Lasta  numero

 

Arkivo de EL

 

Esperanta Ligilo

Oficiala organo de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)

Numero 8     oktobro     2026

 

Fondita (1904) de Th. Cart

disvolvita (1912-1958) de Harald Thilander

longperiode redaktita (1958-1992) de Raymond Gonin

brajle presita en Porblindula Biblioteko kaj Presejo, Prago, Ĉeĥio

 

Enhavtabelo

 

La 90-a IKBE      

Programo

La 7-a VK

Mahomed Asmadi: Diskordo: Gvidilo por blindaj uzantoj de NVDA

   Lingva angulo

Otto Prytz: Kiaj vortoj finiĝas per -aŭ?

  El la vivo de la nevidantoj

Sophie Renault: Kiajn hobiojn havas franclingvaj vidhandikapuloj?

Gvidiloj pri iuj alireblaj muzeoj

  Literaturo

Rudolf Krchnak: Aŭtuno

Mahomed Asmadi: Pardonu min!

Jiri Jelinek: Letero al la steloj

Kvizo

Enigmoj kaj problemoj: Solvo de silabenigmo

Respondoj je la kvizdemandoj

Korektendo

 

 

     La 90-a IKBE

 

  Bedaŭrinde, ĉi-jare ne eblis organizi IKBE-n ĉeeste. Do, ni havos virtualan kongreson kaj ĝi okazos de la 6-a ĝis la 8-a de novembro 2026 per Zumo. Tamen, virtuala kongreso havas ankaŭ iujn avantaĝojn. Pluraj niaj membroj, kiuj pro diversaj kaŭzoj ne povas vojaĝi al ĉeestaj internaciaj renkontiĝoj, havas eblecon partopreni almenaŭ virtualajn renkontiĝojn. Uzu la eblecon kaj partoprenu aktive!

Ĉeftemo de la Kongreso estas: "Sociaj problemoj de vidhandikapitoj".

Ni atendas vian partoprenon en diskutrondoj, arta vespero kaj interparolojn en "babilejo".

  Estas dezirinde, ke vi anoncu vian aliĝon al la Kongreso por faciligi organizi kaj gvidi la kunvenojn.

  Pri la aliĝo bonvolu skribi al Sophie RENAULT: sophie.renault761@gmail.com.

  Pri partopreno en arta programo, bonvolu skribi al Nedeljka Loĵajiĉ: nedeljkalozajic@gmail.com kaj viajn registritajn kontribuaĵojn vi sendu al Vjaĉeslav Suslov: famo1128@gmail.com.

 

  Ligiloj por la 90-a IKBE estas:

Aliĝi al ZOOM kunveno (longa ligilo):

https://slikom-online.zoom.us/j/82559438206?pwd=TWS9lJiTnjrdvbQfwVnzWYpQ4F9QyW.1

Aliĝi al ZOOM kunveno (mallongigita ligilo):

https://mallonge.net/ikbe

Aliĝi al ZOOM kunveno per cifera identigilo:

Meeting ID: 825 5943 8206

Pasvorto: LIBE (ĉiuj literoj estas majusklaj)

 

     Programo de la Virtuala IKBE

     Horaro laŭ UTC horzono

 

  Vendredo, la 6-a de novembro

14:00-15:00: teknika helpo - Gradimir Kragiĉ, Vjaĉeslav Suslov kaj Dragan Ŝtokoviĉ

15:00: solena inaŭguro

16:00: enkonduko al la ĉeftemo (Joaquim Lagartixa)

17:00: paŭzo kun ebleco babili

18:00: interkona vespero

 

  Sabato, la 7-a de novembro

08:00: konversacia rondo - Natalia Kasymova

09:00-10:30: Joaquim Lagartixa - Situacio de vidhandikapuloj en Portugalio kun tabloronda       

  diskutado pri la situacio en aliaj landoj

12:00-14:00: ĝenerala Asembleo de LIBE

14:30-15:30: Jiri Jelinek - Historio de la ĉeĥa muziko

16-00: Nikola Zekiĉ - Prelego pri etnomuzikologio 

18:00: arta programo - gvidas Nedeljka Loĵajiĉ kaj Vjaĉeslav Suslov

 

  Dimanĉo, la 8-a de novembro

08:00: konversacia rondo - Natalia Kasymova

09:00: Otto Prytz: Lingva pilolo - Atentinda principo pri vortordo

13:00: solena fermo

14:00 Kvizo - gvidas Sophie Renault

  Bonvenon 

     La estraro

 

 

La 7-a Virtuala Kongreso de UEA

 

26.11.2026 - 29.11.2026

La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020. Pasintjare al ĝi aliĝis 1427 personoj el 95 landoj! La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj kaj socia programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de Esperanto!

Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro, kaj multe pli!

La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj estas bonvenaj, ni certas, ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto. Aliĝu nun kaj spertu la internacian Esperanto-etoson!

Kio atendos vin?

  Fascinaj prelegoj

Dum VK okazos pluraj realtempaj prelegoj, interalie pri la ĉi-jara ĉefa temo "Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo". Dum la prelegoj vi povos starigi viajn demandojn al la prelegantoj.

  Kursetoj, atelieroj, diskutoj

Krom prelegoj vin atendos multaj aliaj programeroj, dum kiuj vi povos partopreni aktive aŭ simple kiel spektanto kursoj, retaj trejnadoj pri diversaj fakoj, paneldiskutoj, konversacioj kun famaj esperantistoj, prezentoj de novaj libroj, kaj multe pli!

  Arta programo

Ne maltrafu koncertojn, artajn prezentojn, renkontiĝojn kun aŭtoroj kaj aliajn kulturajn programerojn, kiuj permesos ĝui la talenton de esperantistoj kaj ekkoni kulturojn de la tuta mondo.

  Virtuala Movada Foiro (ViMF)

Same kiel dum la ĉeestaj Universalaj Kongresoj, pluraj Esperanto-asocioj kaj iniciatoj estas invitataj prezenti sin kaj sian agadon al ĉiuj kongresanoj. La Virtuala Movada Foiro (ViMF) okazos la 26-an de novembro, antaŭ la kerna programo. Vidu la detalojn en la paĝo pri programo. Kandidatiĝu ĝis la 8-a de novembro, ĉar lokoj estas limigitaj.

  Konversaciejoj

Dum la tuta Virtuala Kongreso, 24 horojn tage funkcios laŭtemaj vidbabilejoj, kie vi povos renkonti aliajn kongresanojn kaj diskuti pri la proponita temo. Ili ne estas registrataj kaj ne havas moderatoron. Krome, estos ankaŭ ĝeneralaj konstantaj babilejoj sen temoj, kiuj funkcias dum la tuta evento. Tie vi povas babili kun aliaj pri io ajn, laŭ via plaĉo.

  Ĉu vi estas individua membro de UEA? Aliĝu senpage ĝis la 15-a de novembro 2026.!

     Fonto: https://vk.esperanto.net/2026

 

Rimarko de la redaktoro:

  Dum la 7-a VK oni pleje uzos Discord. Tial ni petis Mahomed Asmadi, kiu spertas pri uzado de la programo, verki artikolon pri ĝi por faciligi partoprenon de blindaj esperantistoj en la VK.

 

 

     Diskordo: Gvidilo por blindaj uzantoj de NVDA

 

## Enkonduko

  Diskordo (angle *Discord*) estas populara komunikilo, kiu ebligas al homoj interparoli per tekstmesaĝoj, voĉaj konversacioj kaj videovokoj. ĝi estas uzata de ludantoj, lingvolernantoj, programistoj, komunumoj kaj amikoj, kiuj volas resti en kontakto malgraŭ la distanco inter ili.

  Unu el la plej interesaj trajtoj de Diskordo estas la ebleco krei aŭ aliĝi al serviloj, kiuj estas organizitaj ĉirkaŭ specifaj interesoj. Ekzemple, ekzistas serviloj por Esperanto-parolantoj, blindaj komputiluzantoj, aŭdiaj ludoj kaj multaj aliaj temoj.

  Sed kiel blindulo povas uzi Diskordon? ĉu eblas navigi tra ĝiaj menuoj, legi mesaĝojn, respondi al aliaj homoj kaj partopreni voĉajn konversaciojn per ekranlegilo?

  La respondo estas jes. Per NVDA, la senpaga ekranlegilo por Vindozo, blindulo povas plenumi multajn el la ĉiutagaj taskoj en Diskordo. Tamen, kelkaj funkcioj postulas praktikon, kaj la interfaco povas ŝanĝiĝi laŭ la versio de la aplikaĵo.

 

## 1. ## Kiel instali kaj malfermi Diskordon

  Vi povas uzi Diskordon per ĝia Vindoza aplikaĵo aŭ per retumilo.

  Por elŝuti la oficialan aplikaĵon, vizitu: https://discord.com/download

Elektu la version por Vindozo kaj instalu ĝin laŭ la instrukcioj de la instalilo.

  Post instalado, malfermu Diskordon kaj ensalutu per via konto. Se vi ankoraŭ ne havas konton, vi povas krei unu per la registriĝa proceduro.

  Se la aplikaĵo ne estas facile uzebla en via komputilo, vi ankaŭ povas provi la retan version ĉe: https://discord.com/app

  La sperto de uzado povas malsami inter la labortabla aplikaĵo kaj la retumila versio. Tial estas utile provi ambaŭ kaj elekti tiun, kiu plej bone funkcias kun via ekranlegilo.

 

**Grava konsilo:**

Dum la unua uzo, atendu kelkajn momentojn post la malfermo de Diskordo, por ke la interfaco ŝargiĝu. Poste aŭskultu la anoncojn de NVDA kaj esploru la interfacon per la klavaro.

 

## 2. Komprenu la strukturon de Diskordo

Antaŭ ol komenci sendi mesaĝojn, gravas kompreni la ĉefajn partojn de la aplikaĵo.

 

### Serviloj

  Servilo estas virtuala komunumo, kie homoj povas interparoli kaj dividi informojn. Servilo povas esti publika aŭ privata, kaj kelkaj serviloj postulas inviton.

  Ekzemple, vi povus aliĝi al servilo por blindaj ludantoj aŭ al komunumo de Esperanto-parolantoj.

 

### Kanaloj

  ĉiu servilo povas enhavi plurajn kanalojn. Kanalo estas aparta loko por specifa temo aŭ speco de komunikado.

  Oftaj tipoj estas:

* **Tekstaj kanaloj:** por sendi kaj legi mesaĝojn.

* **Voĉaj kanaloj:** por paroli kun aliaj homoj per mikrofono.

* **Forumaj kanaloj:** por diskuti apartajn temojn en apartaj fadenoj, se la servilo subtenas tiun funkcion.

* **Anoncaĵoj kaj reguloj:** kanaloj uzataj de administrantoj por informi la membrojn.

  La nomoj kaj tipoj de kanaloj dependas de la servilo.

 

### Privataj mesaĝoj

  Vi ankaŭ povas sendi mesaĝojn rekte al aliaj uzantoj, sen publikigi ilin en komuna kanalo. Tiaj mesaĝoj nomiĝas privataj mesaĝoj aŭ rektaj mesaĝoj.

 

### Servilaj membroj

  Diskordo ebligas vidi listojn de homoj, kiuj apartenas al servilo, kaj kontroli, kiuj uzantoj estas disponeblaj aŭ konektitaj, laŭ iliaj privatecaj agordoj.

  Komprenante ĉi tiujn kvar konceptojn, vi pli facile orientiĝos en la aplikaĵo.

 

## 3. Navigado per NVDA

  La precizaj klavkombinoj kaj la maniero, laŭ kiu NVDA anoncas la interfacon, povas dependi de la versio de Diskordo. Tamen, jen kelkaj utilaj bazaj klavoj.

* **Tab:** moviĝi al la sekva interaga elemento.

* **Majuskla Tab:** moviĝi al la antaŭa interaga elemento.

* **Enter:** aktivigi butonon aŭ malfermi elektitan elementon.

* **Escape:** fermi iujn menuojn aŭ dialogujojn, aŭ nuligi aktualan agon.

* **Sagoklavoj:** navigi tra mesaĝoj, listoj aŭ menuoj, kiam la koncerna parto de la interfaco subtenas tion.

* **Ctrl+A:** elekti la tutan tekston en tekstkampo, kiam tiu kampo havas la fokuson.

  La plej grava principo estas aŭskulti, kion NVDA anoncas, kaj kontroli kie troviĝas la fokuso.

  Ekzemple, se vi premas Tab kaj NVDA anoncas la nomon de butono, vi povas premi Enter por aktivigi ĝin. Se ĝi anoncas tekstkampon, vi povas tajpi en ĝin.

  Ne supozu, ke ĉiu elemento estas butono aŭ ke ĉiuj menuoj funkcias same. Kelkfoje necesas uzi la sagoklavojn anstataŭ Tab por esplori la enhavon de listo.

  Se NVDA anoncas nur parton de la interfaco, provu movi la fokuson aŭ uzi la reĝimon de foliumado, kiam ĝi disponeblas. La plej bona metodo dependas de la aktuala elemento kaj de la versio de Diskordo.

 

## 4: Aliaj gravaj klavkombinoj:

kontrolklavo, majuskliga klavo (shift) kaj m: ŝalti/malŝalti mikrofonon.

Kontrolklavo, majuskliga klavo (Shift) kaj d: Silentigi voĉojn kaj sonojn en kanalo.

  Noto: Bazaj navigoklavoj, kiujn uzas NVDA mem uzeblas por esplori kaj atingi diversajn partojn kaj opciojn en la aplikaĵo: k, b, x, h, sagoklavoj, tab, r, c, ktp.

  Malgraŭ tiuj ĉi ebloj, Diskordo postulas multe da praktiko, pacienco, kaj lernado, ĉar konstante aldoniĝas novaj aĵoj kaj ŝanĝiĝas la aplikaĵo sufiĉe rapide, ĉiuj tamen povas kontakti min se estas iu demando pri la aplikaĵo, kaj mi feliĉe respondos.

Retpoŝtadreso: hamodi.alsomadi@gmail.com

  Agrablan diskordumadon.

     Mahomed Asmadi

 

 

     Lingva angulo

 

     LINGVA PILOLO 1

     Kiaj vortoj finiĝas per -aŭ?

 

  Plena Analiza Gramatiko (PAG, paragrafo 89) citas el la konata letero al Borovko, en kiu Zamenhof parolas pri siaj spertoj en la kreado de Esperanto. Lia praktikado de la lingvo instigis lin al enkonduko de la "neŭtrala sed difinita finiĝo -aŭ". Plue PAG diras, ke en 1892 Zamenhof jene argumentis por propono, ke anstataŭ -aŭ oni povu skribi apostrofon: "... 'aŭ' ne apartenas al la radiko, sed estas nur kondiĉa finiĝo, tiel same facile forlasebla, kiel 'o' en la substantivo".

  Pro tiuj eldiroj de Zamenhof kelkaj provis praktiki la lingvon, traktante -aŭ kiel gramatikan finaĵon, sed tiuj provoj ne sukcesis. La kialo kredeble estas, ke la vortoj finiĝantaj per -aŭ ne estas gramatike homogenaj.

  La Fundamento de Esperanto havas 20 tiajn vortojn, sed tri el ili, nome la konjunkcio "aŭ", la prepozicio "laŭ" kaj la numeralo "naŭ", estas unusilabaj, pro kio -aŭ ne povas roli kiel gramatika finaĵo.

  El la restantaj 17, PAG klasas 11 kiel adverbojn: tempo: "ankoraŭ", "baldaŭ", "hieraŭ", "hodiaŭ", "morgaŭ"; maniero: "adiaŭ" (kiun PIV tamen klasas kiel interjekcion), "almenaŭ", "ankaŭ", "apenaŭ", "kvazaŭ", "preskaŭ". PAG asertas, ke du aŭ-adverboj funkcias ankaŭ kiel subjunkcioj, nome "kvazaŭ" kaj "apenaŭ" (tion mi pretas "problemigi", se iu deziras).

  Restas 6, el kiuj 5 normale estas klasataj kiel prepozicioj, nome "anstataŭ", "antaŭ", "ĉirkaŭ", "kontraŭ" kaj "malgraŭ". PAG asertas, ke du aŭ-prepozicioj "povas havi kvazaŭ-adverban rolon": "antaŭ" (en "antaŭ ol") kaj "ĉirkaŭ" (= "proksimume"). Mi povas aldoni, ke la rolo de "anstataŭ" kelkfoje similas al tiu de "ol", klasebla kiel konjunkcio aŭ subjunkcio.

  La lastan aŭ-vorton, "ambaŭ", PIV klasas kiel "nevarian pronomon kaj adjektivon". [...]

  El ĉi tio eblas tiri du konkludojn, unu specialan pri la aŭ-vortoj, kaj unu ĝeneralan.

  La plej multaj Esperantaj vortoj havas gramatikan finaĵon indikantan, al kiu vortklaso ili apartenas: -o por substantivo, -a por adjektivo, -e por derivita adverbo, -i por verbo en infinitivo. Pluraj vortoj ne havas tian klasmarkilon. La plej multaj el ili estas unusilabaj, ekz. "al", "ĉu", "jam", "ke", "krom", "nun" k.a., sed kelkaj estas dusilabaj, ekz. "apud", "kvankam", "preter" kaj "tamen". Kelkajn vortojn Zamenhof evidente sentis la bezonon marki per gramatika finaĵo, sed nek -o, nek -a, nek -e, nek -i ŝajnis al li oportunaj markiloj por tiuj vortoj. Tial li inventis la "neŭtralan sed difinitan finiĝon -aŭ", kies rolon li mem komparis kun tiu de la prepozicio "je". Kvankam li donis al -aŭ statuson de gramatika finaĵo kaj ne de parto de la radiko, kuŝas en la naturo de la afero, ke -aŭ ne povas facile malligiĝi de la resto de la vorto. Sekve, je la nuna stadio de la evoluo de Esperanto la sola vera priskriba analizo de tiuj vortoj estas, ke -aŭ apartenas al la radiko.

  La ĝenerala konkludo estas, ke kategoriigo de la vortoj de difinita lingvo en vortklasojn ne - mi eĉ dirus "neniam" - estas absoluta aŭ nediskutebla, sed iugrade arbitra. Al tio mi tamen dediĉos alian pilolon.

     Otto Prytz, pilotto@online.no

 

 

     El la vivo de la blinduloj

 

     Kiajn hobiojn havas franclingvaj vidhandikapuloj?

     Unua parto: miaj aktivaĵoj

    

  En tiu unua artikolo, mi prezentos aktivaĵon, en kiu mi ĉiusemajne partoprenas. En venonta numero de "Esperanta Ligilo", alia artikolo estos dediĉita al originalaj, inkluzivaj pasioj de kelkaj viddifektitoj, kiujn mi intervjuis, en franclingva komunumo.

 

  1. Kluboj pri ĝenerala kulturo

  2 aŭ 3 foje semajne, de 2021, mi iras for de Tuluzo, mia loĝurbo, per adaptita transporto, al 2 diversaj klubejoj, kies celo estas ludi laŭ la modelo de fama franca televida kvizprogramo.

  Ĉiuj temoj de ĝenerala scio estas esplorataj dum ĉiu ludo, kiu konsistas el 3 raŭndoj.

En la unua, la 5 kandidatoj devas respondi demandojn, kiuj valoras poentojn laŭ malfacileco. La 3 unuaj, kiuj sukcesas havi 9 poentojn, transiras al la dua raŭndo.

En la dua parto, ĉiu el tiuj 3 ludantoj respondas demandaron pri specifa temo, kiun li/ŝi elektas inter 4, laŭ la ordo de kvalifikigo. La 2 gajnintoj transiras al la tria kaj lasta raŭndo. Dum tiu fina parto, la ludantoj devas respondi serion de demandojn. Por ĉiu demando, la leganto anoncas temon kaj legas plurajn indikojn, kiuj iom post iom helpas trovi la respondn. La unua, kiu atingas 12 poentojn, gajnas la ludon.

  La ludsesioj okazas posttagmeze aŭ vespere, ĉeeste aŭ rete, kaj povas daŭri ĝis 6 horojn. La nombro de partoprenantoj povas atingi 25 personojn, do ni ludas unu fojon el 5. Ĉiu ludo daŭras proksimume duonhoron. Por kalkuli la poentojn, ni havas maŝinon, kiun mi memstare povas uzi, krom por modifi poentaron. Por respondi la demandojn, ni premas butonon. La celo estas respondi kiel eble plej rapide, antaŭ fino de la demando kaj antaŭ la aliaj, kiam ideo pri ebla respondo venas en nia kapo, do ni devas esti tre reagemaj. Vidantoj sekvas lumon, kiu indikas, ke ili povas paroli. Por ke mi povu scii, kiam mi rajtas doni respondon, ambaŭ kluboj financis vibrilon, kiu adaptiĝas sur la butono. Kiam ni ludas rete, ni uzas platformon Jitsi Meet kaj retejon por premi butonon, kiuj ambaŭ estas por mi alireblaj.

  Ludantoj el ĉiuj kluboj de la federacio (proksimume 180 en Francio, Belgio kaj Svislando), kreas demandarojn, kiujn ili ludigas al la partoprenantoj. Dank al mia portebla brajla ekraneto, mi povas mem legi laŭtvoĉe miajn proprajn.

  Plej ofte, mi estas la nura blindulino, kaj sentas min tre bone inkluzivata. Ĉefa malfacilaĵo estas bruo, ĉar kiam homoj ne ludas, ili emas interparoli; tio estas por mi tre ĝena. Ekster la klubo, ni eĉ organizas vespermanĝojn aŭ ekskursojn, en kiuj mi ofte partoprenas. Dum tiuj vizitoj, mi estas gvidata de iu klubano, sed ofte li/ŝi spektas pentraĵojn en muzeo ekzemple kaj forgesas min. Plurfoje jare, mi partoprenas en naciaj turniroj en la suda parto de Francio, al kiuj ni kunveturas. Tie estas malfacile trovi homojn, kiujn ni konas, ĉar ofte ĉeestas ĉirkaŭ 80 personoj kaj la etoso estas tre brua kaj la lokoj ne konataj de mi.

Tamen, mi ĉiufoje ĝojas ĉeesti, eĉ se tuta semajnfino de turniro povas esti laciga. 

     Sophie Renault

 

 

     Gvidilo pri iuj alireblaj muzeoj

 

Tra la mondo estas ĉiam pli da muzeoj, kiuj estas ekzemploj de bona praktiko antaŭĝojante vizitantojn blindajn aŭ vidhandikapitajn. Ĉi tie estas prezentitaj kelkaj el tiuj muzeoj, kiuj faris signifajn paŝojn en la kampo de alirebleco.

 

Muzeo Prado, Madrido (Hispanio)

 

La muzeo ofertas speciale elpensitan ekspozicion sub la titolo "Tuŝu la Pradon". Ĉi tiu iniciato ebligas sperton de arto per tuŝo tra tridimensiaj reproduktaĵoj de elektitaj verkoj el la muzea kolekto.

 

Tiflologia Muzeo, Madrido (Hispanio)

 

Unika spaco fondita de la organizo ONCE (Nacia Organizo de Blinduloj de Hispanio), dediĉita ekskluzive al vizitantoj blindaj aŭ vidhandikapitaj. La muzeo baziĝas sur taktilaj ekspozicioj kaj modeloj. Gastoj povas sperti taktilajn kopiojn de monumentoj kiel la Taĝ-Mahalo, la Eiffel-turo kaj la Sagrada Familia, ekscii pri la historio de la brajlo, kaj ankaŭ sperti artverkojn kreitajn de artistoj kun vidhandikapo.

 

Muzeo Viktoria kaj Alberto, Londono (Unuiĝinta Reĝlando)

 

Proksimume unufoje monate, la muzeo organizas viziton destinitan al vizitantoj kun vidhandikapo. La programo ŝanĝiĝas ĉiumonate. Tiel, antaŭ nelonge okazis priskriba prelego kaj vizito al aŭtomobila ekspozicio. La vizitoj kun taktilaj kaj priskribaj enhavoj estas senpagaj, sed necesas anonci sin antaŭe ĉar la nombro de lokoj estas limigita. La muzeo disponigas ankaŭ gvidservojn, librojn en brajlo kaj aŭdpriskribojn, kaj multsensan dorsosakon, kiu ebligas al blindaj infanoj esplori la muzeon per diversaj agadoj, stimuli la plurajn sencojn. Interesa estis la ekspozicio "Dizajno kaj handikapo", kiu elstarigas la rolon de personoj kun handikapo en la historio de dizajno, dediĉante specialan atenton al alirebleco.

 

Muzeo de Usona Arto Smithsonian, Vaŝingtono (Usono)

 

La muzeo Smithsonian ofertas interagajn kaj priskribajn vizitojn speciale adaptitajn al blindaj kaj vidhandikapitaj personoj. La muzeo ofertas la eblecon de vizito kun gvidhundoj, specialajn vizitojn kun kuratoro, direktitajn al riĉaj sensaj kaj detalaj vortaj priskriboj. Kelkajn vizitojn akompanas muzika prezento. Taktilaj signoj sur la planko indikas kie troviĝas QR-kodoj por aŭd-vidaj priskriboj, kaj kelkaj ekspozicioj ofertas modelojn, kiujn eblas tuŝi. Taktilaj mapoj estas haveblaj ĉe la informbudoj.

 

Nacia Galerio en Prago, (Ĉeĥa Respubliko)

 

Ĉi tiu galerio ofertas sperton de virtuala realeco sub la titolo "Tuŝado de ĉefverkoj", kiu ebligas al vizitantoj sperti famajn skulpturojn per palpsenso.

 

Mary Rose, Portsmouth (Unuiĝinta Reĝlando)

 

Multaj muzeoj uzas malfortigitajn lumojn por protekti artverkojn. Tamen, tio malfaciligas al vidhandikapitaj personoj plene sperti la arton. La solvo de la Muzeo Mary Rose estas organizado de tiel nomataj malstreĉitaj matenaj malfermoj unufoje monate. Tiam ili plifortigas la lumigadon kaj malaltigas la sonajn efikojn.

 

Istanbul Modern, Istanbulo (Turkio)

 

Ĉi tiu muzeo efektivigas la edukan programon "Koloro, kiun mi tuŝas", destinitan al blindaj infanoj, kiu inkluzivas gvidadon tra la ekspozicio, laboratoriojn kaj filmprojekciojn kun aŭdpriskribo. La programo estas senpaga kaj reprezentas fortan ekzemplon de alirebla kultura edukado.

 

Muzeo Van Loon, Amsterdamo (Nederlando)

 

La domo Van Loon situas en la koro de Amsterdamo kaj iam estis la hejmo de unu el la fondintoj de la Nederlanda Orienthinda Kompanio, Willem van Loon, kaj lia familio. La domo kaj kolekto ankaŭ hodiaŭ estas malfermitaj al la publiko sep tagojn semajne. Van Loon ofertas gvidatajn vizitojn por vizitantoj kun vidhandikapo, dum kiuj eblas tuŝi partojn de la kolekto. La vizitoj okazas unufoje monate, en la unua dimanĉo de la monato de 11:00 ĝis 12:00. La vizitoj kostas kvin eŭrojn krom la kosto de la enirbileto kaj estas haveblaj nur en la nederlanda lingvo.

 

Manoj sur la muro, Santiago (Ĉilio)

 

Kvankam alireblecaj mezuroj estas enkondukitaj en multaj muzeoj, ili malofte renkontiĝas kiam temas pri publika arto. Tamen, en Santiago, personoj kiuj estas blindaj aŭ malfortevidantaj, povas sperti parton de la ekscita strata arto de la urbo. Ses murpentraĵoj en la kvartalo Barrio Lastarria estas ekipitaj per taktilaj paneloj, surskriboj en brajlo kaj aŭdogvidilo, tiel ke artamantoj kun vidhandikapo povas sperti grandajn artverkojn per tuŝo sur la taktilaj paneloj.

 

Luvro, Parizo (Francujo)

 

La plej fama franca muzeo ofertas vizitojn por vidhandikapitaj vizitantoj, inkluzive de vizitoj per kiuj oni esploras kopiojn kaj reliefojn de artverkoj por kompreni iliajn formojn kaj teksturojn.

 

Kanada Muzeo de Homaj Rajtoj, Vinipego (Kanado)

 

La muzeo estis de la komenco mem projektita kun fokuso al inkluziveco, kun taktilaj mapoj kaj brajlaj signoj tra la tuta spaco, kaj ankaŭ vizitojn kiuj inkluzivas sonon kaj tuŝon.

 

Taktila Muzeo, Ateno (Grekio)

 

Malnovgreka kulturo estas riĉa je skulpturoj kaj artverkoj, sed ilin malfacilas plene sperti se oni havas vidhandikapon. La celo de la Taktila Muzeo en Ateno, kiun fondis organizo "Lumturo por blinduloj de Grekio", estis trovi manieron kiel blindaj kaj malfortevidantaj personoj povas ĝui la malnovgrekan arton. Ĉiuj verkoj en la Muzeo estas kopioj de originaloj, kiuj troviĝas en aliaj muzeoj de la lando, kaj ĉiuj verkoj estas tuŝeblaj.

 

Skulptura Parko kaj Muzeo De Cordova, Lincoln (Usono)

 

La skulptura parko De Cordova elmontras larĝan gamon de nuntempaj skulpturoj sub la libera ĉielo. Vizitantoj kun vidhandikapo povas sperti la skulpturan parkon tra vizito kiu okazas de aprilo ĝis novembro. La gvidataj vizitoj provizas unikan eblecon esplori elektitajn skulptaĵojn per taktila maniero.

 

 

   Literaturo

 

Rudolf Krchnak 1905-1996

   

  Ĉeĥa esperantisto kaj verkisto Rudolf Krchnak estis filo de banka oficisto en la moravia urbo Brno. Jam ekde infanaĝo li havis nur reston de vidpovo. Tamen li komencis vizitadi ordinaran lernejon por vidantoj. En specialan porblindulan lernejon li estis akceptita nur en sia 13-a jaro.

  Tie li komencis lerni pianludon. La instrumento tre impresis kaj inspiris lin.

  Post lernejaj jaroj li estis devinta eklerni iun metion, kiu tiam estis konsiderata kiel taŭga por blinduloj. Li eklernis la brosistan metion, tamen li neniam laboris kiel brosisto.

  Li daŭris private la studadon de pianludo kaj de muzika teorio. Ĉi tio ebligis al li sukcese submetiĝi al ekzamenoj en konservatorio. Post tiea studado li fariĝis muzikinstruisto en la lernejo por blindaj infanoj.

  Dum du jaroj li sin dediĉis ankaŭ al aliaj studoj, ĉar lin tre logis literatura verkado kaj lingvoj.

  Li estis ĉiuflanke aktiva persono, komponisto, verkisto kaj li ankaŭ tradukis artikolojn el diversaj eksterlandaj porblindulaj gazetoj. Li verkis poezion kaj rakontojn en la ĉeĥa kaj en Esperanto.

  La sekvanta rakonto estas parto el lia kolekto "Kun la blanka bastono".

 

     Aŭtuno

 

  Mi mensogus, se mi volus al vi rakonti, ke ĝian alvenon al mi anoncas la ruĝaj koraloj de sorpoberoj. Ili parolas por viaj okuloj, sed por miaj fingroj ili estas mutaj.

  Kutime la unuan fojon mi renkontas ĝin sur mallarĝa vojeto inter terpomokampoj, maldolĉe odorantaj pro sekiĝanta foliaro. Kutime tio okazas en la momento, kiam la firmamento kaj la tero tre proksimiĝas unu al la alia. La firmamento klinas siajn larmoplenajn vangojn proksimen al la tero kaj la tero viŝas ilin per sia varma, seka spiro.

  En tiu momento ĝi kutime la unuan fojon konatigas sin al mi. Ĝi etendas al mi sian manon, molan kiel asterofloro kaj varman kvazaŭ septembrovespero. Ĝia surtuto odoras pro velkinta foliaro. Ĝi estas iom embarasema. Ĝi parolas silente kaj mi havas la impreson, ke ĝiaj okuloj nigras ie en la malproksimo, kie la suno ankoraŭ orumas turon de preĝejo. Prudento kaj rezignacio faras ĝin modera kaj modesta. Homojn ĝi evitas, nur kun infanoj ĝi ĉe fajreto eksidas. Por la silentiĝantaj kampoj ĝi ludas mallaŭtan kanton sur la kordoj de somerfina araneaĵo.

  Ĝi ne rapidas. Malrapide ĝi vagas tra la ĝardenoj, senvorte ĝi haltas apud rozoj, la vinberojn ĝi manpesas. Iam ĝi eĉ ekŝercas. Per folio seka ĝi vian vangon ektiklas, aŭ bubaĉe ĝi pingloplenan kaŝtanon ĵetas sur vian kapon. Sed ankaŭ malĝojigi ĝi scipovas tiel, ke via, per pomoj odoranta ĉambro fariĝas por vi malvasta.

  Vi preferus elkuri en vesperajn nebulojn kaj sur parkaj vojetoj postsekvi la lastajn parojn de geamantoj, kiuj ĝis nun ne preferis la lumoplenajn kafejojn aŭ la mallumajn kinejojn, kie eblas rigardi amhistoriojn kaj reciproke premi siajn manojn. Vi preferus vagi tra nebulplenaj vesperoj kaj aŭskulti malĝojiĝintan eĥon de la kanto, kiun kantis por vi la flutoj de maj-monato, tre dolĉa, sed antaŭ tre longa tempo jam pasinta.

  Eĉ malŝparema ĝi emas esti. La oron ĝi onidire disĵetas per siaj  ventaj manoj malavare. Eble ĝi sukcesas trompi viajn okulojn, sed miajn orelojn kaj miajn fingrojn ĝi sukcesos trompi neniam. La oro de ĝiaj moneroj ege susuras per papero de nevalidaj bankbiletoj. Pacienca ĝi estas. La vintro jam staras malantaŭ ĝia dorso, scivoleme rigardante trans ĝia ŝultro, sed ĝi trankvile ĉirkaŭiras la kampon, kie oni rikoltas la lastan sukerrapon. Ĝi spirvarmigas siajn frostantajn fingrojn kaj per tristaj rigardoj ĝi adiaŭas la kotoplenajn vojojn. Poste ĝi foriras postlasante profundan silenton en la pejzaĝo.

  Eblas, ke neniam mi renkontis la aŭtunon sur la mallarĝa vojeto inter terpomokampoj, maldolĉe odorantaj pro sekiĝanta foliaro, sed mi tamen sentas ĝian ĉeeston ĝuste tiel, kiel mi provas imagi la belecon de ĝiaj kolorsorĉoj, kiujn mi neniam vidis.

 

 

     Pardonu nin:

 

Pardonu nin, ho kara Ludovik',

ke via revo ankoraŭ sin vundas,

ke post jarcento de la dolĉa kant'

la sama mallumaĉo nin inundas.

Vi kredis je la frateca homar',

je paco venadonta sur la teron;

sed aŭdu nun la ploron de la mond',

kaj pardonu nian fimalesperon.

Vi diris: "Sur neŭtrala fundamento

popoloj konstruos inter si pacon."

Sed nun super la urboj flugas fajro,

kaj homo mortigaĉas sian rason.

La sama homo, kiu diras "frato",

kun armilaro kontraŭiras fraton;

kaj kie iam kreskadis ĝardenoj,

jam restas cindro, polv' kaj bombodratoj.

Pardonu nin, ho kara Ludovik',

ni ankoraŭ ne atingis la celon.

La tero estas plena de bariloj,

la maro portas mortintan fabelon.

En ĉiu anguleto de la mondo

la timo havas ĉiam novajn nomojn:

milito, malsato, fuĝado, morto -

sed kantas ankoraŭ pacemaj homoj.

Ĉu do via Espero estas muta?

Ĉu ĝi lace dormetas en la nokto?

Ĉu ĝi ne plu kredas je la homaro,

kiu sin mem detruas el la fonto?

Ne, kara majstro, ni tion ne volas,

ke via kanto ekfariĝu tombo.

Kaj se la mond' forgesas vian sonĝon,

ni memorigu ĝin per nia voĉo.

Ĉar eĉ kiam faladas ĉiuj domoj,

ankoraŭ restas fideleca mano;

eĉ kiam ĉie mortas la espero,

vekigas la homojn la lum' de amo.

Kaj se la lingvo ne povas haltigi

rakedon flugaĉantan tra l' aero,

ĝi povas diri: Ĉiuj estas homoj.

Foriĝu l' tim' je nomo de l' espero.

Do jes pardonu, kara Ludovik',

se tiutempe nia kanto ploras

ne pro tio, ke ni pri ĝi rezignis,

sed ĉar la mond' ankoraŭ nin doloras.

Ni vian sonĝon portados antaŭen,

sed ne kiel promeson plenumitan,

kiel steleton super la mallumo,

kiel vojon ankoraŭ ne finitan.

Kaj iam, kiam silentos kanonoj,

kiam revenos vagantoj al domoj,

kiam infanoj ne plu lernos timon

antaŭ ol ili lernos siajn nomojn,

ankoraŭ ni kantados la Esperon

sen honto, sen larmoj, kaj sen mizero -

kaj tiam, nia kara Ludoviko,

ni diros: "Nun ekpaciĝu la tero!"

     Mahomed Asmadi

 

 

     Letero al la steloj

 

Mi scias, ke por vi, "Eterne mutaj",

nura neniaĵo estas nia Ter',

sur kiu ni, inter mensogo kaj ver'

kun penoj iras tra la vojoj krutaj.

 

La pensoj svarmas - saĝaj, piaj, stultaj,

nia nuno disas sen videbla cel'.

Ĉu ni serĉu iun ĉe lontana stel'?

Sed ho, ĉe kiu? Ili estas multaj.

 

Ĝis nun ĉies vok' al la stela mondo

restas sen rezult', vana, sen respondo.

Do ni turnu nin al la propra menso,

ĉar nur tie estas la plej grava penso,

ke la homa mond' gravas pli ol steloj

kun ties brilaj, sed senvivaj beloj.  

     Jiri Jelinek

 

 

     Kvizo

 

Jen dek demandoj pri ĝenerala kulturo:

1. Kiu pentris faman verkon Mona Lisa?

2. Kiu planedo en nia sunsistemo estas konata kiel la "Ruĝa Planedo"?

3. Kiu estas la plej granda mamulo sur la Tero?

4. Kiu kontinento havas la plej grandan nombron da landoj?

5. Kio estas la ĉefa gaso kiu konsistigas la atmosferon de la Tero?

6. En kiu urbo troviĝas la fama Koloseo?

7. Kiu estas la plej alta monto sur la Tero laŭ alteco super la marnivelo?

8. En kiu lando okazis la unuaj modernaj Olimpiaj Ludoj en 1896?

9. Kiu gaso estas ĉefe sorbita de plantoj el la atmosfero dum la fotosintezo?

10. Kiu estas aŭtoro de la romano "Don Kiĥoto* (Don Quijote)?

 

 

     Enigmoj kaj problemoj

 

Solvo de silabenigmo, aperinta en la septembra numero de la revuo:

La ŝlosilvortoj estas:

1. lanco; 2. poplo; 3. mejlo; 4. nigra; 5. lango; 6. danci;

7. mardo; 8. plori; 9. Romo; 10. kresto; 11. stalo; 12. grasa;

13. milvo; 14. taso; 15. honto; 16. palmo; 17. fojno.

La parolaĵo de Julio Baghy estas: "La plej granda doloro estas ami la homojn".

 

 

     Respondoj je la kvizdemandoj:

 

1. Leonardo da Vinci; 2. Marso; 3. la blua baleno; 4. Afriko (kun 54 agnoskitaj landoj);

5. nitrogeno (proksimume 78%); 6. en Romo (Italio); 7. la monto Ĉomolungmo (Everesto); 8. Grekio (en Ateno); 9. karbondioksido; 10. Miguel de Cervantes.

 

 

     Korektendo

 

  En la septembra EL estis artikolo "La 111-a UK en Aŭstrio", en kiu estis jena teksto:

  Tre interesa estis prelego "kultura heredaĵo 26. Aŭstrio estas numero 3. Kiu sekvos?". Temas pri grava sukceso de aŭstriaj esperantistoj. Post Pollando kaj Bulgario Aŭstrio estas la tria lando, kie Esperanto estis proklamita de la Nacia Unesko-komisiono kiel nemateria kultura heredaĵo.

  la ĝusta teksto devas esti:

  Post Pollando kaj Kroatio Aŭstrio estas la tria lando, kie Esperanto estis proklamita de la Nacia Unesko-komisiono kiel nemateria kultura heredaĵo.

  Mi petas pardonon.

     Natalia Kasymova

 

 

     Kompletigaj informoj pri "Esperanta Ligilo"

 

Redaktoro: Nedeljka Lozajic

Husinskih rudara 37/1

RS-11060 Beograd

Serbio

R.p.: nedeljkalozajic(ĉe)gmail.com

 

komputilbrajla asisto: J. Jelinek

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

Ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420 481 543 200

 

administrantino: Milena Jelinkova

Roztocka 1001

CZ-514 01 Jilemnice,

ĉeĥio

r.p.: lunalumo(ĉe)atlas.cz

tel.: +420 481 543 200

 

por ricevi la revuon retpoŝte skribu al:

  masenkoai(ĉe)mail.ru

 

kasisto: Pier Luigi da Costa

via di S. Maria del Giudice 2369

IT-55100 lucca, Italio

r.p.: dacostapl(ĉe)gmail.com

 

banka konto

IT67C 01005 13702 0000 0000 2799

je la nomo "Da Costa LIBE"

ĉe Banca Nazionale del Lavoro (mallonge BNL) en Lucca

 

UEA-konto de LIBE: libk-p

 

jarkotizo: 15 eŭroj

 

La lasta numero de "Esperanta Ligilo" legeblas ankaŭ

en la retejo de LIBE: www.libe.info