Esperanta Ligilo
Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj (LIBE)
Numero 6
Junio 2026
Enhavtabelo
Ankoraŭ kelkaj linioj pri kongresoj.
Iom pri nia lingvo:
1) ĉu ebkas uzi esperanton
perfekte?
2) Nacia influo.
Vivo sub la "glavo de Damoklo"
La geologiaj tempoj.
Poeto de la ĉina Tang-dinastio.
Ĉirkaŭbraku arbon! (fabelo).
Forpaso.
De la redaktoro.
Ankoraŭ kelkaj linioj pri
kongresoj
Kongresoj de Esperanto ĉiam
estas escepta oportunaĵo por diversaj animrenovigoj
en pluraj kampoj. Partoprenante tiajn eventojn, ni progresigas
la posednivelon de nia amata lingvo, interŝanĝas opiniojn kaj
spertojn kun aliaj homoj, riĉigas nian kapablon percepti kaj kompreni
nian aktualan, (tiom kompleksan) mondon kaj socion. Tamen, por ke
tiuj premisoj faktiĝu, nepras, ke la kongresoj estu vaste kaj efektive
partoprenataj. Ju pli da kontribuoj kaj intervenoj, des pli variaj kaj
plursencaj estos la eventoj.
Tial, por garantii tiun deziratan
diversecon, indas la apero de novaj
organizteamoj, homoj kun aliaj vidpunktoj, kun renovigaj ideoj,
kapablaj orientigi nian movadon novasperte.
Tio ne estas facila afero, tamen kuraĝprovinda.
Apelaciindas, kaj ke niaj partneraj
organizaĵoj estu pli aktivaj
preni sur sin la taskon organizi internaciajn venontajn eventojn, no-
me kongresojn, virtualajn aŭ ĉeestajn,
kaj ke la tuta blindulesperantistaro kuniĝu, kontribuu, kritiku
kaj partoprenu. Nia bela lingvo meritas tion!
Joaquim Lagartixa
Nia ĉijara virtuala kongreso
Kiel jam anoncite, nia virtuala
kongreso, titolita "vidhandikapitoj:
sociaj problemoj", okazos per Zoom de la 6-a ĝis la 8-a de
novembro
2026 kaj ĉi-jare ĝin organizos LIBE-estraro.
Pri via propono prelegi pri la ĉeftemo,
bonvolu skribi al Joaquim
Lagartixa: jlagartixa@sapo.pt'.
Se vi ŝatus prelegi pri aliaj temoj, proponi kaj sugesti ion novan, aŭ
demandi pri eventualaj neklaraĵoj, bonvolu skribi al Sophie Renault:
sophie.renault761@gmail.com'.
Vi povas aliĝi ekde nun. Bv
sendi al Sophie Renault viajn datumojn
(retpoŝtan adreson kaj telefonnumeron).
Pri viaj kontribuaĵoj en la
arta programo bv skribi al Nedeljka
Loĵajiĉ: nedeljkalozajic@gmail.com'.
Provizora programo
Vendredon, la 6-an de novembro
16:30: teknika helpo.
18:00: solena inaŭguro.
18:jj: enkonduko al la ĉeftemo (Joaquim Lagartixa).
19:00: paŭzo kun ebleco babili.
20:00: interkona vespero.
Sabaton, la 7-an de novembro
10:00: konversacia rondo (Natalia Kasymova).
11:00-12:30: prelego de Joaquim Lagartixa pri la situacio de
vidhandikapuloj en Portugalio.
Tiuj, kiuj ŝatus prelegeti dum
15 minutoj pri sociaj problemoj en
sia lando, bv skribi al Joaquim
Lagartixa.
14:00-16:00: Ĝenerala Asembleo de LIBE.
16:3#-19:00: aliaj prelegoj.
20:00: arta programo.
Dimanĉon, la 8-an de novembro
10:00: konversacia rondo (Natalia Kasymova).
11:00: prelego pri Raymond Schwartz (Joaquim Lagartixa).
15:00: solena fermo.
La organiza teamo
Iom pri nia lingvo
Reordigante komputilajn dosierojn
mi trovis du interesajn tekstojn,
kiujn mi ofertas al niaj legantoj.
Tiuj tekstoj aperis antaŭ multaj jaroj en la revuo
"Esperanto" de
UEA, sed ili estas ankoraŭ legindaj kaj instruaj. La unuan artikolon
subskribis nia Otto Prytz kaj do mi aldonos nenion; la duan, de nia
forpasinta Rob Moerbeek, mi iomete rearanĝis por faciligi la legadon;
en ĝi estas listo de radikoj, kiujn oni kelkfoje uzas malĝuste, aŭ
kiujn
oni ignoras, uzante anstataŭe radikojn pli-malpri alisignifajn. Aten-
tu! ne temas pri la teksto de Rob, kiun aludas Otto en sia artikolo.
1) Ĉu eblas uzi Esperanton
perfekte?
Tiutitole Rob Moerbeek skribas sub
la rubriko "Leterkesto" en Esperanto. Pri la "rekcio" (pli
bone
"postulado" aŭ eventuale "regado") de verboj li
skribas, ke Zamenhofe
oni "demandas iun pri io", ne "ion al iu", kaj ke oni
"petas iun fari
ion", "petas ion de iu", sed ne "al
iu".
Antaŭ nelonge iu faris al la
Konsultejo de la Akademio de Esperanto demandon
ĝuste pri la konstruo de "peti". Mi mem kontribuis al la
diskuto
pri tiu demando en la retlisto de la Konsultejo, kaj mi permesas al mi
citi el la respondo, kiun ni donis al la demandinto (la respondoj de la
Konsultejo cetere de nun estas konsulteblaj de la ĝenerala publiko):
"En Esperanto, malkiel en
lingvoj gentaj, la prepozicioj uzataj por verba
regado ne estas rigide "kaj ofte arbitre" fiksitajĝ. La
Esperantaj prepozicioj
havas multe pli klaran bazan signifon, tiel ke la elekto de sintaksa
formo atribuas certan semantikan interpreton al la esprimo.
Tiurilate Esperanto estas pli elasta ol la gentaj lingvoj, ebligante specon
de
nuancado ne kreeblan same facile en etnolingvoj.
En unu Lingva Respondo Zamenhof deklaris,
ke ‘instrui iun pri io"
kaj ‘instrui ion al iu" estas same ĝustaj esprimmanieroj.
En petado rolas, krom la subjekto,
la persono, al kiu la peto estas direktata, kaj la petaĵo. Oni povas
doni al la persono la rolon de rekta komplemento, kaj al la petaĵo la
rolon
de ‘pri"-komplemento: peti iun pri io. Sed egale oni povas doni al
la petaĵo la rolon de rekta komplemento, kaj al la persono la rolon de
"al"-komplemento: peti ion al iu. Se ni komparas "peti"
kun verbo, kiu
esprimas ion pli fortan ol peto, nome "postuli", ni trovas, ke ĝia
plej
normala konstruo estas "postuli ion _DE iu"; alivorte, la postulaĵo
es-
tas esprimata kiel io, kio "de-iru"
de la plenumonto. Tiel eblas konstrui ankaŭ "peti": peti ion
de iu.
Eĉ eblas peti informon _ĉE persono aŭ instanco.
Similan elekteblecon principe
prezentas pluraj aliaj verboj: demandi iun pri io, demandi ion de\al iu;
respondi demandon, \ respondi personon; respondi al demando, \ respondi
al persono; danki iun pro io, \ danki iun por io, \ danki ion al iu.
Kaj, efektive, multaj el tiaj
malpli kutimaj formoj aperas jam en la
verkoj de Zamenhof ("peti ion de iu", "demandi de iu
ion", "danki al
iu") kaj eĉ en la Fundamento de
Esperanto ("peti de iu").
La nuancado tiel atingebla en
Esperanto ebligas nuanco-riĉecon malgraŭ
la relativa malmulteco de radikoj en
Esperanto. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la eblo elekti inter diversaj
frazkonstruoj
ne estas signo de ne-firmeco de la
lingvo, sed de ĝiaj fleksebleco, elasteco kaj esprimpovo.
Kompreneble, ekzistas multaj
faktoroj, kiuj influas tian kombineblon
kaj la sencon de la kombinaĵoj. Jen,
ekzemple, zamenhofaj ekzemploj, kiuj montras, ke "peti al iu"
povas
havi signifon tute alian ol "peti iun":
"Se li jam venis, petu lin al
mi."
(Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto). "Mi petas vin sinjoroj,
se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi." (La Revizoro).
"Iru,
petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj" (Malnova
Testamen-
to).
Tiaj ekzemploj ilustras, ke
"peti al iu", depende de la kunteksto, po-
vas havi almenaŭ tri malsamajn signifojn!
Tio estas unu el la eblaj klarigoj,
kial "peti ion al iu" estas
relative malofte uzata: ne temas pri apriora tabuo, tamen "bonaj aŭtoroj"
senkonscie elektas formon, kiu
subtenas klaran esprimadon de la intencita senco kaj malebligas misinter-
preton.
Konklude: oni estu tre singardaj
rilate pedantan insistadon pri la
ĝusteco de nur unu frazkonstruo,
anatemante ĉiujn aliajn eblajn konstruojn; tamen oni memoru, ke la li-
bero de elekto ne estas absoluta:
por klare esprimi sin oni devas eviti konfuzajn, misinterpreteblajn
formojn.
Rob Moerbeek mencias du ekzemplojn
de malsama nombro ĉe substan-
tivo en Esperanto kaj en iu alia lingvo
(li uzas la nederlandan por komparo). Unu estas "ferioj",
singulara
en la nederlanda, sed en Esperanto "ferio" en singularo estas unu
libera
tago. La alia estas "statuto",
plurala en la nederlanda — kaj en multaj aliaj lingvoj. Pri tiuj du ek-
zemploj mi samopinias kun Rob
Moerbeek, sed ĝenerale mi opinias, ke ankaŭ pri ĉi tio ni ne
estu tro
pedantaj.
Ĉi-rilate mi memoras detalon
el prelego de John ]ells pri la labo-
ro de vortaristo. Li atentigis, ke
substantivoj estas klaseblaj laŭ tio, ĉu ili esprimas ion
nombreblan
aŭ ne. Tiuj, kiuj esprimas ion nenombreblan, normale aperas nur en
singularo. Temas pri vortoj por substanco: "vino",
"fero", sed ankaŭ
pri vortoj por kolektivo: "publiko" (en singularo), konsistanta
el plu-
raj homoj (en pluralo). Sed notu, ke
"ne-nombrebleco" ne estas absoluta: unu lando povas produkti
plurajn bo-
naJn vinoJn, kaj la publikoJ de
diversaj landoj povas konduti diversmaniere. John ]ells menciis, ke
verŝajne Zamenhof konsideris "varo"n kiel ion nenombreblan.
Mi
trovas tion tute kredebla, ĉar la responda rusa vorto
"tovar" estas uzata
kolektive, do singulare (kaj eble ankaŭ la anglaj "hard]are"
kaj
"soft]are" estas same uzataj). Tamen en la nuna uzo
"varo" ŝajnas
samsignifa kun "artiklo", kaj en PIV mi malkovris neniun spuron
de kolektiva
signifo de tiu vorto.
Ni kompreneble strebu al gramatika ĝusteco
kaj klara esprimado, sed nia
normo estu tiel vasta, ke ĝi permesu variecon, kaj ke ĝi toleru
neatenditajn esprimojn. Toleremon vi povas lerni el Lingvaj Respondoj de
Zamenhof.
Instruadon de varieco praktikis —
laŭ raportoj en la Esperantaj disaŭdigoj
de la Svisa Radio — i.a. Claude Gacond en kursoj, kiujn li donis en
La Chaŭ-de-Fonds. FLORU LA MIL FLOROJ!
Otto Prytz, Akademiano
2) Nacia influo
Estus bele, se Esperanto servus
kiel ponto por lerni la bezonatajn
naciajn lingvojn ĝis lega aŭ eĉ babila nivelo. Tamen, se ni
respektu la
egalajn rajtojn, ni ne tro trudu niajn naciajn lingvaĵojn en
Esperanto-
tekstojn. Ne ĝenas, se nia lingvouzo havas aromon de nia nacia
kulturo,
sed foje mi kaptas min antaŭ lernomomento. Jen la vorto
"“kafolakto":
naive mi identigis ĝin kun kafokremo, sed ĝi evidentiĝis
"inversa kafo"
(pli da lakto ol da kafo). Do, jen perfekta falsa amiko. Ne nur
niajn samnacianojn ni avertu, sed ĉiujn kiuj provas kompreni niajn
esperantaĵojn: imagu, se misgusto perdigus bonajn rilatojn.
Konfuzo de similaj radikoj en
Esperanto mem (paronimoj) aldonas sian salon
al la "kaĉo".
Do mi ekis legi la falsajn amikojn
germanajn kaj francajn: centojn kaj
centojn, tro por griza kapo. Sed mi konsolis min, ke praktike el la multaj
miselektoj eblaj realiĝas nur dekoj kaj dekoj. Do, ĉar
nederlandanoj sorbas
ankaŭ anglaĵojn, malpli francaĵojn kaj germanaĵojn, jen
elekto de falsaj amikoj, kiuj povas mirigi kontaktantojn de nederlandaj,
ĝenerale eŭropaj esperantistoj. Ĉu vi havas ideon kio
okazas al jenaj radikoj? ĉiun grupon
de radikoj sekvas la infektitaj
frazpartoj, samsinsekve.
a) Sorb, adolt, arbitraci, artikl,
centr, dama, pet, departement, rekt:
absorba papero, filmo nur por
adultoj,
validas la arbitra decido, tro kara artikolo,
la centrala stacio, ĉasparko kun damoj,
demandi groŝon, apartamento ĉe la jura deparpamento, la direkta
metodo.
b) trink, efik, ekonomi, volv,
evolu, konsist, feri,, bazar, for-
mul, fosili, furor:
drinku vian lakton, efektiva
rimedo, la brila ekonomika situacio,
evolui ekskolonion, el kiom da volumoj ekzistas via verko?
kiom da landoj vi vizitis dum via ferio? aĉetu dentbroson en la foiro,
jen bela formo de la imposta servo, fosilo de mamutido,
via romano furiozas en la merkato.
c) glit, grenad, ĝeneral, ĝu,
vir, humur, hxor \ korus, instig \ stimul,
instituci, jubile:
la vojo estas glata, granato ne
estas infana ludilo,
la generala striko malhelpas la ekonomion, ĝoju vian pension, nur por
homoj,
humora programo, mi kantas en ĥoruso,
ni incitu la membrojn al plia aktivado,
instituto por droguloj, vivuo por la jubilanto.
ĉ) ĝuste nun, ĝust,
karbon, kapabl, ĉen, afer \ kaŭz, kilogram,
kin, komision, kompleks:
mi ĵus manĝas, estas la
justa horo por tio,
karba monooksido estas kaŝmurdanto, li frue montris sportajn
kapacitojn,
jen la urbestro kun sia kateno, ĉu vi defendos nian kaŭzon?
kiom da kiloj vi pezas? ĉu ni vizitu kinon?
la planada komisio serĉas kunlaboron, tamen facilaj komplikaj
verboformoj..
d) reg, mastr, ekzempler, respond,
kort, kortum, kultiv, scivol,
ter, teren, instru, liter, lupe:
kiu nacio kontrolas la marojn? mi
mendas kopion de la jarlibro,
la enspezoj devus korespondi kun la investoj,
tiun juĝaferon decidos la alta kortego, kaŝkulturado de kanabo,
tiu kurioza viro spionas nin, pro la fuŝreaktoro poluiĝas la
apuda lando,
bv. lerni al ni orientiĝi,
tiel malgrandajn leterojn mi ne plu povas legi,
filatelisto bezonas lupon por pristudi siajn poŝtmarkojn.
e) material, bazar \ vendoplac,
mediat \ komunik, ignor, nom, roman,
ofic, original, patr, pastr \ vikari:
sufiĉa materia kolekto por disertacio,
ni vizitu la merkaton por florbukedo,
ĉu la medioj jam raportis pri nia jubileo?
negi diskriminacianton estas bona taktiko,
la estraro nomiĝis lin estrarano,
tiu dika novelo kostas tro da tempo, ĉu estis malvarme en la ofico?
la origina teksto estas pli longa ol la
traduko,
mi lernis Esperanton hejme de miaj parencoj,
la pastoro absolvis la konfesinton.
f) pensi, plen, farb \ kolor,
plast, pram, prem, premi, pruv,
pulvor, polv:
kiel pensionito mi legos miajn
librojn, helpu plenumi la aliĝilon,
ne pentru la vendotajn oranĝojn verdaj, kie estas mia plastika
pluvmantelo?
per la ponto ni veturu trans la riveron, nun presu la maldekstran klavon,
kiu gajnis la ĉefprezon? bv. provi ke vi pravas, elĉerpiĝis
la lavpudro,
kiom da pulvo kovras niajn librojn!
g) poent, pens \ medit, kompens,
reklamaci, el rezult -n, salon,
elekt, sent \ sens, serv, lern:
kiom da punktoj vi kolektis en via
ekzameno?
en la prizono eblas iom reflekti niajn agojn kaj farojn,
pluraj nacioj devus rekompenci militvidvinojn,
se vi havas plendojn reklamu ĉe la administrantaro,
la Bela surprizo rezultis en Amuziĝon, ni eniris la koncertan salegon,
kandidatojn oni severe selektu, mi perdis la sencon pri direkto,
la servico de la garaĝo estis minimuma, en tiu skolo oni studas
lingvojn.
ĝ) kalson, soci, norm, tem,
esplor, statut, ŝarg, tapiŝ, tend,
terur, valid:
vestita en slipeto kaj mamzono ŝi
agrable sunumiĝis,
nia societo malhavas la necesan solidarecon,
PIV kaj PAG restas niaj standardaj konsultverkoj,
kiun subjekton traktos via prelego?
niaj reserĉoj aperigis la ekziston de novaj elementoj,
ŝanĝiĝis la statutoj de nia asocio,
bv. reŝarĝi nian akumulatoron, la dika tapeto dampis la bruon de
niaj paŝoj,
la okupada movado bezonas pli da tentoj,
sonis teroriga knalo, ĉu ĉi tiu trajnbileto ankoraŭ valoras?
Rob Moerbeek
Vivo sub la "glavo de
Damoklo"
Multaj viddifektitoj opinias, ke
ilin iuj sciencaj fakoj tute ne
kon cernas, ĉar ilia handikapo ne ebligas percepti ilin, aŭ
iliajn rezultojn.
Sed tio estas eraro. Vole, nevole multaj el ĉi tiuj fakoj certagrade
influas nian vivon kaj nin rekte koncernas. Ekzemplo estas precipe
astronomio. Ĝiaj ekkonoj sendube koncernas nin ĉiujn, ĉar ni
vivas
sur planedo, ĉirkaŭ kiu tra la spaco moviĝas miloj da
objektoj influataj
per gravito de la Suno kaj aliaj planedoj de nia sunsistemo. Sur la
Teron ĉiujare falas tunoj da kosma polvo kaj ofte ankaŭ pli
grandaj
pecoj da materio. Do informoj pri ĉi tiu fako certe povas esti
interesaj
ankaŭ por vidhandikapitoj.
La vojon de la tero transiras
planedetoj, el kiuj iuj estas amaso
da makadamo kun glacio, la aliaj estas ŝtonegoj aŭ objektoj el
metaloj.
En la historio de nia planedo okazis
pluraj, kelkaj eĉ fatalaj katastrofoj
devenintaj el la kosmo. La tera surfaco atestas pri tiuj eventoj.
Sur ĝi troviĝas centoj da diversgrandaj krateroj, kiuj devenas el
pasintaj geologiaj epokoj. La plej granda, ĝis nun malkovrita, troviĝas
en suda Afriko. Ĝi havas diametron de 300 kilometroj. Iom malpli
granda
estas en Kanado (nur 250 km-ojn). Kelkaj aliaj atingas diametron
de cento da kilometroj. Tio signifas, ke la falintaj objektoj estis
vere gigantaj. La postsekvoj plurfoje preskaŭ ekstermis la vivon sur
nia planedo. Tamen nia ekzisto atestas pri tio, ke la vivo ĝis nun
ĉiam kapablis konservi almenaŭ iun sian parton, kiu ebligis
pluan,
kvankam ŝanĝitan evoluon.
La tera surfaco estas geologie
aktiva, ĝin daŭre transformas
diversspecaj procedoj kaj efikoj de la vetero.
tial multaj spuroj de pasintaj katastrofoj jam malaperis pro movoj
de la kontinentoj kaj ŝanĝoj de la fundo de la maro. Tamen multe
da
krateroj ekzistas ĝis nun kaj fariĝis objektoj de esplorado, ĉar
multaj tie trovitaj elementoj, precipe metaloj kaj specifaj hxemiaĵoj,
kiuj
sur nia planedo ordinare ne ekzistas, enhavas informojn pri iama
impakto (*) kaj pri tio, kiam ĝi okazis kaj kion ĝi kaŭzis.
Kiel estis dirite, en historio de
la tero okazis kelkaj vere
grandegaj katastrofoj, kiuj minacis ekstermi la vivon sur la planedo. la
lasta el tiuj ekstremaj eventoj okazis proksimume antaŭ 66 milionoj da
jaroj. Sekve de ĝi malaperis kvindek ĝis sepdek kvin procentoj da
plantoj
kaj vivantaĵoj, depende de la kontinento kaj loko.
La malkovrado de la spuroj de tiu
konkreta katastrofo komenciĝis en
sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam la usona geologo ]alter
QAlvarez dum siaj esploroj malkovris en italio du tavolojn de kalciŝtona
roko, kiujn horizontale dividis unucentimetra tavolo da argilo. Li
konstatis, ke en la suba ŝtono estas
troveblaj multaj ŝtoniĝintaj vivantaĵoj,
sed en la supra ilia apero estas nur sporada. Tio signifas, ke
la argila tavolo estas limo inter du tute diferencaj epokoj. Ĝia
konsisto
vekis lian intereson kaj li petis helpon de sia patro, Luis Alvarez,
Nobelpremiita fizikisto. li bezonis analizi la konsiston de la argilo.
Kiam oni analizis la materion, montriĝis, ke ĝi enhavas pluroble
pli
da iridio, ol estas normale en la terkrusto. Kontraŭe tiu elemento
abunde troviĝas en diversaj kosmaj objektoj. (En tiuj ankaŭ troviĝas
multe pli da plateno, nikelo kaj aliaj raraj metaloj.) En la argilo
oni malkovris ankaŭ nanodiamantojn kaj etajn globetojn da vitrozaj
kugletoj. Ĉi tiuj ekestas dum ekstremaj temperaturo kaj premo. kiam
estis trovita la sama tavolo en la samtempa geologia situacio sur aliaj
lokoj de la mondo, oni konjektis, ke
tiujn spurojn povis postlasi granda
tutmonda katastrofo, iu ekstertera
objekto, kiu en mezozoiko, fine de ĝia lasta parto, kretaceo, falis sur
nian planedon kaj ekstermis grandan
parton de la surtera vivo.
Kompreneble ĉi tiu koncepto
vekis neajn reagojn de aliaj sciencistoj.
precipe paleontologoj ne volis akcepti fakton, ke la solvon de ilia
esplorado pri kialo de formortado de vivantaĵoj fine de kretaceo, kiun
ili
serĉis dum pluraj jardekoj, sukcese malkovris dum kelkaj semajnoj iu
fizikisto. Daŭris sufiĉe longe ĝis oni ekkomprenis, ke la problemo kunigas
kelkajn sciencajn branĉojn, kiel paleontologion, geologion, fizikon,
geofizikon, astronomion, sed ankaŭ statistikon ktp. tial oni organizis
kelkajn konferencojn, dum kiuj oni komune serĉis solvon de ĉi tiu
kompleksa problemo.
La jaroj pasadis kaj oni
malkovradis novajn kaj novajn pruvojn pri
vera praveco de la konkludo, ke la Tero estis antaŭ 66 milionoj da
jaroj atakita de eta planedo, kosma objekto, kies grandeco estis
ekstrema. Amasiĝntaj pruvoj montris, ke ĝi havis diametron de minimume dek
kilometroj. Ĉi tiuj faktoj estis iom post iom akceptitaj de plimulto
da
sciencistoj, sed oni ĝis fino de la sepdekaj jaroj de la pasinta
jarcento
ne trovis krateron, kiu havus supozatajn parametrojn.
Tamen la loko mem estis jam sufiĉe
longe konata. Ĝi troviĝas en meksika
Golfo. Sed kiel sekreton ĝin kaŝadis naftoesplorista kompanio de
Meksiko kaj ankaŭ armeaj servoj.
Fine tamen la sciencistoj sukcesis trovi ne nur la krateron, sed ankaŭ
multajn postsekvajn spurojn proksime de Jukatana marbordo. la kratero,
kies diametro atingas preskaŭ 200 kilometrojn, troviĝas en la ĉeborda
maro. Laŭ proksima havenurbo puerto Chiĉulub ĝi ricevis la
nomon chi-
ĉulub (prononcu ĉikŝulub). kiel unu el pluraj pruvoj, kiu
atestas,
ke temas pri la ĝusta loko, oni trovis silikajn pecojn, kies strukturo
estis ŝanĝita per ekstrema temperaturo kaj premo. similajn ŝanĝojn
povas postlasi nur atomaj eksplodoj aŭ kosmaj eventoj. Da spuroj
kompreneble estis multe pli.
La katastrofo estis neimageble
granda kaj kompleksa. La planedeto
alflugis ekde sudoriento per rapideco, kiu kelkoble superis rapidecon
de la sono. Ĝi enprofundiĝis plurajn kilometrojn en la teron kaj
en la
maro igis kelkcentmetran ondon, kiu plurfoje ĉirkaŭis la terglobon.
la
kolizio levis en la aeron milionojn da tunoj de materio, igis ekstreman
temperaturon, tertremon kaj ventegon. La sekvoj trafis unuavice la
nordan amerikon kaj pro la nordokcidenta direkto kaj turniĝado de la
terglobo ili atingis ankaŭ ceterajn kontinentojn. Ssur la tero
ekflamis
incendioj, kies produktoj venenigis la aeron kaj ombrumis la sunradiojn.
Dum longa tempo sur teron faladis acidaj pluvoj, polvo kaj ŝtonoj. pro
la densaj nuboj estis ege limigita fotosintezo kaj komenciĝis tutplaneda vintro.
Grandaj bestoj ne povis travivi ĉi
tiujn kondiĉojn. dum ne tro longa
tempo pereis dinosaŭroj kaj ĉiuj grandaj bestoj. Travivi ĉion
povis
nur vivantaĵoj, kiuj sukcesis por iom da tempo kaŝiĝi
profunde en la
akvo aŭ sub la tero.
La novajn kondiĉojn por sia
evoluo eluzis algoj, filikoj kaj muskoj.
La situacion superis multe da vivantaĵoj, kiujn ni eĉ nuntempe
konas,
ekzemple pluraj insektoj kiel libeloj, formikoj, sed ankaŭ iuj fiŝ-
specoj, lacertoj, helikoj, birdoj kaj mamuloj. La mamuloj iom post iom
okupis lokojn, kiujn liberigis dinosaŭroj....
De tempo al tempo oni en
amaskomunikiloj anoncas, ke la teron preterpasis iu kosma objekto. plurajn
oni konas, aliajn novajn oni malkovras. la svarmado de objektoj en la
spaco estas neimageble komplika. Do multaj projektoj serĉas eblojn,
kiel
defendi nian planedon. En lastaj jardekoj ekestis kelkaj filmoj, kiuj
prilaboras la temon, kiel aspektus la mondo post kosma aŭ atoma
katastrofo. Tamen filmo estas nur filmo.
La realo certe estus io tute alia,
absolute neimagebla.
Do nin vere ĉiam io simila
minacas kaj tial estas vera stultaĵo, se la
homaro al ĉi tiuj naturaj danĝeroj aldonas propran malsaĝan
konduton aŭ
detruajn eltrovaĵojn.
Inspirite de la libro "La lasta
tago de la mezozoiko" de Vladimir Socha.
Jiri Jelinek
(*) impakto: fortega kunpuŝiĝo.
La geologiaj tempoj
Por scivolemaj legantoj mi aldonas
tabelon de la geologiaj tempoj.
Post la komencaj nebulaj tempoj komenciĝas bone ordigita listo el tri
eraoj konsistantaj el pluraj epokoj; ĉiu epoko konsistas el pluraj
aĝoj. Por ĉiu tempo estas indikitaj la komenciĝo kaj la finiĝo
en milionoj
da jaroj antaŭ la nuna tempo: tiuj nombroj ne estas la samaj en ĉiuj
troveblaj geologiaj tekstoj, sed unu kalendaron ni devas ja elekti!
azoiko: 4500-1100 (antaŭkambrio);
proterozoiko: 1100-520 (vd. supre);
paleozoiko: erao (520-185): el 6 epokoj;
kambrio, epoko, 520-440;
ordovicio: epoko, 440-360;
silurio: epoko, 360-320;
devonio; epoko, 320-265;
karbonio: epoko, 265-210;
permio: epoko, 210-185;
mezozoiko: erao (185-60): el 3 epokoj;
triaso: epoko, 185-155;
ĵuraso: epoko, 155-130;
kretaceo: epoko, 130-60;
kenozoiko: erao (60-0): el 2 epokoj;
terciaro: epoko (60-1): el 5 aĝoj;
paleoceno: aĝo, 60-50;
eoceno: aĝo, 50-40;
oligoceno: aĝo, 40-30;
mioceno: aĝo, 30-12;
plioceno: aĝo, 12-1;
kvaternaro: epoko (1-0): el 2 aĝoj
plejstoceno, aĝo, 1-0,02
holoceno, aĝo, 0,02-0 (la
nuna aĝo)
Poeto de la ĉina
tang-dinastio
La Dinastio Tang (618-907) estis
unu el la plej brilaj periodoj
en la ĉina historio. Tiam poezio fariĝis tre populara. La poezio
de
tiu dinastio ĝenerale sekvis tre precizajn regulojn rilate al metriko,
rimoj kaj strukturo. La Plena Kolekto de Tang-Poezio aperis longe
poste, inter 1705 kaj 1706. Ĝi enhavis pli ol 48.900 poemojn verkitajn
de pli ol 2.800 poetoj.
Unu el la plej bone konataj poetoj
estis Bai Juyi (772-846). Li
naskiĝis en norda Ĉinio, kiam la dinastio komencis malfortiĝi
post
milita ribelo. Jam en sia junaĝo, li sukcesis en ekzameno por ricevi
oficon en la ĉefurbo. Tie li spertis la politikan malfortiĝon,
koruptecon
kaj misorganizadon, kaj la suferojn de la popolanoj. Li koleris pro so-
ciaj maljustasoj kaj malkaŝe kritikis la koruptecon de oficistoj. Tio
tamen alportis al li malamikojn, kaj li estis forsendita al Xunyang,
nuntempe Jiujiang, en suda 5inio en 815.
Dum la restantaj jaroj de sia vivo,
Bai okupis oficojn en multaj
lokoj kaj klopodis labori por la publika bono. En Hangzhou, bela
urbo en suda Ĉinio, li prizorgis la konstruadon de digo ĉe la
Okcidenta Lago por reguligi la akvonivelon,
malhelpi periodojn de troa sekeco, kaj faciligi akvumadon de la kampoj.
Memore al li, tiu digo ĝis hodiaŭ havas la nomon "Digo
Bai".
Eble lia plej grava kontribuo al la
ĉina literaturo estas poemoj de
sociaj kaj politikaj kritikoj. Kunlabore kun sia amiko Yuan Zhen,
Bai fondis la movadon Nova Yuefu.
La vorto Yuefu signifas "Muzika oficejo", kaj ĝi rilatis al ŝtata
institucio, kiu kolektis popolajn kantojn kaj poemojn por muzika prezentado
ĉe la kortego. La poezio de Yuefu havas jenajn kvalitojn: 1)
ĝi uzas popolan lingvaĵon kaj realismajn temojn; 2) ĝia
formo estas
pli libera ol tiu de la poezio de Tang kaj ebligas pli riĉan
esprimadon.
La poezia movado de Bai havis
klaran celon: atenti pri la socia
funkcio de poezio, ĉar la poeto opiniis, ke tio jam perdiĝis en
lia
epoko. En letero al Yuan Zhen, Bai skribis, "Artikoloj devas esti
verkitaj por la epoko, kaj poemoj verkitaj por sociaj aferoj."
Ĉirkaŭ la jaro 800, li
finverkis sian soci-kritikan poemaron, Kolekto
de Nova Yuefu, kiu enhavis 50 poemojn. El ili la plej konata poemo
estas "Maljuna Ligno-karbisto", kiun ĉiu ĉino lernas en
la lernejo.
Ĝi temas pri maljuna karbovendisto, kiu, post pena laboro, estas
devigata de la palacaj eŭnukoj vendi sian tutan ĉaron da karbo kontraŭ
malmulta pago.
Jen rakonto pri Bai: Finverkinte
poemon, li ofte voĉ-legis ĝin al infanoj
kaj maljunuloj, kaj demandis, ĉu ili komprenas la poemon. Se ili
respondis "ne", Bai reverkis la poemon, ĝis ĝi estis
facile komprenebla
por ĉiuj. Eĉ hodiaŭ, pli ol mil jarojn poste, multaj el liaj
poemoj
ankoraŭ restas klaraj.
Alexander Shenghao Hu
Ĉirkaŭbraku arbon!
(fabelo)
Viro havis en sia ĝardeno tre
altan kaj dikan arbon. La arbo estis
bela, eĉ belega. Ĝi ombris la plej grandan parton de la ĝardeno
kaj eĉ
parton de la strato ekster la ĝardeno, io, kio plaĉis al
veturigantoj,
kiuj restadigis siajn aŭtomobilojn ekster la barilo de la ĝardeno,
en la malvarmiga ombro de la belega kaj grandega arbo.
La viro, kiu loĝis en la domo
situanta en la ĝardeno, eĉ amegis tiun
belegan arbegon. Kaj ĉiuj en la sama strato amis la arbon. Ĝi
estis do
arbo amata, kaj tio ne povas esti malbona.
Pasis la jaroj, tio ofte, fakte ĉiam
okazas, kaj la arbo fariĝis eĉ
multe pli grandega. Kaj, mi supozas, ke mi ne bezonas diri tion al vi,
sed tiu grandega arbego eĉ tre soifis, kaj soifantoj trinkas akvon.
Do, la giganto trinkegis ĉiun guton da akvo troviĝanta en la ĝardeno.
Nu
bone, sed montriĝis baldaŭ poste, ke tio tamen ne estas bona, ĉar
forvelkis
kaj mortis ne nur la gazono, sed ankaŭ ĉiuj arbustoj kaj floroj.
La kompatinda viro vere ne sciis,
kion nun faras saĝulo. Ĉu mortigi
sian amikon, la grandegan arbegon?
Ne, tion ne faras bonulo. Oni ne mortigu! Kaj cetere, la veturigantoj
treege ŝatas la aŭtomobilrestadigejon sur la strato tuj ekster la
ĝardenbarilo.
Do, iom post iom la tuta ĝardeno
estis formortinta. Kaj neniu rajtas
mortigi. Vivis nur la grandega arbego, kaj la malesperanta viro estis
vidata de siaj genajbaroj akvumi per fleksebla ĝardena tubo el plasto
sian bonan amikegon. La arbo vivis ankoraŭ longe kaj feliĉe. Sed
iun nokton
blovegis kaj la kompatinda kaj senhelpa arbego perdis kvar el siaj
fortaj branĉoj. La ventego portis la dikegajn branĉojn tra la
aero kaj
faligis ilin sur unu el la aŭtomobiloj, kiuj estis restigitaj tie
ekster la barilo de la ĝardeno. Bedaŭrinde okazis granda damaĝo
al la
aŭtomobilo. Estis decidite de tiuj, kiuj regas, ke la arbego ne plu
rajtas daŭrigi sian vivon. Vi, miaj gelegantoj, certe miras, ke iuj
rajtas
tiel decidi pri la rajtoj de aliaj, sed bedaŭrinde tiuj, kiuj regas,
permesas al si decidi la sorton de aliaj. Espereble post cent aŭ
ducent
jaroj ni homoj estos almenaŭ iomete pli inteligentaj.
Venis iu viro, kiu prezentis sin
kiel arbokuraciston. Li ekzamenis la
arbegon kaj konstatis, ke ĝi tre terure suferas de iu terura malsano,
eĉ fimalsanaĉo. Do, iun tagon alvenis du viroj kun grandegaj
motorizitaj
segiloj. La viro, kiu posedis la arbegon, emocie adiaŭis sian
grandegan amikegon, kaj la arbego same emocie adiaŭis sian multe
malpli grandan amikon. Tamen la malpli granda amiko, tiu estas la viro
loĝanta en la domo en la ĝardeno de la grandega arbego, ne estis
tre mal-
granda, kvankam li kompreneble estis multe malpli granda ol la arbego.
Unu viro grimpis supren al la su
pro de la arbego kaj per sia segilo
forsegis malgrandan pecon de unu el la supraj branĉoj. Tio ege doloris
la arbegon, kiu ne sciis kiel defendi sin. La branĉopeco falis
malsupren ĝis la tero. La alia viro portis ĝin al granda ŝarĝaŭtomobilo
malplena, sed la plano estis ke ĝi kiom eble plej baldaŭ pleniĝu!
La viro, kies arbego ĝi estis,
ne povis ion ajn fari por helpi. Kun
larmoplenaj okuloj li pensis pri tempoj pasintaj, antaŭ ducent aŭ
eble nur cent jaroj, kiam oni punis tiujn, kiujn oni ne plu amas, se oni
entute iam ajn amis ilin, unue forhakante per adzo la brakojn, tiam la
gambojn, kaj fine ankaŭ la kapon.
Nun oni ankoraŭ tion same faras, sed forsegante unue la kapon. Ĉu
io
ŝanĝiĝis, ĉu ni intertempe fariĝis almenaŭ
iomete pli bonaj, jen grava
demando respondinda.
La laborego estis, pro la
motorizitaj segiloj, fakte segilegoj, tre
bruega. Certe tio ne plaĉis al la genajbaroj, kiuj estis devigataj
resti interne de sia domo, ferminte ĉiujn
siajn pordojn kaj fenestrojn!
Kelkajn horojn poste, eble kvar aŭ ses, la laborego estis finita kaj
la
arbego mortinta. Benu ĝin! La viro en la mortinta ĝardeno povis
nun, la
postan tagon, komenci sian laboregon. Li devis ekde nun eksemi novan
gazonon, planti novajn florojn, arbustojn ktp. Pasis la jaroj.
La ĝardeno refoje kreskis. Aperis floroj, staŭdoj kaj arbustoj.
La viro, kiu
loĝis tie, fariĝis iom post iom multe pli feliĉa. Li iris de
planto al
planto, parolante kun ĉiu el ili.
Iun matenon, kiam li parolis kun iu el la arbustoj, kiu estis tre belega,
li subite ekploris. Li estis konstatinta, ke la spirito en la arbusto
estas tiu sama, kiu antaŭ jaroj elligniĝis el la granda giganta
arbego. Nun ĝi, je la grandega ĝojo de ambaŭ, enligniĝis
en la plej belegan
arbuston de la ĝardeno!
Bob Felby
Forpaso
Karaj geamikoj, kun profunda bedaŭro
mi informas, ke la 15-an de
majo 2026 post grava malsano forpasis nia kara amiko kaj samideano
Nikolaj Osipenko (Rusio) en sia 85-a vivjaro.
Denove ni perdis longjaran, fidelan
entuziasmulon de la Internacia
Lingvo kaj veran, helpeman amikon, ĉiam vivoplenan kaj bonhumoran. Lia
sprita rakonto en la lasta LIBE-konkurso estis premiita.
Kiel instruisto pri matematiko kaj
fiziko Nikolaj dum 24 jaroj
sukcese laboris en Turkmenio, kune kun aliaj entuziasmuloj fondis en la
porblindula lernejo muzeon de Vasilij Eroŝenko kaj kolektis interesajn
rememoraĵojn pri la restado tie de la fama edukisto kaj verkisto.
Ankaŭ ni en niaj koroj
konservu helan memoron pri nia kara
forpasinto.
Anatolij Masenko
De la redaktoro
Karaj legantoj, lastatempe mi
konstatis, ke ankaŭ redaktoroj, kiel
ĉio vivanta, maljuniĝas kaj samtempe fariĝas malpli
laborpovaj sen ke
samtempe pliiĝu la ripozpovo. Kion fari? Necesas rezigni pri la tasko.
Bonŝance mi povas fari tion sen timo, ĉar mi scias, ke nia revuo
povos
nur pliboniĝi, fariĝante pli varia, pli informa kaj pli distra.
La
redaktadon transprenos, ekde la septembra numero, nia helpsekretariino
Nedeljka
Loĵajiĉ, al kies retpoŝta adreso bonvolu sendi viajn
kontribuaĵojn
por la revuo. La retadreso estas: nedeljkalozajic@gmail.com; Estu kun-
laboremaj; eĉ kiam ne povas alsendi ion interesan, memoru ke eĉ
simplaj
komentoj aŭ reagoj utilos al ŝi por pli bone orientiĝi en
sia laboro.
Miaflanke, mi dankas ĉiujn,
kiuj fidele kaj atente legadis la revuon
kaj varme instigas ilin daŭrigi same. Ni rajtas fieri pri nia revuo:
ĝi vivas nun sian centdudekduan jaron. Se ne ekzistus la religia revuo
"Espero katolika", aperanta ekde 1903, Esperanta Ligilo estus la
plej longviva periodaĵo en Esperantujo.
Via dankema eksredaktoro
kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Pier Luigi da Costa
via S. Maria del Giudice
IT-55100 Lucca
Italujo
R.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420-481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte
skribu al: masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info