Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

Numero 7     septembro     2026

 

Fondita (1904) de Th. Cart

disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander

longperiode redaktita d(1958-1992) de Raymond Gonin

brajle presita en Porblindula Biblioteko kaj Presejo, Prago, Ĉeĥio

 

 

     Enhavtabelo:

 

De la redaktorino

El la estraro

Financa raporto pri la jaro 2025.

Ĉi-jara Virtuala IKBE

La 111-a UK denove en Aŭstrio - postkongresaj impresoj

Personaj impresoj pri kaj ĉirkaŭ la 111-a UK en Aŭstrio

Tutrusiaj E-tagoj en Gluĥomanj

Volgia E-renkontiĝo

Literaturo:

  La ĝardeno de cindroj

  Malavara riĉulo

Enigmoj kaj problemoj - Silabenigmo

Mi deziras havi kontakton kun...

 

 

     De la redaktorino

 

Karaj legantoj,

 

  Jen, venas la septembra numero de "Esperanta Ligilo". Mi preparis ĝin kunlabore kun Redakta komitato, kiun elektis la estraro. En la komitato estas niaj aktivuloj: Joaquim Lagartixa, Jiri Jelinek, Natalia Kasymova kaj, ĉiam kunlaborema, ĝisnuna redaktoro de la gazeto, Pier Luigi da costa. Ni klopodis trovi kunlaborantojn, kiuj pretis sendi kontribuaĵojn por fari tiun ĉi numeron interesa kaj utila. Mi dankas ĉiujn, kiuj faris tion ĉi-foje.

 Viaj sugestoj kaj kontribuaĵoj ĉiam estos bonvenaj kaj helpos nin fari la revuon enhavriĉa kaj alloga.

  En ĉi tiu numero vi trovos informojn pri la agado de LIBE, ĉi-jara UK, aliaj E-renkontiĝoj, viddifektitoj kaj novaj teknologioj, literaturaĵojn, enigmojn ktp. Nome de la estraro, mi ankoraŭfoje dankas Pier Luigi da Costa pro lia plurjara, fervora kaj sukcesa redaktado de la revuo!

  Esperante, ke al vi plaĉos la enhavo, mi deziras al vi ĉion bonan!

     Nedeljka Loĵajiĉ 

 

 

     El la estraro

 

  Karaj gelegantoj: kiam vi legos ĉi-tiujn liniojn, somero jam estas pasinta kaj venas tempo por tuja reprenado de niaj rutinoj. Kiel skribis Zamenhof en sia “proverbaro”, (La tempo ŝajnas agrabla, sed poste forpasas severe). Mi ja esperas, ke tiu jam forpasinta epoko de la jaro estis por vi tre agrabla, ne nur laŭ ŝajna vidpunkto, sed precipe laŭ fakta kaj ke por vi la someraj tagoj estis profitdonaj, kun belaj ebloj fari renkontojn, trovi novajn amikojn, kaj, antaŭ ĉio, ĝui Esperanton.

Venas Aŭtuno, poste Vintro, tagoj pli trankvilaj, serenaj horoj, invitoj al frandado de nia lingvo iom diversmaniere. Ĝuste pri tio mi volas rememorigi vin.

  Dum la unua semajnfino de Novembro, ni havos nian “virtualan kongreson”. Por plensukcese realigi tian iniciaton, ni bezonas homojn... homojn, kiuj prelegos, homojn, kiuj ĉeestos, partoprenos, kritikos, proponos kaj (kial ne?) aplaŭdos! Ni estas amatoroj, strebantaj atingi profesian nivelon en niaj agadkampoj. Tamen, por tion realigi, ni bezonas apogon kaj kunlaboron.

  Nia virtuala kongreso estos unika okazintaĵo por disvolvi niajn konojn pri realaĵoj de aliaj landoj, “fari” novajn amikojn, tutsimple distriĝi, kiam ekstere pluvas kaj ventas, kaj – laste, sed ne balaste – plialtigi nian regadon de la lingvo.

  Tial ni, la estraranoj de LIBE, invitas vin ĉiujn aliĝi al nia virtuala kongreso, aktive partopreni ĝin kaj diskonini nian agadon inter viaj amikoj kaj konatoj.

     Nome de la estraro

     Joaquim Lagartixa

 

 

     financa raporto 2025

 

     konto libk-p ĉe UEA

 

komenca saldo ........ Eŭroj 28.329,96

      enspezoj

kotizoj ....................   .405.00   

      elspezoj

faka asocio de UEA ........   .132,00

revuoj ILEI 2024-25 .....   .376,00

 

fina saldo ................. 28.226,96

 

    konto DaCosta-LIBE ĉe BNL

 

komenca saldo ........ Eŭroj 29.200,05

    enspezoj:

kotizoj ....................   .320,00

donacoj ....................   .200,00 

kongresaj kotizoj .......... 1.600,00

subvencio Thilander ....... 1.087,48

interezoj ..................   .  1,70

------------------------------------

entute .....................  3.179,18  

 

     elspezoj:

presado E-a Ligilo .......  3.920,42

IKBE 2025 ................  1.533,50

premioj lit. konkurso ......   .450,00

bankaj impostoj ...........   .185,93

------------------------------------

entute .....................  6.090,85

 

fina saldo ................. 26.288,38

 

  La du kontoj de LIBE, kune, entenas proks. 54.515 Eŭrojn, sed vere nia havaĵo estas iom malpli granda, ĉar la konteltiro de nia BNL-konto montras enspezon de 1.600 Eŭroj por la neokazinta IKBE en Italujo. Tiuj sumoj estis poste redonitaj.

  Inter la donacoj estas anka0 100 Eŭroj destinitaj kiel premioj en nia literatura konkurso; ilin ne eblis transdoni al la gajnintoj, kaj ili malavare donacis ilin al nia asocio.

  Kiel ĉiam mi rekomendas sendi dankmesaĝon al Fondaĵo Thilander, kiu daŭre fidele subvencias nian revuon, omaĝe al ĝia unua prizorganto.

     La kasisto P. L. da Costa

 

 

     Ĉi-jara Virtuala IKBE

 

Kiel jam anoncite, nia venonta virtuala kongreso, kies ĉefa temo estos: “Vidhandikapitoj: sociaj problemoj” okazos per Zoom de la 6-a ĝis la 8-a de novembro 2026.

Ĝi estu kiel eble plej abunda kaj varia.

Vi rimarkos ke, en la suba provizora programo, restas tempo por prelegoj aŭ aliaj aktivaĵoj.

Se vi deziras kontribui al nia evento, bv skribi al:

 

  sophie.renault761@gmail.com

 

Por kontribui specife al la arta programo, kiu okazos sabaton, la 7-an de novembro, sendu mesaĝon al:

 

  nedeljkalozajic@gmail.com 

 

Provizora programo:

 

  Vendredo, la 6-a de novembro

16:30-17:00: teknika helpo

17:00-18:00: solena inaŭguro

18:00-19:00 enkonduka parto pri la ĉefa temo: Joaquim   Lagartixa

19:00-20:00: paŭzo kun ebleco babili

20:00 Interkona vespero

 

  Sabato, la 7-a de novembro

10:00-11:00: konversacia rondo: Natalia Kasymova

11:00-12:30: prelego de Joaquim Lagartixa pri la situacio de   vidhandikapuloj en Portugalio, sekvata de libera diskuto pri la   situacio en via lando;

14:00-16:00: ĝenerala asembleo de LIBE

16:30-17:30: prelego de Jiri Jelinek

17:30-18:30: prelego de Nikola Zekiĉ pri etnomuzikologio

20:00: arta vespero

 

  Dimanĉo, la 8-a de novembro

10:00-11:00: konversacia rondo: Natalia Kasymova

15:00-16:00: solena fermo kun prelegeto de Joaquim Lagartixa

16:00-17:00: kvizo pri ĝenerala kulturo: Sophie Renault

 

Se aliaj kontribuaĵoj ne alvenos, la posttagmeza programo estos antaŭigita.

     Nome de la estraro

     Sophie Renault

 

 

     La 111-a UK

     Denove En Aŭstrio (postkongresaj impresoj)

 

  Mi jam multfoje vizitis Aŭstrion. Mi gvidis tie Esperanto-kursojn kaj feriis somere. Sed ĉifoje okazis en Graz universala kongreso, kaj mi certe  decidis partopreni ĝin.

  La unuan de aŭgusto posttagmeze mi alvenis flughavenon de Graz, kie mi renkontiĝis kun mia akompananto Gromoslav Kubof el Slovakio. Pli frue mi ne konis lin, tial mi ne estis certa, kiel funkcios nia kunlaboro. Kaj mi diras nun, ke ĝi estis bonega. Mi ne bezonis helpon dum la tuta tago, tial ni interkonsentis, ke mi telefonos, kiam lia helpo estas bezonata. Kaj ĝuste la unuan tagon li plene komencis plenumi siandevon. Ni kune veturis al mia hotelo, lasis en la ĉambro mian valizon, li montris al mi la vojon al la tramhaltejo, kaj ni veturis al la kongresejo. Tie post la registriĝo komenciĝis movada foiro. Kun ĝojo mi salutis niajn amikojn Otto Prytz, Verner Groen, Istvan Kabok, gradimir Kragiĉ, kiuj ankaŭ venis al LIBE-tablo kun siaj kontribuaĵoj. Min ege ĝojigis aktiva partopreno de niaj amikoj. Otto Prytz eĉ alportis porblindulan ŝaktabulon kaj ludis ŝakon kun unu vidanta esperantisto. Gradimir alportis reliefan bildon de la piedpilka kampo, Verner flugfoliojn „Kiel vivi kun blinduloj“ ktp. Do neniu restis senaga.

  Movada foiro daŭris dum du horoj, kiam homoj iris de unu tablo al alia kaj povis observi eksponaĵojn, kiujn proponis diversaj esperanto-organizaĵoj. Estis ĉirkaŭ 100 diversaj grupoj kaj organizaĵoj, kiuj volis prezenti sian laboron, do por ĉiu estis io interesa.

  Sekvontmatene post la solena inaŭguro kun salutvortoj kaj mesaĝoj de multaj prominentuloj (ekz. Eksa aŭstria prezidento Heinz Fischer, urbestrino Elke Kahr k.a.) kaj komuna fotado komenciĝis laboro: prelegoj, diskutrondoj, koncertoj, ekskursoj...

  La unua prelego, kiun mi aŭskultis estis „Aŭstraj komponistoj kaj du muzikskoloj de Vieno“. Al mi persone muziko de Haydn kaj Mozart tre plaĉas, sed tiu de la dua skolo ne vekas en mi pozitivajn sentojn. Sed tre plaĉis al mi prelego de Pavla Dvorĵakova el Ĉeĥio pri sep Aŭstraj komponistinoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ni ne nur ekkonis iliajn biografiojn, sed ankaŭ aŭskultis partojn de muzikverkoj. Tre interesa estis prelego „Kultura heredaĵo 26. Aŭstrio estas numero 3. Kiu sekvos“. Temas pri grava sukceso de aŭstriaj esperantistoj. Post Pollando kaj Bulgario Aŭstrio estas la tria lando, kie Esperanto estas proklamita de la nacia unesko-komisiono kiel nemateria kultura heredaĵo. Martin Gritsch rakontis pri tio, kiel ili faris tion, kiujn dokumentojn oni bezonas por tio ktp. Julian Modest rakontis en sia prelego pri la kontribuo de bulgara poezio en Esperanto-literaturon. Hejdi Goes parolis pri multegaj afrikaj lingvoj. Do, kiel ĉiam estis multege da tre interesaj prelegoj.

  Koncertoj ankaŭ ne mankis. Niaj ŝatataj kantistoj Ĵomart kaj Nataŝa, Grupo ĵele (Ĵenja martinez-Peres kaj Ellena Vilke). Ili bonege pianumis kvarmane kaj kune kantis. Okazis konzerto de kroataj kantoj. Tre plaĉis al mi orgena muziko. Nia kara Nedeljka Loĵajiĉ ankaŭ koncertis. Bedaŭrinde mi ne sukcesis aŭskulti ŝian koncerton, ĉar tiutempe mi vizitis historian muzeon de Graco. Sed homoj, kiuj ĉeestis la koncerton estis tre kontentaj. Koran gratulon! Kaj certe koncertis nia ŝatata grupo „Kajto“. Kaj denove mi bedaŭras. Kaj ne nur mi. Samtempe kun la ilia koncerto okazis kunveno de LIBE. Pro tio preskaŭ neniu vizitis ĝin. Sed por ni ĝi estis tre grava. ni povis priparoli niajn aferojn: Parolis pri niaj kongresoj, pri revuoj, pri instruado ktp. Tamen fine de la kunveno venis al ni esperantistino el Germanio Cornelia, kaj poste ni kune iris en bonegan nacian restoracion vespermanĝi. En amika rondo ni daŭrigis nian babiladon ekstere en la korto.

  „Kajto“ faris ankaŭ atelieron, kiun mi sukcesis partopreni. Ni kune kantis diversajn kantojn, kaj ilimajstre gvidis tion.

  Kaj nun pri ekskursoj. Merkredo estas ekskursa tago, la kongresejo estas fermita, kaj kongresanoj veturas per busoj al diversaj celoj. Mi elektis viziton al la monaĥejo Rein, la plej malnova seninterrompe loĝata cisterciana monaĥejo en la mondo. Ĝi estis fondita en la jaro 1129. Ĝia biblioteko havas  25000 librojn. la plej multo el ili estas skribita permane. En la granda librejo, kiun ni vizitis, estis 400 libroj. Tio estis grandaj volumoj, similaj al niaj brajlaj libroj. Ĉefe estas religiaj, filosofiaj, medicinaj libroj, sed ankaŭ muzikaj libroj kun muziknotoj.

  La tagordo de loĝantoj estas sufiĉe severa. La unua preĝo komenciĝas je la sesa matene, entute ili preĝas trifoje tage. Sed pli frue estis sep preĝoj ĉiutage, kaj la unua je la dua horo postnoktomeze. Ankaŭ ni povis partopreni mallongan preĝon. Ĝi okazis en la preĝejo, kies muroj estis riĉe ornamitaj per orkoloraj pentraĵoj. Ni ricevis tekston de la preĝo „Patro nia“ en Esperanto, tial homoj preĝis en internacia lingvo.

  Poste ni veturis al la subĉiela muzeo Stübing. Tiu muzeo ekzistas ekde la jaro 1970. Sed jam 20 jarojn antaŭe komenciĝis preparlaboro. Tiu ekskurso havis nomon “Sekreto malantaŭ fermitaj pordoj“. Ĝi montris la vivon de simplaj homoj de pasintaj jarcentoj. Kamparanaj domoj el diversaj partoj de la lando estis malkonstruitaj, poste alportitaj al tiu tereno kaj rekonstruitaj surloke. Komence ni tagmanĝis en subĉiela restoracio. Poste komenciĝis la ekskurso. Ni vizitis la vilaĝan vendejon, kie troviĝis diversaj iloj, kiujn kamparanoj povis uzi por siaj ĉiutagaj laboroj. Vendejo estis fakte centro de la vilaĝa vivo. Ĉiudimanĉe homoj iris al la preĝejo, kaj poste viroj kolektiĝis en la drinkejo kaj virinoj en vendejo, kie ili krom aĉeti ion povis interŝanĝi lastajn novaĵojn de la semajno. La ligna domo, kiun ni vizitis poste, estis konstruita 1429. Estis tie iloj por ĉiutaga vivo (gladilo, konsistanta el lignaj rulcilindroj kaj ujo, en kiu troviĝis pezaj ŝtonoj), forno, ligna lavujo ktp. Mi estis tre kontenta, ke ĉiujn ilojn mi povis palpe esplori. La dua domo el ŝtono ekestis en 1577. Estas kvazaŭ kvar  domoj kun la korto en la centro. Tie loĝis sufiĉe bonhava familio. Ĉiuj ĉambroj estas grandaj kaj helaj. En la dormoĉambro por knabinoj staras tri litoj, kiuj aspektas simile al modernaj, sed kun tre malmolaj matracoj. Al la demando „Kie dormis knaboj“ nia gvidanto respondis: „Ili dormis en la fojnejo”. Unu ĉambro estis rezervita por gastoj, la domposedantoj tute ne uzis ĝin. Tre kontentaj pri tiu ekskurso ni revenis al Graco.

  Mi vizitis la folkloran kaj historian muzeojn, veturis tra la urbo per sentegmenta buso. Tie ni eksciis multe pri la urbo, pri ĝia historio kaj nuntempo, pri evoluo kaj modernigo. Unue Graz estas menciita en la 12-a jarcento kiel la ĉefurbo de la novformita duklando Stirio. Dum la Habsburga imperio ĝi fariĝis grava kultura kaj administra centro kun fortikaĵoj kiel Schlossberg kaj riĉa mezepoka kaj renesanca urbocentro, rekonebla kiel heredaĵo de Unesko. Pri tio ni aŭdis dum tiuj ekskursoj. El la buso oni povis vidi historiajn konstruaĵojn kaj  modernajn domojn. En la folklora muzeo ĉiuj povis observi naciajn kostumojn, hejman ilaron (antikvan kaj modernan), produktojn de lokaj fabrikoj. Sed bedaŭrinde ili ĉiuj troviĝis en vitraj ŝrankoj, do mi nur povis aŭskulti rakontojn de  niaj gvidantoj. Tamen al mi plaĉis ekskursoj,nur la vetero estis ege varma. Praktike dum la tuta semajno estis plus 38 gradoj.

  La temo de  la kongreso estis „volontulado en la servo al daŭripova evoluigo“.

Ĉi-jare aliĝis al la kongreso 1140 personoj el 62 landoj, kaj ĉeestis en Graz 973 kongresanoj el 56 landoj. Plejmulto estis el Germanio, poste sekvas Francio, Pollando kaj Aŭstrio.

  La aĝo de alvenintoj variis de 1 ĝis 99 jaroj, partoprenis 110 TEJO-aĝaj kongresanoj!

  Sabaton la 8-an de Aŭgusto dum la solena fermo la esperanta flago estis transdonita al la reprezentanto de la sekvontjara kongreso en Melburno (Aŭstralio). Mi ne planas partopreni tiun kongreson, tial mi volonte transdonos la raportrajton al alia persono. Kiu pretas? Bv. pripensi!

  Al la LKK kaj UEA mi esprimas mian sinceran dankon pro la bonega organizado kaj al ĉiuj kongresanoj pro konstanta helpo. Ni certe denove renkontiĝos en sekvaj  aranĝoj.

     Natalia Kasymova

 

 

     Personaj impresoj pri kaj ĉirkaŭ

     la 111-a Universala Kongreso en Graz, Aŭstrio

 

  Kiel diras la titolo de ĉi tiu artikolo, ĝi ne pretendas esti oficiala raporto, sed nur personaj impresoj pri la ĉi-jara UK. Por entute kuraĝi vojaĝi al la kongreso, mi bezonis tion, kion Universala Esperanto-Asocio (UEA) nomas “nemalhavebla akompananto”. Kiel en multaj antaŭaj jaroj, tiu akompananto ankaŭ ĉi-jare estis Pilar Menéndez. Ŝi nun loĝas en Hispanio, sed ni komencis kaj finis la vojaĝon en Norvegio. Ni alfrontis kelkajn defiojn: Pilar ne plu vidas tiel bone kiel antaŭe; kaj ni elektis vojaĝi ne aviadile, sed surface, t.e. per pramŝipo kaj diversaj trajnoj. Tiel la vojaĝo de Oslo al Graz daŭris apenaŭ du tagnoktojn, kaj same la vojaĝo de Graz al Oslo. Malgraŭ riparlaboroj kelkloke sur la germanaj fervojaj linioj, la plurajn ŝanĝojn de transportilo dum la tuta vojaĝo ni

kapablis sukcese realigi dank’ al helpemo de dungitoj kaj de la ĝenerala publiko.

 

  En Graz ni loĝis en hotelo situanta kvar tramhaltejojn for de la kongresejo. Tiun distancon ni trairis jen per tramo, jen per taksio. Centra zono de la urbo estas sen-aŭta, do eĉ taksioj ne rajtas veturi tie.

 

  La manĝado prezentis problemojn: en la hotelo oni vendis nur matenmanĝon, kaj en la kongresejo eblis aĉeti nur trinkaĵojn kaj manĝetojn. Tamen en la urbo estas multaj restoracioj, kaj oni rekomendis al ni plurajn. Sed necesis ilin _serĉi_, kaj por tio ni bezonis demandi lokanojn pri la vojo. Tiurilate mi spertis du aferojn jam konatajn de Oslo.

 

  Unu estis “la angla malsano” (tiel oni norveglingve povas nomi rakiton): se lokano aŭdas parolon en nekomprenebla aŭ misprononcata lingvo, li tuj transiras al la angla. En Oslo tiu “malsano” manifestiĝis tiel, ke se lokano aŭdis min paroli hispanlingve kun Pilar, la lokano sin turnis al ni anglalingve. En Graz ĝi manifestiĝis tiel, ke se lokano aŭdis min paroli germane, sed sen la loka aŭstra akĉento. la lokano respondis al ni anglalingve.

 

  La dua afero estas, ke kiam ni demandis pri la vojo al iu restoracio eĉ al homo demandinta, ĉu ni bezonas helpon, tiu homo tuj malfermis la Guglo-mapon de sia poŝ-telefono, dirante, ke li ne konas la zonon de la urbo.

 

  Tiom pri miaj impresoj _ĉirkaŭ_ la kongreso. Nun mi turnu min al impresoj _pri_ la kongreso. Laŭ posta statistiko, ĉi-jare aliĝis 1140 personoj de 62 landoj, kaj ĉeestis en Graz 973 kongresanoj de 56 landoj.

 

  Jam delonge nia movado estas tiom aĝa, ke ĝi bezonas memori meritplenajn forpasintajn anojn per omaĝo. Ĉi-jare mi partoprenis en omaĝoj al tri diversaj homoj, kiujn mi persone eĉ iom konis. Unu estis Probal Daŝgupto el Barato, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de la Esperanta Akademio. Alia estis Roman Dobrzy´nski el Pollando, filmisto, ĵurnalisto kaj verkisto, kiun mi ekkonis en Internacia Junulara Kongreso, eble en 1961. La tria estis ĉies nia amiko Rob Moerbeek, pri kiu oni diris, ke li ne nur _parolis_ Esperanton, sed _vivis_ ĝin. Lia E-agado ĝenerale kaj lia agado inter la blindaj E-istoj speciale estas tiel bone konata al la legantoj de EL, ke ne necesas memorigi ĝin ĉi tie. Mi nur menciu, ke mi iom antaŭtimis, kiel povu disvolviĝi la kunveno de LIBE kaj la partopreno de LIBE en la Mmovada Foiro dum la ĉi-jara UK sen Rob!

 

  Nu, ambaŭ eventoj iel disvolviĝis, kaj pri tio mi sendis raporteton al la Kongresa Kuriero, sed mi ne scias, ĉu ĝi efektive aperis. Jen ĝia teksto:

 

  “LIBE, Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kunvenis lundon je la 16h15. Ĉeestis nur deko da personoj, ĉefe blinduloj kun akompanantoj, i.a. du estraranoj de LIBE, Natalia Kasymova, kiu prezidis la kunvenon, kaj Nedeljka Loĵajiĉ, kiu skizis la historion de LIBE. Pro la preskaŭ-ne-ĉeesto de vidantoj ne okazis la anoncita ateliero pri taŭga akompanado de blinduloj, sed ni dediĉis la tempon al diskutado pri aktualaj problemoj kaj defioj de LIBE: havigo de brajla instrumaterialo kaj instruistoj, estontaj kongresoj de blindaj Esperantistoj ktp. Por-informe oni menciis ĉiudimanĉajn virtualajn kunvenojn de vidhandikapitaj komputil-uzantoj.

LIBE ankaŭ havis standon en la sabata Movada Foiro, kie ni montris diversajn blindulhelpilojn. Spektakla evento eble estis ŝakpartio ludata inter deĵoranto kaj publikano sur ŝaktabulo adaptita por blinduloj.”

 

  Kiel ĉiam, ankaŭ dum la ĉi-jara UK okazis kelkaj artaj aranĝoj: Nacia Vespero, Internacia Arta Vespero, teatrecaj prezentoj kaj diversaj koncertoj. Inter la koncertoj mi aparte menciu, ke Nedeljka Loĵajiĉ prezentis unuhoran programon de kantado kun propra gitara akompanado, titolitan “En kanto oni spiras libere”.

 

  Pri sciencaj prelegoj dum la UK la Kongresa Libro informas: “De astronomio al literaturo, tra hxemio, fiziko, biologio, matematiko, historio... la prelegaro rivelos multajn aspektojn de nuntempa scienco inkluzive Artefaritan Intelekton kaj klerigos vin pri ĝardenoj kaj pri nia kongresurbo Graz.” La prelegoj estis grupigitaj en tri seriojn: Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, kaj Scienca Universitata Sesio de Akademio Internacia de Sciencoj. Ĉiuj prelegoj, inkluzive de la prelegproponoj aprobitaj, sed ne prezentitaj pro ne-ĉeesto de la “prelegunto”, estos spekteblaj dum la Virtuala Universala Kongreso okazonta eble en novembro.

 

  Por ke la suba kongresa limeriko estu komprenata, mi menciu unu prelegon de la Kleriga Lundo, titolitan “Kiam vortoj ne sufiĉas: komunikado en medicinaj urĝaĵoj”.

 

Mi finas per unu impreso, kiu tute ne estas nova, sed kiun mi sentis pli akcentita nun ol en antaŭaj kongresoj, nome la konstanta pligravigo de vidaj elementoj en la nuna socio. Mi apenaŭ spektis programon, kiu ne estis akompanata de bildo, filmo, video aŭ alia vida elemento ne strikte necesa por ĝui la programon. Eĉ dum la Solena Fermo oni projekciis filmeton aŭ videon!

 

  Kongresa limeriko:

Kunvenis en Graz lingvo-gildo

Da homoj kun tipa nomŝildo;

Sed je nesufiĉo

De lingva vort-riĉo

La homoj sin helpis per bildo!

     Otto Prytz

 

 

     Tutrusiaj Esperanto-tagoj en Gluoĥmanj

 

  Mi intencas daŭrigi rakonton de Olga Filippova pri ĉi-someraj Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi sukcesis partopreni. Olga Filippova rakontis pri VER - Volga Esperanto-renkontiĝo en Samaro. Mi provu rakonti pri Esperanto-tagoj en turista tendaro Gluhomanj, kiu troviĝas apud fervoja stacio Liski, regiono Voroneĵ. Kion signifas la vorto Gluhomanj? Gluhomanj, Kiu lastatempe iĝis tre populara por nomi ripozejon? Tio signifas lokon malfacile atingeblan kaj trankvilan. Nian Gluhomanj ni kvarope - Svetlana Ejst, anton Rudnev, Elena Kuznecova kaj mi - atingis per taksio. Nia Gluhomanj ne estas tendaro. Ni loĝis en sufiĉe komfortaj dometoj, kiuj konsistas el kelkaj dulitaj ĉambroj kaj salono. Dometoj nomiĝas: Ursa Angulo (en ĝi krom aliaj loĝas Elena Kuznecova kaj mi), Vitjazj, Dometo de Kastoro. Koncerne al trankvilo mi povas diri, ke dum nia estado okazis du nuptofestoj, kiuj ne malhelpis nin.

  Dum solena malfermo ni eksciis, ke esperantistino de la jaro 2025 oni konfesis Evelina Sokolova, korusanino de opera teatro el Krasnojarsk, ĉef-organizantino de pasintjaraj Esperanto-tagoj en Buzim. Pasintjare ŝi koncertis. Ĉi-jare, krom sia bela kantado ŝi proponis al ni prelegon "Ĉu opero estas por ĉiuj?", kiu elvokis viglan diskuton.

  La prelegoj estis multnombraj kaj variaj: Sergej Derevjanĉenko prelegis pri nuntempa medicino, Nina Ĉeveljova pri slava mitologio, pri sia vojo en Esperanto tre emocie rakontis Marina Kocel el Krasnodaro. Pri ĉi tiu virino mi diru aparte: ŝi estis tre aktiva en ĉiuj aranĝoj, en konkurso de tradukistoj ŝi iĝis venkintino kune kun Nina Ĉeveljova. Ĉefpreleganto estis Nikolao Guckov. Li pretigis eĉ tri prelegojn: Pri naskiĝo de kritika pensmaniero en antikva tempo, pri Esperanto-literaturo en Rusio kaj pri artefarita intelekto. Tiu lasta elvokis apartan longan diskuton. Elena Kuznecova rakontis pri rezervejoj naturaj en Rusio. Ankaŭ mi pretigis du prelegojn por ĉi tiu aranĝo: pri jam konata al vi bajanisto kaj pedagogo Pjotr Dudoŝnikov (mi povas diri, ke nombro de ŝatantoj de tiu muzikisto-virtuozo pligrandiĝis kaj proponita muziko multajn plezurigis). Alia mia prelego estis dediĉita al nia LIBE. Ĉi tiu sciigo estis pretigita laŭ propono de Svetlana Smetanina. Evidentiĝis, ke pri nia LIBE multaj ne konas.

  La vesperaj aranĝoj ankaŭ estis variaj. Tio estis koncerto de Mihail Povorin, komuna kantado ĉe fajro, poezia vespero, kiu komenciĝis per rememoroj pri antaŭ nelonge forpasinta Valentin Melnikov. Multaj deklamis liajn majstrajn versojn kaj fragmentojn el tradukita de li romano de Puŝkin "Evgenij Onegin". La vespero estis daŭrigita per ŝatataj versoj de partoprenantoj. Sonis originalaj Esperanto-versoj kaj tradukaĵoj el Robert Bjorns, Samuil Marŝak, Agnija Barto kaj aliaj. Por ĉi tiu vespero mi elektis la elegion de Puŝkin.

  Alian tagon mi sukcesis konatiĝi kun Esperanto-opero, verkita de artefarita intelekto. Tekstojn verkis Irina Gonĉarova el Moskvo, taskon por artefarita intelekto efektivigis Ilja Gnusarjov el urbo Penzo. Enhavo estas priskribo de niaj renkontiĝoj, La muziko estas tre agrabla kaj multstila, la voĉoj tre belaj, sed ne operaj. Jurij Karcev afable konsentis meti la operon sur mia memorkarto, ke mi pvu montri tiun verkon al miaj altajaj amikoj.

  Okazis ankaŭ tradiciaj ekskursoj. Mi partoprenis ekskurson en la urbeton Bobrov (urbo de kastoroj) kaj en Divnogorje (mirinde bela montaro). En Bobrov mi vizitis produktejon, kie oni faras belajn kaj utilajn aĵojn el kapra lano. De tie ni povis veturigi donacetojn por niaj proksimuloj. En ĉi tiu ekskurso ni vizitis ankaŭ domon de metioj, kie dezirantoj povis fari poteton en manieroj de niaj prauloj. Ankaŭ muzeon de lokaj tradicioj ni vizitis.

  Nia ekskurso en Divnogorje komenciĝis per longa ŝtuparo: supren, poste malsupren. Ni eniras kavernan preĝejon. Estas malvarme. Ĉi tie oni ne efektivigas diservon. La preĝejo estas konservata objekto. Ni revenas eksteren kaj eniras la preĝejon agantan. En Divnogorje troviĝas monahejo, sed ni ne havis eblecon komunikiĝi kun monahoj. Post bongusta tagmanĝo ni revenas al Gluhomanj.

Ĉi tiun renkontiĝon partoprenis kelkaj fremdlandanoj: reprezentanto de Uzbekio prelegis pri uzbeka literaturo. Eŭropon prezentis franco laŭ nomo Ĵan. Tre aktiva estis ĉina grupo: ĉina gimnastiko ĉiun matenon, prelego pri teo, partopreno en adiaŭa koncerto, en kiu Helena dancis, Tulipo ludis per dukorda violono, kies nomon mi forgesis. Ĉi-foje adiaŭa koncerto inkludis ne nur kantadon kaj deklamadon, sed ankaŭ teatraĵeton, pretigitan de Irina Gonĉarova, kiu detale kaj interese rakontis pri sia sperto de Esperanto-instruado en nia oficiala parto. Certe mi ne sukcesis rakonti pri ĉiuj okazintaj eventoj, tamen mi povas diri, ke la renkontiĝo estis bonŝanca kaj donis impresojn por longa tempo.

     Galina Lukjanenko.

 

 

     Volgia Esperanta renkontiĝo.

 

  Ekde la sesan de julio de la 12-an de julio en la urbo Samara okazis laŭvica renkontiĝo de esperantistoj el apudvolgaj regionoj. Sed en tiu aranĝo partoprenis ne nur Volgiaj esperantistoj. Unu partoprenantino venis el regiono Altaj, urbo Bijsk. Tiu estas Galina Lukjanenko.

  Mi  kaj mia akompanantino (ŝi estas mia bofratino), ekveturis el la urbo Ĉeboksary la kvinan de julio je la kvin minutoj antaŭ la sepa vespere, veturis buse dum tuta nokto kaj frumatene la sesan de julio  atingis Samara-n. Ĉe la busa stacidomo nin renkontis estrino de Samara Esperanta klubo Elena Kuznecova. Partoprenantoj de renkontiĝo loĝis en unu el hosteloj de Samara.

  La sepan de julio en urba publika biblioteko okazis solena malfermo de renkontiĝo. Samtempe en tiu biblioteko okazis malgranda ekspozicio de esperantaj libroj.

Kelkfoje ni kolektiĝis en arkitektura centro. Tie ni aŭskultis prelegojn pri simileco kaj diverseco inter Esperanto kaj arkiteturo kaj pri historio de Samara. Ni ankaŭ renkontiĝis kun amatora kantistino, poetino kaj komponistino Galina Maslova. Ŝi kantis kelkajn kantojn. Galina Lukjanenko tradukis en Esperanto ŝian kanton "Samara - Samarkand". Laŭvorte, Samara kaj Samarkand estas ĝemelurboj. Galina Lukjanenko kaj Elena kuznecova duope kantis ĝin esperante.

  En la renkontiĝo partoprenis kvar blinduloj: Vjaĉeslav Suslov kaj Svetlana Obyŝkina el la urbo Samara, Galina Lukjanenko el la urbo Bijsk kaj mi, Olga Filippova el la urbo Ĉeboksary. Ĉiuj partoprenantoj dufoje vizitis porblindulan bibliotekon.

  La okan de junio ni vizitis aranĝon, dediĉitan al antikva egipta kulturo. Ni spektis filmon pri antikva Egiptujo kaj poste rigardis kaj palpis eksponaĵojn de ekspozicio, dediĉitan al tiu kulturo.

  La naŭan de julio en la sama biblioteko Galina Lukjanenko rakontis pri historio kaj agado de LIBE, Vjaĉeslav Suslov rakontis pri Rusia Esperanta asocio de nevidantoj kaj mi rakontis pri nia agado kaj agado de aliaj spertaj blindaj esperantistoj en interreto.

  La 11-an de julio ni denove kolektiĝis en la urba publika biblioteko kaj aŭskultis prelegon pri esperanta literaturo.

  Krome Elena Kuznecova ĉiutage organizes piedpaŝajn ekskursojn. En Samara estis konservitaj multaj malnovaj domoj. Sur muroj de multaj domoj troviĝas memortabulaj, kiuj informas, ke en tiu domo loĝis iu fama persono. Ni preterpasis domojn, kie en diversaj tempoj loĝis Vladimir Iljiĉ Lenin, verkistoj Maksim Gorkij, Aleksej Tolstoj kaj multaj aliaj famaj personoj. Ni ankaŭ vizitis parkojn, platcojn, apudvolgan teritorion. En Samara estas multaj monumentoj de famaj personoj, ekzemple, monumento de Vasilij Ivanoviĉ Ĉapaev, monumento de Vladimir Iljiĉ Lenin, monumento de kosmoflugo kaj multaj aliaj. Ni ankaŭ vidis monumentojn de herooj de filmoj kaj literaturaj herooj. Mi ĝojas, ke eblas palpi iujn monumentojn.

Al mi tre plaĉis skulpta komponaĵo, kiu estis kreita laŭ la bildo de pentristo Ilja Repin "Ŝiptenistoj de Volga". Piedoj de ĉiuj ŝiptenistoj estis vestitaj je bastoŝuo.

Mi vidis monumentojn de jenaj literaturaj herooj kaj herooj de filmoj: brava soldato Ŝvejk, kamarado Suhov el la filmo"Blanka suno de dezerto", personoj el la romano de Aleksej Tolstoj "paŝado tra turmentoj", Buratino el la fabelo "Aventuroj de Buratino" de la sama aŭtoro kaj aliaj.

  Ĉe la bordo de Volga troviĝas teritorio, kie negocisto kaj mecenato Konstantin Golovkin en jaro 1908 konstruis  somerdomon. Apuddoman teritorion li ornamis per figuroj de elefantoj. Ni vizitis tiun teritorion. Konstantin Golovkin ankaŭ helpis al pentristoj, muzikistoj, estis estimata homo en bibliotekoj kaj teatroj.Konstantin Golovkin estis amatora pentristo. Kaj li estis la unua aŭtomobilisto de Samara.

  Ni ankaŭ vizitis botanikan ĝardenon kaj niaj amikoj voĉlegis por ni, blinduloj informojn pri nekonataj kreskaĵoj. Certe, en varmega tago la freŝa aero de ĝardeno ĝojigis nin.

  Programo de nia renkontiĝo estis tiel riĉa, ke pri ĉiuj eventoj eĉ ne eblas rakonti. La renkontiĝo estis tre interesa kaj etoso estis amika. Mi ne povas diri, kie kaj kiam okazis solena fermo, ĉar mi kaj mia bofratino devis forveturi. Kion fari? ni dependis de horaro de bustrafiko. Dum tuta nokto ni veturis hejmen. Mi neniam forgesos esprimoplenajn eventojn de Volgia Esperanta renkontiĝo.

     Olga Filippova,

 

 

     Literaturo

 

     La ĝardeno de cindroj

 

  Kiam la milito fine ĉesis, la mondo ne celebris. Ĝi nur ekspiris - longan, ŝanceliĝan spiron, kvazaŭ la planedo mem eltenis tro longan ploron. La aero portis la odoron de ŝtalo, de fumo kaj de io pli profunda: la perdo de senco. Homoj marŝis kvazaŭ ombroj, ne sciante kien iri, nek kial. Ĉiu portis sian propran fantomon sur la ŝultroj.

Lilia vagadis inter la ruinoj de la urbo, kie ŝia domo iam staris. Tie restis nur fragmentoj: peco de muro kun flikita bildo, du forbrulintaj libroj, kaj la ombro de ŝranko, en kiu antaŭe dormis ŝia infano. La stratoj estis plenaj je rompitaj ŝtonoj kaj rompitaj koroj. Eĉ la birdoj ŝajnis forgesi kiel flugi.

  En la centro de tiu senviva spaco ŝi trovis la ĝardenon - aŭ, pli ĝuste, tion, kio iam estis ĝardeno. La tero estis nigra, kvazaŭ la fajro ankoraŭ vivus sub la surfaco. Ŝi sidiĝis inter la restaĵoj, sen celo. Ŝiaj manoj enfosis sin en la malvarma tero, nur por senti ion realan. Tiam, inter la cindroj, ŝi trovis ĝin: radiketon, palan, sed vivan. Ĝi estis tiel malgranda, ke iu alia eble piedpremus ĝin sen rimarki. Sed por Lilia, ĝi estis signalo. La mondo ankoraŭ povis spiri.

  Ŝi revenis la sekvan tagon. Kaj la postan. Kaj la alian. Ŝi parolis al la planto, kvazaŭ ĝi estus infano aŭ preĝo. “Vi ne estas sola,” ŝi flustris. “Mi ankaŭ ne plu scias kiel vivi, sed eble ni lernu kune.” Ŝi alportis akvon el malproksima rivereto, kiu ankoraŭ fluis inter ruinoj. Ŝi kovris la radikojn per panopecoj, ĉar tero estis malmola kiel ŝtono.

  La tagoj fariĝis semajnoj. Homoj komencis rimarki ŝin. Iuj mokis, iuj simple demandis kial. “Ĉu vi ne vidas, ke ĉio ĉi estas perdita?” diris unu maljunulo. Sed ŝi ne respondis. Ŝi ne plu kredis je vortoj. Nur je agoj, eĉ malgrandaj.

  Kiam printempo alvenis, unu tigo aperis el la grundo. Ĝi tremis en la vento, sed ne rompiĝis. Kaj tiam, kvazaŭ la mondo mem atendis tiun momenton, aliaj homoj venis. Unu portis semojn el sia detruita kampo. Alia portis manplenon da cindro — “por memori,” li diris. Unu knabino, kies patro neniam revenis el la fronto, sidis apud Lilia kaj kantis malnovan lulilon sen melodia celo, sed plena je spirito.

  Kaj tiel la ĝardeno renaskiĝis, ne kiel simbolo de beleco, sed kiel kontraŭdiro al ĉio, kio volis ĝin silentigi. Floroj leviĝis el cindro, koloroj renaskiĝis el grizo, kaj en ĉiu folio estis peco de kredo. Ĉiu planto rakontis historion: pri patrino, pri frato, pri amiko, pri tiu, kiu neniam revenis.

  La homoj komencis kunveni ĉi tie ĉiuvespere. Ili ne parolis pri milito, ĉar vortoj tro doloris. Ili nur sidis, aŭskultis la venton inter la folioj, kaj sentis ion, kion ili ne plu kredis eblan - trankvilon. Iu diris, ke la ĝardeno kantas. Kaj vere, kiam la suno malleviĝis, la tuta loko kvazaŭ spiregis.

  Unu nokton venis infano, la unua naskita post la milito. Lia patrino portis lin ĝis la centro de la ĝardeno kaj metis lian manon sur la plej grandan rozon. “Rigardu,” ŝi diris. “Ĉi tio estas kiel ni. Ni kreskas el kio restas, ne el kio mankas.”

Lilia ridetis. Ŝi sentis, ke la mondo denove ekturniĝas, malrapide, kiel granda, vundita koro komencanta bati. La vento portis flustron tra la ĝardeno — nevoĉon de homo, sed de la tero mem: “Vi daŭrigis.”

  Kaj ŝi komprenis, ke paco ne estas nur la foresto de milito. Ĝi estas decido, ĉiutaga, fragila, sed reala. Ĝi estas la elekto planti, kiam ĉio en vi volas foriri. Ĝi estas la kuraĝo ami, kiam la tero ankoraŭ fumas.

  La ĝardeno kreskis dum jaroj. Infanoj ludis tie, maljunuloj kuŝis inter la herboj por aŭskulti la bruon de vivo. Oni nomis ĝin “la ĝardeno de cindroj”, sed ĉiuj sciis, ke ĝi ne plu apartenis al la morto. Ĝi estis templo de homaro, leciono pri la kapablo resaniĝi.

  Kaj en la plej varmaj tagoj de somero, kiam la rozoj malfermiĝis ĝis la koro, Lilia sidis ĉe la mezo, fermis la okulojn, kaj murmuris:

  “Ni ne pluvivis malgraŭ ĉio — ni pluvivis por ĉio.”

  Kaj la vento respondis per flustro, milda kaj eterna:

  “La espero ne mortas. Ĝi nur dormas, ĝis iu denove flustras ĝian nomon.”

     Mahomed Asmadi

 

 

     Malavara riĉulo

 

     Al Julio Baghy

 

Nenion havis vi, kaj ĉion donis;

en neĝo siberia, koro-varmon;

sanigan spriton, respondigan ĉarmon

kie banalaj vivoj monotonis.

 

Vi venis, kien iu vin bezonis,

kareson donis aŭ konsentan larmon;

vi amis nin, malican homan svarmon,

amadis daŭre, kiom ajn vi konis.

 

Nenion havas vi, sed riĉon sentan

posedas vi, disdonas el la koro:

brilajn smeraldojn, vian art-genion;

 

Principojn, ligilaron lumarĝentan;

sinceron, kiu veras kiel oro;

amokuraĝon kiel uranion.

     Marjorie Boulton

 

     Enigmoj kaj probblemoj
     Silabenigmo

ci co dan do foj gla go gra gra
hon kres lan lan lo lo lo mar mej
mil mo mo ni no pal plo pop ri
ro sa so sta to to vo

  Karaj legantoj, ĉi-foje vi devas plenumi eĉ du taskojn:
Unue, el la supraj 34 silaboj formu 17 dusilabajn vortojn kun la jenaj
signifoj:
1. batalilo;

2. arbo;

3. distanco;

4. koloro;

5. ĝi estas en la buŝo;

6. elegante rondmoviĝi;

7. tago;

8. malridi;

9. ĉefurbo;

10. koka ornamaĵo;

11. bestejo;

12. ŝatata ĉe porkoj;

13. rabobirdo;

14. trinkilo;

15. ruĝiga sento;

16. varmlanda arbo;

17. seka herbo.


  Post la trovado de la 17 ŝlosilvortoj prenu el ĉiu ŝlosilvorto du
najbarajn literojn
por ricevi la interesan deklaron de Julio Baghy.
  Plezuran amuziĝon al vi!

     Anatolo Masenko.

 

     Mi deziras havi kontakton kun...

 

  Dum longa tempo en "Esperanta Ligilo" ekzistis rubriko "Deziras korespondi", kiu helpis plurajn legantojn de la revuo ekhavi kontakton kun esperantistoj el la tuta mondo. Novaj teknologioj iom influis ŝanĝon de vivmaniero kaj komunikado inter la homoj. Tamen, deziro amikumi, interŝanĝi spertojn kaj opiniojn daŭre vivas.

Tial mi proponas enkondukon de rubriko "Mi deziras havi kontakton kun...".

  Pri via deziro korespondi, havi kontakton per Zoom, Googlemeet, aŭ alimaniere, bonvolu skribi al la adreso de la redaktorino.

 

 

     Kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo"

 

Redaktoro: Nedeljka Lozajic

Husinskih rudara 37/1

RS-11060 Beograd

Serbio

R.p.: nedeljkalozajic(ĉe)gmail.com

 

komputilbrajla asisto: J. Jelinek

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

Ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420 481 543 200

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420 481 543 200

 

por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:

  masenkoai(ĉe)mail.ru

 

kasisto: Pier Luigi da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 lucca, Italio

r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com

 

banka konto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa LIBE"

ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEA-konto de LIBE: libk-p

 

jarkotizo: 15 eŭroj

 

La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ

en la retejo de LIBE: www.libe.info