Esperanta Ligilo
Oficiala organo de
la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
Numero 8 oktobro 2026
Fondita (1904) de Th. Cart
disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander
longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin
brajle presita en Porblindula Biblioteko kaj Presejo, Prago,
Ĉeĥio
Enhavtabelo
La 90-a IKBE
Programo
La 7-a VK
Mahomed Asmadi: Diskordo: Gvidilo por blindaj uzantoj de NVDA
Lingva angulo
Otto Prytz: Kiaj vortoj finiĝas per -aŭ?
El la vivo de la nevidantoj
Sophie Renault: Kiajn hobiojn havas franclingvaj vidhandikapuloj?
Gvidiloj pri iuj alireblaj muzeoj
Literaturo
Rudolf Krchnak: Aŭtuno
Mahomed Asmadi: Pardonu min!
Jiri Jelinek: Letero al la steloj
Kvizo
Enigmoj kaj problemoj: Solvo de silabenigmo
Respondoj je la kvizdemandoj
Korektendo
La 90-a IKBE
Bedaŭrinde, ĉi-jare ne
eblis organizi IKBE-n ĉeeste. Do, ni havos virtualan kongreson kaj ĝi
okazos de la 6-a ĝis la 8-a de novembro 2026 per Zumo. Tamen, virtuala
kongreso havas ankaŭ iujn avantaĝojn. Pluraj niaj membroj, kiuj pro
diversaj kaŭzoj ne povas vojaĝi al ĉeestaj internaciaj
renkontiĝoj, havas eblecon partopreni almenaŭ virtualajn
renkontiĝojn. Uzu la eblecon kaj partoprenu aktive!
Ĉeftemo de la Kongreso estas: "Sociaj problemoj de
vidhandikapitoj".
Ni atendas vian partoprenon en diskutrondoj, arta vespero kaj
interparolojn en "babilejo".
Estas dezirinde, ke vi anoncu
vian aliĝon al la Kongreso por faciligi organizi kaj gvidi la kunvenojn.
Pri la aliĝo bonvolu skribi
al Sophie RENAULT: sophie.renault761@gmail.com.
Pri partopreno en arta programo,
bonvolu skribi al Nedeljka Loĵajiĉ: nedeljkalozajic@gmail.com kaj
viajn registritajn kontribuaĵojn vi sendu al Vjaĉeslav Suslov:
famo1128@gmail.com.
Ligiloj por la 90-a IKBE estas:
Aliĝi al ZOOM kunveno (longa ligilo):
https://slikom-online.zoom.us/j/82559438206?pwd=TWS9lJiTnjrdvbQfwVnzWYpQ4F9QyW.1
Aliĝi al ZOOM kunveno (mallongigita ligilo):
https://mallonge.net/ikbe
Aliĝi al ZOOM kunveno per cifera identigilo:
Meeting ID: 825 5943 8206
Pasvorto: LIBE (ĉiuj literoj estas majusklaj)
Programo de la Virtuala IKBE
Horaro laŭ UTC horzono
Vendredo, la 6-a de novembro
14:00-15:00: teknika helpo - Gradimir Kragiĉ, Vjaĉeslav Suslov
kaj Dragan Ŝtokoviĉ
15:00: solena inaŭguro
16:00: enkonduko al la ĉeftemo (Joaquim Lagartixa)
17:00: paŭzo kun ebleco babili
18:00: interkona vespero
Sabato, la 7-a de novembro
08:00: konversacia rondo - Natalia Kasymova
09:00-10:30: Joaquim Lagartixa - Situacio de vidhandikapuloj en
Portugalio kun tabloronda
diskutado pri la situacio en
aliaj landoj
12:00-14:00: ĝenerala Asembleo de LIBE
14:30-15:30: Jiri Jelinek - Historio de la ĉeĥa muziko
16-00: Nikola Zekiĉ - Prelego pri etnomuzikologio
18:00: arta programo - gvidas Nedeljka Loĵajiĉ kaj
Vjaĉeslav Suslov
Dimanĉo, la 8-a de novembro
08:00: konversacia rondo - Natalia Kasymova
09:00: Otto Prytz: Lingva pilolo - Atentinda principo pri vortordo
13:00: solena fermo
14:00 Kvizo - gvidas Sophie Renault
Bonvenon
La estraro
La 7-a Virtuala Kongreso de UEA
26.11.2026 - 29.11.2026
La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento
por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020.
Pasintjare al ĝi aliĝis 1427 personoj el 95 landoj! La VK estas
riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj kaj socia
programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de
Esperanto!
Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas
ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj,
atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala
Movada Foiro, kaj multe pli!
La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj
estas bonvenaj, ni certas, ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto.
Aliĝu nun kaj spertu la internacian Esperanto-etoson!
Kio atendos vin?
Fascinaj prelegoj
Dum VK okazos pluraj realtempaj prelegoj, interalie pri la ĉi-jara
ĉefa temo "Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo".
Dum la prelegoj vi povos starigi viajn demandojn al la prelegantoj.
Kursetoj, atelieroj, diskutoj
Krom prelegoj vin atendos multaj aliaj programeroj, dum kiuj vi povos
partopreni aktive aŭ simple kiel spektanto kursoj, retaj trejnadoj pri
diversaj fakoj, paneldiskutoj, konversacioj kun famaj esperantistoj, prezentoj
de novaj libroj, kaj multe pli!
Arta programo
Ne maltrafu koncertojn, artajn prezentojn, renkontiĝojn kun
aŭtoroj kaj aliajn kulturajn programerojn, kiuj permesos ĝui la
talenton de esperantistoj kaj ekkoni kulturojn de la tuta mondo.
Virtuala Movada Foiro (ViMF)
Same kiel dum la ĉeestaj Universalaj Kongresoj, pluraj
Esperanto-asocioj kaj iniciatoj estas invitataj prezenti sin kaj sian agadon al
ĉiuj kongresanoj. La Virtuala Movada Foiro (ViMF) okazos la 26-an de
novembro, antaŭ la kerna programo. Vidu la detalojn en la paĝo pri
programo. Kandidatiĝu ĝis la 8-a de novembro, ĉar lokoj estas
limigitaj.
Konversaciejoj
Dum la tuta Virtuala Kongreso, 24 horojn tage funkcios laŭtemaj
vidbabilejoj, kie vi povos renkonti aliajn kongresanojn kaj diskuti pri la
proponita temo. Ili ne estas registrataj kaj ne havas moderatoron. Krome, estos
ankaŭ ĝeneralaj konstantaj babilejoj sen temoj, kiuj funkcias dum la
tuta evento. Tie vi povas babili kun aliaj pri io ajn, laŭ via plaĉo.
Ĉu vi estas individua
membro de UEA? Aliĝu senpage ĝis la 15-a de novembro 2026.!
Fonto: https://vk.esperanto.net/2026
Rimarko de la redaktoro:
Dum la 7-a VK oni pleje uzos
Discord. Tial ni petis Mahomed Asmadi, kiu spertas pri uzado de la programo,
verki artikolon pri ĝi por faciligi partoprenon de blindaj esperantistoj
en la VK.
Diskordo: Gvidilo por blindaj
uzantoj de NVDA
## Enkonduko
Diskordo (angle *Discord*) estas
populara komunikilo, kiu ebligas al homoj interparoli per tekstmesaĝoj,
voĉaj konversacioj kaj videovokoj. ĝi estas uzata de ludantoj,
lingvolernantoj, programistoj, komunumoj kaj amikoj, kiuj volas resti en
kontakto malgraŭ la distanco inter ili.
Unu el la plej interesaj trajtoj
de Diskordo estas la ebleco krei aŭ aliĝi al serviloj, kiuj estas
organizitaj ĉirkaŭ specifaj interesoj. Ekzemple, ekzistas serviloj
por Esperanto-parolantoj, blindaj komputiluzantoj, aŭdiaj ludoj kaj multaj
aliaj temoj.
Sed kiel blindulo povas uzi
Diskordon? ĉu eblas navigi tra ĝiaj menuoj, legi mesaĝojn,
respondi al aliaj homoj kaj partopreni voĉajn konversaciojn per ekranlegilo?
La respondo estas jes. Per NVDA,
la senpaga ekranlegilo por Vindozo, blindulo povas plenumi multajn el la
ĉiutagaj taskoj en Diskordo. Tamen, kelkaj funkcioj postulas praktikon,
kaj la interfaco povas ŝanĝiĝi laŭ la versio de la
aplikaĵo.
## 1. ## Kiel instali kaj malfermi Diskordon
Vi povas uzi Diskordon per
ĝia Vindoza aplikaĵo aŭ per retumilo.
Por elŝuti la oficialan
aplikaĵon, vizitu: https://discord.com/download
Elektu la version por Vindozo kaj instalu ĝin laŭ la
instrukcioj de la instalilo.
Post instalado, malfermu
Diskordon kaj ensalutu per via konto. Se vi ankoraŭ ne havas konton, vi
povas krei unu per la registriĝa proceduro.
Se la aplikaĵo ne estas
facile uzebla en via komputilo, vi ankaŭ povas provi la retan version
ĉe: https://discord.com/app
La sperto de uzado povas malsami
inter la labortabla aplikaĵo kaj la retumila versio. Tial estas utile
provi ambaŭ kaj elekti tiun, kiu plej bone funkcias kun via ekranlegilo.
**Grava konsilo:**
Dum la unua uzo, atendu kelkajn momentojn post la malfermo de Diskordo,
por ke la interfaco ŝargiĝu. Poste aŭskultu la anoncojn de NVDA
kaj esploru la interfacon per la klavaro.
## 2. Komprenu la strukturon de Diskordo
Antaŭ ol komenci sendi mesaĝojn, gravas kompreni la
ĉefajn partojn de la aplikaĵo.
### Serviloj
Servilo estas virtuala komunumo,
kie homoj povas interparoli kaj dividi informojn. Servilo povas esti publika
aŭ privata, kaj kelkaj serviloj postulas inviton.
Ekzemple, vi povus aliĝi al
servilo por blindaj ludantoj aŭ al komunumo de Esperanto-parolantoj.
### Kanaloj
ĉiu servilo povas enhavi
plurajn kanalojn. Kanalo estas aparta loko por specifa temo aŭ speco de
komunikado.
Oftaj tipoj estas:
* **Tekstaj kanaloj:** por sendi kaj legi mesaĝojn.
* **Voĉaj kanaloj:** por paroli kun aliaj homoj per mikrofono.
* **Forumaj kanaloj:** por diskuti apartajn temojn en apartaj fadenoj,
se la servilo subtenas tiun funkcion.
* **Anoncaĵoj kaj reguloj:** kanaloj uzataj de administrantoj por
informi la membrojn.
La nomoj kaj tipoj de kanaloj
dependas de la servilo.
### Privataj mesaĝoj
Vi ankaŭ povas sendi
mesaĝojn rekte al aliaj uzantoj, sen publikigi ilin en komuna kanalo. Tiaj
mesaĝoj nomiĝas privataj mesaĝoj aŭ rektaj mesaĝoj.
### Servilaj membroj
Diskordo ebligas vidi listojn de
homoj, kiuj apartenas al servilo, kaj kontroli, kiuj uzantoj estas disponeblaj
aŭ konektitaj, laŭ iliaj privatecaj agordoj.
Komprenante ĉi tiujn kvar
konceptojn, vi pli facile orientiĝos en la aplikaĵo.
## 3. Navigado per NVDA
La precizaj klavkombinoj kaj la
maniero, laŭ kiu NVDA anoncas la interfacon, povas dependi de la versio de
Diskordo. Tamen, jen kelkaj utilaj bazaj klavoj.
* **Tab:** moviĝi al la sekva interaga elemento.
* **Majuskla Tab:** moviĝi al la antaŭa interaga elemento.
* **Enter:** aktivigi butonon aŭ malfermi elektitan elementon.
* **Escape:** fermi iujn menuojn aŭ dialogujojn, aŭ nuligi
aktualan agon.
* **Sagoklavoj:** navigi tra mesaĝoj, listoj aŭ menuoj, kiam
la koncerna parto de la interfaco subtenas tion.
* **Ctrl+A:** elekti la tutan tekston en tekstkampo, kiam tiu kampo
havas la fokuson.
La plej grava principo estas
aŭskulti, kion NVDA anoncas, kaj kontroli kie troviĝas la fokuso.
Ekzemple, se vi premas Tab kaj
NVDA anoncas la nomon de butono, vi povas premi Enter por aktivigi ĝin. Se
ĝi anoncas tekstkampon, vi povas tajpi en ĝin.
Ne supozu, ke ĉiu elemento
estas butono aŭ ke ĉiuj menuoj funkcias same. Kelkfoje necesas uzi la
sagoklavojn anstataŭ Tab por esplori la enhavon de listo.
Se NVDA anoncas nur parton de la
interfaco, provu movi la fokuson aŭ uzi la reĝimon de foliumado, kiam
ĝi disponeblas. La plej bona metodo dependas de la aktuala elemento kaj de
la versio de Diskordo.
## 4: Aliaj gravaj klavkombinoj:
kontrolklavo, majuskliga klavo (shift) kaj m: ŝalti/malŝalti
mikrofonon.
Kontrolklavo, majuskliga klavo (Shift) kaj d: Silentigi voĉojn kaj
sonojn en kanalo.
Noto: Bazaj navigoklavoj, kiujn
uzas NVDA mem uzeblas por esplori kaj atingi diversajn partojn kaj opciojn en
la aplikaĵo: k, b, x, h, sagoklavoj, tab, r, c, ktp.
Malgraŭ tiuj ĉi ebloj,
Diskordo postulas multe da praktiko, pacienco, kaj lernado, ĉar konstante
aldoniĝas novaj aĵoj kaj ŝanĝiĝas la aplikaĵo
sufiĉe rapide, ĉiuj tamen povas kontakti min se estas iu demando pri
la aplikaĵo, kaj mi feliĉe respondos.
Retpoŝtadreso: hamodi.alsomadi@gmail.com
Agrablan diskordumadon.
Mahomed Asmadi
Lingva angulo
LINGVA PILOLO 1
Kiaj vortoj finiĝas per
-aŭ?
Plena Analiza Gramatiko (PAG,
paragrafo 89) citas el la konata letero al Borovko, en kiu Zamenhof parolas pri
siaj spertoj en la kreado de Esperanto. Lia praktikado de la lingvo instigis
lin al enkonduko de la "neŭtrala sed difinita finiĝo
-aŭ". Plue PAG diras, ke en 1892 Zamenhof jene argumentis por
propono, ke anstataŭ -aŭ oni povu skribi apostrofon: "...
'aŭ' ne apartenas al la radiko, sed estas nur kondiĉa finiĝo,
tiel same facile forlasebla, kiel 'o' en la substantivo".
Pro tiuj eldiroj de Zamenhof
kelkaj provis praktiki la lingvon, traktante -aŭ kiel gramatikan
finaĵon, sed tiuj provoj ne sukcesis. La kialo kredeble estas, ke la
vortoj finiĝantaj per -aŭ ne estas gramatike homogenaj.
La Fundamento de Esperanto havas
20 tiajn vortojn, sed tri el ili, nome la konjunkcio "aŭ", la
prepozicio "laŭ" kaj la numeralo "naŭ", estas
unusilabaj, pro kio -aŭ ne povas roli kiel gramatika finaĵo.
El la restantaj 17, PAG klasas
11 kiel adverbojn: tempo: "ankoraŭ", "baldaŭ",
"hieraŭ", "hodiaŭ", "morgaŭ";
maniero: "adiaŭ" (kiun PIV tamen klasas kiel interjekcion),
"almenaŭ", "ankaŭ", "apenaŭ",
"kvazaŭ", "preskaŭ". PAG asertas, ke du
aŭ-adverboj funkcias ankaŭ kiel subjunkcioj, nome
"kvazaŭ" kaj "apenaŭ" (tion mi pretas
"problemigi", se iu deziras).
Restas 6, el kiuj 5 normale
estas klasataj kiel prepozicioj, nome "anstataŭ",
"antaŭ", "ĉirkaŭ", "kontraŭ"
kaj "malgraŭ". PAG asertas, ke du aŭ-prepozicioj
"povas havi kvazaŭ-adverban rolon": "antaŭ" (en
"antaŭ ol") kaj "ĉirkaŭ" (=
"proksimume"). Mi povas aldoni, ke la rolo de
"anstataŭ" kelkfoje similas al tiu de "ol", klasebla
kiel konjunkcio aŭ subjunkcio.
La lastan aŭ-vorton,
"ambaŭ", PIV klasas kiel "nevarian pronomon kaj
adjektivon". [...]
El ĉi tio eblas tiri du
konkludojn, unu specialan pri la aŭ-vortoj, kaj unu ĝeneralan.
La plej multaj Esperantaj vortoj
havas gramatikan finaĵon indikantan, al kiu vortklaso ili apartenas: -o
por substantivo, -a por adjektivo, -e por derivita adverbo, -i por verbo en
infinitivo. Pluraj vortoj ne havas tian klasmarkilon. La plej multaj el ili
estas unusilabaj, ekz. "al", "ĉu", "jam",
"ke", "krom", "nun" k.a., sed kelkaj estas
dusilabaj, ekz. "apud", "kvankam", "preter" kaj
"tamen". Kelkajn vortojn Zamenhof evidente sentis la bezonon marki
per gramatika finaĵo, sed nek -o, nek -a, nek -e, nek -i ŝajnis al li
oportunaj markiloj por tiuj vortoj. Tial li inventis la "neŭtralan
sed difinitan finiĝon -aŭ", kies rolon li mem komparis kun tiu
de la prepozicio "je". Kvankam li donis al -aŭ statuson de
gramatika finaĵo kaj ne de parto de la radiko, kuŝas en la naturo de
la afero, ke -aŭ ne povas facile malligiĝi de la resto de la vorto.
Sekve, je la nuna stadio de la evoluo de Esperanto la sola vera priskriba
analizo de tiuj vortoj estas, ke -aŭ apartenas al la radiko.
La ĝenerala konkludo estas,
ke kategoriigo de la vortoj de difinita lingvo en vortklasojn ne - mi eĉ
dirus "neniam" - estas absoluta aŭ nediskutebla, sed iugrade
arbitra. Al tio mi tamen dediĉos alian pilolon.
Otto Prytz, pilotto@online.no
El la vivo de la blinduloj
Kiajn hobiojn havas
franclingvaj vidhandikapuloj?
Unua parto: miaj
aktivaĵoj
En tiu unua artikolo, mi
prezentos aktivaĵon, en kiu mi ĉiusemajne partoprenas. En venonta
numero de "Esperanta Ligilo", alia artikolo estos dediĉita al
originalaj, inkluzivaj pasioj de kelkaj viddifektitoj, kiujn mi intervjuis, en
franclingva komunumo.
1. Kluboj pri ĝenerala
kulturo
2 aŭ 3 foje semajne, de
2021, mi iras for de Tuluzo, mia loĝurbo, per adaptita transporto, al 2
diversaj klubejoj, kies celo estas ludi laŭ la modelo de fama franca
televida kvizprogramo.
Ĉiuj temoj de ĝenerala
scio estas esplorataj dum ĉiu ludo, kiu konsistas el 3 raŭndoj.
En la unua, la 5 kandidatoj devas respondi demandojn, kiuj valoras
poentojn laŭ malfacileco. La 3 unuaj, kiuj sukcesas havi 9 poentojn,
transiras al la dua raŭndo.
En la dua parto, ĉiu el tiuj 3 ludantoj respondas demandaron pri
specifa temo, kiun li/ŝi elektas inter 4, laŭ la ordo de kvalifikigo.
La 2 gajnintoj transiras al la tria kaj lasta raŭndo. Dum tiu fina parto,
la ludantoj devas respondi serion de demandojn. Por ĉiu demando, la
leganto anoncas temon kaj legas plurajn indikojn, kiuj iom post iom helpas
trovi la respondn. La unua, kiu atingas 12 poentojn, gajnas la ludon.
La ludsesioj okazas posttagmeze
aŭ vespere, ĉeeste aŭ rete, kaj povas daŭri ĝis 6
horojn. La nombro de partoprenantoj povas atingi 25 personojn, do ni ludas unu
fojon el 5. Ĉiu ludo daŭras proksimume duonhoron. Por kalkuli la
poentojn, ni havas maŝinon, kiun mi memstare povas uzi, krom por modifi
poentaron. Por respondi la demandojn, ni premas butonon. La celo estas respondi
kiel eble plej rapide, antaŭ fino de la demando kaj antaŭ la aliaj,
kiam ideo pri ebla respondo venas en nia kapo, do ni devas esti tre reagemaj.
Vidantoj sekvas lumon, kiu indikas, ke ili povas paroli. Por ke mi povu scii,
kiam mi rajtas doni respondon, ambaŭ kluboj financis vibrilon, kiu
adaptiĝas sur la butono. Kiam ni ludas rete, ni uzas platformon Jitsi Meet
kaj retejon por premi butonon, kiuj ambaŭ estas por mi alireblaj.
Ludantoj el ĉiuj kluboj de
la federacio (proksimume 180 en Francio, Belgio kaj Svislando), kreas
demandarojn, kiujn ili ludigas al la partoprenantoj. Dank al mia portebla
brajla ekraneto, mi povas mem legi laŭtvoĉe miajn proprajn.
Plej ofte, mi estas la nura
blindulino, kaj sentas min tre bone inkluzivata. Ĉefa malfacilaĵo
estas bruo, ĉar kiam homoj ne ludas, ili emas interparoli; tio estas por
mi tre ĝena. Ekster la klubo, ni eĉ organizas vespermanĝojn
aŭ ekskursojn, en kiuj mi ofte partoprenas. Dum tiuj vizitoj, mi estas
gvidata de iu klubano, sed ofte li/ŝi spektas pentraĵojn en muzeo
ekzemple kaj forgesas min. Plurfoje jare, mi partoprenas en naciaj turniroj en
la suda parto de Francio, al kiuj ni kunveturas. Tie estas malfacile trovi
homojn, kiujn ni konas, ĉar ofte ĉeestas ĉirkaŭ 80 personoj
kaj la etoso estas tre brua kaj la lokoj ne konataj de mi.
Tamen, mi ĉiufoje ĝojas ĉeesti, eĉ se tuta
semajnfino de turniro povas esti laciga.
Sophie Renault
Gvidilo pri iuj alireblaj
muzeoj
Tra la mondo estas ĉiam pli da muzeoj, kiuj estas ekzemploj de bona
praktiko antaŭĝojante vizitantojn blindajn aŭ vidhandikapitajn.
Ĉi tie estas prezentitaj kelkaj el tiuj muzeoj, kiuj faris signifajn
paŝojn en la kampo de alirebleco.
Muzeo Prado, Madrido (Hispanio)
La muzeo ofertas speciale elpensitan ekspozicion sub la titolo
"Tuŝu la Pradon". Ĉi tiu iniciato ebligas sperton de arto
per tuŝo tra tridimensiaj reproduktaĵoj de elektitaj verkoj el la
muzea kolekto.
Tiflologia Muzeo, Madrido (Hispanio)
Unika spaco fondita de la organizo ONCE (Nacia Organizo de Blinduloj de
Hispanio), dediĉita ekskluzive al vizitantoj blindaj aŭ
vidhandikapitaj. La muzeo baziĝas sur taktilaj ekspozicioj kaj modeloj.
Gastoj povas sperti taktilajn kopiojn de monumentoj kiel la Taĝ-Mahalo, la
Eiffel-turo kaj la Sagrada Familia, ekscii pri la historio de la brajlo, kaj
ankaŭ sperti artverkojn kreitajn de artistoj kun vidhandikapo.
Muzeo Viktoria kaj Alberto, Londono (Unuiĝinta Reĝlando)
Proksimume unufoje monate, la muzeo organizas viziton destinitan al
vizitantoj kun vidhandikapo. La programo ŝanĝiĝas
ĉiumonate. Tiel, antaŭ nelonge okazis priskriba prelego kaj vizito al
aŭtomobila ekspozicio. La vizitoj kun taktilaj kaj priskribaj enhavoj
estas senpagaj, sed necesas anonci sin antaŭe ĉar la nombro de lokoj
estas limigita. La muzeo disponigas ankaŭ gvidservojn, librojn en brajlo
kaj aŭdpriskribojn, kaj multsensan dorsosakon, kiu ebligas al blindaj
infanoj esplori la muzeon per diversaj agadoj, stimuli la plurajn sencojn.
Interesa estis la ekspozicio "Dizajno kaj handikapo", kiu elstarigas
la rolon de personoj kun handikapo en la historio de dizajno, dediĉante
specialan atenton al alirebleco.
Muzeo de Usona Arto Smithsonian, Vaŝingtono (Usono)
La muzeo Smithsonian ofertas interagajn kaj priskribajn vizitojn
speciale adaptitajn al blindaj kaj vidhandikapitaj personoj. La muzeo ofertas
la eblecon de vizito kun gvidhundoj, specialajn vizitojn kun kuratoro,
direktitajn al riĉaj sensaj kaj detalaj vortaj priskriboj. Kelkajn
vizitojn akompanas muzika prezento. Taktilaj signoj sur la planko indikas kie
troviĝas QR-kodoj por aŭd-vidaj priskriboj, kaj kelkaj ekspozicioj
ofertas modelojn, kiujn eblas tuŝi. Taktilaj mapoj estas haveblaj ĉe
la informbudoj.
Nacia Galerio en Prago, (Ĉeĥa Respubliko)
Ĉi tiu galerio ofertas sperton de virtuala realeco sub la titolo
"Tuŝado de ĉefverkoj", kiu ebligas al vizitantoj sperti
famajn skulpturojn per palpsenso.
Mary Rose, Portsmouth (Unuiĝinta Reĝlando)
Multaj muzeoj uzas malfortigitajn lumojn por protekti artverkojn. Tamen,
tio malfaciligas al vidhandikapitaj personoj plene sperti la arton. La solvo de
la Muzeo Mary Rose estas organizado de tiel nomataj malstreĉitaj matenaj
malfermoj unufoje monate. Tiam ili plifortigas la lumigadon kaj malaltigas la
sonajn efikojn.
Istanbul Modern, Istanbulo (Turkio)
Ĉi tiu muzeo efektivigas la edukan programon "Koloro, kiun mi
tuŝas", destinitan al blindaj infanoj, kiu inkluzivas gvidadon tra la
ekspozicio, laboratoriojn kaj filmprojekciojn kun aŭdpriskribo. La
programo estas senpaga kaj reprezentas fortan ekzemplon de alirebla kultura
edukado.
Muzeo Van Loon, Amsterdamo (Nederlando)
La domo Van Loon situas en la koro de Amsterdamo kaj iam estis la hejmo
de unu el la fondintoj de la Nederlanda Orienthinda Kompanio, Willem van Loon,
kaj lia familio. La domo kaj kolekto ankaŭ hodiaŭ estas malfermitaj
al la publiko sep tagojn semajne. Van Loon ofertas gvidatajn vizitojn por
vizitantoj kun vidhandikapo, dum kiuj eblas tuŝi partojn de la kolekto. La
vizitoj okazas unufoje monate, en la unua dimanĉo de la monato de 11:00
ĝis 12:00. La vizitoj kostas kvin eŭrojn krom la kosto de la
enirbileto kaj estas haveblaj nur en la nederlanda lingvo.
Manoj sur la muro, Santiago (Ĉilio)
Kvankam alireblecaj mezuroj estas enkondukitaj en multaj muzeoj, ili
malofte renkontiĝas kiam temas pri publika arto. Tamen, en Santiago,
personoj kiuj estas blindaj aŭ malfortevidantaj, povas sperti parton de la
ekscita strata arto de la urbo. Ses murpentraĵoj en la kvartalo Barrio
Lastarria estas ekipitaj per taktilaj paneloj, surskriboj en brajlo kaj
aŭdogvidilo, tiel ke artamantoj kun vidhandikapo povas sperti grandajn
artverkojn per tuŝo sur la taktilaj paneloj.
Luvro, Parizo (Francujo)
La plej fama franca muzeo ofertas vizitojn por vidhandikapitaj
vizitantoj, inkluzive de vizitoj per kiuj oni esploras kopiojn kaj reliefojn de
artverkoj por kompreni iliajn formojn kaj teksturojn.
Kanada Muzeo de Homaj Rajtoj, Vinipego (Kanado)
La muzeo estis de la komenco mem projektita kun fokuso al inkluziveco,
kun taktilaj mapoj kaj brajlaj signoj tra la tuta spaco, kaj ankaŭ
vizitojn kiuj inkluzivas sonon kaj tuŝon.
Taktila Muzeo, Ateno (Grekio)
Malnovgreka kulturo estas riĉa je skulpturoj kaj artverkoj, sed
ilin malfacilas plene sperti se oni havas vidhandikapon. La celo de la Taktila
Muzeo en Ateno, kiun fondis organizo "Lumturo por blinduloj de
Grekio", estis trovi manieron kiel blindaj kaj malfortevidantaj personoj
povas ĝui la malnovgrekan arton. Ĉiuj verkoj en la Muzeo estas kopioj
de originaloj, kiuj troviĝas en aliaj muzeoj de la lando, kaj ĉiuj
verkoj estas tuŝeblaj.
Skulptura Parko kaj Muzeo De Cordova, Lincoln (Usono)
La skulptura parko De Cordova elmontras larĝan gamon de nuntempaj
skulpturoj sub la libera ĉielo. Vizitantoj kun vidhandikapo povas sperti
la skulpturan parkon tra vizito kiu okazas de aprilo ĝis novembro. La
gvidataj vizitoj provizas unikan eblecon esplori elektitajn skulptaĵojn
per taktila maniero.
Literaturo
Rudolf Krchnak 1905-1996
Ĉeĥa esperantisto kaj
verkisto Rudolf Krchnak estis filo de banka oficisto en la moravia urbo Brno.
Jam ekde infanaĝo li havis nur reston de vidpovo. Tamen li komencis
vizitadi ordinaran lernejon por vidantoj. En specialan porblindulan lernejon li
estis akceptita nur en sia 13-a jaro.
Tie li komencis lerni pianludon.
La instrumento tre impresis kaj inspiris lin.
Post lernejaj jaroj li estis
devinta eklerni iun metion, kiu tiam estis konsiderata kiel taŭga por
blinduloj. Li eklernis la brosistan metion, tamen li neniam laboris kiel
brosisto.
Li daŭris private la
studadon de pianludo kaj de muzika teorio. Ĉi tio ebligis al li sukcese
submetiĝi al ekzamenoj en konservatorio. Post tiea studado li fariĝis
muzikinstruisto en la lernejo por blindaj infanoj.
Dum du jaroj li sin dediĉis
ankaŭ al aliaj studoj, ĉar lin tre logis literatura verkado kaj
lingvoj.
Li estis ĉiuflanke aktiva
persono, komponisto, verkisto kaj li ankaŭ tradukis artikolojn el diversaj
eksterlandaj porblindulaj gazetoj. Li verkis poezion kaj rakontojn en la
ĉeĥa kaj en Esperanto.
La sekvanta rakonto estas parto
el lia kolekto "Kun la blanka bastono".
Aŭtuno
Mi mensogus, se mi volus al vi
rakonti, ke ĝian alvenon al mi anoncas la ruĝaj koraloj de
sorpoberoj. Ili parolas por viaj okuloj, sed por miaj fingroj ili estas mutaj.
Kutime la unuan fojon mi
renkontas ĝin sur mallarĝa vojeto inter terpomokampoj, maldolĉe
odorantaj pro sekiĝanta foliaro. Kutime tio okazas en la momento, kiam la
firmamento kaj la tero tre proksimiĝas unu al la alia. La firmamento
klinas siajn larmoplenajn vangojn proksimen al la tero kaj la tero viŝas
ilin per sia varma, seka spiro.
En tiu momento ĝi kutime la
unuan fojon konatigas sin al mi. Ĝi etendas al mi sian manon, molan kiel
asterofloro kaj varman kvazaŭ septembrovespero. Ĝia surtuto odoras
pro velkinta foliaro. Ĝi estas iom embarasema. Ĝi parolas silente kaj
mi havas la impreson, ke ĝiaj okuloj nigras ie en la malproksimo, kie la
suno ankoraŭ orumas turon de preĝejo. Prudento kaj rezignacio faras
ĝin modera kaj modesta. Homojn ĝi evitas, nur kun infanoj ĝi
ĉe fajreto eksidas. Por la silentiĝantaj kampoj ĝi ludas
mallaŭtan kanton sur la kordoj de somerfina araneaĵo.
Ĝi ne rapidas. Malrapide
ĝi vagas tra la ĝardenoj, senvorte ĝi haltas apud rozoj, la
vinberojn ĝi manpesas. Iam ĝi eĉ ekŝercas. Per folio seka
ĝi vian vangon ektiklas, aŭ bubaĉe ĝi pingloplenan
kaŝtanon ĵetas sur vian kapon. Sed ankaŭ malĝojigi ĝi
scipovas tiel, ke via, per pomoj odoranta ĉambro fariĝas por vi
malvasta.
Vi preferus elkuri en vesperajn
nebulojn kaj sur parkaj vojetoj postsekvi la lastajn parojn de geamantoj, kiuj
ĝis nun ne preferis la lumoplenajn kafejojn aŭ la mallumajn kinejojn,
kie eblas rigardi amhistoriojn kaj reciproke premi siajn manojn. Vi preferus
vagi tra nebulplenaj vesperoj kaj aŭskulti malĝojiĝintan
eĥon de la kanto, kiun kantis por vi la flutoj de maj-monato, tre
dolĉa, sed antaŭ tre longa tempo jam pasinta.
Eĉ malŝparema ĝi
emas esti. La oron ĝi onidire disĵetas per siaj ventaj manoj malavare. Eble ĝi sukcesas
trompi viajn okulojn, sed miajn orelojn kaj miajn fingrojn ĝi sukcesos
trompi neniam. La oro de ĝiaj moneroj ege susuras per papero de nevalidaj
bankbiletoj. Pacienca ĝi estas. La vintro jam staras malantaŭ ĝia
dorso, scivoleme rigardante trans ĝia ŝultro, sed ĝi trankvile
ĉirkaŭiras la kampon, kie oni rikoltas la lastan sukerrapon. Ĝi
spirvarmigas siajn frostantajn fingrojn kaj per tristaj rigardoj ĝi
adiaŭas la kotoplenajn vojojn. Poste ĝi foriras postlasante profundan
silenton en la pejzaĝo.
Eblas, ke neniam mi renkontis la
aŭtunon sur la mallarĝa vojeto inter terpomokampoj, maldolĉe
odorantaj pro sekiĝanta foliaro, sed mi tamen sentas ĝian
ĉeeston ĝuste tiel, kiel mi provas imagi la belecon de ĝiaj
kolorsorĉoj, kiujn mi neniam vidis.
Pardonu nin:
Pardonu nin, ho kara Ludovik',
ke via revo ankoraŭ sin vundas,
ke post jarcento de la dolĉa kant'
la sama mallumaĉo nin inundas.
Vi kredis je la frateca homar',
je paco venadonta sur la teron;
sed aŭdu nun la ploron de la mond',
kaj pardonu nian fimalesperon.
Vi diris: "Sur neŭtrala fundamento
popoloj konstruos inter si pacon."
Sed nun super la urboj flugas fajro,
kaj homo mortigaĉas sian rason.
La sama homo, kiu diras "frato",
kun armilaro kontraŭiras fraton;
kaj kie iam kreskadis ĝardenoj,
jam restas cindro, polv' kaj bombodratoj.
Pardonu nin, ho kara Ludovik',
ni ankoraŭ ne atingis la celon.
La tero estas plena de bariloj,
la maro portas mortintan fabelon.
En ĉiu anguleto de la mondo
la timo havas ĉiam novajn nomojn:
milito, malsato, fuĝado, morto -
sed kantas ankoraŭ pacemaj homoj.
Ĉu do via Espero estas muta?
Ĉu ĝi lace dormetas en la nokto?
Ĉu ĝi ne plu kredas je la homaro,
kiu sin mem detruas el la fonto?
Ne, kara majstro, ni tion ne volas,
ke via kanto ekfariĝu tombo.
Kaj se la mond' forgesas vian sonĝon,
ni memorigu ĝin per nia voĉo.
Ĉar eĉ kiam faladas ĉiuj domoj,
ankoraŭ restas fideleca mano;
eĉ kiam ĉie mortas la espero,
vekigas la homojn la lum' de amo.
Kaj se la lingvo ne povas haltigi
rakedon flugaĉantan tra l' aero,
ĝi povas diri: Ĉiuj estas homoj.
Foriĝu l' tim' je nomo de l' espero.
Do jes pardonu, kara Ludovik',
se tiutempe nia kanto ploras
ne pro tio, ke ni pri ĝi rezignis,
sed ĉar la mond' ankoraŭ nin doloras.
Ni vian sonĝon portados antaŭen,
sed ne kiel promeson plenumitan,
kiel steleton super la mallumo,
kiel vojon ankoraŭ ne finitan.
Kaj iam, kiam silentos kanonoj,
kiam revenos vagantoj al domoj,
kiam infanoj ne plu lernos timon
antaŭ ol ili lernos siajn nomojn,
ankoraŭ ni kantados la Esperon
sen honto, sen larmoj, kaj sen mizero -
kaj tiam, nia kara Ludoviko,
ni diros: "Nun ekpaciĝu la tero!"
Mahomed Asmadi
Letero al la steloj
Mi scias, ke por vi, "Eterne mutaj",
nura neniaĵo estas nia Ter',
sur kiu ni, inter mensogo kaj ver'
kun penoj iras tra la vojoj krutaj.
La pensoj svarmas - saĝaj, piaj, stultaj,
nia nuno disas sen videbla cel'.
Ĉu ni serĉu iun ĉe lontana stel'?
Sed ho, ĉe kiu? Ili estas multaj.
Ĝis nun ĉies vok' al la stela mondo
restas sen rezult', vana, sen respondo.
Do ni turnu nin al la propra menso,
ĉar nur tie estas la plej grava penso,
ke la homa mond' gravas pli ol steloj
kun ties brilaj, sed senvivaj beloj.
Jiri Jelinek
Kvizo
Jen dek demandoj pri ĝenerala kulturo:
1. Kiu pentris faman verkon Mona Lisa?
2. Kiu planedo en nia sunsistemo estas konata kiel la "Ruĝa
Planedo"?
3. Kiu estas la plej granda mamulo sur la Tero?
4. Kiu kontinento havas la plej grandan nombron da landoj?
5. Kio estas la ĉefa gaso kiu konsistigas la atmosferon de la Tero?
6. En kiu urbo troviĝas la fama Koloseo?
7. Kiu estas la plej alta monto sur la Tero laŭ alteco super la
marnivelo?
8. En kiu lando okazis la unuaj modernaj Olimpiaj Ludoj en 1896?
9. Kiu gaso estas ĉefe sorbita de plantoj el la atmosfero dum la
fotosintezo?
10. Kiu estas aŭtoro de la romano "Don Kiĥoto* (Don
Quijote)?
Enigmoj kaj problemoj
Solvo de silabenigmo, aperinta en la septembra numero de la revuo:
La ŝlosilvortoj estas:
1. lanco; 2. poplo; 3. mejlo; 4. nigra; 5. lango; 6. danci;
7. mardo; 8. plori; 9. Romo; 10. kresto; 11. stalo; 12. grasa;
13. milvo; 14. taso; 15. honto; 16. palmo; 17. fojno.
La parolaĵo de Julio Baghy estas: "La plej granda doloro estas
ami la homojn".
Respondoj je la kvizdemandoj:
1. Leonardo da Vinci; 2. Marso; 3. la blua baleno; 4. Afriko (kun 54
agnoskitaj landoj);
5. nitrogeno (proksimume 78%); 6. en Romo (Italio); 7. la monto
Ĉomolungmo (Everesto); 8. Grekio (en Ateno); 9. karbondioksido; 10. Miguel
de Cervantes.
Korektendo
En la septembra EL estis
artikolo "La 111-a UK en Aŭstrio", en kiu estis jena teksto:
Tre interesa estis prelego
"kultura heredaĵo 26. Aŭstrio estas numero 3. Kiu sekvos?".
Temas pri grava sukceso de aŭstriaj esperantistoj. Post Pollando kaj
Bulgario Aŭstrio estas la tria lando, kie Esperanto estis proklamita de la
Nacia Unesko-komisiono kiel nemateria kultura heredaĵo.
la ĝusta teksto devas esti:
Post Pollando kaj Kroatio
Aŭstrio estas la tria lando, kie Esperanto estis proklamita de la Nacia
Unesko-komisiono kiel nemateria kultura heredaĵo.
Mi petas pardonon.
Natalia Kasymova
Kompletigaj informoj pri
"Esperanta Ligilo"
Redaktoro: Nedeljka Lozajic
Husinskih rudara 37/1
RS-11060 Beograd
Serbio
R.p.: nedeljkalozajic(ĉe)gmail.com
komputilbrajla asisto: J. Jelinek
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
Ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420 481 543 200
administrantino: Milena Jelinkova
Roztocka 1001
CZ-514 01 Jilemnice,
ĉeĥio
r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz
tel.: +420 481 543 200
por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:
masenkoai(ĉe)mail.ru
kasisto: Pier Luigi da Costa
via di S. Maria del Giudice 2369
IT-55100 lucca, Italio
r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com
banka konto
IT67C 01005 13702 0000 0000 2799
je la nomo "Da Costa LIBE"
ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca
UEA-konto de LIBE: libk-p
jarkotizo: 15 eŭroj
La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ
en la retejo de LIBE: www.libe.info