kial bedaŭrinde?"
"Li ne komprenas min, mia
amiko,
mi estas tiel malfeliĉa!"
"Kompatinda kunikleto, ĉu
vi per-
mesas, ke mi konsolu vin?" li pro-
mese susuris, - kaj samsusure ŝi
promesis emocie:
"Jes." Pli konfidence
ŝi aldonis:
"Se vi scius kia bruto li estas. Ko-
lerema, senkora, kaj mi neniel povas
ribeli, ĉar li estas forta kiel dek
buĉistoj!"
"La kreteno!" Octave
grincigis la
dentojn; kaj prudente li sin infor-
mis:
"Kien vi kondukas nin,
Vazelina?"
"Cxe mi, karulo."
"Kaj via edzo?"
"Ne zorgu pri tiu barbaro. Li
for-
vojaĝis kaj venös nur morgaŭ post-
tagmeze. Ni havas antaŭ tutan nok-
ton!"
"Dank. al Dio!" Octave
pli libe-
re spiris.
Sinjorino Vazelina Gomenol
loĝis
en koketa domo de silenta kvartalo.
Sxi havis tre agrablan hejmon. Octa-
ve enprofundiĝis en la molaĵon de
gastema fotelo dum Vazelina verŝis
iom da Portovino apud la glasojn sur
la kupron de turka tableto, verŝajne
pro emocio.
"Nu, nu," Octave moketis,
"Cxu do
vi tremas, mia kara?"
"Se vi scius, amiko, kiu
malagra-
blaĵo okazas!"
"Vi timigas min, diru
tuj!"
Preskaŭ sufere montrante
skribta-
blon en angulo ŝi klarigis:
"Wus mi rimarkis, ke mi havas
an-
koraŭ multe da laboro. Jen ku*as diversaj
aktoj, kiujn mi devas kopii ankoraŭ
hodiaŭ. Cxu mi jam diris al vi, ke
mia edzo estas notario? Li morgaŭ
matene nepre bezonas tiujn ko-
piojn...."
"Cxu estas ĉio?" li
ĝoje konstatis,
"se vi permesas mi helpos...."
"Vi estus anĝelo, Octave,
kaj vi
farus al mi bonan servon. Intertem-
pe mi preparos festenan vespermanĝon
por ni ambaŭ, ĉu ne?"
"Konsentite, - mi
eklaboras!"
Sxi instalis lin ĉe la
skribotablo,
klarigis al li kiamaniere oni kopias
notariajn aktojn kaj petis senkulpi-
gon, ke ŝi devas foriri por aĉeti
manĝaĵojn.
Octave ekskribis kun kreskanta
fervoro dezirante liberiĝi kiel eble
plej baldaŭ de tiu laboro, des pli,
ke logis riĉa rekompenco!
Post unu horo proksimume Vazelina
reaperis.
"Ni manĝos kiam vi estos
fininta,
kaj poste..." ŝi promese ridetis.
"Nu, karulo, ĉu vi
progresas? —
Laboru, kara, vi ne bedaŭros. — Mi
aĉetis omaron kaj tuj mi rostos a-
mindan kokidon."
Tiele spronita Octave retrovis
forton de laciĝanta mano kaj plen-
igis paĝon post paĝo per regula bel-
skribo. Refoje unu horo pasis, kaj
ankoraŭ unu horo. Lin subtenis nur
espero pri baldaŭa feliĉo, kiun ĉiam
pli firme promesis rapidaj aperoj de
Vazelina.
Cxirkaŭ la 9-a li sopire
demandis:
"Cxu estos baldaŭ libertempo, pupeto?
Mi ja laboris kiel negro, - sed mi
ĵuras, ke vi ne bedaŭros!"
"Dek minutojn ankoraŭ,
kaj poste
al ni la paradizo! Jes, jam la ĝojoj
de l. tablo atendas nin, kaj poste
volupta ĝojo de l. ...." Sxi prude
mutiĝis.
"De l. kio? de l. kio?"
li avidis
precizigon.
"Pst, silentu, scivolulo, -
estos
ĉiuokaze bela surprizo por Octave!"
kaj ŝi malaperis.
Sed jam post kvin minutoj ŝi
re-
enkuris en la buduaron, ekscitita,
tremanta, kiel pro subita danĝero aŭ
grava akcidento.
"Rapide, rapide, forkuru,
kuru!"
ŝi pene spiregis, "Wus mia edzo re-
venas, - jen ĉi tien, venu tra la
kuirejo!" kaj puŝante kaj tirante ŝi
gvidis lin sur la ŝtuparon. Kaj dum
Octave senkonscie kaj obtuze ripe-
tis "... kiel dek buĉistoj..." ŝi
petege insistis: "Forkuru rapide! —
Se mia edzo trovus vin, okazus mal-
feliĉo!"
Octave ne ankoraŭ tute
komprenis,
iomete li hezitis.
"For, for!" ŝi
preskaŭ ploris,
"pro la ĉielo, malaperu, - kaj ne-
niam revenu!" Klake ŝi fermis la
pordon post li.
* * *
Octave Barouf estis preskaŭ
for-
gesinta tiun sensukcesan aventuron,
kiam iun posttagmezon li rimarkis,
precize sur la Bulvardo Henriko
IV-a, la aŭtomobilon de sinjorino
Vazelina Gomenol. Gxi haltis flanke
de l. trotuaro kaj apude staris si-
njoro.
Preterpasante Octave perceptis la
sirenan voĉon de Vazelina: "La vo-
jon al la Odeono, mi petas."
Kolere kontraŭ si mem li
kompre-
nis. Sinjorino Vazelina Gomenol
trovas kopiistojn je malkara prezo.
Tio kostas al ŝi nur komedieton,
kiun, cetere, ŝi perfekte ludas.
Raymond Schwartz
(el "Prozo
ridetanta")
El prelego pri Fundamentaj
elementoj de Esperanto
Gesinjoroj! Iun aŭ alian tagon
iu
el vi fariĝos akademiano. Tiam ne
estus senutile koni la plej kaŝitajn
sekretojn de nia lingvo. Kaj tial mi
decidis malkaŝi antaŭ vi tiujn mi-
rindaĵojn.
Kompreneble mi komencos per la ko-
menco. Tio estas per la alfabeto.
Gesinjoroj! La e-a alfabeto es-
tas stranga fenomeno. La plej saga-
caj sciencistoj ne scias ekzakte, al
kiu fako la alfabeto apartenas. Mul-
taj kalkulas ĝin inter la legomoj.
Ili pretendas, ke ĝi estas el la fa-
milio de la betoj, kiel cetere, ĝia
nomo atestas: Alfa beto. Aŭ ili pe-
dante ĝin subordigas al malgranda
fabo, tio estas: al fabeto. Mi,
kontraŭe, asertas, ke la alfabeto ne
apartenas al la legomoj, sed al la
homoj, kiuj legas, ĝi apartenas al
la leg-homoj. Cxu vi kaptis la nu-
ancon?
Lastatempe oni renkontas ankaŭ
mo-
dernajn filologojn, kiuj Klasifikas
la alfabeton inter la meblaro. Laŭ
ili, la alfabeto estas meblo, ĉar ĝi
estas lito konstanta el 28 literoj.
Aŭ ĝi estas tuta meblaro, ĉar, efek-
tive, per simpla kunmeto de literoj
oni konstruas tre diversajn meblojn;
ekzemple: k!m!d egalas komodo, s!f
egalas sofo kaj tiel plu. Tiu klasi-
fiko ŝajnas akceptebla. El la dir-
itaj 28 literoj oni iom post iom
kunmetis vortojn, formis frazojn,
produktis librojn. Estas preskaŭ ne-
kredeble, kiom da volumoj oni sukce-
sis plenigi per tiuj kelkaj literoj.
Se oni metus unu sur alian ĉiujn li-
brojn ĝis nun verkitajn, oni havus
turon miloble pli altan ol la Ei-
fel-turon kaj nur iom pli malaltan
ol la babela. Kaj tiu turo, konsi-
stanta el nur malmultaj literoj, fa-
kte ekzistas. Oni nomas ĝin la lite-
ra turo.
Elĉerpinte tiel profunde la
sekre-
tojn de la alfabeto ni nun parolos
pri la proksima paragrafo, la arti-
kolo. Estus insulto por vi klarigi
kio estas artikolo. Artikolo trovi-
ĝas en ĉiuj gazetoj. La plej mallon-
gaj ĝenerale estas la plej bonaj.
Kaj nun, gesinjoroj, antaŭ ol
fini
ankoraŭ kelkajn vortojn pri la ka-
zoj. La kazoj estas la formoj de la
deklinacioj. Sed ne konkludu, ke ka-
zo estas sinonimo de formo. Neniam
diru: Tiu fraŭlino havas agrablajn
kazojn, ĉar, kiam vi interesiĝas pri
la formo de fraŭlino, tio koncernas
ne la kazon, sed la kason. Cxu vi ka-
ptis la nuancon?
En Esperanto ekzistas nur du kazoj,
no-
minativo kaj akuzativo. Erare kelkaj
soifuloj aldonas la aperitivon. La
aperitivo ne estas kazo, sed nur o-
kazo, jes, okazo por trinki, kaj ĉi
Tiun okazon ni volonte profitos.
Raymond Schwartz
La lumtura gardisto
ĉi-sube la maro flagras,
reflekt-
ante la helon de la luno, kaj via
stelo, kiu en la ĉielo brilas, ŝaj-
nas tremigi la rompiĝeman, senmovan
silenton ĉirkaŭ mi. ŝanĝiĝas neniam
io ĉi tie: jen la sama maro, la ku-
timaj lumoj ĉe la horizonto, kaj ĉi
tiu lumturo, kie ĉiuvespere jam de-
longe mi alfenestriĝas por admiri la
golfon. Cxi tie nenio ŝanĝiĝis, sed
kiu scias, ĉu kaj kiom ŝanĝiĝis vi
post tiom da jaroj! Pli kaj pli ofte
mi pri tio demandas min: fakte, kiam
ajn mi estas ĉi tie, mi spertas daŭ-
ran revenon al vi, al la memoroj pri
vi, al tiuj jaroj, kiujn ni iam pas-
igis en ĉi tiu malgranda vilaĝo ĉe-
mara.
Mi memoras, ke, kiam mi estis in-
fano, mi ja kutimis nokte veni ĉi
tien, kune kun mia patro. Vintre ni
flamigis la fajron, poste ni supren-
iris du ŝtuparojn, kaj, malantaŭ la
vitro, ni pasigis jarojn rigardante
la flagrobrilojn de lanternoboatoj,
kiuj ondiĝis iuloke sur la maro. Por
ĉiu el tiuj lumoj paĉjo inventis ra-
kontojn, rakontojn pri fiŝkaptistoj
kaj piratoj, pri herooj kaj rabis-
toj. Li havis la kutimon rakonti i-
lin al mi, ĝis mi ekdormis.
La rakonto, kiu plej entuziasmigis
kaj impresis min, estis sendube tiu,
kiun li aŭdigis al mi dum somerpluva
nokto. Temis pri kliko de piratoj,
kiuj estis elŝipiĝintaj iumatene sur
la strandon, forrabante ĉiujn knabi-
nojn kaj virinojn el nia lando kaj
portante ilin malproksimen al kruela
riĉega suvereno, kiu estis paginta
la piratojn por tiu malica ago. Tre
sagaca knabo estis tamen sukcesinta
sin kamufli kaj, ekspluatante la
konfuzon, esti forkaptita. Inter la
ŝorŝtelitaj knabinoj troviĝis lia
koramikino, kaj li volis ĉiakoste
savi ŝin. Nokte, dum multe da pira-
toj dormis, alveninte al la vasta
maro li estis sukcese liberiĝinta,
mortigante kaj ĵetante en la maron
la rabistojn trafitajn de surprizo,
kaj reportante al la marbordo — sen-
difekte kaj sekure — ĉiujn virinojn.
Tiel mia fantazio galopis, kaj mi
prirevis min mem kiel heroon. Mi
imagis la piratojn kaptantaj vin kaj
la ceterajn knabinojn; mi imagis min
eniranta kaŝe, sed sukcese, en la
ŝipon — same kiel la knabo en la ra-
konto — kun vi; poste mi estis ĉe
via flanko, mi premis vian manon,
kaj vi premis la mian, kvazaŭ dir-
ante "mi ja timas, sed... kun vi
apud mi, estas malsame!". Kaj en la
plej favora momento mi agis kiel la
heroo de la rakonto, liberigante u-
nue vin kaj poste la ceterajn knab-
inojn. Tiel mi fariĝis heroo kaj —
kio plej gravis por mi — via heroo!
Infanaj revoj, infanaj emocioj,
kiel tiun fojon, kiam vespere mia
patro portis nin kun si, por ke ni
vidu sunsubiron meze de la maro, pe-
re de lia malgranda remboato ĉiam kablofiksita antaŭ la lumturo.
La
ĉielo fariĝis rozkolora, purpura,
turkisa kaj fine malluma. Kaj, kiam
noktiĝis, sen esti aŭdebla, mallaŭte
vi diris, apogante vian etan brakon
sur miajn ŝultrojn kaj movante min
apud vin: "Rigardu" — vi montris ĝin
per la alia brako — "ja rigardu tiun
stelon ĉi-supre: ĝi ŝajnas brili, ĝi
ŝajnas okulumi al la luno... Jen, vi
estas la luno, ĉar vi iras ĉiuvespe-
re al la lumturo kun via patro, kaj
la lumturo ja lumigas kiel la luno;
mi estas male tiu stelo, kiu tremas
kiel koro. Cxu vi vidas ĝin tie, su-
per ni? Kiam vi rigardas tiun ste-
lon, vi ja rigardas min".
Cxiunokte mi ja rigardadis tiun
etan stelon tra la stelaro, kiu bri-
lis kaj vere pulsis kiel koro en
miaj infanaj okuloj, kaj mi pensadis
pri vi. De tempo al tempo mia patro
reportadis min sur firman grundon,
demandante min, kion damne mi fikse
rigardas en la ĉielo aŭ kial mi ne
sekvas lian rakontadon.
Kelkfoje mi prirevis min mem ne
nur kiel heroon (por pruvi, ke mi
indas je vi) sed eĉ kiel ĉampionon,
al kiu popolamaso hosanis pro iu
eksterordinara prodao. Poste mi ima-
gis, ke mi zorge serĉas vin tra tiu
festanta amaso kaj iuloke ja trovas
vin, brakmovantan, por ke mi vidu
vin, dum via patrino klopodas ĉiumaniere
kvietigi vin. Poste mi min ĵetis me-
zen de la popolamaso por atingi vin,
por unuiĝi kun vi, por brakumi vin,
stringi vin kaj festi kun vi, prire-
vante kun vi, ke ni disiĝos kaj per-
diĝos neniam plu.
Sed rapide ĉio finiĝas.
Oni ekdor-
mas kaj, kiam oni vekiĝas, jam tagi-
ĝis, la suno leviĝis kaj onia stelo
estas jam malaperinta, forviŝita de
tro da lumo. Kaj sammaniere, kun la
sama rapido, pasas la jaroj, kaj oni
komprenas, ke oni ne plu estas infa-
no, ke onia stelo perdis sin en la
memoro kaj en la kvazaŭblindiga lum-
eco. Kaj mi scias, ke vi ne plu a-
tendas min ĉiutage en la lernejo,
ĉar ni kreskis kaj perdiĝis tra la
vojoj de la homoj.
En la lastaj jaroj paĉjo ne
plu
rakontis al mi fabelojn: mi ne plu
estis tiel juna por kredi je ili kaj
por aŭŭskulti ilin pasie. Cetere mul-
taj aferoj okazis malsame, ol mi a-a
tendis. Miaj amikoj baldaŭ ekridis
pri mi, kiam mi rakontis al ili ti-
on, kion mi iuvespere faris" Ili sen-
tis sin superaj al mi, nur ĉar iliaj
patroj faris metiojn pli dignajn ol
mia patro. Mi reagis malbone, por ne
perdi ilian amikecon kaj ne esti mo-
kata. Tute subite, mi iutage rifuzis
iri kun mia patro al la lumturo. Tio
tamen ne sufiĉis, por ke oni akceptu
min. Iel ajn, mi malsamis. Mi bezo-
nis ion plian ol tion, kion miaj ami-
koj donis al mi. Mi serĉis iun, al
kiu mi povu elverŝi mian koron, al
kiu mi povu paroli pri miaj duboj,
pri mia nememfido, pri ĉiuj tiuj
pensoj, kiuj turmentis mian animon.
animon, kiun mi malkovris terure
sentema kaj kiun ili ŝajne ne povis
kompreni. Mi estis malsama ol ĉiu el
ili. Mi estis eksterkanona,
eksterkunteksta.
Tiel mi fermiĝis en mi mem,
rifuĝ-
ĝante ene de la sama animo, kontraŭ
kiu mi daŭre batalis.
Estis malfacila periodo: mi estis
dubema inter la impeta deziro super-
venki la rompiĝemon, kiun mi sentis
ene de mi, kaj la ideo rezignacii
kaj alkutimiĝi al ĉi tiu doloriga
situacio. Iom post iom mi komencis
akcepti la ideon, ke mia malsameco
estas io neforviŝebla, io kunnaskita
en mia karaktero. Finfine, tio povis
eble esti io bona: io, kio igis min
suferi, sed pri kio mi povus fieri.
Mi estis sukcesanta malrapide ak-
cepti min mem tia, kia mi estis; mi
estis lernanta ne timi esti mi mem;
kaj mi ekaperigis sen konsciencri-
proĉoj la tutan enan forton, kiun mi
sentis pulsanta en mi. Tamen mi an-
koraŭ ne kapablis tion fari tre
bone.
Iutage, dum mi ordigis malnovajn
polvoplenajn librojn, eltirante du
aŭ tri el bretaro, mi vidis ion fa-
li. Temis pri ĉifita bileto, kiu fa-
cile komprenigis, kiom longe ĝi es-
tis premtordita inter la libroj kaj
muro. Mi estis ĝin forĵetonta, sed
iom da scivolo puŝis min legi ĝin,
elkodigi ĝiajn vortojn, klopodi kom-
preni, de kie ĝi venis.
Tuj mi rekonis, fortrenite de in-
tensa (pli kaj pli intensa!) korbat-
ado kaj de emocio longe ne sentata,
vian skribmanieron, vian ruĝan plu-
mon, per kiu vi ĉiam skribadis al
mi; kaj mi legis malmultajn, mal-
grandajn, bloklitere skribitajn li-
niojn: "Vi estas la plej bona el
ĉiuj, ĉar nur vi iras al la lumturo,
ĉar nur vi estas simpatia, kaj mi
tial volas esti por ĉiam kun vi. Ki-
am ni estos adoltoj kaj ni geedz-
iĝos, ni iros ĉiutage al la lumturo
kaj mi estos ĉiutage kun vi, kaj ni
estos ĉiutage kune, ĉu ne vere?" Mi
estis jam ploranta. Mi tremis pro la
emocio esti trovinta vian malnovan,
tre malnovan, etan bileton, kiun vi
skribis al mi, por mi, antaŭ tiom da
jaroj.
Nur tiumomente, post tiom longe,
mi elkomprenis. Mi elkomprenis, fin-
fine, ke mi povas esti kapabla ak-
cepti min kaj ami min pro ĉio, kio
mi estas. Pro ĉio, kio mi estas. Kaj
mi elkomprenis, ke tio ne estas tre
malfacila, se iam ni sukcesis tion
fari tiel bone. Danke al la vortoj
de knabino. Danke al viaj vortoj.
Tiel mi decidis iri denove al la
lumturo, kun mia patro, kaj unuafoje
mi estis vere orgojla pri tiu afero,
kiun delonge mi provis kaŝi ĉiel
ajn.
Tiuvespere mi longe parolis kun
paĉjo pri la rakontoj, kiujn li in-
ventis por mi dum mia infana aĝo;
pri la kialoj, pro kiuj mi tiel lon-
ge ne volis iri tien. Liaj emociitaj
okuloj brilis kiel pasintece: nur
lia frunto ŝajnis krispigita de kel-
ke da pliaj faltoj. Mi klarigis al
li, ke, post tiom da noktoj pasigi-
taj tie kun li, antaŭ multaj jaroj,
io estis bedaŭrinde ŝanĝiĝinta,
kvazaŭ la suna lumo estus abrupte
blindiginta min por puŝi min, kiel
okazas ĉe multaj personoj, en mon-
don, kie la ŝajno gravas pli ol la
esto; kie la plej sinceraj emocioj
kaj sentimentoj estas izolataj en
angulo, kaj pravas nur tiu, kiu
krias plej laŭte. Male mi estis ĵus
kompreninta, ke la plej sinceraj
vortoj venas ĝuste de tiu, kiu ne
krias; de tiu, kiu ne estas kreita
por la blindiga lumo de la suno, sed
por la malforta helo de la luno.
Mi iomete etendiĝis eksteren,
por
serĉi tiun: vian stelon. Kaj tiumo-
mente, kvazaŭ senvole, mi vidis ĝin.
Kaj mi rapide memoris ĉion, dum in-
tensa ektremo laŭiris mian dorson.
Mi longe plu rigardis tiun, kiel en
mia infana aĝo, ŝiprompante en sen-
finan maron de memoroj.
Gxi plu brilis.
Gxi estis brilanta kiel tiam.
Kaj jen, post tiom da pasinta tem-
po, mi estas ankoraŭ tie ĉi: mi plu-
flamigas la fajron vintre, kaj poste
mi rigardas la maron kaj la stelojn
tra la ĉiamaj vitroj. Mi ofte estas
sola: mia patro jam venas ĉi tien
nur somere, ĉar liaj ostoj suferas
pro la trablovoj de la malvarma se-
zono, kiuj ĉi tie multas.
Kiam ajn la ĉielo estas
sennuba,
mi pasigas mian tempon admirante
vian stelon, kiu plue ŝajnas okulumi
al mi. Mi repensas pri la infanaj
jaroj, kiujn ni kune pasigis; pri
tio, kio ni estis kaj tio, kio mi
volis fariĝi... Mi volis iĝi heroo
kaj savi vin de la piratoj, kiel en
la rakontoj kreitaj de mia patro. Mi
volis iĝi ĉampiono, por ke vi fieru
pri mi. Mi volis iĝi la plej bona en
la mondo nur por vi....
Nenio el ĉio ĉi mi
fariĝis. Tamen
venkita mi ne sentas min. Mi restis
ĉi tie kaj ja estas nura lumtura
gardisto, kiel pasintece. Mi rigar-
das la saman marpecon, kiun mi ĉiam
rigardis. Sed mi estas feliĉa, kvan-
kam mi opinias, ke mi nun povas diri
al vi, ke tre mankas al mi tia per-
sono, kia vi estis. Mi estas konten-
ta, ĉar ĉi tiu loko, kvankam neŝanĝ-
iĝema, jam instruis al mi multon.
Kaj estis bele malkovri iompostiome,
ke vi prave en tiu malproksima ve-
spero komparis min kun la luno. Mi
ja estas ĉi tia: mi povas doni al vi
ne la blindigan forton de la suna
lumo, sed la delikatan kaj sinceran
helon de la luno, kiu malantaŭ sia
ŝajna mildeco kaŝas la forton, kiu
tajdojn delokas.
La lumturo brilas ĉiam,
malmultajn
metrojn super mi, dum vi estas — kiu
scias kiom! — malproksima. Sed la
esperon refoje trovi vin mi neniam
perdis. Estas ankoraŭ, ankrita ĉi-
sube, la eta remboato de mia patro,
nia eta remboato, kiu malplenas. Sed
ĝi esperas gastigi ankoraŭfoje iun
kun sia varma brakumo el seka ligno.
Kaj ĉiuvespere mi atendas vin,
ĉi
tie en la lumturo, por ke ni kuru
unu al la alia kaj retrovu nin kiel
pasintece, brakumante nin forte,
premante niajn manojn kaj poste
atingante la vastan maron por rigar-
di vian stelon.
Jes, finfine vi estos denove apud
mi, dum la lumturo pli kaj pli kaj
pli malproksimiĝos....
Roberto Pigro kaj
Stefano Moroso
Forpaso
Alida Giacomini apartenis al IABE
de multaj multaj jaroj.
Sxi instruis en la blindulinstituto de $Triesto.
Kiel membro de IABE ŝi estis iom izola: ŝi partoprenis en neniu
Esperantista aranĝo
kaj estis do preskaŭ nekonata ankaŭ en IAbe;
ŝi tamen absolute akurate pagis sian jarkotizon, montrante tiel sian
fidelecon
al nia movado.
Silentema ŝi estis verŝajne ankaŭ hejme, ĉar ŝiaj
parencoj
bezonis kelkajn monatojn por ekscii de kie venis al ŝi la brajlaj
Esperantaj
revuoj; sekve ni eksciis pri ŝia morto nur en aprilo, kvin monatojn
pli poste.
Al nia silentema, sed tre fidela samideanino
ni kore deziras pacan ripozon!
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice
IT-55100 Lucca
Italujo
R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info